La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJAŭtoro: František Kožík |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ĉar la filon de Bertrand la teatro ne tro interesis, li akceptis kiel kompaniulon sian nevon, nomatan Billion. Li estis novtempa viro. Bertrand volis profiti, havis aron da malvirtoj, sed elkore amis la teatran mondon, kaj se ĝi ne kostis multe, li sentis kompaton al siaj aktoroj. La juna Bilion aprecadis tian naivecon malrespekte. Li estis fridsenta, sprita kaj agresema.
Li elserĉis al si en Bobino la plej belan feinon kaj akceptis sinjorinon Lefevr por la rolo de la nova Kolombina. Por la rolo de elfoj kaj bonaj spiritoj li engaĝis liliputan Karolinon.
Li taksis la altiremon, kiun havis Deburau por la publiko, sed li ne pretervidis astmon, je kiu Pieroto suferis. Li alpagis nur al Legrand, por teni lin enteatre. Li bezonis ĉiun groŝon, kiu povus lin riĉigi. Kiam li aŭdis la historieton, kiel fremda diplomato luis al si la suflor-budeton, li faris el la ŝerca okazaĵo regulon. La budeto estis la plej multekosta loko. Lin ne ĝenis skribi sur sian propran teatraĵon la nomon de sia kuiristino, ĉar ŝi havis interesan nomon – Viktora Hugot.
La olda Bertrand cedis al li paŝon post paŝo, liaj malsanoj bezonis ripozon. Iun tagon li vendis sian teatron ankaŭ kun la aktoroj al Billion por dek ok mil frankoj.
Pieroto do ricevis la novan Kolombinan, ŝi belis pli ol ĉiuj antaŭaj, nigroharulino kun nigraj okuloj; sed ŝia voluptema buŝo, kiun kisi aspiris ĉiuj junuloj el la partero, estis mensoga promeso. Paŭla amis nur sian edzon, serĝenton Lefevr.
Dum libera tempo ŝi kudris diligente, por plaĉi al li.
Malgraŭ ŝia ĉarmo, malgraŭ ŝia lerteco en la dancado kaj skermado, Pieroto estis ĉiam pli sukcesa ol ŝi. Billion, kiu ne konis la tradicion en la teatro, tion ofte ne komprenis.
”Nepre li havas tie klakistojn,” li ekscitiĝis, aŭdinte post scenoj de Gasparo la gajigan aplaŭdon.
”Iru lin serioze observi, direktoro,” konsilis al li Laplace. La populareco, kiun ĝuis Gasparo inter la aktoroj, obstaklis al Billion estri la teatron firmamane laŭ la propraj intencoj. Sed li faris tion, kion konsilis al li Laplace kaj malkonfide observis la agojn de Deburau.
Li konvinkiĝadis ĉiupaŝe, ke li devas kalkuli kun Deburau kiel kun la granda potenco en la teatro. Kiam la aktoroj apelaciis al Deburau, li ne povis protesti.
Neniu direktoro en la mondo povus lin venki, ĉar al li apatenis ĉiu publiko, antaŭ kiu li aperis. Sed granda venkinto estis la malsano. Atakoj de astmo pli kaj pli oftis. Deburau luktis kuraĝe, sed multiĝis tagoj, kiam la sufero tiel fortis, ke Margot timis pri li kaj devis sendi en la teatron sciigon, ke Deburau ne povas veni.
Billion havis enrezerve Paŭlon Legrand. Li fakte estis bona disĉiplo de Gasparo, sed estis pli juna. Tial li ne kapablis elkrei Pieroton sang-malvarma, aŭdaca, sperta. Li estis pli infano, kiu jen ridis, jen larmis.
Kiam Gasparo malsaniĝis, li atendadis streĉe la vizitojn de Aimée aŭ de iu alia aktoro, por ekscii, kia estis la prezentado.
Li ŝatis Legrand-on kaj tamen senvole ĵaluzis je li, ĉar dolore li sentis, ke en aplaŭdo al Legrand forpasas lante lia vivo.
