La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJAŭtoro: František Kožík |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Filipo Deburau en Kolín havis impreson, ke la tero brulas sub liaj piedoj. La lastaj ŝparaĵoj jam konsumiĝis. La regiono mizeris. Francan soldaton rigardis la urbanoj preskaŭ venĝeme, kvazaŭ li kaŭzus la suferojn, kiujn semadis tra la mondo la reganto de Francio. Lia ĉeesto ĉi tie malagrablis por li. Kiu lin nutros, post kiam li ekos kun la familio almozpeti?
Deburau petpostulis denove, ke li povu artisme sin prezentadi.
Oni hezitis doni al li la permeson. Finfine, tio estis somere en la jaro 1802 – la regiona ofico en Kouřim – jesis, sed samtempe zorgeme spionis, kial fakte la franciano restadas ĉi-loke kaj surbaze de kia licenco. Severa leĝo, pelanta civitanojn, kiuj paŭperiĝis, en la naskiĝlokon, ĝin kaj ilin hontigante, puŝis Deburauon for el Bohemio kaj kune ankaŭ la malfeliĉan Katarinan, kiu eĉ ne enpense supozis, ke iam ŝi devos forlasi sian patrolandon, kaj kune kun ŝi ankaŭ kvar infanojn kaj la kvinan, la duonparencan Franciskon.
Nur unu feliĉ-ekbrilo lumigis foje la tristajn tagojn en Kolín,
Filipo renkontiĝis kun kelkaj militkaptitoj kaj eksciis, ke de la maljuna onklino en Amiens onidire li heredis ian dometon.
Filipo komence nur mansvingis. Sed post kiam kontrolistoj venis denove enketadi, demandante pri la dokumentoj, kaj montradis direkte al la limoj, li rememoris la heredaĵon.
En kompatinde ravaj imagoj de la gepatroj kaj infanoj jen la dometo en Amiens reaperis kiel vilao, kie la senkonsila servistaro esperplene elrigardas, kiam kaj kiu ekmastros la forlasitan bienegon.
La ekzercado de la infanoj bruske severiĝis. La olda Giacomo iĝis familiano kaj kolektadis ĉiujn utilajn spertojn. Post kiam la regiona ofico promesis al Filipo pasporton, por ke li povu vojaĝi al la franca patrio, la familio aranĝis ankoraŭ en Kolín apud la rivero la unuan grandan prezentadon, kaj post la unua venis pluaj, por ke ili enspezu por la vojaĝo. Por ne fortimigi la spektantojn, li titolis sin Filipo, invitante la civitanojn al vizito per la nomo Dvořák, kiu estis lia kromnomo.
La knabinojn rebaptis Giacomo antaŭ la granda vojaĝo per pli kutimaj nomoj, kiuj jam restis al ili: Katarina kaj Dorotea.
Iuvespere ili forlasis la urbon Kolín. Tiutage la suno, klinante sin okcidenten, ekstreme ruĝis kaj la akvo-surfaco de Elbo estis kvazaŭ post ia masakro. Estis majo. Kiam ili estis forveturantaj sur la veturilo de la milita transporto, celanta al Prago – el la katedralo sonis majesta kanto. Kelke da lanternoj ekpalpebrumis ĉerande de la urbo kaj poste ili eniĝis en tenebron. Gasparo ekdormante havis la kapon sur brako de Giacomo, kaj aŭdis en duonsonĝo la voĉon de la patro, kiu iris preter la veturilo kaj konversaciis kun la veturigisto.
Adiaŭ, Kolín! Ĉu mi revidos vin iam, mia naskiĝloko?
Tagoj antaŭ la forveturo estis purtagorio por Gasparo, sed ili tamen ne redemptis por li la ĉielon; bedaŭrinde, li ne sciis same lerte tordi la neflekseblajn korpo-membrojn, kiel li sciis grimaci, li estis mallerta kaj sengracia.
