La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Sur la barikadoj

La memorinda jaro 1830 komenciĝis por Funambules sukcese.

La sperta aŭtoro sinjoro Lambert liveris teatraĵon ”Arlekeno kaj la ora ovo” aŭ ”La patrino Ansero”, kie li inventeme akumulis ĉiujn trukojn kaj ĉarmon, kiuj en la ĝisnunaj teatraĵoj tre plaĉis.

Pieroto ne ĉesis regi sian scenejon. Pro tio oni vizitadis teatron Funambules. Kaj oni rakontadis pri liaj scenoj: kiel li tiras el la korpo de Kasandro kuglon per korktirilo, kiel li falis en vitrodomon kaj elprenas vitrerojn, kiel li scias fascini la publikon, ke ”ĉiu lia vorto kompreneblas”, kiel li silentigas kaj plorigas arogantulojn, kiel li ridigas ankaŭ la plej seriozajn homojn.

Fariĝis jam kutimo, kontraŭ kiu li ne kapablis sin defendi, ke post ĉiu premiero alproprigis lin al si la romantikaj artistoj, kiuj volis plilongigi la vesperon en la teatro per diskuto, konkludoj, disputoj.

Ilin unuigis la ideo, ke ĉifoje Pieroto estis ŝoke vereca, ke li malkovris malbonon, dormetantan en la homo, eĉ alarme avertan.

”Dependas de tio,” meditis super glaso da absintlikvoro Alfredo de Musset, ”kiun la malbono celas. Teatro ne estas moral-instrua lernejo. Ĝi devas respeguli la vivon kaj nenion nei.”

”Por tio necesas tro multe da kuraĝo,” oponis Vigny.

”Ne kapablos tion, kies plumo lacas kaj estas polva,” diris Teofilo Gautier. ”Muzoj estas krudaj kaj elektemaj knabinoj.

Kaj volas surlite havi amantojn fortajn kaj freŝajn.”

”El tiaj brakumoj naskiĝas novaj herooj de niaj dramoj,” koncedis Viktoro Hugo. ”Via opinio, Deburau, ĉu?”

Gasparo volonte aŭskultis, sed neŝate parolis. Sed demandita, li ne afektis. ”Ŝajnas al mi, ke viaj herooj estas tro noblaj.”

”Lukrecia Borgia al vi ne plaĉas?”

”Se vi elirus surstraten,” respondis Gasparo, ”eble vi trovus sur trotuaro estaĵon pli multflankan, ol estis Lukrecia.”

”Sed vi mem sur la scenejo prezentas nur neordinaraĵojn,” necedeme asertis Hugo. ”Por la teatraĵo necesas serĉi ion specifan, eksterordinaran.”

Alfredo de Vigny ekridetis kaj diris laŭ sia trankvila maniero:

”Vi prezentas la mondon tiel, ke ĝi bildigas nur la raraĵojn.

Via junularo jam hontas, se ĝi estas kombita. Vi homplenigos Parizon per morbuloj, viv-teditoj, suferantaj pro mondo-doloro kaj malestimantaj la vivon. Viaj belulinoj preferas ne manĝi por aspekti melankolie. Kiel unusolan menuon baldaŭ ili havos citronon kaj vinagron, por esti sufiĉe diafanaj.”

”Vidu la predikanton!” ili miris. ”Ĉu vi volas revenigi nin?”

”La gaslumigado ŝanĝis Parizon. Ĵonglistoj cedas antaŭ teatroj.

Mi supozas nur, ke necesas pli da realismo.”

”Vi ne rajtas muti ankaŭ inter amikoj,” Musset turnis sin denove al Gasparo. ”Kie vi serĉas vian veron?”

”Inter la popolo,” respondis Gasparo.

Kelkajn tagojn post la sovaĝa premiero de ”Hernani” Karolo la Deka nomumis dukon de Polignac prezidanto de la registaro. La parlamento proklamis al li sian malkonfidon. La reĝo decidiĝis preferi oferi la parlamenton.

En teatro Funambules oni povis vidi en la kvina akto de la nova teatraĵo Pieroton kun Kasandro, genuantajn vid-al-vide kaj preĝantajn. Kiam ili leviĝis, Kasandro transdonis al Pieroto pajlokronon kiel ordenon. Estis konate, ke konsultiĝoj de la reĝo kun lia ĉefministro pri bezonoj de la lando kaj popolo okazas surgenue kaj dum preĝado.