”Kial li ne atendas, ĝis mi mortos?” li koleretis ŝerce.
”Billion volis savi la prezentadon.”
”Jam morgaŭ mi ludos. Nenio mankas al mi.”
Tamen denove li eksciis, kiel kiun scenon Legrand prezentis kaj sur kia nivelo.
Paŭlo Legrand estis ne nur talenta aktoro, sed ankaŭ nobla homo. Li respektis la intereson de Deburau kaj peze toleris, ke la malsana aktoro suferas pro li.
”Sinjoro direktoro,” li mem petis Billionon. ”Permesu al mi ellasi iujn scenojn. La sukceso ne ĝojigas min. Kiam Deburau resaniĝos, la afero aspektos alimaniere.”
”Mi malpermesas,” diris seke Billion, ”mi malpermesas al vi tiajn ideojn. Mi ordonas al vi fari ĉion, kio estas en viaj fortoj, pro la prospero de la teatro.”
”Sed Deburau…”
”Tiu jam rikoltis la sian. La tempo avancas.”
Kaj fakte, la tempo ne atendas. Malsano estas peza tasko kaj postlasas malbonajn spurojn. Nur en la okuloj de Margot Gasparo sin ankoraŭ rekonas. Sed spegulo montras al li homon, kies frunto profunde sulkiĝis, la kapo kliniĝis kaj la plej tristaj el ĉio estas profunde enkavaj okuloj en mallumaj kavetoj.
Kiam li darfis iri promene, li vizitadis malnovajn konatajn lokojn, kiel tombomonumentojn. Foje li ekskursis al ponto de Slavkov. Dum krepusko li aŭskultis ankaŭ la silenton, grincadon de lanternoj super la kapo. Sed la budoj sur la rivero ne plu estis. Kie estas liaj iamaj savintoj?
Poste li revenis.
Karolo aĝas jam dek sep jarojn. Kiam Margot kun Rosina eksidas al siaj eternaj floretoj, la patro demetas la metiistajn instrumentojn, per kiuj nun ŝate li okupiĝas, kaj invitas la filon ludi domenon. Domeno estas trista ludo. Vi elektas kaj starigas al si malgrandajn ĉerketojn en neŝanĝebla ordo laŭ nombro de poentoj, kvazaŭ vi ordigus vivmomentojn laŭ la neŝanĝebla ordo de la sorto. La kvino kun la kvino, la trio kun la trio, tiel estas la ĉerketoj unu apud la alia kiel alkatenitaj.
Nenio protestas, nenio ŝanĝiĝas.
”Kion vi faris hodiaŭ en la metiejo?”
Karolo unue lernis esti horloĝisto en la butiko de la patro de la biletistino Aimée. Sed foje ŝi mem konsilis al Gasparo, ke li ne devigu la filon lerni tiun metion. Tiu malĝojas ĉe la laboro, turmentas sin. Li trovis do lernolokon por li ĉe porcelanpentristo.
”Hodiaŭ?” ekridetas Karolo, kiu similas al la patro, sed havas pli subtilajn trajtojn, hereditajn de la patrino.
”Mi pentris iun Pieroton kaj Kolombinan.”
Super la monotona ludo flugetas pensoj. Kial ne almeti subite tute alian ŝtonon, la seson al la trio, kial la ludo ne povus havi alian direkton? Karolo meditas, kiel komenci, por ke la tempesto ne venu tro impete. ”Ĉu vi scias, ke Billion akceptis Aleksandron en la ensemblon de Funambules?”
Aleksandro Guyon estas amiko de Karolo, li estas samaĝa kiel li; ĉizisto en metiejo, kiu najbaras kun la pentristejo de porcelano.
”Mi aŭdis. Billion ne donos al li pli ol ses frankojn. Por tio li manĝos eĉ ne unufoje semajne.”
”Ĉu vi scias, kial Aleksandro tion faris?” Karolo preparas al si terenon. ”Por esti al vi proksime!”
