La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJAŭtoro: František Kožík |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Deburau, eskalon! Deburau, alportu pudron! Deburau, tuj alportu vinon por mi! Deburau, kombu la perukon!”
Gasparo estis en la teatro, spiris polvon de la scenejo, ŝminkis ĉiuvespere la vizaĝon, vestadis sin en buntajn ĉifonojn, faris kelkajn paŝojn antaŭ la rigardejo kaj denove malaperis.
Li funkciis: nevidita, nekonata, la lasta el la lastaj. Kaj unufoje monate li rolis Pieroton, senŝanĝe la stereotipan Pieroton en ĉapelo, kun klinita rando. La seĝoj en partero kaj en la plej supraj vicoj iam ekridis pro liaj faloj, sed aplaŭdis al Arlekeno, kiu sciis lin tiel elegante piedbati. Ekzistis nek roloj, nek teatraĵoj, kiuj ebligus al li eminentiĝi sur la scenejo, ne estis Kasandro, kiun li povus provoki. Se iuvespere aperus iu alia sur la scenejo anstataŭ Gasparo, neniu ekĝemus pri li.
Li fariĝis parto de la teatro, sed pli en rolo de rekvizito ol de aktoro. De temp’ al tempo li eĉ gravis, precipe kiam iu ekmalsanis aŭ malfruigis la prezentadon. Sed Bertrand kaj Fabien pretervidis la eblon, kiun foje li montris en Pieroto kaj ne klopodis mediti, ĉu el tiu strangulo iam io povus fariĝi.
Nur Felikso, Arlekeno en la teatro, fiksrigardis lin iam atenteme.
Gasparon, konanta liajn mishumorojn, pli vere timigis liaj rigardoj, anstataŭ ĝoji pro ili. Post la falo de Frederiko venis pluraj faloj. Sinjoro Filibert eksuferis frakturon de la kruro kaj fraŭlino Flora, kiu al Gasparo tiel plaĉis en la brilbrila robo de Kolombina, elartikigis sian ŝultron. La polico raportis pri tio kompate, kaj la oficoj ordonis, ke por futuro sufiĉas, se la aktoroj nur simbole metos sian kruron sur la ŝnuron, por ke ili rememorigu al si sian akrobatan devenon kaj ne aspiru en la dramarto tro pretendeme. Ili malamis tiun mortan serpenton; la ”ŝnurego” fariĝis en ilia ĵargono vorto malbenita. Kiu ĝin eldiris, pagis monpunon.
La aktoroj tamen okupis firman lokon inter akrobatoj kaj ceteraj aktoroj. Gasparo plu prezentadis siajn sensignifajn, nerimarkeblajn etrolojn.
”Deburau, balau la scenejon!” ”Deburau, iru ĉi tien!” ”Deburau, iru tien!” Neniu iam diris: ”Deburau, kia homo vi estas?”
Ekzistis tamen multaj aferoj, pri kiuj ili povus demandi.
Li moviĝis inter fabelaj kulisoj, alkroĉadis sub la mentonon puntojn kaj ŝutis sur sian vizaĝon ruĝkoloran pudron. Li devis donadi al la homoj bonhumoron. Sed se iu lin demandus:
”Deburau, kiel vi pasigas la vesperojn? Kien vi iras, kiam vi ordigis post la aliaj, diras al la pordisto bonan nokton kaj foriras?”
Plej malbone estis tiuvespere, kiam Sanson atendis lin tuj ĉe la teatro, alpremiĝinta al la muro.
”Klemento,” vokis Gasparo ĝoje, ”ĉu vi estis en la teatro?”
Sed Klemento rigardis lin per vunditaj okuloj. Li kaptis Gasparon subbrake kaj kondukis lin tra silentiĝanta aleo.
”Gasparo, venis tio, kion mi pleje timis. Morgaŭ – morgaŭ okazos ekzekuto.”
