La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La stelo ascendas

Gasparo dezirus, ke la publiko aplaŭdu eterne, por ke li ne devu forlasi la scenejon sub tondradon de furiozanta Bertrand. Sed nenio alia restas.

”Ĉu ci scias, kion ci faris?” raŭkegas Bertrand.

”Neniu ion rimarkis,” tremas la voĉo de Gasparo. ”Mi konscias, ke mi agis kontraŭ la reguloj. Sed mia fianĉino ekmalsanis …” La spiro de Gasparo rompiĝas. Li ne maldungos lin ja, ĝuste, kiam li bezonas tiom lukri! Sed la hodiaŭa prezentado havas alian epilogon, ol ĉiuj atendis. El la koridoro venas Cot d’Ordan kaj lin postsekvas alia nigrahara viro, vestita tiel elegante, kiel oni ne kutimas en Funambules. Tiu alta kaj blanka kolumo normalas nur en kafejo Procope. Cot d’Ordan respekte rerigardas kaj kaptas Bertrandon je la kubuto.

”Ĉu vi scias, kiel raran viziton ni havis en la teatro? Tiu estas sinjoro Charles Nodier, verkisto kaj historiisto!”

”Sinjoro Nodier?” ripetas respektoplene Bertrand kaj riverencas.

”Rekomendis vin al mi amiko Picard,” diras digne Nodier, sed dume li ĉirkaŭrigardas; kiam li kutimiĝis al la transkulisa duonlumo kaj ekkonis Pieroton, starantan post Bertrand, haste li alpaŝis al li. ”Jen la homo, kiun mi serĉas. Amiko, vi ne senrevigis min. Morgaŭ mi sendos donaceton al Picard por la bona konsilo.”

”Sciu,” turnis sin la gasto al Bertrand. ”Dum mi vivas, ankoraŭ neniam mi abonis lokon en teatro. Mi faros escepton.

Mi abonos por ĉiu sabato loĝion. Mi alkondukos ĉi tien mian amikaron.”

”Granda honoro, Majstro,” balbutis Bertrand. ”Ĉu vi deziras vidi ankaŭ sinjoron Laŭrenton aŭ Felikson?”

”Bonaj aktoroj. Sed tiu ĉi mimus albus (mimo blanka) min simple fascinis. Via nomo?”

”Deburau.”

”La nomo estas malfacile memorebla, sed via ludo ne. Ĝuste mi verkas historion pri Polichinello. Ĉu vi scias, ke vi estas ĝia epilogo? Kiu konsilis al vi la kitelon? La maskon? Mi devas paroli kun vi. Ĉu vi venos al mi?” Denove li turnis sin:

”Direktoro Bertrand, vi estas malkovrinto. Deburau? Mirinda!

Jen mia vizitkarto. Sendu al mi fakturon por la abono. Kaj vi, Pieroto, vi estas ĉe mi bonvena ĉiun ajn antaŭtagmezon.

Mi demandos vin pri multaj aferoj. Adiaŭ. Ĝis revido!”

Li malaperis impete kiel ŝtormo, kiam ĝi finfuriozas kaj falas malantaŭ montoj. La tuta postkulisejo kvazaŭ ankoraŭ tremus.”

”Kion mi volis diri?” murmuretis Bertrand.

”Vi volis min versimile elĵeti,” rememorigis Gasparo al li.

”Sed tio ne estis miaflanke maldisciplino, kredu! Eble vi povus tion pardoni al mi.”

La direktoroj ekrigardis unu la alian. ”Hm,” kapjesis Bertrand.

”Ni interkonsentos kun sinjoro Cot d’Ordan.”

”Mi opinias, ke ne necesas fari tuj la plej severajn konkludojn,” diris Cot d’Ordan glacitone.

”Certe,” konsentis Bertrand. ”Vi havas feliĉon, Gasparo!

Ĉiusabate vi ricevos je kvar spesoj pli.”

”Dankon,” ekflamis la okuloj de Gasparo. Li ne sciis, ke li povus dekoble pli kaj ke ĉiu alia sur lia loko tion ankaŭ farus.

Feliĉa li kuris en la vestejon kaj rapide viŝis ŝminkon kaj pudron de sur sia vizaĝo. Li malvestis sin. La kotmakulita pantalono rememorigis al li la malsanan Désiréen. Sed subite li ekkonis, ke post li iu staras. Li turnis sin. Tiu estis Felikso.