”Ludu,” invitas lin la patro. ”Vi forgesas almetadi ŝtonojn.”
”Paĉjo,” diras Karolo tremante, sed decide: ”Fremdaj homoj povas esti proksime al vi, kaj mi ne. Ĉu vi permesus, ke ankaŭ mi iru al teatro?”
”Mi opinias, ke tion ni jam priparolis,” respondas Gasparo trankvile. ”Vi ne povas fari, kion vi ne lernis.”
”Mi lernas.”
”Kie? Kiel?”
”En teatroj. En Funambules. Mi observas homojn, kiel same vi faris tion.”
”Ĉio ĉi ne sufiĉas.”
”Ĝuste tial mi volis peti vin, ke vi permesu al mi frekventi konservatorion.”
Patro Deburau levis sin. Li promenis tra la ĉambro. Li regis sin kaj strebis pri trankvila tono.
”Kiel vi povis ekhavi tian ideon? Ĉiam mi strebis defendi vin antaŭ tiu mondo, kiu alportas tiom da tristo kaj minimuman ĝojon.”
”Tamen vi havis tiom da gloro.”
”Vi ne scias, kiel ĝi estis elaĉetita. Ĉu vi scias, kio estas nomada migranta aktoro? Oni ridas al li, sed same ili ridas al dresita simio. Esti aktoro estas ankoraŭ nun granda honto.
Malmultaj sukcesas akiri iom da rekono aŭ iom da civitana honoro. Male, ĉiu povas vin ofendi, nomi vin per plej malbonaj insultoj – kaj la mondo laŭdos lin kaj vin malhonoros. Ĉu vi komprenas, kion mi volas per tio diri?”
Li ekrigardis la filon kaj serĉis, kian efikon havis lia elokventeco.
La knabo sidis super domeno kun malĝoja vizaĝo.
”Kiel vi povas tiel paroli?” li diris mallaŭte. ”Vi mem ja amas vian profesion.”
”Jes, mi amas ĝin,” jesis la patro. ”Sed ĝuste tial mi scias, kiom da doloroj ĝi alportas. Mi ne volas, ke foje oni moku vin.”
Karolo estis preparita por duelo. ”La antikvaj grekoj honoris la aktoran arton. Tio povas reveni.”
”Tiam ĝi estis metio. Ĝi estis honesta prezentado de homoj, kiuj okupiĝas pri alia libera profesio.”
”Mi legis, ke tie aktoris armeestroj kaj la plej gloraj viroj,” ne cedis Karolo. ”Demosteno kaj aliaj! Iliajn nomojn oni anoncadis kiel nomojn de reĝoj!”
”Tio estis ĉe grekoj,” instruis lin la patro, ”sed en Romo el aktoroj fariĝis sklavoj. La direktoroj aĉetadis ilin en bazaroj kaj ekzercis ilin por distri la homamasojn. Ja ankaŭ la rolo de Pieroto estas fakte pranepo de la figuro de la antikva sklavo, batata kaj malsata. Jes, aktoroj estis sklavoj kaj ni restis sklavoj.
Tial vi ne fariĝos aktoro.”
Margot estis intervenonta, se estiĝus kverelo. ”Rosina dormas,” ŝi ekflustris.
Sed Karolo jam ne oponis plu. Li eksilentis kaj lia vizaĝo tristiĝis. La patro eksidis. Post iom da tempo li rigardis la filon, vidis, ke sur lia vango fluas du grandaj larmoj. Profunde li ekĝemis. Kiam liaj infanoj ekploris, ĉiam tio ŝiremis lian koron. La seĝo kvazaŭ brulis. Denove li leviĝis. Alproksimiĝinte al la filo, li metis sian manon sur lian ŝultron. ”Estu saĝa,” li diris mallaŭte: ”Ni devas tion primediti.” Kaj denove li eksplodis pli impete: ”Se almenaŭ mi scius, ke vere vi kapablas tion.” La malsekaj okuloj de Karolo ekflamis. ”Tion ja oni prijuĝos en konservatorio.”
