La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJAŭtoro: František Kožík |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La reveno de la patro unuigis denove la familion. La knaboj forpelis pensojn pri vagado kaj komencis labori kun nova elano. Inĝenie ili elpensadis novajn trukojn, ekzercis, kaj ŝajnis al ili, ke nur nun venos ilia ĝusta tempo: vivo senmilita ebligos al ili artovojon supren.
Nur Gasparo ĉiumonate pli maltrankvilis. La aliaj kreskis, sed li restadis sur la sama loko, ne kontentigita, senutila. Liaj fratoj estus same bonaj ankaŭ sen li. Sed eĉ kun ili, estis li nenio. Por lia sopiro pri pantomimo ili ne havis pli da kompreno, ol dum ili estis etaj knaboj. Kion fari? Foriri el la familio li ne kuraĝis. Sed ofte, kiam liberis tempo, li rapidis tien, kien lin logis fasadoj de malgrandaj teatroj, afiŝoj de pantomimoj, nomoj de la konataj aktoroj.
Bulvardo du Temple, fondita antaŭ pli ol cent jaroj de Ludoviko la XIV-a, ricevis nomon laŭ la fortikaĵo de ordeno de piaj kavaliroj; ilia ordeno estis nuligita kaj ĝiaj generaloj delonge finiĝis sur ŝtiparo, sed la nomo ligiĝis kun la loko, kie trovis rifuĝejon ĉia gajo de Parizo, de Parizo nobla kaj malriĉa.
Tien venis komercistoj, ilin sekvis ĵonglistoj, komediantoj, dresistoj, ĉiuj povintaj proponi ion por spektaklo. Ludoviko la XIV-a ankaŭ veturigadis ĉi tien sinjorinon Dubarry, sed dum la regado de lia tron-sekvinto ekregis la gajan bulvardon la publiko de laboristoj, metiistoj, studentoj. Ĝi amis siajn komediantojn, ĉar ili donacis al ĝi tion, por kio oni devis aliloke tro multekoste pagi kaj kio estis distraĵo por elito. Tra kelkiu tegmento pluvis sur aktorojn, sed la publiko permesis, ke ankaŭ la plej majestaj scenoj estu prezentataj sub pluvombreloj.
Pulsis tie vivo tage-nokte. El budoj sonis klarnetoj, zimbalonoj, kantado kaj kriado. Grandaj teatroj en la centro de la urbo baldaŭ enviis la budojn en periferio pro ilia sukceso kaj postul-akiris de la oficoj malpermeson prezentadi teatraĵojn; tiel sursceniĝis en miniteatroj la pantomimo. La sukceso ne malgrandiĝis; la reĝa teatro ne instruiĝis, ke tio estas la vivo mem, respeguliĝanta en etaj scenoj kaj pantomimoj, alloganta ĉi tien la publikon. Ja eĉ la panoptikoj kun vaks-figuroj ne estis seninteresaj por la vizitantoj. En julio 1789 oni ekkaptis figurojn simbole prezentantaj revolucion kaj portis ilin en procesio, kiu marŝis al Bastilo. Svisoj tiam pafis kontraŭ la figurojn.
Dekreto pri libereco por teatroj ebligis al la miniscenejoj pluan evoluon. Sed Napoleono ilin subordigis, dum li ne likvidis ilin, al severa cenzuro. Tial post lia falo, la direktoroj libere respiris kaj la repertuaro gloris la finon de la milito. Sed la nova Burbono ankoraŭ pliakrigis la cenzuron. Liaj konsilistoj ne lin timigis vane, kia skolo por revoluciigo de la laboristaro povus fariĝi prezentadoj en tiuj ĉi malgrandaj teatroj.
Tamen la budoj ĉirkaŭ la Templo ĉiam plenis.
Foje dum festotago Gasparo vizitis Eŭgenon Hugo kaj poste komune ili trairis la tutan bulvardon. Homamasoj ĉi-loke ondis kaj kunpuŝiĝadis, de ĉie kria, akresona invitado; pafbudoj bruegis; kiu ne trinkis, ridis, kantis. ”Se ĉi tie ni povus ludi,” revis Gasparo laŭtvoĉe. ”Certe ni kapablas la samon kion la aliaj.”
