La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Hazardludo

Gasparo ne forportis du bankbiletojn al fratoj Hugo, kiel li intencis; ekde la tempo, kiam la patro revenis el la lasta turneo tra kamparo, li jam ne resaniĝis, malsanis kaj ĉiu monero necesis.

”Streĉu la ŝnuregon, infanoj,” raŭke li parolis, kiam ĉe li Gasparo renkontiĝis kun la fratinoj, ”sed ege longan, por ke ĝi etendiĝu ĝis la ĉielo.”

Lia gajo estis komediante trista, sed suferojn li toleris kun harditeco de soldato. La infanoj kolektis monon por kuracisto, kiu konjektis, ke temas pri epidemio de dormgripo. Li preskribis medikamentojn, sed fine li ordonis transporton en hospitalon.

”Ĉu vi havas monon por pagi?”

Gasparo jesis. Dorotea rerigardis al la panjo, kiu denove perdadis sian viglan kaj agrablan mienon. Sur la vizaĝo denove aperis senespero.

”Ĉu vi prizorgos, ke oni fortransportu la patron? Mi provas enteatre kaj poste …”

”Ĉu li ankoraŭ estas enamiĝinta?”

Dorotea jesis. Inter la rusa armeo, kiu antaŭ kelkaj jaroj okupis Parizon, estis ankaŭ multaj poloj kaj unu el ili estis juna oficiro, grafo Dobrowski. Li revenis nun ĉi tien en la ambasadora grupo kaj post unu solena vespero li vizitis cirkon Olimpia. La sorĉa blondharulino surdorse de sovaĝa nigra ĉevalo fascinis lin. Li revenis al la prezentado la duan fojon, trian fojon kaj poste la teneran artrajdistinon vizitis. Dorotea estis bone edukita. Ŝi ridetis, kiam la grafo omaĝis ŝin, ŝi akceptis bukedon, sed rifuzis vespermanĝi kun li, malgraŭ la fakto, ke kolonelo Dobrowski ne apartenis al duonebriaj dandoj, kiuj opiniis, ke Parizo estas ilia militrabaĵo.

”La grafo forveturas, sciu,” ŝi klarigis al Gasparo. ”Mi volas adiaŭi lin. Li revenas en Pollandon.” Ŝiaj okuloj larmetis.

”Nur iru, Dorotea, ĉion mi prizorgos por la patro.”

”La hospitalo estas por komedianto pli malbona ol arestejo,” protestis la patro raŭkvoĉe. ”Gasparo, vi pekas.”

”Decidis tion la kuracisto. Ĝi estas ordono. Vi bonfartos tie pli bone, oni zorgos pri vi.”

”Mi ne riskus mian kapon.”

La patrino postrigardis ilin larmokule, kiam ili estis forveturantaj.

Kaj al Gasparo estis malfacilege, kvazaŭ li perdus pli frue la patrinon ol la patron.

”Ĝis revido, patro,” li diris en la pordego de la hospitalo.

”Estu kiel ajn, tamen vi estas brava filo,” murmuretis la maljuna Deburau. Gasparo ŝerceme ridetis, kvazaŭ li volus diri: ”Tio ja dependas de la gepatroj.” Kaj li ridetis, ĝis la brankardo malaperis sur la ŝtuparo. Nur nun li permesis, ke sur lia vango eksidu laco.

Iom pli tarde li frapetis la pordon en la strato du Dragon.

”Ĉu vi?” ekmiris fraŭlino Foucher. ”Viktoro kaj Eŭgeno ne hejmas.”

”Eŭgeno iam pruntedonis al mi cent frankojn,” elbuŝigis kun konvinka mieno Gasparo. ”Mi pardonpetas, ke la monon mi ne povis redoni pli frue.”

Li donis al Adela la bankbileton.

”Dankon,” ŝi akceptis ĝin. ”Se vi volus veni vespere?”

”Ne necesas,” li rifuzis haste. ”Mi havas prezentadon, pardonu.”

Irante al sia teatro preter la palaco de Rothschild, li vidis alveturantajn kaleŝojn kun nobelaj gastoj. La riĉa burĝaro avancis al flanko de la aristokrataro. Sed tiuj ”reprezentantoj” de la popolo el tavolo de la parvenuoj voĉdone dekretis la leĝon, kiu malpermesis importi la grenon kaj plikariĝon de la pano sub la preteksto, ke ”tro bone nutrataj laboristoj mislaboras.”

