La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉifonulo

La granda teatro

FUNAMBULES

Surbaze de speciala oficiala permeso oni ludas la 1-an de

septembro 1842 unuafoje eksterordinare teatraĵon

ĈIFFFONULO

Pantomimo en kvar scenoj de

s-ro COT D’ORDAN

kun Johano Gasparo DEBURAU en la ĉefrolo

Pieroto… … Deburau

Ĉifonulo… . . Paŭlo

Kasandro… . . Laplace

Markizo… … Klemento

Dukino… … . Mme Rébard

Kolombina… . Justina

Servistino… Klara

La rigardejo plenplenas. Rido, vokado de vendistoj, kantado. La publiko rigardas la programon de la teatraĵo, kiun anticipas sensaciaj sciigoj. La krianoncanto finas sian raŭkan arion: ”Nepre vi devas vidi Pieroton. Vi devas vidi Deburau-on!”

La lumigisto lumigas la scenejrandon. En la salonego estas mallumo. Tri batoj. Partero eksilentas.

Orkestro, konsistanta el du violonoj, kelkaj klarionoj, kontrabaso, tubo kaj piano komencas per Mozarto. Kurteno.

La juvelisto Kasandro akceptas el la mano de bela arĥidukino juvelon por ripari ĝin. Lia helpanto kaj servisto Pieroto amindumas ŝin. Sed moko estas rekompenco. Li, mizerulo, havas eĉ ne amon, havas nenion, nur malsaton kaj batojn ĉe la malbona Kasandro. Kiam li plendas, Kasandro trapuŝas lin tra pordo.

La publiko ridas. Kiuj bone konas Deburau-on, jam eble konstatis, ke ĉi-foje lia Pieroto estas pli serioza, pli atakema, lia amaro kondukas al kuraĝo, li ne cedos pro kelkaj batoj de sia sopiro.

Societo en loĝioj okaze de scenŝanĝo, kiam post malleviĝo de la kurteno ludis malgranda orkestro Hayden-on, interŝan ĝis rimarkigojn.

En la sama momento envenis rigardejon Teofilo Gautier, kiu jam longe ne aperis ĉi tie. Li pretermalfruis la unuan akton, sed kun tiom pli granda intereso li observis la pluan ludon.

Tri tagojn poste li verkis por la ”Pariza Revuo” felietonon.

Ni donu parolon al okul-atestanto de la premiero!

La scenejo prezentas straton, lokon ie ekstere, kiel kutimas en la komedioj de Moliero. Pieroto promenas, la manoj surdorse, la kapo klinita, li iras popaŝete. Li tristas. Sekreta melankolio ruinigas lian animon. Lia koro malplenas, kaj la burso similas al la koro; Kasandro, lia mastro, respondas je petoj pri mono per ega piedbato, kiaj tiom oftas en la pantomimdialogoj.

Povra Pieroto! Kiel tristas la situacio! Senĉese batoj, salajro nenia, manĝo malmultas kaj raras, ne mirinde, ke pro tio la homo paliĝas. Por ke pokalo de la malfeliĉo estu plena,

Pieroto krome estas enamiĝinta, sed ne al juna bela vizaĝeto aŭ al kvadratita jupo, sed al granda damo, al tre granda damo, al Dukino! – kiun li vidis descendi el kaleŝo antaŭ preĝejo aŭ antaŭ la Operejo; ni ne povas precize difini, kie. Pieroto timas, ke pro la amo kaj devigaj festoj suferas lia mieno.

Li pripalpas sian malgrasan nazon kaj krurojn, kiuj estas maldikaj kiel brakoj de dancistino. Sed tio ne turmentas lin pleje; la enamiĝinto povas aspekti pale kaj dolorplene. La plej grava afero estas: li ŝatus veni en la societon, por vidi tiun, kiun li amas. Sed li havas nenian alian veston ol pantalonon kaj kitelon el blanka tolo. Kuru al supeo, kiun aranĝas la Dukino, tiel ridinde dandigitaj! Nek vesto, nek mono – kion fari? Kiel atingi la nealireblan paradizon, brilantan per kristalo, lumoj, virinoj kaj floroj, supozataj post lumplenaj palacaj fenestroj?