”Ĉu ankaŭ vi koleras je mi, ke mi malfruis?” leviĝis Gasparo.

”Ne,” diris Felikso obtuzvoĉe. Gasparo ekkomprenis, ke temas pri io grava kaj ekrigardis la vizaĝon de Felikso.

”Vi venis tarde, sed tio ne gravas. Temas pri tio, ke mi ne foriru tro malfrue.”

”Mi ne komprenas, sinjoro Felikso.”

”Mi adiaŭas vin.”

”Kial? Do Bertrand maldungos vin?”

”Jam ne, Deburau. Mi volas preventi, ke foje li elĵetu min.”

La koro de la honesta Gasparo ĉe tiuj vortoj angoris. Felikso, kiu malgraŭ sia ĵaluzo tamen estis unu el la fondintoj de lia feliĉo, devas foriri el la teatro, kie li tiel longe rolis?

”Ne eblas. Do mi foriros.”

”Vana afero ĝi estus. Mi ne faras tiel pro nobleco. La teatro bezonas nin ambaŭ. Sed mi ne volas esti ĉi tie la dua.”

”Sed la direktoro – ”

”Li konsentos. Cetere ne taksu min kiel stelon subirantan.

Frederiko foriris kaj venkis. Mi foriras kun la sama espero.”

”Kara Felikso.”

”Brr, tiun tonon neniam! Kiel sur la scenejo: piedbato kaj kapriolo! Iru kun mi al la direktoroj.”

Deburau obeeme postsekvis Felikson, nur duone demaskita kaj alivestita. ”Mi foriras,” diris Felikso.

”Egan sukceson,” respondis Bertrand sensurprize.

”Vidu, kiel facilas foriri,” ekridetis Felikso al Gasparo. ”Sed tamen mi volus ion ordigi.”

”Kio ĝi estas?”

”La kontrakto de Gasparo Deburau. Mi silentis, dum mi ĉeestis. Mi rebonigos tion, forirante. Kiom li ricevas?”

”Naŭ frankojn semajne,” rememorigis Gasparo.

”Kiom vi aspirus havi?”

”Mi ricevadis jam dek ok.”

”Mi donus al li denove tiom,” aludis Bertrand, kiu ĉiam timis Felikson.

”Mi rezervas al mi prijuĝi tion post kritika prikonsidero,” diris Cot d’Ordan.

”Vi pagos al li, sinjoroj tiom, kiom garantias al li la kontrakto ekde la venonta jaro. Tridek kvin! Aŭ mi prizorgos al li alian engaĝon.”

”Tridek kvin?” manklakis Bertrand kaj Gasparo enmense ankaŭ.

”Strangaj ŝercoj,” komentis la dua direktoro.

”Ĉu vi scias, kion signifas, ke li plaĉis hodiaŭ al Nodier? Ĉu vi komprenas entute kian publikon li alkondukos ĉi tien? Deburau estas artisto – kaj nur via blindeco kaŭzis, ke tiom obstine vi preferis min antaŭ li.”

La direktoroj devis jam plurfoje tiuvespere interkonsenti per rigardoj.

”Sinjoro Felikso,” ekflustris Gasparo. ”Neniu salajro en la mondo kapablas kompensi, kion hodiaŭ vi donacis al mi.”

”Multon bonan ni ne vidas,” murmuretis Felikso filozofe,

”ĉar tio estas kaŝita en la homa animo.”

”Jes,” moliĝis Gasparo, ”sed tion mi dirus neniam pri vi.”

”Dankon pro sincereco, Deburau. Eble jam mi ne iĝos eminenta aktoro. Eble la historio alskribos al mia konto, ke almenaŭ mi sciis ĝustatempe flankeniri. Adiaŭ, Deburau. Kaj famigu nian Funambules.”

Kiam li foriris, al Gasparo ŝajnis, ke ĵus iu mortis.

”Venu, sinjoro Deburau,” diris Bertrand, unuafoje ne cidirante al li. ”Ni preparos la kontrakton, kiel famigi Funambules.”