”Hop, hop, ankoraŭ unufoje saltu”, kriis je li la patro. Sed la knabo tremis tutkorpe, timis kaj se tamen li aŭdacis salti, certe li falis surkapen, neniam al la loko destinita. Liaj gefratoj snobe mienis kaj montradis al li la dorson. Kie ni prenis tiun bastardon?
Kaj ankoraŭ survoje al Prago Gasparo perdis sian solan protektanton; la vivo de la maljuna pajaco Giacomo estingiĝis proksime de pordego de la Bohemia ĉefurbo. La gajnon el prezentado en antaŭurbo Deburau-oj donis por sepulto. Gasparo korŝire ploris vidante ĉerkon kun sia majstro kaj instruisto terensinki. Vi finiĝis, Giacomo! Gasparo tiam certis, ke kun Giacomo foriras ĉiuj arlekenoj kaj pulĉineloj, pri kiuj li rakontis. Li levis sian larmoplenan vizaĝon al altaj turoj de la urbo, kies beleco kaj grandeco ennebuliĝis pro amareco de tiu ĉi adiaŭo.
La unuaj vesperoj, kiam ili prezentadis sin apud la limoj de Bohemio, estis sukcesaj; homoj ĉi-loke estis afablaj, dankemaj; ŝate ili admiris la familian grupon. Valoris spekti. Filipo aĉetis ĉe la vaganta ĵonglisto, al kiu li pruntadis por la dimanĉaj prezentadoj siajn infanojn, ĉiujn liajn skarpojn kaj zonojn, jupojn kaj bandolierojn; kio mankis, tion kudris Katarina kun la filinoj. Post kiam patro Deburau aperis en ruĝa ĉemizo, forta kaj fortika, kiam sur liajn ŝultrojn saltis du fortstaturaj kaj facilmovaj knaboj, en silkaj flavaj ĉemizoj kaj en nigraj striaj pantalonoj, post kiam ĉirkaŭdancis ilin du ĉarmaj kaj junaj knabinoj, al kiuj surfrunte, en oreloj, surkole, surtalie kaj ĉiuloke, kie estis io pendigebla, briletis oraj ornamaĵoj, la vilaĝaj spektantoj ne povis okullasi ilin.
Pli malbone estis, kiam devis sin prezenti la eta Gasparo.
Li estis svelta, nepeza; la patro destinis al li lokon ĉe supro de la vivanta piramido. Li tremetis pro timo, ofte li terenfalis, grince kunpremis la dentojn por venki doloron kaj ploron.
”Ja, li alkutimiĝos”, diradis la patro.
”Li priĉizos sin kiel ŝtono”, pensis la fratoj.
Li priĉizis sin, sed ne kutimiĝis. Li duonmortadis ĉiam pro teruro, grimpante sur la ŝultrojn de siaj fratoj, kaj ĉiun salton desupre suben li opiniis sia lasta momento. Kutime li ankaŭ fuŝis tion. Ĉio funkciis senerare, oni sentis hororon pro kura ĝo de la Deburau-knaboj, pro ilia elasteco kaj lerteco, sed subite, kiam aperis Gasparo, oni komencis ridetadi kaj la impreso vaniĝis. La artistoj ridetis kaj riverencis, sed apenaŭ ili estis post kurteno, mire ke ili ne karambolis, kiel ili kuregis post Gasparon, por bati lin. La tuta intereso de Gasparo dum la prezentadoj koncentriĝis al tio, ke li iĝu minimume okulfrapa.
Timeme li ĉiam observis la vizaĝojn de la vilaĝaj spektantoj, enirante la spektaklejon. Se homoj fajfos, kiam li terenfalos, li malsatos kaj estos draŝita. Se oni ridos, li ricevos nur kelkajn kapfrapojn, kaj aldone panpecon. Sed alzacanoj kaj bavaroj ne zorgis, kiel fartas la eta kaj ridinda friponeto.