Pieroto estas tute obsedita de siaj amaraj pensoj kaj kulpigas diojn, la Fortunon kaj faton. Tiam neatendite venas komercisto kun vestoj, brokantisto kun paketo da eluzita vestaro.

Ho, se mi havus fajrere verdan frakon kaj la lukse larĝan kozakan pantalonon! diras al si Pieroto, enokule avid-brilon, la fingroj tremantaj pro nesuperebla deziro; li etendas la brakojn kaj denove ilin mallevas al la korpo. La brokantisto versimile ĵus aĉetis malnovan vestaron de nacia gardisto kaj portas subbrake ankaŭ sabron, en nebatalema pozo, kiel pluvombrelon, sabrotenilon malantaŭe. Sufiĉas tutsimple etendi la manon kaj vi havas la kupran tenilon enmane. Pieroto tion faris. La komercisto, nenion antaŭvidante, iras pluen. Pieroto staras senmove, sed firme li premas la tenilon, la nuda klingo mem elglitis el ingo. Kiam ekbrilas la ŝtalo, diabla ideo naskiĝas en la cerbo de Pieroto. Li retroenigas la klingon, tamen ne en la ingon, sed en la korpon de la malfeliĉa ĉifonulo; la akraĵo lin tute traas. La brokantisto falas morta.

Pieroto ne perdas tempon. Rapide li elserĉas en lia sortimento veston, kiu plaĉas al li. Por ke oni ne malkovru la krimon, li fortrenas la kadavron al la kela fenestreto kaj ĵetas ĝin enen.

Opiniante, ke tiel li forigis ĉiujn spurojn post sia ago, li volas rapide hejmeniri por alivesti sin kaj kaleŝi al la Dukino.

Sed tiam subite leviĝas la kela fermaĵo, en la mortokitelo aperas la animo de lia viktimo, sabro-pinton enbruste kaj obtuzvoĉe ekkrias: ”Ĉiffonoj, malnovaj ĉiffonoj!”

Kiel priskribi la hororon, legeblan el la blanka vizaĝo de Pieroto? Sed li rekuraĝiĝas, eltiras el lignoamasego grandan ŝtipon kaj en malespera decidiĝo, por senigi sin de la terura vizio, li komencas teruran lukton kontraŭ la fantomo. La ombro defendas sin, sed la sveniga kapbato faligas ĝin enkelen.

Por sekurigi sin, li rulamasigas sur la fermaĵon amason da ligno.

Kaj poste aldoninte al sia fiago mokon, li klinas sin super la fenestreto, kaj imitante la fantom-voĉon, li krias post ĝi:

Ĉiffffonoj! Malnovaj ĉifonoj!

Ĉu tio ne estas mirinda enkonduko, tiel interesa, bizara kaj fantasta, ke mem Shakespeare ne bezonus honti pri ĝi?

La scenejo alternas. Pieroto revenas hejmen kaj kun respekta mieno survestas larĝan pantalonon kaj sukplene verdan frakon; li butonas kolumon, alfiksas nigrajn lipharojn por kaŝvuali la kriman palon de sia vizaĝo, li lokas en sian farunblankon du ruĝetajn nubetojn. Pieroto eniras al la Dukino; li scias jam kiel konduti, li estas sang-frida, societema, digna. Li riverencas tiel perfekte, kiel scipovas nur danc-instruisto aŭ dresita hundo. Li proponas al damoj sian brakon kaj scias teni lornon subbrove kiel leono el Genta bulvardo. Gravas vidi, kiel li kondutas al la Dukino. Kiel gracie li scias sin klini super apogilo de ŝia fotelo. Kiel li flustras en ŝian orelon mil ravajn bagatelojn kaj kiel flamgeste li priparolas sian amon!

