La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJAŭtoro: František Kožík |
©2023 Geo |
La Enhavo |
En la medicinistan antaŭĉambron de doktoro Ricordo eniris iun novembran vesperon 1840 magra, nigre vestita viro. La kuracisto esplore rigardis la interese aspektantan vizitanton, lian altan frunton, palan vizaĝon kaj mallarĝajn lipojn.
”Ĉu vi malsanas, sinjoro?”
”Jes, doktoro. Mi opinias, ke mortdanĝere.”
”Kiujn malfacilaĵojn vi konstatis?”
”Mi tristas, melankolias, la koro doloras. Min timigas la homoj, mi timas min mem. Mankas dormo.”
”Tio ne mortdanĝeras. Mi scias pri medikamento por vi.”
”Kiu kuracilo ĝi estas?”
”Medikamento, kiu vin tute sanigos. Iru viziti en la teatro la mim-aktoron, nome Deburau. ”
La pala viro kliniĝis kaj diris triste:
”Mi estas Deburau, sinjoro doktoro.”
La plej granda pantomim-aktoro. Laŭdevene post la patrino ĉeĥo, li naskiĝis en Kolín – Bohemio la 31-an de junio en la jaro 1796. Li estas enterigita en la 59-a apartigo de la tombejo PERE-LACHAISE en Parizo. Por sia tombo-monumento li elektis la jenan epitafon:
”Ĉi tie kuŝas tiu, kiu ĉion diris, kvankam neniam ekparolinte.” |
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.