Drinkejo apud drinkejo, teatreto apud teatreto.
Subite kaptis ilian atenton surskribo sur kaduka, malalta konstruaĵo: TEATRO DE INSTRUITAJ HUNDOJ. Ili ekrigardis unu la alian kaj celis al enirejo. Post kelke da ŝtupoj ili descendis kvazaŭ enkelen; ili troviĝis en malalta, sufiĉe ampleksa halo, kiu havis eĉ kelkajn loĝiojn. Kenoj kaj longaj kandeloj brulis ĉirkaŭ la scenejo. Sur malaltaj benkoj sidis jam multe da homoj, kiuj ridaĉis, parolis, brue kriadis. Odoraĉis tie ŝvito, fumo, sebo, cepo kaj deko da aliaj fetoroj.
Eksonis muziko. La orkestro konsistis el tri muzikantoj. Ili estis blinduloj. Surscenejen enkuris hundoj. Deburau vidis ĝis nun hundojn salti tra radringo, kaprioli aŭ paŝi sur antaŭaj kruroj, sed li ne vidis ilin ludi teatraĵon. Ili alvenadis vestitaj en belegaj kostumoj, seriozaj, respektindaj, apatiaj. Grafa paro havis pudritajn perukojn, silkan vestaĵon, puntĉemizojn, lakitajn ŝuojn. La sinjoron sekvis servisto, vestita kiel ĵokeo; li portis post ĝi pluvombrelon. Krome prezentadis sin en la teatraĵeto ankoraŭ ĝendarmo kaj soldato, kiu dizertis. La ĝendarmo lin kaptis kaj kondukis antaŭ la tribunalon. Kelke da soldatoj plenumis mort-verdikton; tondra knalo; la mizera dizertinto falas, sinkas, ankoraŭ movas la kruron kaj kuŝas senmove. Kurteno malleviĝas.
”Pantomimo,” ridetas kompreneme Deburau.
Ili eliras denove inter la bruantan homamason. Tie oni vere povas forgesi la imperiestron kaj reĝon. Oni povas ĉi tie ebrii ĝi de gajo, almenaŭ per gajo de aliaj. Tio estas revuo de la vizaĝoj. Eŭgeno subite ĵetiĝis al unu el ili kaj salutis. Li prezentis:
”Sinjoro Klemento Longval,” ”Sinjoro Gasparo Deburau”.
Ili interkonsentis iri en kafejon. Tuj ĉirkaŭe estas dek kafejoj.
”Ĉe Seka Arbo” nomiĝas la unua. Ruĝe polvita planko kun cigarstumpoj, aero plenas de tabakfumo. Ĉirkaŭ la muroj – speguloj, supre brilantaj, malsupre senbrilaj, fendetiĝintaj.
Klemento Longval pli aĝas ol Eŭgeno. Li havas pli virecan vizaĝon; tamen liaj trajtoj pli subtitolas; Eŭgeno estas facile impulsema; liaj okuloj tion perfidas. Longval havas moderan rigardon, parolas mallaŭte kaj mediteme. Kiam iu ekparolas, tuj li eksilentas kaj atenteme aŭskultas. Ŝajnas, ke li volus tuj retiriĝi fonen kaj timas montri sin en tro akra lumo. Nur de temp’ al tempo lia rideto kvazaŭ rememoras ion ege belan.
”Rakontu, Longvalo!” instigis lin Eŭgeno. ”Mi tiel ŝatus gajiĝi.”
”Mi travivis okazaĵon romansimilan,” ridis Longval sincere.
”Ĉu vi konstatis, ke via patro devenas el grafa familio? Ĉu vi trovis trezoron?”
”Nenion tian. Ĉu ne rakontis mi al vi, Eŭgeno, foje pri amo al iu eta knabinjo?”
”Nenion vi rakontis al mi,” ekkriis Eŭgeno. ”Hontu!”
”Tiam mi aĝis naŭ jarojn. Mi loĝis kun la patrino en Villefort kaj travivis infanan romaneton kun knabinjo pli juna ol mi. Apartenis al ni ĉiuj montetoj, arboj, riveretoj.”
”Eble vi renkontis ŝin denove?”
”Ĉu vi ne opinias tion sorto?”