Kvazaŭ pro ventega blovo malaperis bonodoro de pudro kaj ŝminkoj. ”Vi havas ja helpantojn? Tiuj certe estas spertaj homoj.”
”Jes, sed mi devas ĉeesti.”
”Kiu estas tiu povrulo?”
”Lia nomo estas Foulard. Li aĝas dudek jarojn. Li mortigis du virinojn.”
”Ĉu ĵaluzo?”
”Li ŝtelis de ili orelringojn kaj brakhorloĝojn.”
”Do, vera krimulo,” ĝojigis lin Gasparo.
”Malgraŭ tio mi sentas teruron. Veturi kune kun li tra stratoj antaŭ ĉies okuloj!”
Ili iris tra tenebraj senlumaj stratoj. Ili iris orienten, preteriris mornan konstruaĵon de malliberejo Roquette kaj iratingis la tombejon Pere-Lachaise.
”Ĉu hodiaŭ via patrino estas hejme?” demandis Klemento.
”Ŝi estas kun la aliaj. La patro denove loĝas enkorte kiel pli frue.”
”Ĉu vi povus tranokti ĉe mi?” eldiris Klemento sian peton.
”Tre volonte,” ekridis Gasparo. ”Ĝi ankoraŭ estas ĉe vi?”
”Ne,” trankviligis lin Klemento, ”la helpantoj tion jam forveturigis kaj lokumis.”
Li konsciis pri la timo de Gasparo.
”Tio tuŝas vin, ĉu? Kaj vi nur iras apud la ekzekutisto. Sed mi havas lin ene. Teruras esti kun li en unu homo.”
”Naiveco, Klemento! Male, neniel ĝi rilatas vin. Ni iras al vi kaj mi restos kun vi la tutan nokton.”
”Dankon, Gasparo. Certe jam bone vi ekkonis vin mem, ĉar vi tiel scias kompreni aliajn.”
Ili venis al la dometo de Sanson en strato des Marchands kaj eniris.
”Vi estas en la domo de la ekzekutisto,” bonvenigis lin Klemento. ”Laŭ dekreto, konfirmita de la reĝo, respubliko kaj imperiestro, neniu darfas la realiganton de juĝ-verdiktoj nomi ekzekutisto. Sed ĉiu nomas tiun metion tiel kaj neniu aliel.” Li alportis malvarman viandon, panon kaj vinon.
Gasparo ĉirkaŭrigardis. Laŭ la riĉa ekipo videblis la iama lukso. En granda biblioteko staris vice libroj.
”Kiu estas tiu sinjoro?” demandis Gasparo, montrante al portreto de pli aĝa viro kun plenbarbo.
”La avo. Li vivis en pli bonaj cirkonstancoj,” ridetis acide Klemento. ”Tiam sufiĉis, se ia junulino edziniĝis al kondamnito kaj la ekzekuto ne okazis. Eĉ for de ŝtiparo ŝi povis lin forkonduki.”
”Iu iris eble nevolonte,” provis Gasparo ŝerci.
”Imagu,” daŭrigis Klemento rememorante, ke tiu bona oldulo plendis al la Nacia Konvento kontraŭ leĝpropono, surbaze de kiu estus forigota mortpuno.”
”Kiam tio okazis?”
”La propono havas daton: februaro 1790.”
”Li ne sciis, kio okazos.”
”Unu jaron poste li sendis novan petskribon, nome ke ne eblas senkapigi per unu glavo tiom da kapoj, kiom la Konvento deziris. Poste do intervenis doktoro Guillotin. Tion la avo ne imagis,” aldiris Klemento, rigardante la malnovan portreton,
”ke post kelkaj monatoj li veturigos ankaŭ sian reĝon sen la kapo…”
Gasparo aŭskultis enpense. Kiel intime ligiĝas la historio de Francio kun tiu ĉi modesta ĉambreto! Ĉe ĉi tiu tablo sidis tiuj, kiuj realigis la kruelajn verdiktojn de la regantoj kaj poste popolju ĝojn super la eksaj regantoj. Ĉi tien ili venadis lacaj, lavis sin, metis la lacigitajn brakojn surtablen kaj iliaj edzinoj alportis al ili vespermanĝon.