Ili pagis kaj volis sin amuzi. Gasparo sekvis iliajn larĝe malfermitajn okulojn kiel hundo. Timo instruis lin diferencigi la publikon kaj ĝian ridon. Li sciis, ke iu primokos lian mallertecon per altsibla maniero, oni elfajfos lin; sed, kiam aŭdiĝis laŭta, larĝa rido, tio kutime influis ankaŭ la aliajn kaj ili bonhumoris.
Poste li ĝojis, kiam oni taskis lin kvesti monon post la prezentado; homoj ridis kaj donadis al li pli ol al aliaj.
La patro ne elbatis el Gasparo la timon, sed kiam li rimarkis, kiel la homoj amuziĝas pro liaj faloj, li ekhavis novan ideon.
Se mankas Giacomo al ni, ni transformos Gasparon je klaŭno! La gefratoj rigardis lin kun malestima kompato, sed li ĝojis; li gajis ne plu devi grimpi sur la fremdajn ŝultrojn kaj balanci surŝnure. Sed li ĝojis antaŭtempe. Ke ili deprenis de li la silkan veston kaj vestis lin en la malnovajn flikitajn ĉifonaĵojn, tion li povus preteratenti; plezure li ŝminkis sian vizaĝon simile kiel iam Giacomo; sed per tio lia tasko ne finiĝis. Se antaŭe iam-tiam li falis hazarde, nun li devis fali ĉiam, sed ĉiufoje kun ega frapsono kaj kun la kruroj ĉiam supre kaj kun la kapo malsupre. Li devis esti vera malo de siaj leĝerkruraj kaj elastaj gefratoj; ili kiel nebuleto, li kvazaŭ la plumbo.
Al kapobatoj post kurteno aldoniĝis kapfrapoj antaŭ la publiko. Ili kutimis rigardi lin kiel mallertulon kaj frapaton por nenio taŭgan. La tuta familio devis perlabori por vivteni sin. Ili per sia forto, laboro, kuraĝo, li per piedbatoj.
La povra Gasparo ŝanceliradis en saktolo post siaj bravegaj fratoj, stumblis je propraj kruroj kaj faladis naz-al-teren; li donadis, kion ili bezonis, kaj ricevadis rekompence vangofrapojn tiel fortajn, ke eblus kredi, ke post tiuj li povas fari kapriolon. Kion la ceteraj faris leĝere kaj elegante, li imitis maksimume mallerte; ili similis papiliojn; li terenfaladis kvazaŭ peza globo. Post kiam liaj fratinetoj finis la prezentadon surŝnure, li devis tamen supren kaj post momentoj de rigida penado falegi suben. Gasparo akiris valoran sperton: pli facilas lasi sin elfajfi, homojn malĝojigi, plorigi kaj entute fari kun ili kion ajn – ol ilin ridigi. Kiam ili ridadis pri liaj senintencaj faloj, nenio ŝajnis al li pli facila; sed nun la samo iĝis diabla tasko. Li falegis teren kiel plej bone li kapablis, sed reeĥis eĉ ne voĉeto. Timeme li ekrigardis la patron. Komandema rigardo ordonis al li: ”Ankoraŭ foje!” Li salte levis sin kaj ripetis la falon ĝis en lia kapo ekfajreris. Hura, kelkaj voĉoj ekridaĉis.
Li disspecigus sin, por ke ili iom ridu; tio ja signifas manĝon kaj iom da ripozo. Li havis nenion plu por ĝoji; pecon da pano kun graso, kaj momentojn, kiam la tuta mondo lasis lin trankvila, tio estis la plej belaj travivaĵoj, kiujn li sciis imagi.
Li faladis do kaj faladis, ĝemis sub seĝo kun la kontuzita vango kaj sanganta nazo, kun ŝvela okulo kaj dentoj inflamaj; ridu tondre pri tio, ridu, vi kanajloj en la unuaj vicoj, mi petas, ridu, vi apatiaj, cinikaj bestoj! Ridu, ridu!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.