En la lasta akto de la teatraĵo Pieroto kun Kolombina prezentas sinjoraron. Nek duko nek princo, asertis ĉiuj verkistoj, kapablus kisi la manon de virino kun tia gracio kiel Pieroto de Deburau. Kiam li survestis puntjakon, subite li iĝis aroganta nobelo. Li invitis Kolombinan danci menueton. Sed subite ekflagris sub ili flamo kaj rulleviĝis fumo. Ili ne antaŭsentis, ke ili dancas sur vulkano.

Eĉ ne la pariza kortego tion antaŭsentis.

Dimanĉe matene eliras la tuta metropolo al provinco, danci en Romainville. Gastejoj en Batignolles plenas de la metiistaj familioj. La grizetinoj survestis la plej belajn puntojn ĉirkaŭ la kolo. Estas trankvile kaj gaje, ĉar oni preskaŭ ne legis gazetojn. Impostmarko dek centimojn, poŝtpago kvin, kiu el ili povas permesi al si tian lukson?

Sed ĵurnalistoj legis la matenan ”Moniteur’on”. ”Libereco de la gazetaro likvidita!” Kaj Deburau revenanta el promenado, renkontas en la strato, kie aperas la ĵurnalo ”National”, amason de furiozantaj redaktoroj. Ili portas la manifeston, kiu vespere inundos la stratangulojn.

”La registaro ĉesis regi laŭleĝe! Ĉesas do ekzisti ankaŭ la devo obei.”

La sciigo vastiĝis kaj bruvekis inertulojn, homoj revenantaj el kamparo trovis la stratojn plenajn de homamasoj. Ankaŭ ili renkontadis patrolojn de la reĝa gardistaro, kiuj sigelis presejojn. Sed en la periferio oni jam presis permane la morgaŭajn ĵurnalojn.

Gasparo singarde alkondukis hejmen sian edzinon kun la infanoj; Rosina aĝas preskaŭ tri jarojn, Karolo nur kelkajn monatojn. Ŝajnas, ke li naskiĝis por maltrankvila tempo. En la teatro regas streĉo, en la rigardejo kaj sur la scenejo.

Ĉiumomente elkuras iu el statistoj bulvarden por novaĵoj.

Deputitoj onidire akceptis rezolucion pri konservado de trankvilo, por ke senbezone ne estu verŝata la sango. Iu alportis sekrete eldonitan ”National”, urĝe alvokantan Francion, ke ĝi decidiĝu, ĉu sekvi dezirojn de la majoritato aŭ de la minoritato.

Gasparo iras kun ĵurnalo sur la scenejon. En la sceno, kie soldato pelas lin for el lombardejo, li deŝiras lian kokardon, terenĵetas ĝin kaj montras al li la ĵurnalon tiel, ke ankaŭ la publiko ĝin vidu.

”Bravo, Deburau!”

Gasparo ĝojas, sed Bertrand tordas la manojn. Se iu denuncos tion, iros malliberejen ne nur Pieroto, sed ankaŭ li.

Sed la aktoroj antaŭvidas, ke proksimiĝas la decida momento, kiam necesas ion oferi. Dum la aplaŭdo de la laboristoj el la kvartalo Gasparo fartas bone. Li estas jam ne nur aktoro, sed ankaŭ homo kaj frato de la suferantoj.

Antaŭ la fino de la lasta sceno venis informoj pri la unuaj batal-konfliktoj inter la kirasitoj kaj ribeluloj. Kiam la teatraĵo estas finiĝanta, sur la bulvardoj jam ekflamis sovaĝa batalo.

”La svisoj vane atakas la barikadojn.”

”Sed ili pafas. Antaŭ la teatro Nouveautés ili mortigis virinon.”

”Sed kiel defendi sin, se mankas bataliloj?”

Deburau tiras al si la direktoron. ”Bertrand, ĉu vi volas ion oferi?”

La direktoro necerte jesas, li na aŭdacas rifuzi.

”Ne timu tion, kio nun okazos!”

Pieroto revenas sur la scenejon kaj portas kvin rapirojn.