Klemento komprenis la pensojn de sia kamarado.
”Ofte mi havis impreson,” li diris, ”ke ĉi tien venadas tiuj, kiujn ni sendis transen. La patro skribis en siajn rememorojn ankaŭ tion, kion rakontis la avo. Iujn ekzekutojn li rememoris preskaŭ kortuŝe. Li parolis pri manifestiĝoj de favoro, kiujn la ekzekutotoj montris al li.
”Travivi la lastajn sekundojn kun Maria Antoinetta, kun Charlotta Cardaz …” meditis Gasparo. ”Li estis dum tiuj momentoj fakte ilia lasta amiko.”
”Sed mia patro havis alian karakteron ol mi. Li estis firma kaj simpla. Min teruras ĉia krudaĵo.”
”Ĉu vi mem devos funkciigi la maŝinon?”
”Mi mem. La ceteron faros la helpantoj.”
”Eble vi sukcesos tion fari kun fermitaj okuloj?”
”Mi timas,” kapneis la plej juna Sanson. ”Mi kapablus batali por la rajto mia aŭ fremda pri vivo kaj morto. Sed fari ĉi tion? Kaj antaŭ la okuloj de tiom da homoj? Mi svenos. Mi ne kapablos tion. Ankoraŭ mi malbonfaros al kondamnito.”
”Klemento,” interrompis lin Gasparo. ”Ĉu kuraĝigus vin, se mi … ?” Li klinis sin al lia orelo. ”Por ke tion la antaŭuloj ne aŭdu!”
Klemento mirigite lin ekrigardis. ”Vi kapablus tion?”
”Mi ne gravas. Kaj se tio helpos al vi?”
”Vi estas grandanima, Gasparo. Je via sano!”
”Dankon. Je via!”
Ili trinkis. La tenebro staris antaŭ la fenestroj kaj streĉe aŭskultis.
Jam mateniĝis. El la Sansona domo eliris du viroj; unu el ili surhavis nigran redingoton, la dua estis en vestaĵo de la helpantoj.
Ĉeangule ilin atendis pliaj du helpantoj kun ĉaro. Ili vipis ĉevalon kaj ekiris. Unu duopo iris laŭtparolante, la dua en morna silento, nur kun rara vorto, kiu plivere atentigis pri silento, ol ĝin ĝenis.
”Mi iras unuafoje – kaj mi estas preskaŭ kvardekjara – ” murmuris Klemento. ”Ĉu vi opinias, ke la homoj min jam rimarkis?”
”Eĉ ne unu rerigardis.”
Klemento iris tiel, por ke liaj kalkanumoj klaku minimume.
Sed ankaŭ Gasparo tiris ĉapon surfrunten. Kiom gravas la lasta komedianto el la periferia budo? Kaj tamen ekregis lin honto. La ĉaro haltis antaŭ malliberejo.
Gasparo rigardis Klementon kaj vidante, ke ties frunto ekŝvitis, li diris – ”Venu, kamarado,” kaj prenis lin subbrake.
Unu el la helpantoj sonorigis ĉe pordo kaj revenante al la ĉaro diris: ”Ni atendos vin, mastro.”
La pordisto apertis kun profunda riverenco, kian oni faras nur antaŭ tre estimataj timataj gastoj.
”Mi opiniis, ke la helpantoj kuniros,” flustris Sanson.
”Ne estas grave. Iru!”
La pordisto transdonis ilin al gardisto, kiu kondukis ilin al ĉelo de la kondamnito. Ĝiskoridoren aŭdeblis ties konfeso. La pordo malfermiĝis. Ili eniris. La kondamnito genuis apud lito, sur kiu sidis pastro kun la klinita kapo. La knabo okulpasis la novalvenintojn, sed daŭrigis sian balbutan konfesadon, miksitan kun la angora spirado. ”La nomon de Dio mi vane diradis.