Sed subite, meze de la plej bela frazo, Pieroto embarasiĝas.

Liaj falsaj lipharoj hirtiĝas pro teruro, la ruĝo defalas, la ĉapelo tremetas, la frak-manikoj kvazaŭ kurtiĝus; obtuza voĉo, spirmanka kiel stertorado de agonianto, ekmurmuras la sinistrajn vortojn: ”Ĉifffonoj! Malnovaj ĉifffonoj!”

Kapo aperas surplanke. Nenia dubo, jen la fantomo. La terurigita Pieroto metas sian kruron sur la kranion kaj premas ĝin sub la plankon, flustrantre, kiel Hamleto al la ombro de sia patro: ”Sufiĉe! Sufiĉe, malbenita talpo!” Li daŭrigas sian konfeson kun heroa kuraĝo. La fantomo aperas kelkajn paŝojn pli malproksime. Ankoraŭ unufoje Pieroto enpremas ĝin teren per sia kalkanumo.

Li konjektas, ke li liberigis sin por ĉiam for de la venĝema fantomo, kaj fordonas sin al eksplode spasma ĝojo. Li dancas sovaĝan galopon, furioze li dancas. Kaj kiam li saltdancis, li sentas varmegon kaj volas sin refreŝigi per glaciaĵo. Sed ĉielo!

La fantomo aperis denove, alportas pleton, kaj kiam Pieroto etendas al ĝi la manon, ĝi ekmuĝas per la tono ankoraŭ pli tombeca ol antaŭe: ”Ĉiffonoj! Malnovaj ĉiffffonoj!”

Ĉi tie disvolviĝas inter la frandemo de Pieroto kaj lia malkura ĝo unu el veraj kaj profunde ridindaj luktoj, kiujn Deburau scias tiel perfekte esprimi. Venkas la avido, Pieroto elektas glaciaĵ-porcion irizkoloran, sed tuj kiam li ektuŝas ĝin per siaj pekemaj lipoj, la glaciaĵo ŝanĝiĝas je fajro kaj teruras lin.

Mire, ke li ne sufokiĝas.

La terura supeo finiĝis. Malgraŭ la teruraj vizioj de la fantomo Pieroto sukcesis proksimiĝi al la koro de la Dukino kaj esperas fariĝi baldaŭ unu el la plej feliĉaj homoj. Rememoro pri la brokantisto, kiun li tiel inside mortigis, plurfoje revenas en lian animon, sed li forpelas ĝin per granda kvanto da glasetoj kun la plej diversaj likvoroj. Je malhonoro de la moralo kaj de la homa karaktero ni devas rekoni, ke Pieroto estas feliĉa. Ĉie li sukcesas, estas bonŝanca en la kartludado, li povas aĉetadi cigaredojn, silkajn gantojn, novan kravaton.

Sed Pieroto, kiu vivas en nobela societo, akceptis de ĝi ankaŭ ĝiajn elegantajn malvirtojn. La amo al la Dukino ne malhelpas lin rilati ankoraŭ kun kelkaj dancistinoj el la Operejo, kaj la povrulo baldaŭ aperas sur la alia rando. Restas al li nenio alia ol vendi la belegan frakon en koloro de la espero, al kiu li ŝuldas por tiom da sukcesoj, kaj la miraklan pantalonon, kiu kaŝis liajn sveltegajn krurojn sen suroj.

Nun venas la drameca situacio multsignifa kaj horora, filozofie profunda. Pieroto persekutata de rememoro pri sia krimo ne kuraĝas alvoki la brokantiston, por ne allogi la teruran viziton. Sed la fantomo, kvazaŭ alvokite, iras senatende trans la straton kaj stertoras raŭkvoĉe, kvazaŭ lia buŝo plenus de argilo: ”Ĉifffonoj! Malnovaj ĉifffonoj!…”

Pieroto kuraĝe ekpaŝas renkonte al la fantomo, kaj kun la kuraĝo, kiu superas tiun de Don Juano, proponas al la fantomo, ke li aĉetu de li la frakon, jakon, pantalonon kaj ĉapelon.