Geste li trankviligas la publikon, ekscititan de informoj. La levita fingro avertas. Li signas al Arlekeno, kiu ekatakas lin per elingigita glavo. Pieroto iras kontraŭpinten kun nearmitaj manoj, ricevas baton kaj falas. Sed tuj li ekstaras, ekkaptas du rapirojn kaj ĵetiĝas kontraŭ Arlekenon. Al la teatraĵo tio ne apartenas, sed la publiko komprenas: Kontraŭ armiloj ne eblas iri nearmite.

Gasparo proponas la rapirojn al la publiko. La unuaj kvin brakoj ekkaptas ilin.

”Kaj ni?” aŭdiĝis krio.

Komanda gesto. La tuta salonego leviĝas. Oni iras pli proksimen.

Oni transrampas benkojn. Oni amase kuras al la scenejo.

Oni grimpas al la scenejo. Deburau forŝovas la malantaŭan dekoraĵon. Li malfermas pordon al magazeno. Li distribuas armilojn: malnovajn musketojn, sabrojn, lancojn, halebardojn, pistolojn.

”Redonu,” li nur ekflustras.

”Mi redonos!” ĉiu promesas.

Post momento la magazeno malplenas. Malaperis ankaŭ malnovaj glavoj kaj arkebuzoj. Ĉio, kio povas servi por batalo.

Bertrand sidas en la vestgardejo, silentas, sufokiĝas pro kolerego.

Kaj Pieroto staras, laca kaj elĉerpiĝinta sur la malplena scenejo kaj kontente viŝas ŝviton desur la frunto.

”Vidu, kiel ĉio trankvilas,” diris vespere Karolo la X-a al sia ministro. ”Mi donis al ili omnibusojn kaj vaporŝipojn. Ni konstruas tri novajn pontojn. Kial ili ribelu?”

La fumo de la unuaj pafoj disiĝis kaj la homoj malaperis.

Nur kelkaj mortigitoj restis surstrate. Kaj la ceteraj? Vi trovus ilin en la malantaŭaj ejoj, en anguloj de la loĝejoj, post vualitaj ŝutroj. Estis riparataj malnovaj armiloj. Oni faris kartoĉojn.

La nokto pasis en senĉesa laboro.

”Mi ne lasos vin,” lamentas la sekvintan matenon Désirée en ĉirkaŭbrako de Gasparo. ”Kio okazos kun niaj infanoj, se io okazus al vi?”

”Iru kune, se vi volas. Rigardu el la fenestro. Iras ĉiuj!”

El la turo de Notre-Dame flirtas la trikolora flago. Post dek kvin jaroj! En la stratojn kuras homoj kaj unu apud la alia: studentoj, ĵurnalistoj en frakoj, proletoj en ĉifonoj. Virinoj kuras al balkonoj kaj trotuaroj kaj aplaŭdas la virojn. Pli kaj pli da trikoloroj aperas.

Pli frue ol Deburau venis urben, la urbodomo kaj la banko estis konkeritaj. De ĉiuj flankoj pliiĝis amasoj. Ili alvenadis, amikiĝadis, marŝis pluen. Maljunaj laboristoj, honestaj kaj bonaj knaboj el periferioj, nudkapaj, kun siaj edzinoj kaj amatinoj. Gasparo ekaŭdis subite sian nomon.

Li serĉas inter la kapoj. Bela temperamenta vizaĝo kun ardantaj okuloj. Kie li ekkonis ŝin?

”Ĉu vi rekonas min?” ridas la juna virino kaj iras plu ĉe lia flanko.

”Margot,” vokas Gasparo.

”Miajn amojn pli bone mi memoras.”

”Kion vi faras ĉi tie, Margot?”

”Mi iras kvitigi konton. Kaj vi?”

”Vivu la libereco!” li aliĝis al ĉies vokado. Ili iras kun fluego da ribeluloj ĝis Odeon, kie studentoj konstruis barikadon.

Generalo Marmont, en kies manojn la kortego konfidis la komandon, entreprenis atakon kontraŭ la ribeluloj en du direktoj.

Unu sin direktis al la kajoj, la dua sur bulvardoj kaj ambaŭ aloj celas al la urbodomo. Laŭlonge de Sejno la armeo avancas sukcese. Sed la batalantoj de la revolucio estas herooj kaj ne kapitulacas. Juna politeknikisto kun flago enmane kuregas al ponto kontraŭ la superforto kaj vokas: ”Se mi mortos, amikoj, rememoru, ke mia nomo estis Arcole!”

La brava knabo estis mortigita. Sed la popolo ne forgesas.

