La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Epilogo

En la nigran brakumon la nokto akceptis Pieroton en la blanka kitelo la 16-an de junio 1846.

La trista sciigo disvastiĝis tra la laborista bulvardo. Ĝi klinis sin al la homoj sur benkoj, frostigis ridon de la spektantoj antaŭ panoptiko, alsidiĝis por momento al la viroj en kafejoj; ilia trink-gluto amariĝis. Ĝi enrigardis en la teatrojn.

Foriris via plej bona amiko, ĝi diris al poetoj. Homoj renkonti ĝadis, reciprokis la rigardojn: Ĉu vi scias jam? kaj oni silente kapjesis. Infanoj, al kiuj la gepatroj alportis la tristan sciigon, kuris al fenestroj kaj senparole rigardis en mallumon. La lumoj surstrate malheliĝis, kvazaŭ el fasado de ĉiu teatro flirtus nigra flago.

En Funambules estis plej malĝoje. Dum Deburau estis malsana, ili sciis, ke li hejmas. Kiam li mortis, li revenis inter ilin. Li estis en la vestejo, post kulisoj kaj pleje sur la scenejo.

”Mi ne povas ludi,” disŝminkis Pieroto Legrand la ruĝon survizaĝe. ”Li rajtas havi nian rememoron, kaj ankaŭ ni rajtas funebri.”

La aktoroj konsentis. Sed direktoro Billion sentis sin fine liberigita de la peza aŭtoritato de Deburau. Severe li ordonis al la aktoroj, ke ili iru surscenejen, kaj kiam Legrand rifuzis, li minacis al li per polico.

Do ili ludis. Ili similis al vaksfiguroj el plumbo.

La tago de enterigo alkondukis al la domo milkapan homamason.

”Li estis la fiero de nia antaŭurbo,” diris al si la laboristoj kaj metiistoj, solene vestitaj, enmane la spikon, vualitan per gazo. ”Plej bona amiko,” ripetadis la aktoroj el ĉiuj teatroj, akompanante lin okaze de tiu ĉi foriro el la scenejo.

Al sulkiĝintaj vizaĝoj pliiĝis nova sulketo. Ili sentis sin forlasitaj kiel vrakuloj sen kapitano. ”Li estis bona homo, bonkaraktera homo,” diris ĉiuj, kiam la funebra procesio ekpaŝis al la preĝejo de sankta Elizabeta, kie Deburau solenis sian geedziĝon.

”Kiom li suferis,” rememorigis la plej proksimaj kunuloj, ”kaj tamen tio ne durigis lian koron. Kiel li sciis kuraĝigi, kiam ni perdadis kuraĝon!”

Aleksandro, Paŭlo kaj la ceteraj junaj aktoroj rememoris kaj reciproke kapjesis: ”Kie ni trovos tian instruiston?”

La funebristoj rigardis. La laboristoj el la teatro ne volis rezigni la honoron, kaj la ĉerko sur iliaj ŝultroj lante pasis tra la stratoj. Post ĝi iris Margot kun la infanoj, Francisko Nêmeček-Neumentz kun sia familio, Charignoj, Saquioj, entute ĉiuj Arlekenoj kaj Leandroj, Kolombinoj; ĉies okuloj ruĝiĝintaj pro ploro.

La trotuaroj, fenestroj kaj balkonoj plenis de homoj. Ĉiuj sincere funebris. Estis foriranta la amiko, kiu komprenis ilin, kiel neniu alia, kiu konsolis ilin kaj helpadis al ili batali. Ili demetis ĉapelojn, riverencis, salutis kaj silente ripetadis la nomon: Deburau.

La funebra procesio venis al la tombejo Pere-Lachaise, kie, ne malproksime de la enirejo, atendis freŝe elfosita tombo.