”Eble,” trankviligadis lin kaj sin mem Gasparo. ”Vi devas do pli ofte iri en teatron. Observu ĉiujn aktorojn. Antaŭ ol vi firmigos vian memoron, notu ĉion, kion vi vidis. Poste ripetu, ekzercu tion.”
”Plej ŝate mi rigardas vin, paĉjo. Ofte pri tio vi eĉ ne sciis.
Domaĝe, ke vi malsanas. Legrand estas bona, sed kun vi oni ne povas lin kompari. Ĉiuj diras tion.”
La patro mansvingas, sed el la buŝo de sia filo li aŭdas la laŭdon ŝate. ”Nu, ankoraŭ mi ne finludis.”
”Kiom signifas por ĉiuj via nomo,” entuziasme rememoras Karolo. ”Ĉu vi ne dezirus, ke ĝi vivu plu?” li insistas. Kiu ne dezirus, ke en la infano daŭru lia propra vivo? Kial Gasparo Deburau ne sopiru pri tio? Sed, ĉu li darfas tion diri al li? Kiel konvinkiĝi, ke en lia filo estas tia amo-forto, kiun bezonas la arto: kapablo toleri turmentojn, persisto en la serĉado? Li ne respondas la demandon, sed kvazaŭ en lin enirus hasto kaj malpacienco eĉ febra, li certigas la filon: ”Ĉiuvespere vi iros kun mi. En la vestejo kaj post kulisoj vi restos kun mi! Kial ne?
Se vi estos firma kaj modesta, kial ne? Kune ni ankoraŭ ion kapablos, vi ekvidos. Ĉu vi aŭdas, Margot?”
Kaj nokte neniu el ili povas ekdormi pro ĝoja malpacienco.
”Ripozon kaj trankvilon,” ripetis kuracisto senĉese. Sed ripozo signifis foriron el la teatro kaj finon de aktoro. Somere finiĝos la valideco de la dekjara kontrakto. Kio, se Billion ĝin ne renovigos? Li devis roli, kvankam li sciis, ke la astmo signifas mort-verdikton, en kiu ankoraŭ mankas dato. Sed li batalis kiel heroo.
Li rolis kaj fakte la publiko ne povis plendi, ke li ion ŝuldus al ĝi. En la vestgardejo lin atendadis la filo. Karolo heredis de la patro lian persistemon, firman volon kaj ankaŭ iom da Pierota sagaco. Li sciis, ke li afliktus la patron per troigata memfido. Li volis trapenetri ĉiujn sekretojn de lia arto. Konscie li ŝajnigis, ke li ne komprenis, kaj la patro denove klarigis al li apartajn gestojn. Karolo ilin konscie ripetadis mallerte, por ke li igu la patron al fundamenteco.
”Malbone!” korektis lin Gasparo. ”La brako devas iri samtempe kun la kruro. Vi nur grimacas. Tamen survizaĝe ne darfas esti grimaco, sed esprimo. Pensu, Karolo! Antaŭ ĉio dum la ludado pensu. Se vi volas esprimi bedaŭron, bedaŭru!
Se vi devas vortigi ĝojon, estu feliĉa! Amu, malesperu, plendu.
Se en via cerbo estas ideo, se vi mem estos konvinkita pri io, vi esprimos ĉion maksimume konvinke.”
Li ripetadis tion al li enteatre, dum revenoj, hejme.
”Diru, ĉu vi estas certa, kiam vi provas ion prezenti?” li enketadis lin.
”Se mi devas diri la veron – ne, verdire ne!”
”Sen malcerteco ne ekzistas vera arto. Kie mankas serĉado, tie estas nur hazardo kaj tiun akompanas aroganteco kaj tromemfido. Kiu certe scias pri si, ke li scias multon – tiu certe ne estas artisto. Ĉiu honesta aktoro devas sperti momentojn, kiam li malbenas sin, kiam li malamas sian malforton kaj kiam li konsterniĝas, kiom malmulte li scias kompare al tio, kion li volus krei.”