La fantomo montras, ke ĉio estas eluzita kaj proponas tridek centimojn. Pieroto riproĉas al ĝi, ke ĝi volas lin priŝteli, sed finfine kapjesas kaj transdonas al ĝi la vestaĵon. Sed la fantomo proklamas, ke la aĵoj estas fakte ĝia propraĵo kaj ne volas pagi. La justa kolero de Pieroto estas senlima; li atakas la fantomon perpiede, poste perpugne. La fantomo eltiras la sabron, ĝis nun enigitan enbrusten, kaj skermas, por defendi sin. Pieroto agas tiel kuraĝe, ke li denove ekposedas la vestaron kaj restas venkinto sur batalejo.

Sed malgraŭ ĉi tiu venko, lia pozicio ne pliboniĝis. Mankas mono. Kion fari? Li rifuĝas al ruzo inda je Maskariloj kaj Skapinoj de Moliero. Li trovas Kasandron kaj diras al li: ”Vidu, krudaj korsaroj elŝiris mian langon, donacu al mi, mi petas, iun aĵon!”

”Mil diabloj, kion ci diraĉas?” respondas Kasandro. ”Kiel do ci povas paroli ne havante la langon?”

”Aĥ, sinjoro, mi posedas ĝin nur tiom, por povi peti honestajn homojn pri kompato.”

Kasandro emociita de la respondo, donas al Pieroto kelkajn monerojn. Konstatinte, ke la ruzo sukcesis, Pieroto ŝajnigas, ke li estas ankaŭ blinda. ”Kara sinjoro Kasandro, mi forgesis diri al vi, ke tiuj ferocaj korsaroj elpikis ankaŭ miajn okulojn.”

”Kiel ci do povas min sekvi, ne vidante?”

”Nobla sinjoro, mi vidas nur tiom, por distingi mizerikordajn animojn!”

”Ci emociigas min,” diras Kasandro. ”Jen la mono kaj iru for!”

Pieroto foriras, sed maturiĝas en li ideo, por kies realigo oni bezonas ankoraŭ pli grandan kuraĝon; li volas ekposedi la tutan monujon. Li eltiras la brakojn el la manikoj de la kitelo tiel, ke tiuj malplenas kvazaŭ post amputo kaj svingas per ili kiel pingveno per flugiletoj. ”Sinjoro Kasandro, la mavaj turkoj dehakis miajn manojn.”

”Kiel malbone, sed kion mi povas fari?”

Dume Pieroto enŝovas la polmon en la poŝon de Kasandro, sed tiu ekrimarkas tion: ”Kiel, latrono, ci asertas, ke turkoj dehakis al ci la manojn, kaj unu el ili ci havas en mia poŝo!”

”Jes, mi havas mian manon enpoŝe, mian kompatindan manon, kiun mi tiel serĉis! Vi estas grandioza kanajlo! Preni de homoj la manojn kaj mieni senkulpe, oni eĉ ne kredus, ke vi kapablas fari tian malhonestaĵon: ŝteli la manojn! Iru kun mi al komisarejo!”

Ne necesas diri, ke kiam la mano de Pieroto revenis el la poŝo de Kasandro, la monujo nature mankis. Kun la havaĵo de Kasandro Pieroto fariĝas ankoraŭ pli nobla ol antaŭe kaj disvolvas tiom da amindaĵoj, ke li ekposedas ankaŭ la manon de la Dukino.

Edziĝceremonio.

Pieroto ebria de orgojlo, ekstaras frunte de la procesio kaj ekprenas la tenerajn fingretojn de sia blankega fianĉino. Neatendite – el budeto de la sufloro – aperas antaŭ li la terura fantomo kaj kriaĉe ripetas la fatalajn vortojn: ”Ĉifffonoj!

Malnovaj ĉifffonoj!”