Ĝoje skribis Gasparo Deburau leteron al pentristo Gérard. Li dankis tiun pro la ĝisnuna helpo, kiu estonte ne plu necesos.

Li adiaŭis Felikson Charigni kaj enviis al li nur unu: Felikso estis forveturanta kun komedianta grupo orienten, en Germanion, kaj oni kontrakte garantiis al li la prezentadojn en Prago. Tien foje veni!

Sabate, kiam jam dekfoje estis ludata ”La sovaĝa taŭro,” aperis Nodier denove en la loĝio kaj kune kun li tri aliaj, egale bone vestitaj viroj. ”Vidu, ke mi ne parolas vane, direktoro,” diris al li Bertrand, kiam li dumpaŭze vizitis la transkulisejon, kie li kondutis hejmece. ”Miaj amikoj nur demandas, kial la teatraĵo nomiĝas ’La sovaĝa taŭro’?”

”Tial,” ekbalbutis Bertrand, ”ĉar tian titolon ĝi havas. Al ni mankis titolo. Do ni lotumis.”

”Eble oni ekkomprenos,” ekridetis Nodier kaj eniris en la vestejon al Deburau.

”Mi havis multe da laboro,” pardonpetis Gasparo. ”Se mi scias, kiom mi estas devoligita al vi,” li rekonis honeste. ”Mi havas novan kontrakton.”

Nodier rifuzis lian dankemon, sed pro scivolemo li ekprenis la dokumenton, kiun Deburau montris al li. Dum Gasparo ĝustigis al si la maskon, li enprofundiĝis en la legaĵon. Subite li ekridis.

”Mi ne estas informita, kiajn kontraktojn faras la arestitoj kun la ŝtata administrejo sur la Diablaj Insuloj, sed mi opinias, ke iliaj kondiĉoj estas pli favoraj.”

”Neniam mi havis tiel brilegan kontrakton.”

”Kiel vi povas konsenti, ke vi ludos kian ajn rolon? Vi estas ja Pieroto.”

”Mi esperas, ke oni lasos min ludi Pieroton,” rediris Gasparo.

”Certe, certe. Ili eĉ petos vin. Sed ĉi tio estas simple brutaleco.

Kiam vi malsaniĝos, ĉu la direktoro ne pagos al vi?”

”Kiam mi malsanos, mi ne laboros,” senkulpigis tion Deburau.

”Tiam, kiam vi ekstreme bezonos subtenon, li donos al vi nenion? Tio estas kruela. Kaj vi malsaniĝos ĉi tie eble baldaŭ,” li frostotremis kaj ĉirkaŭrigardis. Gasparo postsekvis lian rigardon kaj vidis malsekajn makulojn, kiuj verdis sur ĉiuj muroj.

La plafono estis tegita de flavverdaj gutoj.

”Jam Felikso tion montris al mi. Mi diris tion al la direktoro, sed ili atentigis min pri la tria punkto de la kontrakto.

Mi devas kontentiĝi kun hejtmaterialo kaj lumo, kiujn la administrantaro de la teatro disponigos al mi.”

”Kaj se vi malsanos je pulmito?”

”Sinjoro Bertrand opinius, ke mi volas lin ĉantaĝi, apenaŭ mi iomete avancis.”

”Ne ĉantaĝu. Akuzu lin.”

”Neniam, sinjoro. Certas, ke li maldungus min.”

”Laŭkontrakte tio ne eblas. Fakte li ĝojos, se vi restos. Jam mi preparis artikolon. Ĝi aperos venontsemajne en Pandora.

La direktoro devas scii, ke vi ne dependas de li.”

”Mi ŝatas tiun teatron tiom, ke mi ne povus vivi sen ĝi.”

”Atentu, ke pro la granda amo vi ne ĉesu vivi! Tio ne estas vestejo, tio estas karcero. Atendas vin ĉi tie reŭmatismo korpa kaj anima.”

”Kiam mi revenas post la sceno el la scenejo,” konfesas Gasparo, ”kaj ŝvitas, mi tremas pro malvarmo, tio estas vero.”

”Mil diabloj!” ekkriis Nodier, kiu en sia eleganta vestaĵo ĉi tie kontrastis kiel rozo sur fatrasejo. ”Ĉu iam vi rigardis post la ŝrankon?”