Karolo aŭskultas kaj kredas al la patro laŭvorte. Nun ili estas kvazaŭ unu estaĵo. Neniam ili brakumas sin reciproke, nek diras al si varmkoran vorton, sed ili scias, kiel ili amas unu la alian.
Sed Deburau trostreĉis siajn fortojn. Okaze de iu prezentado februare 1846 li suferis lezon. Kiam li devis je la fino de la pantomimo malaperi en trafalejo, la maŝino, kiu funkciis neregule, haltis kaj poste tabulo enplanke impete sinkis. Pieroto, kiu jam lacis, renversiĝis malantaŭen kaj kapfrapis kontraŭ la rando. Dum oni anoncis la akcidenton al reĝisoro, oni paŭzis. Sed Deburau baldaŭ rekonsciiĝis kaj aperis sursceneje.
Li volis daŭrigi sian rolon.
”Ne. Sufiĉe!” postulis la publiko, kiu volis ŝpari liajn fortojn.
Sed Deburau klarigis al la publiko per elokventaj gestoj, ke al li ne mankas fortoj, nek kuraĝo; li komencis danci. Billion ektimis, ke la publiko malkonstruos pro entuziasmo la teatron. Ĉiuj rakontis, kiel bela estis la vespero, nur Pieroto revenanta nokte hejmen, opiniis, ke li eĉ ne atingos la kvaran etaĝon. Li haltis, la tuso minacis disŝiri lian bruston, kaj najbaroj frapis la murojn, ke ili ne povas dormi.
Georgo Sand, la plej fidela el la estintaj adorantoj, hazarde ĉeestis la prezentadon kaj dediĉis al Deburau emociigan artikolon, en kiu ŝi nomis lin la lasta Pieroto el starpunkto de la historio, sed la unua el vidpunkto de la arto.
Li komencis denove provi, streĉante enorme sian volon.
Sed la korpo ne eltenis tian impeton. Gasparo enlitiĝis por kelkaj longaj semajnoj.
La spektejo plenplenas jam la trian tagon. Post longa malsano Deburau revenis sur la scenejon. Ĉiuj, kiuj timis pri li, volas lin vidi. Estas ĉi tie multaj, kiuj mankis dum jaroj. Kiuj ne povis eniri, staras surŝtupare, enporde kaj aplaŭdas kun la ceteraj, eĉ se ili ne vidas la scenejon.
Post la ”Edziĝo de Pieroto” prezentas hodiaŭ, la trian vesperon,
Deburau la ŝatatan pantomimon ”La bravaj soldatoj”.
Scivolemo alternas en la spektaklejo kun admiro. Tian rolon li elektis, por demonstri, ke lia stelo ankoraŭ ne malaperis desur la teatra firmamento! Lia nomo estas en ĉies buŝoj.
La kurteno leviĝas. La homoj ĉesis spiri.
Jes, li estas tiu, ilia malnova konato. La paŝmaniero, rektigita korpo, masko. Nenio ŝanĝiĝis, nek la jaroj de lia vivo, nek monatoj de la malsano. Nur kiam li ekkuras, aŭdiĝas tra la salonego mallaŭta murmuretado. Li aspektas svelta kaj gracila, juneca. Sed subite aperas en la movoj pezo kaj elĉerpiĝo.
Ne, li ne plu estas li.
La sentemo de la aktoro tion perceptas. La spirito leviĝas supren, sed la korpo malobeas. Li konstatas, ke jam li ne mastras siajn movojn plu. La publikon oni povas mistifiki. Sed ne sin mem. Impete li spiras, retenas la spiron por stopi la tusadon, doloro premegas lian gorĝon. Laco lin rompas.
Ne, mem li sentas, tio jam ne estas Pieroto. Li timas falon, jam ne kuraĝas salton, li hontas.
Fininte la akton kaj kaŝinte sin for de la spektejo, li premas la polmojn albrusten kaj la vizaĝo montras doloron pro elĉerpi ĝo.
”Paĉjo, ŝparu vin, mi petas,” postulas Karolo.