La ponto portas ekde tiu momento lian nomon.

La dua atakanta alo kolizias ĉe la barikadoj. Ĉi tie oni ne retiriĝas. Gasparo pafas el pistolo. Dum momentoj li ekvidas Margoton, kiel ŝi forportas kartoĉojn. Kontraŭ la armeaj linioj batalas la pafado, varmego, soifo. Neniam la suno ardis, kiom tiun julian tagmezon.

Paŭzo en la batalo. La ribeluloj malice tostas al la soldatoj el vinboteloj. La manplato de Margot estas trapafita kaj la sango sorbiĝas tra la tuko. Sed ŝi ne foriras; ŝi kuŝas, apogita je la barikado, apud Gasparo, kaj peze respiras. Ŝi hodiaŭ ne havas kolorajn ŝtrumpojn, ne bonodoras de pudro, ŝi estas pli aĝa kaj pli malriĉa, sed por Gasparo ŝi estas pli bela ol iam.

Margot levas la lacajn palpebrojn kaj mallaŭte kantetas. Ŝi rememoris ankoraŭ:

”Mi atendas kaj atendos vin, ja ankaŭ birdo printempe revenas…”

”Vi ne plu estas tie, ĉu?” demandas Gasparo kun certeco.

Margot laŭte ekridas. Longe ŝi rigardas Gasparon, kvazaŭ hezitante, ĉu diri tion aŭ ne. Sed poste tre serioze ŝi diras: ”Vi ne kredos al mi. Mi foriris sammatene kiel vi. Neniam mi revenis tien.”

”Kial?” demandas Gasparo kaj rememorigas al si longe kaŝatan dankemon pro la unua brakumo.

”Kial? Divenu!” nekompleze respondas Margot. Ŝi rideksplodas:

”Ne kredu, ke pro vi!”

”Kial ni jam ne renkontiĝis?”

”Nenion mi sciis pri vi. Ĝoju,” denove ŝi ridas, ”ĉu vi scias, kion vi promesis al mi?”

”Kion?”

”Vi volis edziĝi al mi!” Nun ili ambaŭ ridas.

La suno flamigis rozojn sur la vangoj, ŝiaj brakoj firmas, estas brunaj. Ŝiaj lipoj iĝis dolorozaj.

”Mi ne vendadis min tiam,” ŝi diras, kvazaŭ jam delongtempe ŝi pretigus sin, kvazaŭ ŝi atendus tiun momenton. ”La aliaj vendadis mian malsaĝan junecon. Kiam vi demandis min pri mia aĝo, tiam du jarojn mi aldonis.”

”Sed mi jam edziĝis,” diris Gasparo en ŝerctona ekskuzo.

”Ni havas infanojn. Ĉu vi restis sola?”

”Laŭcirkonstance,” ŝi ŝercis rapide.

”Kaj kion vi faras?”

”Mi faras hejme artefaritajn florojn. Ĉu vi vidas?” Ŝi montras al dekolto de sia bluzo, kie ardas ruĝega papavo. ”Venu vizite al kajo Valma. Por sinjoroj kiel vi, ni havas ankaŭ freŝajn florojn.”

”Mi ne estas sinjoro. Ĉu vi konas mian nomon? Mi nomiĝas Deburau.”

”Ie mi aŭdis tiun nomon,” ŝi sulkigis la frunton. Kaj denove ŝi ekmemoris. ”Vi estis tiel senkulpa, tiel juna. Hazardo ĝi estis.

Sed kion ĝi kaŭzis? Mi ege dankemis al vi. Ĉu vi komprenos min?”

Li rigardas de proksime la brulantan vizaĝon, la sincerajn kaj kuraĝajn okulojn. Ŝi estas ĉiam pli kara al li. Margot! Preskaŭ dek jaroj pasis, ekde kiam ili renkontiĝis. Kial li ne serĉis ŝin?

Malgrandaj knaboj ĵus alportis al la barikadoj korbojn kun vinboteloj. Margot leviĝis kaj observis kun Gasparo la soldattaĉmentojn, kiuj kuŝas je fino de la strato en siaj pezaj uniformoj kvazaŭ mortaj kaj buŝkaptas la aeron. Senavize ŝi decidi ĝis.

”Margot, kien vi iras?”

”Se mi ne revenus, rememoru iam!”