Pieroto preskaŭ svenonta forlasas la fianĉinon kaj atakas la fantomon, forpelas ĝin per furiozaj pugnobatoj. Fine li eksidas sur la budeto, por malhelpi al la demono revenon el la tomba subtero. La fianĉino miregas pro lia stranga konduto; la spirito videblas nome nur al la pekinta Pieroto. La Dukino ekprenas sian fianĉon denove je la mano kaj kondukas lin al altaro. Sed la fantomo aperas denove, ĉirkaŭprenas Pieroton per longaj brakoj kaj igas lin danci inferan galopon, centfoje pli teruran ol estas la fama valso de Mefistofelo, kiun dancis tiel mirinde Frederiko Lemaitre. La mortigito premas la murdulon al sia brusto tiel, ke la sabropinto trairas la korpon de Pieroto kaj eliĝas inter liaj skapoloj. La viktimo kun kun la murdinto estas trapikitaj per la sama ŝtalo, kiel du skaraboj sur unu pinglo. La fantasta duopo kelkfoje turnas sin kaj poste ĝi malaperas en la enfalejo meze de giganta flamo. La fianĉino svenas, ŝiaj gepatroj dronas en mirego kaj doloro, la kurteno falas, la publiko aplaŭdas.

El la libro-suĵeto de la aŭtoro, eĉ se ĝi konserviĝus, ni ekscius eĉ ne la dekonon de tio, kion kapablis vidi kaj noti la spiritplena Teofilo Gautier. Ni ne volas malriĉigi nin je konkludoj, kiujn li deduktis al la verko:

”Ĉu tiu dramo ne estas mirinda? En ĝi alternas rido kun teruro.

Pieroto promenanta tra strato en blanka kitelo, en blanka pantalono, kun la vizaĝo farunumita, malkvieta pro nedifinitaj sopiroj – ĉu tio ne prezentas al ni simbolon de la homa animo, ĝis nun senkulpa, blanka, baraktanta pro senfinaj instinktoj?

Ĉu la sabro-tenilo, kiu mem sin proponas al la mano de Pieroto kaj allogas lin per sia perfida brilo, ne estas konvinka simbolo kaj signo de potenco, donanta ŝancojn al animoj ŝanceliĝantaj, dronantaj en tentoj? La impeto, kun kiu eniĝas la klingo en la korpon de la viktimo, atestas, kiel facilas fari krimon kaj kiel unu simpla movo povas nin poreterne damni. Pieroto ekkaptis la sabron, ankoraŭ ne havante alian ideon, ol petoli. Sed el ŝerco naskiĝis krimo. La fantomo eliranta el profundo de la kelo, montras, ke krimon oni ne povas forigi. Ĉia klopodo de Pieroto forpeli la plendantan ombron de sia viktimo denove en subteron, laŭ intenco de la aŭtoro komprenigas, ke la singardemo povas eble prokrasti la malkaŝon de la krimo, sed la venĝotago certe foje venos. La fantomo enkorpigas laŭ neordinare drameca kaj vere terura maniero la konscienc-riproĉojn.

La simpla ekkrio: ”Mallllnovaj ĉifffonoj!” kiu plenigas la animon de Pieroto de tia teruro, estas same genia kaj elokventa kiel la mondfama diraĵo de Makbeto: ”Li plenis de sango.”

Ĝi estas ekkrio, kiun elvortigis la viktimo en la momento de la murdo. La vortoj kaj ilia akcento estas neforviŝeble enĉizitaj en la memoron de la murdinto. Ĉu la sceno pri la amkonfeso ne montras klare – kiam la monstro raŭkegas subplanke kaj de temp’ al tempo montras sian vizaĝon – ke nenio povas silentigi la riproĉojn en la koro de la murdinto?

Li povas sin surdigadi per vino kaj amo; tamen la fantomo ne malaperas; sur la kranio li sentas senĉese la glacian spiron, kiu flustras: ”Mallnovaj ĉifffonoj!”