”Se ŝi estas bela, opiniu tion sorto,” konkludis Eŭgeno.
”Kion opinias sinjoro Deburau?” turnis sin Longval ĝentile al Gasparo.
”Kun li la sorto dume kaŝludas,” respondis anstataŭ li Eŭgeno.
”Sinjoro Deburau aktoras. Li aspiris aliĝi al kunularo kun la ekzercitaj hundoj, sed ne sukcesis.”
”Mi amas teatron,” diris Longval kaj afable ekrigardis Gasparon.
”Ĉu vi ŝatas librojn?”
”Jes,” honteme diris Gasparo.
”Se iam vi volus promeni kun mi, ĉiam mi kunprenas unu aŭ du librojn, ni povos diskuti pri literaturo. Eŭgenon mi ne invitas, liaj kapricoj estas nur supraĵaj.”
”Eŭgeno tamen poetas,” opiniis Gasparo.
”Nature,” ekridis Longval. ”Ni prokrastas la gratulon je lia unua libro.” Li ekstaris. ”Do, sinjoro Deburau, mi kutimas esti ĉirkaŭ la oka ĉe la ĉefa enirejo al Tuilerioj. Ĉu tio konvenos al vi?” Li donis sian polmon adiaŭe al ili kaj adiaŭante kun Gasparo, li ekdeklamis ŝerce:
” … amiko klaŭno, mi ŝatas vin,
ridu, por amuzi nin!”
Gasparo forte premis lian dekstran manon. Li trovis jam duan amikon. Kia riĉo, se oni aĝas dudek jarojn.
Malgraŭ la malamo kaj dureco de la vivo, kiuj lin trafis, li havis grandan talenton korligiĝi al proksimuloj. Eble ĝuste tial, ĉar en sia junaĝo li estis priĉizata kiel ŝtono, baranta al aliaj la vojon, li havis en si vakuon de netravivita sento. Li estis volonte preta alpremiĝi per sia tuta estaĵo al tiu, kiu havus por li sinceran rigardon kaj afablan vorton.
Eŭgeno fremdis al li iomete. Gasparo sciis percepti, ke la juna advokato tamen iom hontas pro li. Male ĉe Klemento.
Kvankam li estis vestita pli elegante ol Eŭgeno, ion similan neniam li rimarkis. Kiam ili kunvenis kaj promenis lante sur larĝaj vojoj de Tuilerioj, li povis tute forgesi, ke lia vesto estas foruzita kaj liaj ŝuoj tret-trivitaj.
”Vi estas feliĉa, trovinte min,” ridetis Klemento. ”Mi mem ofte tiom solas, ke ĝojigas min, se mi povas diskuti pri arto, pri libroj.”
”Kial vi ne dediĉis vin al tio pli intense?”
”Al la literaturo? Bedaŭrinde, mankis ebloj.”
Estis pli da obskuraj punktoj, kiam oni komencis paroli pri la privata vivo de Klemento. ”Misaj familiaj rilatoj,” li asertis aŭ eksilentis kaj rapide deturnis la konversacion alidirekten.
Gasparo do ĉesis demandi.
Klemento havis en la poŝo de sia redingoto ĉiufoje alian libron.
Vergilio, Katulo, sed ankaŭ Kornelio, Racino, ne ekskludante Beaumarchais-on kaj Rabelezon. Gasparo popaŝe penetradis en la novan mondon. Malgraŭ la fakto, ke li ne memoris la nomojn, li lernis vidi la mondon pli riĉa kaj profunda ol ĝis nun. Li ĉesis dividi la homojn strikte je bonaj kaj mavaj. Ĉiu homo iĝis inspiro al tio, por ke li klinu sin mediteme super supraĵon de lia aspekto kaj serĉu, kio enas en profundo.
Li eklernis estimi la homojn.
Kiam Longval direktis siajn demandojn al li, li embarasiĝis.
Eble li travivis pli ol iu alia en sia aĝo; sed nenio el tiaĵoj ŝajnis al li aparte signifa. Kiam li paŝas sur la ŝnurego, eventuale superabisme, tio interesas nur la spektantojn. Oni devas meti la piedojn senĉese en la sama ritmo, paŝon post paŝo.