Ŝi prenis la korbeton, transsaltis barikadon kaj iris al soldatoj.

Ili genuas, leviĝas, etendas la brakojn al la boteloj. La barikad-komandanto komprenis ŝian intencon.

”Kuru, virinoj!” li instigis la ceterajn.

Ili iras. Ili refreŝigas la soldatojn-malamikojn. La oficiroj ne kontraŭstaras. Sed ĉiu virino estas samtempe kantistino kaj parlamentanino.

”Ne pafu!” Ili petegas la soldatojn.

Nur post kiam la boteloj malplenas, la komandanto surĉevale forpelas la virinojn kaj minacas. Sed tio estis bona leciono. La soldatoj meditas. Diable, kial ni pafas kontraŭ ilin? Ĉu fakte ni ne apartenas al ili?

La batalo terurigas ilin. La ribeluloj kaŝis sin en fenestroj, post kamentuboj, en keloj. Ĉiu domo – bastiono. Diable! Servo al reĝo – peniga servo. La komandantoj ne kuraĝas ordoni atakon. La nokto pasis trankvile.

La trian tagon la suno trovis en stretaj stratetoj jam ses mil barikadojn. Kaj la popolo ne restis kaŝita post ili. La studentoj el politekniko invadis la kazernojn en strato Tournon. Poste la Artilerian Muzeon. Iu prenas pafarkon de reĝo Karolo, alia kaskon de kavaliro de Bouillon. Post nelonge la tuta homamaso aspektas kiel statistoj el Opero, kiam estas ludata kavalira teatraĵo. Sed ĝi teruras.

Tagmeze falis Luvro.

La reĝo-portretojn la ribeluloj dishakis, alie ili kondutis indulgeme.

”Ĉio estas nia posedaĵo, ne rabu!” Do la konkerintoj survestis sur siajn ĉifonajn kaj sangmakulajn vestojn nur robojn de princidinoj kaj dancis tie en la ampleksaj salonegoj gajan kaj fantoman kvadrilon.

La popolo estis venkanto sur ĉiuj flankoj kaj tutaj soldataj taĉmentoj alianciĝadis al ĝi. Ankaŭ oficiroj transiradis al la ribeluloj, rompis siajn spadojn kaj forŝiris epoletojn. Regulaj regimentoj ekmarŝis kun flagoj kaj muziko kaj enmiksiĝis inter la popolon.

Posttagmeze disvastiĝis sciigo, ke Karolo la X-a pretas trakti kun la popolo. Sed la popolo jam ne volis trakti kun la reĝo.

Jam ne gravis la ministro. Jam temis pri Burbonoj. Karolo la Deka fuĝis en Anglion.

La placojn kaj bulvardojn inundis jubilantaj homamasoj.

Sinjoroj burĝoj manpremis kun laboristoj, fratiĝis kun ili, brakumadis ilin. Antaŭ vespero oni enterigis la falintojn rekte ĉe la barikadoj. ”Al la francoj, falintaj por la libereco” indikis la surskriboj.

Dum unu tago la teatroj estis fermitaj. Sed post la funebra flago denove ekflirtis la gaja trikoloro. Aŭtoroj kaj direktoroj rapide adaptis la teatraĵojn por povi ilin honore prezenti, kiam ankoraŭ staris la barikado kiel atestanto pri bataloj. La premieroj ĉie apartenis al vidvinoj kaj al orfoj post la herooj falintaj por la patrio.

Gasparo estis revenanta en teatron. Margot lin akompanis.

Ili pasigis kune du tagojn kaj unu nokton sur la barikado. Momentoj seriozaj, ekscitaj kaj danĝeraj, valorantaj mil normalajn tagojn kaj noktojn.

”Kio nun okazos?” li demandis, kiam ŝi etendis al li la manon.

Li premis ĝin kaj ŝi ekkriis. ”Kion via vundo?”

”Vi ne bandaĝos ĝin al mi,” ŝi diris iom malmilde.

”Ĉu vi opinias, ke ankoraŭfoje ni revidos nin?”

”Nature,” ŝi ekridis per la vizaĝo, en kiu li vidis ankaŭ iom da tenero de sia panjo. ”Se ni renkontiĝis hieraŭ, kial do ne morgaŭ?”

Ili distanciĝis unu de la alia.

”Margot,” li vokis ŝin ankoraŭ.

Ŝi haltis kaj turnis sin.