Dum rekonstruado de la scenejo Deburau komunikis al la kapelestro, ke li ne ludu kankanon.
Komenciĝis la nova sceno. Pieroto ellasis la dancon kaj kontinuas la prezentadon. Sed la publiko scias la teatraĵon parkere.
”Kankanon! Kio kun la danco!” aŭdiĝas ekkrioj.
Oni opinias, ke okazis eraro, kaj ne volas malhavi la plezuron, por povi aplaŭdi al Pieroto. Ene de Pieroto – lukto. Ĉu ludi plu aŭ fuĝi el la scenejo? Ankoraŭ momenton li kontraŭstaras, hontas reveni tiel senglore el la vojo, kiun li ekis – sed poste perdas la lastan forton – kaj sentas, ke tiel estos plej bone kaj pli kuraĝe. Kaj li ekhaltas meze de la ludo kaj lasas fali la manojn laŭ sia korpo. Li ne povas danci. Li scias, ke necesas klarigi tion al la spektejo. Lante li iras al scenejrando.
Li vidas antaŭ si la publikon, por kiu li tiomfoje ludis, por doni al ĝi feliĉon kaj ĝojon. Kiel klarigi? Li volas paroli, malfermas la buŝon – sed la gorĝo kunpremiĝis. Kaj tial li rezignas je perfidaj vortoj kaj komencas per sia propra parolo. Mi volas ludi, diras lia vizaĝo kaj manoj. Mi revenis. Mi apartenas ja al vi, kaj estis al mi bone kun vi. Sed mi misaŭskultis.
Mia koro doloras, kaj tro mi malsanas. Mi ne povas danci. Mi petas, pardonu min. Li staras ĉe la scejrando, movas eĉ ne la manon, nur li rigardas kaj rigardas – kaj tamen kelkcent homoj tion komprenis, kvazaŭ ĉion ĉi li dirus al ili, vorton post vorto.
Maljunaj kaj junaj laboristoj, metiistoj, kudristinoj, adoleskantoj el fabrikoj. Ĉiuj komprenis, se li dancus, kiel ili deziris, ilia kara Pieroto falus morta sur la scenejo. Kaj tiam el malantaŭaj benkoj ekis kriado, kaj ĝi vastiĝas, ĝis ĝi inundas la tutan spektaklejon; ĝi bolas kiel furiozanta lago: ”Ne, ne, ni ne volas dancon. Ne dancu, Pieroto!”
Pieroto Deburau ploris. ”Mallevu la kurtenon,” petis balbute Karolo post la kulisoj. La reĝisoro konsentis. Necesis ebligi al Deburau, ke li rekonsciiĝu. Ili alkondukis lin en la vestejon. Gasparo peze spiris. Triste li rigardis la pajloĉapelon el ”Vendisto de salato”, la blondan perukon el ”Friponetino”, la ĉinajn lignoŝuojn el la ”Ensorĉita pagodo”. La atestantojn de siaj plej grandaj sukcesoj li petis ankoraŭ pri iom da forto, ke li finludu almenaŭ ĉi tiun prezentadon.
Kiam post iom da tempo oni daŭrigis la ludon, Pieroto estis akceptita denove aplaŭde, sed kvazaŭ ĉi-foje kuŝus sur li dampilo. Ĝi estis aplaŭdo sen jubilo, honoraplaŭdo, silenta dankemo, komprenemo. Kaj – adiaŭado.
Ĉiuj en la rigardejo komprenis, ke la hazardo el ili faris atestantojn de la rara kaj tristega spektaklo. Ili vidis la lastan prezentadon de Gasparo Deburau. En la salonego kaj rigardejo regis humoro kvazaŭ ĉe lito de agonianto. Kiam fine Gasparo finludis, ne plu li riverencis. Li staris kun la pendantaj manoj kaj kun vizaĝo tombe trista. La homoj ekstaris. La lasta adiaŭo. Subite falis kurteno. La homoj silente foriris. Pluraj viŝis la okulojn.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.