Deburau helpis ĝin forŝovi. Aperis muro tute korodita de malseko. La ligna planko estis tute traputriĝinta kaj el la humida balaaĵo kreskis violkolore nigraj fungoj.

”Ĉu vi kultivas ĉi tie trufojn?” ekmiris Nodier. La fungoj havis krustiĝintan supraĵon kaj ŝime haladzis.

”Imagu la gloran tribunalon,” ridetis Nodier kaj pikis la fungojn per bastono, ”kiel ĝi okulegos, kiam ĉio antaŭ ĝi aperos kiel corpus delicti. Mi ĝojas je la proceso.”

”Mi ne volas procesi kontraŭ la direkcio,” oponis Deburau.

”Vi procesos!” diris serioze Nodier, ”ĉar vi havas devon konservi vian sanon en bona ordo. Mi ordonas tion al vi en la nomo de ĉiuj, kiuj ankoraŭ amas vin. Ludu, mi petas, kiel lastfoje! Miaj amikoj ĝojas je la fino de la teatraĵo, pri kiu mi rakontis al ili.”

Filibert vokis Gasparon al la scenejo.

”Mi provos, sinjoro.”

Pasis kelkaj semajnoj kaj en gazeto Pandora aperis artikolo, kiu unuafoje prese atentigis Parizon de grandaj bulvardoj pri aktoro el Funambules, ĝis nun ne konata. La subskribo mankis; sed spertaj legantoj divenis en la skribinto Nodieron, kiun oni konis kiel spritan noveliston, adoranton de Shakespeare, artiston de polurita stilo kaj romantikulon plene absorbitan de fantastaĵoj. En la linioj surskribitaj simple DEBURAU, oni legis:

”Ĉu iam tuŝis ĉi tiu nomo vian aŭdon, distingaj loĝantoj de kvartalo Saint Germain kaj Chaussée d’Antin?

Ĉu vi scias, kiu ĝin portas? Ĉu vi konas la talenton, kiu ĝin reprezentas? Deburau estas artisto fakte admirinda. Li ne dankas por sia famo al la arto paroli. Li ne parolas. Sed ĉiuvespere li aperas sursceneje de sia teatro kaj liaj vizitantoj lin ŝatas kiel la plej grandajn aktorojn.”

En serio de la tranĉe spritaj komparoj kun la konataj artistoj tiutempaj la aŭtoro pruvadis siajn preferojn kaj malkaŝis, ke la figuro, kiun la aktoro prezentas, portis la nomon Gilles.

”Tiun ĉi figuron Deburau kreis en teatro Funambules. Jam plurfoje mi vidis tiun ĉi nature veran artiston sursceneje, al kiu mankas nenio krom alta salajro, kaleŝo kaj barnuma reklamo en la gazetaro, ke li fariĝu moda.

La ĉefrolantoj en teatro Funambules estas Laurent senioro kaj Deburau. Laurent estas neordinara viro, mi certigas vin: li verkas teatraĵojn, surscenejigas ilin, pentras dekoraĵojn kaj ĉefrolas. Eminentas precipe lia Arlekeno.

Deburau havas la same bonan famon kiel lia amiko, kvankam li estas nek aŭtoro, nek pentras, nek estas mekanikisto; li estas nur Gilles; jam el tio videblas la supereco de lia unika talento. Mi estas ravita de li kaj mi donus kvin viajn komikulojn, ettalentajn aŭtorojn kun grandaj pretendoj por tiu ĉi unu simpla, modesta kaj tiel perfekta en sia malfacila fako.

Gilles havas karakteron, kies senfinajn nuancojn oni povas malfacile eldiri. Li simplas kiel infano; malkuraĝa, ruza, pigra, instinkte mava, servutula; ŝercemulo, manĝemulo, ŝtelisto, fanfaronulo, avidema, mallerta, sprita en elpensaĵoj, kiel kontentigi siajn kapricojn; li estas naiva kaj klaŭneca diablo.

Certe li estas unu el la plej mirindaj kreaĵoj de farso. Sed estas en li pli da poezio, ol mi kapablas entute esprimi. Nur Deburau mem montrus al vi per sia nesuperebla trankvilo ĉiun ĉarmon, la tutan ĝian profundon.

Sed vi ne volas iri rigardi, kiu estas Deburau!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.