Malfacile, dure sonis vortoj super la ĉerko de tiu, kiu kapablis eldiri ĉian homan sopiron senvorte. Adiaŭis aktoroj, adiaŭis verkistoj. Parizo estis enteriganta sian gajecon. Longtempe homoj restadis sur la tombejo, kvazaŭ atendante, ke pro iu mirinda kaj gaja teatra sorĉo la amata figuro reaperos por gajigi ilin. Kaj eta knabo, kiu trapuŝiĝis al la odoranta argilo, superŝutita per floroj, ekploris: ”Povrulo, Pieroto. Jam vi ne estas blanka.”

Janin kaj la ceteraj adorantoj de Deburau honoris la forpason de Pieroto per ardaj nekrologoj. La publiko rimarkis ilin, eĉ se ties intereson katenis la milito en Alĝerio, la elekto de papo kaj la inaŭguro de fervojo el Parizo al Bruselo. Pluraj salonĵurnalistoj uzis la okazon por kvitigi literaturajn saldojn. La morta Pieroto fariĝis batalkampo. Bulvardo du Temple kun stratetoj ĉirkaŭe ne zorgis pri tio, per kiuj ofendoj sin regalas la sinjoroj el la kafejoj ĉe la Operejo kaj eĉ ne scietis, kiel ofte falos salivo sur tombon de ĝia aktoro. Sed la plej mava malamiko de lia memoro estiĝis direktoro de teatro Funambules. Billion, kiu strikte postulis de la vidvino du frankojn, kiujn li pagis al la tombo-fosisto, jam kelkajn tagojn post la enterigo, publikigis la devizon: ”Pieroto mortis – vivu Pieroto!”

Li igis skribi, ke Legrand superas per siaj freŝo kaj gajo la mortintan Deburau. En sia etanimeco li ne komprenis, ke nur la spirito de Deburau-arto povas vivteni la teatron. Ĉar anstataŭi Deburau-on ne eblis. Li estis ne nur la ĉefa figuro de la teatraĵoj, sed samtempe ilia ideo, impliko kaj mesaĝo. Post Pieroto povis veni nur pierotoj. Lia figuro vivis inter la popolo kaj ne retiriĝis el la batalo. ”Deburau sur Olimpo”! krianoncis kamelotoj antaŭ la pordo de teatro Funambules kaj vendadis po dek centimoj kanzoneton, kiu hejmiĝis en ĉiu butiketo, en ĉiu hejmo. Billion furiozis, ĉar li timis, ke la rememoroj malaltigos la vizitadon. Li sendis kontraŭ kamelotojn policistojn kaj provis ilin korupti. Sed ili restis fidelaj, kaj la nomo de Deburau vivis almenaŭ ĉe la pordo de lia teatro.

Post la unua kanzono aperis la dua, ankoraŭ pli atakema.

Ja Pieroto – pro malriĉo, koro kaj kuraĝo, reprezentanto de la popolo – multfoje esprimis per sia muta vizaĝo, kio turmentis lian publikon.

”La renkontiĝo de Deburau kun Talma” nomiĝis la nova kanto. Talma, la glora aktoro bonvenigis en ĝi super la nuboj la same gloran kunulon, demandis lin pri Francio. Deburau alportas amarajn spertojn kaj konsilas singardenon:

Sciu ĉion, kara Talma, sed retenu spiron,
eblas eĉ, ke Cerbero estas policista spion’!
En pac’ ni vivas, onidire. Ĉu abundo ĉe ni?
Popolo riĉas kaj feliĉas, konjektas mi …
Pa! Budĝeto altas, pano pli karas ree,
por aer’ ni pagas, venanta senpaga elĉiele.

Mi esperas, ke jezuitoj jam delonge for?
Kia ide’! Ĉe ni da ili pli ol da variol’!
Kaj se pri liberec’ ekstaris pola lando?
Vi ne lasis ĝin ja, sub la cara plando?

Antaŭ ekzekuto staras povra pola hero’.
Francio priploras lin, sed kun armil’ ĉe l’kruro.
Laŭte pensi ni ja povas, sed retenu spiron!
Eblas eĉ ke Cerbero estas policista spion’!