La ethomoj, inter kiuj Gasparo vivis, kaj kiuj ankaŭ vizitadis teatron Funambules, tiuj faligintaj la tiranan reĝimon de la aristokratio, atingis nur tion, ke ili ricevis novan mastron, kaj tiu sekvis la vojon de la iama mastro. Ili vivis denove sub jugo.

La vaporo kaj maŝinoj elpeladis laboristojn el la laborejoj.

Oni parolis pri sekretaj organizoj de la studentaro laŭ la itala modelo, sed la kortego instigis sian policon al novaj razioj.

Antaŭ tribunalon oni alpelis ankaŭ Bérangeron. Gasparo estis inter la homoj, kiuj plenigis la spacon antaŭ la tribunalo tiel hermetike, ke la juĝistoj devis eniri en la juĝan halon tra fenestroj. Ili kondamnis Bérangeron, sed ne ekstermis liajn kantojn. Nur venu, sinjoroj, aŭskulti, kiam en Funambules la publiko atendas je la komenco, kiel la partero fone zumkantas:

”El Biblio citi nun modo,
ni prenu do temon por odo,
pri l’ reĝo, kiu bovo iĝis,
ĉar ĝi lia ideal’ fariĝis.”

Kaj la antaŭaj benkoj respondas:

Reĝo bovejen igas sin gvidiĝi karas al li pli ol gloro,
stari ĉe trogo kaj ege vori
tion oni diras mastri, sinjori.”

Por ke la ĉeestantaj agentoj ne suspektu, ke temas pri la nuntempa reĝo, la tuta partero unisone refrenas:

”Vivu Nabukadnecar’, la reĝo porna,
li, nur li modelas ege por ni.”

Tia estas la amo de l’ popolo al la suvereno, tia atmosfero regas daŭre. Gasparo tion scias kaj kapablas sian publikon kompreni. Liaj etaj roloj entenas malmulte da okazoj, sed li estas inventema. En la teatraĵo ”Arlekeno en tombejo” li prezentas oldulon, kiu ne povas ekdormi kaj kiu surprizas la geamantojn rendevuantajn apud la tombeja muro en noktoĉemizo.

Gasparo surkapigis ankoraŭ la nokto-ĉapon; la vortoj jam superfluas, ne ekzistas la ulo en la kvartalo, kiu ne dirus, vidante la ĉapeton: Jen, Ludoviko!

La sceno de Deburau etas. Li kunplektas la manojn, lamentas kaj ekscitite forkuras. La geamantoj opinias lin fantomo.

Iuvespere venas al Gasparo eta varianto: li terenĵetas la ĉapon kaj kolereme tretas ĝin. Poste li krucmetas la manojn surdorse kaj foriras kun la kapo klinita antaŭen. Ĝis la vestejo akompanas lin la publiko per laŭta ”bravo!”

”Tio ne apartenas tien!” ekscitiĝas la aktoroj. ”Nur faru tion, Deburau,” diras Bertrand. ”Tio estas bona.” Kaj Felikso rerigardas Gasparon; li morniĝas, sed liaj okuloj estas enpensemaj.

Dorotea kelkajn tagojn ege tristis, eĉ kvankam la galanta polo certigis ŝin, ke li ŝin rememoros. Senridete ŝi obrajdadis la cirkan maneĝon eĉ forgesante karesi sian nigran ĉevalon. Des pli ĝoje ŝi ekridis, kiam foje post la prezentado ŝi saltis desur la ĉevalo kaj falis rekte en la brakumon de sia amato. La ambasadora grupo, kies membro li estis, restis kelke da mejloj post Parizo. Grafo Dobrowski, venkita de beleco de la rememoroj kaj imagante, kiel Dorotea belaspektus en lia hejmo en la bieno, decidiĝis al aŭdaca paŝo kaj revenis por sia fianĉino.

La forlasita, morna patrino apenaŭ komprenis la ĝojon de sia filino, anoncanta al ŝi, ke ŝi fariĝos grafino. Sed fratino Katarina ploris pro ĝojo kaj Gasparo ne malproksimis de tio.

”Vi deziras tion al mi, ĉu?” demandis lin Dorotea.