”Ĉu vi rememoris min iam dum la pasintaj jaroj?”

Ŝi revenis lantpaŝe al li, ekrigardis lian vizaĝon kaj poste lin kisis per ardaj lipoj. ”Vivu feliĉe,” ŝi diris. Kiam ŝi foriris, Gasparo eksentis, ke li amas ŝin pli ol sian edzinon.

”Neniam plu la cenzuron,” sonis la devizo. ”Liberecon por teatroj!” La teatroj skuiĝis de aktualaj kupletoj. Viktoro, kiu famiĝis pro sia aresto, kantis sur la scenejo de Funambules Marseljezon kaj la publiko poste volis ĝin aŭdi ĉiuvespere.

La tuta Parizo vivis en nova patriota etoso. La razistoj tondis favore al vunditoj. Hugo rezignis je honorarioj por ”Hernani”.

Deburau sendis al la gazeto ”Figaro” donacon por la orfoj. La burĝoj, al kiuj la laboristaro elbatalis la venkon kaj pagis ĝin per mil mortigitoj, jam havis en rezervo sian homon.

La malsuperaj klasoj ne kredis, necesis do ilin konvinki per komplika taktiko. Emisaroj laŭdis en diversaj medioj patriotismon kaj la vivon de la nova reĝo. Necesis kredigi al la popolo fabelojn pri lia heroeco kaj simpla vivmaniero. Oni aranĝis specialan solenon, okaze de kiu la amata Lafayette, tiam sepdektrijara, unu el la herooj de la franca revolucio, devis kisi Ludovikon Filipon de Orleano sub la trikolora flago.

Kaj la nova tronkandidato mienis milde, alparoladis rideme, bonkore. Li salute alparoladis la homojn okaze de renkontiĝoj. Sed li akceptis la kronon de la riĉuloj kaj li restis al ili dankema.

Historiisto skribis en la kronikon: En julio 1830 elpelis la brava popolo la malamatan reĝon kaj batalis por libereco. La cetero jam ne apartenas al historio. Sed oni ne vivas en bibliotekoj, sed surstrate, en laborejoj, sur kampoj. Se la popolo atendis, ke ĝi ion akiros per sia sango, denove ĝi senreviĝis.

Ses homoj el cent havis laboron. Vane la laboristaj procesioj postulis justecon. La potenco plu restis en la manoj de riĉaj homoj. La nova reĝimo donis voĉdonrajton nur al tiuj, kiuj kapablis pagi impostojn. El dudek tri milionoj da francoj rajtis iri al voĉdona akto nur duonmiliono.

Kien vi malaperis, gloraj herooj, marŝantaj en la unuaj vicoj? Kiel rekompencis vin bankieroj, al kiuj vi gajnis la regadon kaj kiuj enkasigis tridek milionan ŝtatan prunton?

Vivu la libereco!

Tia libereco ĝi estas: duonmiliono regas, miliono da homoj estas sklavoj kaj dudek milionoj valoras malpli ol sklavoj. Ili estas parioj. Ĉu gravas, ke multaj el ili havas korpojn tratruitajn per kugloj de la svisa gvardio? La sinjoraro havas sian ”civitanan” reĝon kaj kapablas negoci per ĉio, ankaŭ kun la civitanaj virtoj. ”Vivu la patrio! Trikoloron sur ĉies koron!” estis la inĝenia devizo de trikolor-produktantoj.

Vi, juliaj herooj, vi estas vunditaj, vi malsanas, vi malfortas.

Multaj el vi falis, necesas vin indulgi. Pli bone estos laborigi infanojn kaj virinojn. Pro patriotismaj motivoj! Necesas konkurenci kontraŭ la angla industrio. Kaj la infanmanoj estas la plej malkaraj.

Ke infanoj devas ellitiĝi je la tria matene kaj nur je la deka revenas? Ke ili laboras dek sep horojn? Dio mia, ja ili aĝas jam ok jarojn! Ni ĉiuj devas ion oferi sur altaron de la patrio. Kiu parolis pri niaj milionoj? Tio ja estas la nacia posedaĵo, servanta al la ŝtato. Ĉi tien la infanojn! Ĉu la mortokvanto altiĝas? Do pli da infanoj konsekvence! Brave, civitanoj! Kion vi sentas, herooj de la julia revolucio? Ne, pri tio la kronikisto jam ne skribas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.