Vane minacis Billion per maldungoj, vane li monpunis la aktorojn.

La nomo de la glora Pieroto sonis sur ĉiuj stratanguloj de la bulvardo, kaj kanzonoj pri li sonis ankaŭ postkulise. Gasparo Deburau ne ĉesis esti heroo de sia teatro. La tro fidema juĝisto nomumis kiel kuratoron de la neplenaĝa Karolo direktoron Billion. Tiu rifuzis dediĉi kion ajn por la epitafo sur la tombomonumento de Gasparo, sed plenumis la petojn de Karolo kaj post ioma tempo li konfidis al li en iuj ludoj sensignifajn rolojn. Foje devis okazi duelo inter kelkaj pulĉineloj kaj kelkaj pierotoj. Al ili enviciĝis reĝisoro Karolon Deburau.

Kiam li aperis ŝminkita inter aliaj statistoj, ĉiuj konsterniĝis, kiel la filo similis al la patro per sia vizaĝo, per la rideto en la blanka masko, ironia rigardo.

Karolo ludis apud Legrand. Li observis ĉiun lian movon kiel akcipitro, kaj li memorigis al si ĉion, kion diris la patro al li. Legrand provis ridigi la publikon kaj groteskis en multaj grimacoj. Tiel la patro ne ludus tion, pensis Karolo kaj ekzercis hejme unu scenon post la alia. Tri tagojn antaŭ la premiero ”Tri planedoj” Legrand ricevis brilan oferton el Londono kaj forveturis. Billion ŝiregis al si la maldensan hararon, kaj el la oficejo aŭdeblis lia akra, strida voĉo.

”For! Kion ci volas ĉi tie?” ekkriis li je Karolo, kiu aŭdacis eniri.

”Mi venas proponi al vi, ke mi ludos Pieroton.”

”Ĉu vi kapablus tion dum tri tagoj?”

”Dum tri horoj.”

Billion ne kredis la arton de Karolo, sed li sciis, ke la publikon allogos la konata nomo. ”Tri planedoj” estis vespero, kiu plene sukcesis. Neatendite. Nun ne nur la aktoroj, sed ankaŭ la sperta publiko, interalie ankaŭ multe da verkistoj, povis konvinkiĝi, ke la filo estas enkorpiĝo de la patro. Malica kaj tenera okulo, mokema buŝo, senreviĝo kaj denove vivsopiro.

”Li ne mortis! Li vivas!” diras al si la homoj unue silente, sed ĉiam pli laŭte, ĝis fine tion vokis la tuta salonego. Jes, tiel li iris, saltis, dancis. Tiel parolis liaj manoj, kruroj, tiel konfesis liaj okuloj! Dankemaj pro tiu ĉi renaskiĝo, ili superŝutis lin per oranĝoj, floroj, dolĉaĵoj.

Je la fino de la pantomimo Karolo paŝis al la scenej-rando kaj ekkantis kanzonon. Tio estis unuafoje, kiam Pieroto kantis en la teatro.

Pro Deburau, kiu al vi kariskaj jarojn incitadis vian ridon,
pardonu, ke hodiaŭ mi kuraĝisrevi nekuraĝe pri sukcesoj.

Estis li mia patrokaj mi firme kredas,
ke esperplene mi darfasrenkonten al vi iri,
ke mian sopironvi ekkomprenos –
memorante tiun, kiuinter ni ne plu estas.

Kiu ĉeestis, rakontis, ke la publiko respondis ne per aplaŭdo, sed per tempesto, tondrado, uragano. La muzikistoj en la orkestro ekstaris kaj aliĝis al la spektantoj.

”Tiu vespero valoris la tutan vivon,” diris la filo de Deburau, kiam svene li estis foriranta el la scenejo. La sekvintan tagon li alportis sur la tombon de sia patro bukedon da imorteloj.

