La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJAŭtoro: František Kožík |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Al ekverko de la biografia romano pri Gasparo Deburau inspiris min mia amo al teatro. Mi studis juron, sed samtempe mi ekstudis en dram-konservatorio en Brno, kaj konforme al tio sporade mi helpludis, kiel juna aktoro, en plimalpli signifaj roloj sursceneje de la Ŝtata Teatro en Brno.
Foje oni ”purigis” germanan arkivon – kelkfoje semajne ludis tie germanoj – kaj libro-amaso kuŝis en koridoro; dum miaj liberaj horoj mi trarigardadis ĝin kaj trovis teatraĵon fare de Melchior Vischer ”DEBURAU”. Sur la unua paĝo troveblis la rimarkigo, kiu kaptis mian intereson: ”Deburau wurde in Kolín in Böhmen geboren” (Deburau naskiĝis en Kolín en Bohemio).
Ekde tiu tempo mi ofte pensis pri tiu ĉi ĉeĥdevena mimo.
Iom poste mi prizorgis al mi lian unuan biografion fare de Jules Janin. Sed tiutempe mi nur poeziis kaj mankis al mi la kuraĝo verki romanon. Post kiam mi ŝparis sufiĉe da mono por vojaĝi al Parizo, mi venis al mia heroo en pli intiman kontakton.
Mi ekkonis miniteatrojn en periferio.
En strato de la Gaité mi ekkonis kiel spektanto komedianton nomatan Monthéhus, kiu dumpaŭze de la prezentado de sia teatraĵo ”La pariza frenezulo” prezentis kante al spektantoj lulkanton pri morta hispana infano; tiam estis la hispana civila milito. Mi ekkomprenis kiakvalita aktoro estis Deburau; li donacis al la publiko la necesan por la vivo. Tial la pariza malriĉularo tiel amis lin. Tial ekŝatis lin poste ĉiuj romantikuloj en Francio: Hugo, Baudelaire kaj aliaj.
Je la fino de la somero mi ekvojaĝis denove al Parizo por rekognoski la terenon, ekkoni la lokojn, kie Deburau vivis.
Militmobilizo min revokis al la patrio. La tempo, kiun persone mi travivadis, fortigis mian ideon verki libron pri la komedianto, kies Muzo estis la popolo, ĉar li amis ĝin kaj deziris helpi al ĝi. Niaj viv-spertoj enpremis al mia suĵeto novan mision – la romantika okazaĵo iĝis por mi simbolo de ĝenerala valideco. Mia Gasparo Deburau (Debiro’) estas batalanto, kiu preparas vojojn al sia arto kaj konvinko, naskiĝintaj pro dolorozaj okazaĵoj de lia vivkariero. Mi deziris formuli la opinion, ke tiun arton falsas, kiu servas nur por brilo de la streta societo, ĉar mi kredas, ke la arto havas sian mision, apartenanta al la tuta homaro.
Mia romano estis aprecita unuarange okaze de romankonkurso.
Eble tion kaŭzis la granda sentiment-ondo, kiu min dum la kreiva proceso portis kaj alproksimigadis la romanon al legantoj, emociitaj pro la spirita klimato de la nazia okupacio. Alvenadis leteroj, ekzemple: ”Mi dankas al vi por la tuta pierotnacio”. Tio estis tempo de la sekreta interkompreno inter aŭtoroj kaj legantoj. Sed, kiam en la jaro 1954 mi sukcesis akiri novajn historiajn fontojn, mi korektis la tekston.
Mi ne povis toleri la senton, ke mi prezentas al miaj legantoj la verkon kun biografiaj eraroj. Mia romano ”La plej eminenta inter Pierotoj” triumfe vojis al eksterlando. Ankoraŭ dummilite oni eldonis ĝin en Ameriko kaj en Anglio, poste en Svislando, en GFR, Italio, Nederlando, Jugoslavio, Pollando, ankaŭ en Sovet-Unio. La teatra muzikalo, verkita laŭ la romano, estis ludita sur kelkaj scenejoj.
Nun realiĝis do ankaŭ traduko Esperanten. La fakto min ekstreme ĝojigas, ĉar mi dediĉis al Esperanto, kiel ano de Radio-Stacio en Brno, multe da intereso kaj spertis, ke ĝi larĝe influas la publikon. Ni elsendadis en Esperanto dramverkojn de Karel Čapek, operetojn, literaturajn horetojn pri spartakiado kaj ĝenerale pri nia patrio; la eĥo estis impona, la poŝto liveris al ni post ĉiu elsendado 2000 leterojn el la tuta mondo.
Tial estis Radio-Stacio en Brno honore titolita VERDA STACIO.
Ofte mi rememoris miajn amikojn, kiujn varbis por nia patrio, precipe en eŭropaj nacioj, nia radio-elsendado. Nun migros mia libro al iliaj infanoj kaj nepoj. Ege mi ĝojus, se la romano trovus ĉe la legantoj same ardan akcepton. Kaj evidentas, ke volonte mi sciiĝos pri la eĥo, kiun ĝi vekis. Volonte ni akceptos ankaŭ viajn kritikajn rimarkigojn al la teksto kaj la traduknivelo. La libro iĝu instigo provokanta la plej intensan dialogon de la aŭtoro kun la legantoj. Ni ambaŭ – la aŭtoro kaj la tradukintoj – dankemos al ĉiuj pri ilia intereso.
La mondo dividiĝis kaj fragmentiĝis pro diversaj influoj; Esperanto estas unu el la vojoj, kie ni povas renkontiĝi kaj komune iri al futuro man-enmane kaj konkorde.
Jen la mesaĝo, kiun mi kuraĝas almeti al transdono de mia romano en viajn manojn – kaj al viaj koroj.
František Kožík
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.