”Memkomprene,” certigis ŝin Gasparo, ”sed la grafo mem fieru,” li ridis. ”Kiu konis lin en Parizo? Kaj hodiaŭ ĉiuj ĉirkaŭ Templo konas lian nomon, ĉar li edziĝas al fraŭlino Deburau.”

La kolonelo premis ankaŭ la dekstran manon de Gasparo, ordonis alporti al la patrino abundan vespermanĝon, sed mem li forveturis kun Dorotea en hotelon. Necesis prizorgi ankoraŭ multajn aferojn kaj frumatene forveturi el Parizo.

Nur tion Dorotea elpetis, ke Gasparo ankoraŭ venos al ŝi anonci, kiel fartas la patro.

Gasparo la tutan tagon bonhumoris kaj preparis sin elane por la gaja sceno apud la tombeja muro. Sed meze de la prezentado, kiam Kolombina kun Arlekeno giris ĉirkaŭ si kiel du papilioj, elstrate apertiĝis pordo en la teatran salonegon kaj kelkaj homoj enfalis enen kun la krio: ”La imperiestro estas morta! Napoleono mortis!”

Al la papilioj sursceneje ŝtoniĝis la flugiloj. La homoj leviĝis silenteme. La tutan aron ekregis aflikto. Estingiĝis la vivanta simbolo de la gloro, de ribelo kontraŭ reĝoj.

Funebra etoso vastis tra la stratoj. Ĉar la homoj timis paroli, ĉiu paŝis, kvazaŭ li havus antaŭ si funebran ĉaron. Miloj da tiel nevideblaj sepultoj traveturadis la urbon.

”Nin konsolis, ke li pensas pri ni,” diris Felikso en la vestgardejo.

”Tio eble ne veris, sed ĝi helpadis al ni.”

”Kiu fariĝos lia sekvanto?” rezonis Filibert. Ĉi tie ili sentis sin sekuraj kaj ne timis paroli. ”Kiu sidas surtrone, ĉiam estas alte,” oponis mallaŭte Deburau, kiel li aŭdis tion ofte diri de studentoj surstrate.

”Mi ne opinias tronsekvanton,” ĉagrenis Filibert, ”sed en niaj koroj.”

Malgraŭ la fakto, ke Napoleono neniam helpis ilin, lia nomo fariĝis en metamorfozoj de la historio la nomo de espero.

Ĉie sur la stratoj eksonis denove la kantoj el la napoleona periodo kaj gardistojn oni ne vidis. Kaj nur la respublikanoj pli firme kaj pli decide laŭtis, kiam ili diradis al la malkredemaj:

”La sekvanto? Nova espero? Jen ni mem estas.”

Preskaŭ ĉiuj homoj, kiujn Gasparo renkontadis, triste rigardis; rare li konstatis en ies vizaĝo malican kontentiĝon. La funebra etoso de la urbo venkis ankaŭ tiujn, kiuj kun Napoleono ligis nenian imagon, eble tial, ĉar li ne falis kiel batalanto, sed kiel senpova kaptito.

Gasparo scivolis, kiel komentos la sciigon lia patro. Ankaŭ la hospitalo ekscitiĝis. Kvankam estis jam malfrue, li eniris trankvile la pordegon kaj ascendis la ŝtuparon al longa kaj malvarma koridoro, kiu similis al koridoroj en la malliberejo. Maljuna flegistino ĵus eliris el la salonego. Ankaŭ ŝia rigardo plenis de tristo.

”Kiun vi serĉas?” ŝi demandis.

”La patron, Filipon Deburau.”

Sur ŝia vango aperis miro. ”Vere vi alrapidiĝis, knabo,” ŝi ironiis.

”Ĉu mi povas viziti lin?”

La flegistino klake kunfrapis la manojn. ”Sed tiu jam delonge estas morta!”

”Ne eblas,” diris Gasparo. Ĝi efikis kvazaŭ sveniganta frapo.

”Kiam tio okazis?”

”Hodiaŭ matene. Jam li estas en la kapelo.” Kaj ŝi estis foriranta skuante la kapon, kvazaŭ ŝi komprenus, kiel eblas en tiom grava tago ĝeni sin per tiaj vanaĵoj.

La patro morta? Jam matene? Ĝuste nun oni solenis la fianĉini ĝon de Dorotea.

”Mi petas vin,” li kriis al la flegistino kaj kuris post ŝin. ”Ĉu li sentis dolorojn?” li demandis petege.