La sceno, en kiu Pieroto arogante frontas al la fantomo kaj vendas al ĝi la vestaron, kiun li rabis de ĝi, montras per la senhonta aŭdaco, ke la disnodiĝo de la problemo alproksimi ĝas kaj ke en la subtera mondo oni jam preparas bengalan flamon. Pieroto, same kiel Don Juano, provokas la ĉielan koleron kaj venis al la lasta grado de la obstinego; kiam la venĝema fantomo dum la edziĝfesto reaperas, li jam ne havas forton ĝin forpeli. La infera galopo, kiam la sabro-pinto el la korpo de la brokantisto trapikas ankaŭ Pieroton, prezentas al ni la fakton, ke la homoj estas punataj per siaj propraj mavaj agoj kaj ke la akraĵo, per kiu la murdulo trafas la viktimon, traos ankoraŭ pli profunden lian propran koron. Ĉu vi konas multe da tragedioj, kiuj ebligus tian analizon?”

Eĉ se multaj homoj ne komprenis la esencon de la pantomimo, ĉiuj konstatis, ke la teatraĵo per sia tuta karaktero diferencas de ĉio, kion ĝis nun li ludis.

Post la sepa prezentado Gasparo rimarkigis al Bertrand: ”Ni povas la teatraĵon ’Ĉifonulo’ retiri el la scenejo. Ne donu ĝin repertuare.”

”Sed kial?” miregis la maljuna direktoro. ”La teatraĵo estas disvendita.”

”Doloras min la kruro, mi vundis min. Jam mi ne povas danci galopon.”

”Ĉu vin ĉagrenas, kion ie tie oni babilas? Tamen ja vin ne fortimigos ia klaĉo!”

”Vidu, ankaŭ tio min ĝenas,” replikis Deburau. ”Tio povus malutili al la teatro.”

Bertrand venigis la kompaniulon kaj la filon, por konsiliĝi kun ili. Nature, ĉiuj sciis, ke la teatraĵo malaperos el la repertuaro, se Deburau ĝin ne volas ludi. Efektive, ke la tragedia suĵeto sur la scenejo de Funambules kaŭzis, ke la malico kaj envio makulis Pieroton per koto. Li ne trovis tiutempe multe da voĉoj, kiuj protektus lin. Iuj el la literaturaj eksadmirantoj ascendis al apogeo tro rapide tiel, ke mankis al ili tempo por rerigardi. Aliaj haltis nur leĝere. Aliaj entute evitis renkonti ĝon. Gérard de Nerval ĝis la lasta tempo skribis pri li, kiel pri neanstataŭigebla mim-artisto, sed kiam ili renkontiĝis persone, Gasparo jam ne kapablis sekvi lian perpleksan spiriton; li revis pri vojo al Luno kaj post nelonge ĉio tenebriĝis.

La romantikuloj lin proklamis perfidulo. Alfréd de Musset finbatis sian kadukan sanstaton.

”Mi naskiĝis tarde en la mondon, jam tro maljuniĝintan…”

”La tempomalsanoj” ronĝis en ĉiuj, kiuj malfortis, ĉar ili restis izolitaj. Sed Gasparon ilia malintereso ne ĝenis.

Li rifuzis ludi plu la ”Ĉifonulon” ne pro tio, ke ĝi suferigus lin. Li ne plu bezonis ĝin. La medikamento, kiun li elpensis, efikis. Kion la vivo ne povis donaci al li, redonis al li la scenejo.

Li konfesis riproĉ-terurojn, konsentis, ke oni moku lian sovaĝan batalon kontraŭ ili, akceptis la punon antaŭ ĉies okuloj, en lumo de la bengalo. Irante hejmen post la prezentado li sentis sin purigita kaj lia koro malpezis.

”Do, kion fari,” murmuretis Bertrand. ”Ni forigos do la Ĉifonulon.

Sed kion anstataŭ ĝi?”