Mi blasfemis, la dimanĉojn mi ne festis.”
Sanson riverencis antaŭ la pastro kaj kun krucmetitaj manoj staris plu ĉe la fenestro. La konfeso finiĝis.
La provoso donis al Klemento grandan tondilon. La kondamniton oni sidigis en mezon de la ĉelo kaj unu el gardistoj metis sur liajn ŝultrojn puran vualtukon. La mano de Klemento tremis: li disigis la tondilon kaj tuŝis la kolon de la kondamnito.
La junulo dolore ekploretis kaj Klemento forŝovis la manon.
”Permesu, patrono,” diris Gasparo kaj delikate ekprenis la tondilon el la polmo de Klemento. Li karesis la vizaĝon de la kondamnita knabo, turnis liajn konsternitajn okulojn al si kaj ekridetis je li.
”Ĉu eble vi timas? Tio absolute ne doloras.”
”Ne?” konfideme diris la juna krimulo.
”Nepre, neniel,” respondis bonkore Gasparo. Brunaj harbukloj falis sur la tukon. ”Se la povrulo devas jam morti, almenaŭ mi faros ĉion por faciligi tion al la knabo,” meditis Gasparo. Li sciis, ke la knabo estas kanajlo. Sed bone li konis la junecon de malriĉuloj. ”Ci ne havis patron, ĉu?” li demandis subite.
”Ankaŭ patrinon mi ne konas,” kapneis Foulard.
Gasparo demetis la tondilon. Aŭdeblis amuziĝo de la gardistoj antaŭporde.
”Finite, patrono,” li diris. ”Ni povas iri.”
La provoso ĵetis sur la ŝultrojn de la kondamnito kitelon.
Isidoro Foulard ekpaŝis, sed ankoraŭ laste rerigardis sian ĉelon, la lastan hejmon. ”Jen,” Gasparo ekhavis ideon, ”neniam mi vidis tiel rerigardi aktoron en sia rolo, al morto kondamnitan.”
Ili eliris kaj eksidis sur la ĉaro. Du helpantoj antaŭe, dorse al ĉevalo Foulard, poste Klemento kun la tria helpanto. Ses soldatoj surĉevale kaj frunte. La procesio ekmarŝis. Tiam proksimiĝis jam tagmezo. Ilia foriro vekis pli da intereso. Homoj haltadis kaj miris pri la juneco de la kondamnito. Kelkaj el ili aŭdis aŭ legis pri li kaj insulte alkriis lin. Ili veturis tra dense frekventitaj stratoj. Homoj sur trotuaroj kaj en kafejoj pliiĝis; oni apertadis fenestrojn. Klemento timis la rigardantojn, kiuj ĉiam unue trafis lian nigran staturon kaj nur poste serĉis la kondamniton. De temp’ al tempo li ekvidis vizaĝon, kiu ŝajnis esti konata al li, kiu kvazaŭ ekbrilus pro surprizo kaj alvokis rapide aliajn vizaĝojn: Jen, tio estas Klemento Longval!”
Li provis pensi pri aliaj aferoj. Sed areto da homoj, kiu aliĝis al ili kaj akompanis ilin, apenaŭ tion permesis al li. Hufobatoj, rulbrulado de lignaj radoj sur pavimo, muĝa konversacio – ĉion ĉi li perceptis kiel en duondormo. Dankeme li apogis sin je la kubuto de Gasparo. La blanka suno senbrile diafanis tra nebuloj en la malvarma aero. La tegmentoj nigris kaj malsekis.
Subite aperis antaŭ ili surplace sombra silueto de la eŝafodo.
La kondamnito instinkte returnis sin. Aro da homoj amasi ĝis ĉirkaŭ la eŝafodo, kiu atendis ĉi tie ekde hieraŭ. La ĉaro haltis.