”Hejme ni parolis nemulte, kamaradojn dumvoje mi ne havis, mi forgesis preskaŭ paroli.”
”Malklaris al vi, kiu fakte vi estas,” klopodis ekkompreni lin Longval. ”En via propra vivo vi estis cetere pli spektanto ol aktoro.”
Gasparo levetis la ŝultrojn.
”Sed vi devas decidiĝi por ia rolo,” stimulis lin Longval. ”Ĉu vi povus ion diri al mi pri pantomimo?” ekavidis Gasparo.
”Ĉiam la afero allogas min, jam ekde la junaĝo.”
Klemento Longval sciis pri tio nemulte, sed li havigis al si librojn, tralegis ilin; ĉe postaj renkontiĝoj li scipovis rakonti faktojn, kiujn Gasparo avide glutis, kiel aventurajn okazaĵojn.
”Komence oni pantomimis. Iu Livio Androniko ĝin onidire inventis.”
”Kiamaniere?”
”Li recitis poemojn. Lia voĉo laciĝis, li igis ilin kanti al juna sklavo kaj mem li prezentis ilin, ludis, ĉu vi komprenas? Kaj al ĉiuj tio plaĉis.”
”Kiam tio okazis?”
”Aĥ, antaŭ tre longe. Du jarcentojn kaj duonon antaŭ Kristo.”
”Kiel tiam ili aktoris?” volis scii Gasparo.
”Verŝajne ili eminentis kiel komediantoj, ĉar ili gloris kaj havis siajn lernejojn. Ili havis langon sur ĉiu fingra ekstremaĵo, skribis pri ili Kasiodoro. Ili tre kleris en filozofio, muziko, retoriko.”
”Malgraŭ la fakto, ke ili pantomimis?”
”Verŝajne. En grandaj naturaj teatroj la publiko preferis ilin; ĝi pli bone komprenis ilin. En la Romia Imperio multis nacioj kaj la lingvo de pantomimo estis internacia.”
Deburau aŭskultis streĉite. Informoj de Klemento lin ĝojigis kaj fortigis. Ne povas esti malbona, kio estas tiel serioza kaj glora.
”Kiel ĉio malaperis?” li bedaŭris.
”Iam en la sesa jarcento venis en Francion komediantoj el Italio. Sed Karolo la Granda elpelis ilin. Iun alian informon mi ne trovis. Mil jaroj senspuraj pri ili.”
”Eĉ en Italio ili ne restis?”
”Eble nur en marionetaj teatroj. Sed tiuj figuroj reviviĝis.
Kelkajn jardekojn antaŭ Moliero aktoris en burbona hotelo denove italaj aktoroj. Tio estis commedia dell’arte. Ĉu vi konas tiujn figurojn? Pantalon, Dottore, Zani. Mi trovis enskribon, ke iu Fiorelli, titolita Scaramouche, sciis silenti kvaronhoron kaj tamen senĉese li ridigis la spektantojn.”
”Ah, se mi scius tiom, kiom vi,” ekkaptis Gasparo siajn tempiojn.
”Kiom pli klare mi povus pensi! Kiel pli facile mi ekkonus, kion fakte mi serĉas?”
”En malgrandaj teatroj oni prezentadas ie tie pantomimojn.
Sed mi opinias, ke tio formortas. Efektiva teatro bezonas vortojn. Kiel vi volus ludi?”
”Ĝis nun mi ne scias,” malkontente paŭtis Gasparo.
”Do venu ĉi tien,” altiris lin Klemento post arbustaron sur herbejo. ”Prezentu al mi ion. Deklamu! Kion vi scias?”
”Deklami? Nenion.”
”Nenion vi studis? Tamen vi vidis Talma-on.”
”Almenaŭ dekfoje.”
”Ripetu do ion el liaj scenoj. En kiu teatraĵo li plaĉis al vi plej multe?”
”En Otelo.”
”Mi petas, atendas.”
Gasparo senkonsile rerigardis. ”Mi ne scias la vortojn.”
”Do elpensu ilin… Tie ĉi kuŝas via edzino, ŝi trompis vin – aŭ minimume vi estas konvinkita pri tio – vi iras al ŝi … Aktoru!”
Klemento sin apogas je arbo kaj rigardas.