Deburau rekompencis la direktoraron per rolo de angla soldato en la pantomimo ”Mandareno Chu-Hun-Li”, kiun li prezentis kun tiel freŝa kaj superabunda humuro, ke la aktoroj sursceneje ofte ne kapablis daŭrigi pro rido. Li rekompencis la publikon per figuro de perpleksa soldato Pichounot en la komedio ”Bravaj soldatoj”, en kiu li ludis ankaŭ kun sia buldogo. La periferio laŭde akceptis la mokon pri soldatismo kaj kontraŭ militemo. Lia cerbo funkciis post la puriga bano en la ”Ĉifonulo” duoble freŝe kaj klare kaj alportis al li amasojn da inspiroj; la homoj amuzis sin per liaj scenoj pli kaj pli laŭte kaj ankoraŭ li ne finis sian inventemon, ĉiam ankoraŭ li signis al kapelestro, por ke tiu ripetu la muzikon la duan fojon kaj surprizadis la aktorojn kaj spektantojn, ĝis kia alto kaj profundo li scias evolui la motivon.

Sur la flankseĝo ĉeporde sidis nun ofte juna viro kun skizbloko surgenue. Li strebis kapti la esprimon de ĉiuj metamorfozoj de Pieroto. Sed ofte li ankaŭ turnis sin de la scenejo kaj krokizis el epizodoj sur la galerio. Ankoraŭ antaŭ nelonge li estis ĉe advokato. Lia talento lin kondukis al litografio, li komencis publikigadi desegnaĵojn, kritikantaj la burĝaron, defendis la revolucion, laŭdis la sovaĝan publikon el Funambules.

Li estis Charles Daumier. Por la profunda populareco de Pieroto lia krajono havis specialan komprenon.

”Vi estas ĉiam pli juna,” Aimée diris al Gasparo, kiam ŝi vidis lin danci kankanon el ”Pieroto en Afriko”. ”Mi ne plu atendos vin. Mi edziniĝos.”

Sian postenon ĉe la loĝioj ŝi devis cedi al pli juna biletistino, sed restis al ŝi zorgo pri la vestejo kaj ordigado en la vestejoj.

”Do, ĉu la krudulo, kiu lasis vin tiel longe atendi, tamen venis?”

”Li estas iu alia. Se vi konus tiun krudulon!”

Sed al Gasparo jam delonge estis klara la sekreto de la virino, kiu maljuniĝis apud li kaj en la silentema admiro vanigis sian vivon. Ankaŭ Margot konfirmis tion al li, kiam ŝi konati ĝis kun ŝi.

”La konvaloj estis ĉiam de vi, Aimée?”

”Ne,” neas la virino.

”Tiam miaj pensoj vagis ĉiam tro fore. Oni devas reciproke multon pardoni al si, ĉu?”

Feliĉe, ke ili solecas en la vestgardejo. Stranga duopo, maljuni ĝinta komedianto, forvelkinta virino – kaj ili mienas kvazaŭ ĉe la unua rendevuo!

”Kion pardoni? Tio estis mia afero. Mi vivis, kiel mi volis.”

”Mi vidis la mondon aliel ol hodiaŭ, Aimée.”

”Tamen nur ĝi estis bela vivo,” ridetas al li Aimée. ”Mi tiel fidelis.”

”Kiomfoje oni faras maljustaĵon al iu, ne sciante tion. Restis en mi ankoraŭ iom da sento. Ĉu vi kontentiĝos pri mia modesta amikeco?”

”Se la edzo ne ĵaluzos,” ridetas Aimée. ”Kaj mi konsultiĝos kun Margot.”

Deburau ekaŭdis el la salonego melodion, kiun li atendis.

En la revuo ”La jaro 1843 en infero” Klemento kantas kanzonon pri Deburau.

”Pardonu, Aimée, versimile mi fariĝis en miaj maljunaj jaroj vantemulo. Sed ĉiam ŝate mi aŭdas tion.”

Li foriras post kulisojn kaj time aŭskultas la kanton pri Pieroto.

Oni aplaŭdas. Kaj lia delikata aŭdosento konstatas, ke la aplaŭdo ne estas pli malforta ol hieraŭ.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.