Li venadis tien ofte. Antaŭ ĉiu premiero, antaŭ ĉiu turneo.

Oni vidadis lin paroli al la tombomonumento.

Ankaŭ sursceneje Karolo Deburau forpeladis la angoron alvokante por helpo la vizaĝon de la patro. Tiuj du vivis kune plu kaj unu donadis la vivon al la alia. La nomoj Funambules kaj Deburau denove identiĝis.

En la jaro 1848 la spirito de Deburau kondukis aktorojn al striko kaj poste ankaŭ al batalo. Eĉ se generalo Cavaignac diskanonis ĉiujn esperojn de la subpremataj amasoj, restis la aktoroj el bulvardo du Temple kun sia popolo: sur barikadoj, en lazareto, kiun oni instalis en la rigardejo kaj sur la scenejo por la vunditoj.

Ankaŭ poste la partero en Funambules ne rezignis pri sia amiko kaj konsilanto Pieroto, enkorpigita per Deburau. Homoj frutempe oldiĝintaj, labor-konsumitaj, senrevigitaj kaj malcedemaj pro la nova sang-ofero, volis, ke por ili vivu figuro, kiun la profunda sento kaj la granda arto de Gasparo Deburau plenigis per ilia vivo kaj kiun denove rekreis lia filo.

Konflikto kun la direktoro finiĝis per venko de la publiko. Eĉ kiam revenis Legrand kaj post li venis ankoraŭ Guyon, Pieroto de Deburau de sur la scenejo ne darfis malaperi, kaj do ili ludis la teatraĵon ”Du Pierotoj” kaj poste ankoraŭ ”Tri Pierotoj”.

La disiro de Karolo Deburau kaj de la direktoro signifis por ili katastrofon. Billion prefere vendis la teatron, kaj dum pluraj direktoroj ĝi vegetadis, ĝis oni devis ĝin likvidi.

La teatron denove savis Karolo Deburau, kiu kvazaŭ vokite revenis ornamita de admiro kaj gloro, el turneo al Kairo. Kaj tial iun martan vesperon en la jaro 1862 la malnova salonego denove pleniĝis. Entekste de la tria sceno estis simpla rimarkigo:

Ludos Pieroto. Sed kia inaŭguro ĝi estis! En pluvo da bukedoj kaj florkronoj, en alfluo de krioj kaj entuziasma aplaŭdo. Nun, post la jaroj la simileco de la patro kaj filo estis preskaŭ nedistingebla, malgraŭ tio, ke Karolo havis malpli da dureco kaj pli da tenero.

”La ora frondo” triumfis. Parizo denove komencis iradi al Deburau. Tuj estis preparata nova premiero ”Rememoroj de Pieroto”. Deburau dudek-kvar-foje alivestis sin kaj rolis ĉiujn figurojn, en kiuj estis konata lia patro: serviston, soldaton, masoniston, koĉeron, markizon, sukeraĵiston, bakiston, galerulon, rabiston kaj nature la blankan Pieroton.

La premiero okazis en majo. Ĝian eĥon frostigis la informo, ke la registaro dekretis malkonstruon de bulvardo du Temple. Vane ribelis la popoleto de la artistoj kaj aktoroj kontraŭ tiu ĉi verdikto. La 14-an de julio estis fiksita la lasta tago de la prezentadoj.

”Vidu, kiel ili elektis la tagon!” brulis la artistoj pro kolero.

”Antaŭ sepdek jaroj la popolo detruis la bastionon de tiranismo.

Por venĝi, la tiranoj ruinigos la saman tagon la bastionon de nia ĝojo.”

”Tiam estis mortigitoj,” trankviligadis ilin la pli trankvilaj.

”Hodiaŭ ili ne estos!”

”Ĉu? Kaj kien ni iros? Kiu zorgos pri ni?”