”Male, li estingiĝis kiel flameto,” diris la virino konsole.

”Morgaŭ oni enterigos lin.”

Gasparo dankemis al ŝi pro la konsolo. Li eliris el la hospitalo.

Surstrate hodiaŭ nokte ne malpliiĝis la homoj. Sed nun al Gasparo ĉio ŝajnis tute alia. Li ŝanĝiĝis kaj ĉio ŝanĝiĝis. Li estis jam senpatra. Li revenis hejmen. Li stariĝis kontraŭ la patrino.

”Mortis nia paĉjo,” ŝi divenis el liaj okuloj, pli frue ol li ekparolis.

Ŝi eksidis, metis la manojn sur la genuojn kaj ŝiaj okuloj sekis. Ŝi ploris enkore.

”Ni devas sciigi tion al Dorotea,” eklamentis Katarina.

”Nur restu hejme, mi mem diros tion al ŝi morgaŭ matene.”

Li ekdormis tiunokte kaj frumatene li eliris urben. Nun atendis lin la plej malbona tasko. Li emociiĝis kaj plej ŝate kaŝus sin ien kun sia tristego. Sed Dorotea atendis. Ĉu li povas diri al ŝi, ke la patro mortis, kaj permesi, ke jam la unua tago de ŝia nova vivo estu nigra?

Strato de Montorgueil. Hotelo de la Bretagne. ”Ĉu loĝas ĉi tie grafo Dobrowski? Ĉu povas mi paroli kun li?” Koridoro.

Pordo. Dorotea estis tenera, ŝia koro superis ĉiujn. Ĉu ŝi ne meritas iom da feliĉo? Ŝi alkuras vestita en la verda, hejma robo, kun la ora hararo ŝi aspektas feine. Ŝi kaptas la fraton je la ŝultro. ”Kiel fartas la paĉjo? Parolu, Gasparo, parolu!”

Diable, parolu do, Gasparo! Ĉu vi ne vidas, ke Dorotean timigas via silento? ”Ĉu malboniĝo? Vi tiel strangas.”

Sed la vizaĝo de Gasparo ovalas de rideto. Malmulte mi dormis, kara fratinjo, tiel statas la afero. Sed paĉjo fartas jam pli bone. Jam li ĝojas je la reveno hejmen.”

”Nedireble mi feliĉas. Mi ne povus forveturi, se lia sanstato malboniĝus. Vi devas diri al li, ke mi ne forveturis ĝoje, sed alimaniere mi ne enirus Pollandon.”

”La patro diris, ke vi trankvile forvojaĝu. Kiam vi havos la unuan filon, li venos liadire viziti vin.”

”Vi ploras, ĉu?” ekkriis la knabino.

”Pro la feliĉo, Dorotea. Kiam vi havos filon, li alveturos por ekzerci lin je akrobato.”

”Mi diros tion al mia kolonelo,” ridis Doroteo. ”Kaj ne ploru, eble ja ankoraŭ ni iam revidos nin. Mi alveturos foje en Parizon. Ĉiujn salutu, Stefanon, Katarinon, Franciskon kaj panjon centfoje…”

”Certe, Dorotea, mi diros tion al ili.”

”Kaj tion donu al panjo por plibonfartigo – kaj tion al paĉjo de la grafo – kaj li ŝparu siajn fortojn!”

Ili brakumis sin. ”Multe da feliĉo, fratinjo!”

”Rompu la peĉon, Gasparo, sursceneje, nature! Kaj mi dankas pro la bona informo.”

Gasparo descendas la ŝtuparon. Li eliras el la hotelo. Lante li iras tra strato. Senlima tristego obsedas lin, des pli granda, ĉar li ne dividis ĝin, ĉar ĝin li konservis la tutan por si. Sed samtempe ene jubilas kromordinara kontento. Dorotea ne forvojaĝos kun konstanta aflikto. Anstataŭ larmoj vi donacis al ŝi ĝojon kaj ridon. Kiam foje ŝi ekscios, tie en malproksimo, ne tiom ĝi doloros. Vi pardonos al mi, paĉjo, ĉu? Se vi povus paroli, vi konsilus la samon al mi.

Kaj Gasparo vagas tra la stratoj deprimite, sed pro kontento li riĉas pli ol franca reĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.