Gasparo transmetis manteleton de Klemento surŝultren. Li ekpaŝis. Vortoj, vortoj! Kie vin preni? Vane li serĉas enmemore.
Li iras do senvorte. En la arbustaro estas lito; sur ĝi kuŝas virino. Malamo ekflamis en la vizaĝo de Otelo. Li ekvidis ŝin.
Kelkaj rapidaj paŝoj. Kiel trankvile ŝi spiras. Dolĉa vango, la buŝo senmova. Lia mieno moliĝas, sur la lipoj kuŝiĝis kortuŝo.
Li forgesas, kia malbona sciigo lin venigis. Li klinas sin kompate super ŝiajn okulojn. Sur ŝian vizaĝon falis lia ombro. Tio ekscitas lin. Kies ombro fakte ĝi estas? Li rememoras. Tenero sur la lipoj, hu, tio estas hipokrito. La blankega frunto apartenis al iu alia. La tuta korpo sindoniĝadis. Malama doloro denove ekfulmas en lia koro kaj saturigas ĉiujn vizaĝtrajtojn. Lian staturon trairas onde ekscito kiel en frostotremo.
Ŝi estis tamen mia, mi donacis ĉion al ŝi. Min tutan. Se mi ne darfas ŝin posedi, mia amo ne permesos, ke ŝi apartenu al iu alia. Kiel sekurigi ŝin por mi? Kruela ideo traflugas la kapon kiel fulmo. Otelo mem ektimas ĝin; li kaŝas la kapon inter kubutojn. Li timas levi la okulojn, por ke la penso lin ne venku. Prefere foriru! Li retropaŝas. Sed la dua paŝo jam labilas.
Eĉ trans la mantelon li vidas ŝin. Sed ne dormantan; male – gajan kaj radiantan – inter la brakoj de fremda viro.
Veneno de humiligo cirkulas en lia sango. Venĝi sin! Rezervi ŝin por si mem!
Kvazaŭ lin iu kondukus; tio ne estas memvolaj paŝoj; iu elinterne ordonas al li, trenas lin al la lito. Denove li staras super la bela virina korpo, super la ĉarma vizaĝo. Adiaŭu ŝin, adiaŭu kun la lasta trista, konsterna rigardo. La manoj malrapide etendas sin kvazaŭ al preĝo, kvazaŭ al akcepto de sakramento.
La fingroj eksentis la haŭt-veluron. Ili ekpremis.
Ne malame, sed kun la lasta ekvibro de stulta, senkompata amo, kun bedaŭro, kiu konvulsias lante la vizaĝon, ekregas poste la tutan korpon kaj ĵetas ĝin surgenuen. Otelo falas. Lia vizaĝo iĝas statueca. Li ne kuraĝas rigardi post sin. El la okuloj torentas larmoj. Fino.
Gasparo plu genuas.
Klemento ekpaŝis al li kaj metis sian manon sur lian ŝultron.
Gasparo ektremis.
”Ĝi estis terura,” elspiris Klemento.
”Pardonu. Nenion ĝis nun mi scias,” flustras Gasparo. ”Eĉ ne unu vorto venis en mian menson.”
”Fakte? Nenion mi rimarkis.”
Gasparo lin malkonfideme ekrigardis.
”Vere,” certigas Klemento, ”kaj ankaŭ jam mi scias, kiel vi statas. Vi estas spektanto pri via propra vivo, ĉar vi estas vera aktoro. Vi ne donas vian manon al la vivo, vi sopiras enmeti ĝin en teatraĵon. Ĉu iam venis al vi ideo fari ion sovaĝan, ŝtorman?”
”Tiu salto kontraŭ la prusan oficiron,” rememorigas al si Gasparo, ”kiam oni kondukis la kaptitajn francojn.”
”Tiam vi pli junis. Ĉu vi ŝanĝiĝis ekde tiu tempo?”
”Mi spertis nur, kiel la homoj etas kaj malbonas.”
Ili revenis lante hejmen.
”Kaj tamen vi volus ludi al tiuj mavuloj kaj malestimindaj homoj?”
”El profundo de mia animo,” elspiris mallaŭte Deburau.
”Do vidu,” ekkriis Klemento Longval. ”Tio signifas, ke tamen vi amas la homojn kaj kredas je ili.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.