Klemento kun Gasparo descendis. La helpantoj helpis al la kondamnito malsupren. Li tremis. Sed nerimarkebla rideto de Gasparo lin kuraĝigis. Foulard kapjesis kaj respondis per timigitaj okuloj. Gasparo prenis lin je la kubuto, kaj rigardpasante la homamason sub la eŝafodo, diris al li senvorte:
”Kuraĝe ek! Ne timu! Vi ne montros vin al ili ploranta!”
Foulard legis klare el la grimacoj de Deburau. Li levis la kapon kaj firme, nur iom spasmopaŝe ascendis la ŝtupetojn. Tie lin prenis la helpantoj. Ili igis lin ekgenui, katenis liajn manojn kaj lian kapon enmetis en randrondon. Foulard kuŝis senpove, sed ankaŭ li turnis la okulojn al tiu, kiu laste refortigis lin. Sian tutan povon, kiun Deburau kapablis, li metis en sian vidon: aliel ĝi ne eblas! Akceptu la punon, repaciĝu, nur tiel vi estos absolvita! Proksime al vi estas kompatema koro.
Kvazaŭ dankema rideto aperis en la renversitaj okuloj de la juna murdinto.
Poste la unua helpanto signalis kaj Klemento, kun okuloj fermitaj, ektiris la ŝnuron. Eksonis metala klako, similanta pafon. Elinter la homamaso, kiu por momento eksilentis, eksonis laŭda murmurado.
Klemento descendis la ŝtupetojn. Gasparo lin atingis kaj helpis al li surrampi la ĉaron. Ili atendis, ĝis la helpantoj finos la lastajn devojn. Kiam la ĉaro denove ekveturis, Klemento ekparolis: ”Vi faris du bonfarojn, Gasparo. Al mi kaj al li. La ĉielo rekompencu tion al vi.”
”La ĉielo? Pri la homaj aferoj ĝi malmulte zorgas.”
Pretervole li rigardis supren. Sur balkono de la domo, preter kiu ili veturis, staris Eŭgeno Hugo kaj apud li areto da elegante vestitaj viroj.
”Bravo, Sanson, bravo!” akresonis voĉo de Eŭgeno.
”Veturu!” vokis Gasparo kaj la helpisto spronis la ĉevalojn.
La vizaĝo de Klemento estis kvazaŭ marmora.
”Ĉio ĉi jam for. Forgesu!” diris Gasparo.
La ĉaro haltis apud la pordego de la tombejo de Sankta Magdalena.
”Se vi volus, patrono, ni prizorgos tion jam mem,” kompreneme diris unu el la helpantoj.
Klemento elpoŝigis la manon kaj metis ĝin sur la elstreĉitajn manplatojn. La ĉaro enveturis en la pordegon kaj Klemento kun Gasparo turnis sin por foriri. Tiumomente elkuris el la pordego junulo, rapide pririgardis ambaŭ virojn kaj poste aliris al ili. ”Ĉu vi permesos?” li diris kaj almetis sian manplaton al la maniko de Klemento.
”Ĉu vi freneziĝis?” forturnis sin Klemento.
”Por feliĉo,” ekridis la junulo kaj malfermis la polmon. Estis en ĝi kuboj. ”Dankon,” li diris kaj forkuris.
”Vi devas pacienci,” diris Gasparo. ”Ĉion viŝos la tempo.”
Ili faris nur kelkajn paŝojn. ”Adiaŭ, Gasparo,” haltis Klemento.
”Estos pli bone, se mi restos sola.”
”Kiel vi deziras.”
”Mi havas nenion por rekompenci vin. Eble nur, se vi volus… por feliĉo” kaj proponis al li la manikon, ne kuraĝinte doni al li la manplaton. Gasparo manpremis kiel antaŭe. Ili disiris. Parizo ilin akceptis en sian senfinan ignoreman formikejon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.