La tuta kvartalo tristis kun ili. La homoj ne sciis imagi, ke eblus forbalai desur la tera supraĵo la teatretojn, kiuj ekzistis ĉi tie kun ili jam delonge, ke malaperos ĉiuj butiketoj, ĉaretoj kun tintiloj, kafeterioj, entute la ĉarma, gaja, fantasta mondo, la mondo de ilia bulvardo.

La 14-an de julio jam lastfoje leviĝis la kurteno en Funambules. Sursceneje amasiĝis ĉiuj reprezentantoj de la teatro, aktoroj, lumigistoj, perukistoj, laboristoj, tajloroj, vestgardistinoj, biletistinoj. Meze de ili – super modelo de la teatro en ruinoj – Pieroto tute nekutima, en la funebra vesto, unuafoje Pieroto nigrevestita. Lastatempe dominis sur la scenejo lia rideto. Oni ne aplaŭdis. Post la prezentado la aktoroj forportis la skatolojn kun ŝminkaro kaj kostumoj. Oni fortransportis kulisojn kaj rekvizitojn. Manuskriptoj venditaj laŭ pezo estis forveturigitaj sur ĉaretoj. La aktoroj portis ankaŭ ioman esperon, kiun imputu al ili la figuro de Progreso el la lasta sceno, ke ili ricevos novan teatron. La nova reganto, denove imperiestro kaj denove Napoleono – tiun konsolon neniam plenumis. Do tial falo de tiu ĉi bastiono de la popola gajeco postlasis siajn viktimojn, dum jaroj estingiĝintajn sen scenejoj, sen subvencio, pro mizero kaj malsato.

Multaj aktoroj kaj iliaj amikoj traviglis la nokton ĝis mateno, kiam batis la lasta horo de la glora bulvardo. Kiam ekbategis la unua pioĉo, fosanta kontraŭ la muron, aŭdiĝis ĝemoj el trotuaroj. Kune kun tiuj ĉi ŝtonoj foriris multaj rememoroj kaj amoj de tiu ĉi popolo. Adiaŭ, teneraj Kolombinoj kaj ravaj feinoj, adiaŭ Arlekeno, Leandro, Kasandro, figuroj amataj, lastfoje adiaŭ, kunulo la plej fidela, pala Pieroto, kiu estis enkorpiĝo de nia animo.

La vera patrio de Pieroto malaperis. Kolosa pulvonubo, kiu leviĝis el la malkonstruataj teatretoj, estis la lasta apoteozo de lia saĝa kaj kompatema vizaĝo. Li vivos nun nur en rememoroj, en legendoj, en libroj.

La homoj ĉe stratanguloj aĉetadisla kanzonojn, kies refreno sonis ankoraŭ dum la bruego de falantaj muroj kiel la lasta dankema adiaŭo:

Aĝis mi ses jarojn, vigla rememoro,
revojn simplajn tiam teksis mi arde,
kiam Fortuno vidigis al mia koro –
Deburau-on en teatro surbulvarde.

Feliĉigadis li la rigardantojn,
fidele revenadis mi al li por ĝoj’.
Al li honor’ de l’ povruloj ridiganto,
el kvartalo, kie raris ridoj.

Ĉe tomb’ lia ĉiuj ni kunvenis,
– ankoraŭ en mens’ la rideto lia muta,
nun larmoj amaraj, dum lin oni portis,
kiam Pieroto lante tra stratoj pasis morta.

Kiteloj, frakoj konkordis ĉe l’ tombo.
En triston viran aŭdiĝis infanoj plore.
Li, ofte rigardanta nin ĝismorte,
pro morto sia plorigis nin ĥore.

Ne scias mi, ĉu histori’ lin gloros,
aŭ ĉu futur’ meriton lian prisilentos.
En memoro nia lia gloro daŭros,
kaj en amo de l’ patri’ li eminentos.

Kaj diris saĝa nia Béranger,
volante same bonon kroni:
”Kiu reĝon enmemore tenos oni
se ne lin? Fidela popol’ ne ĉesos ami vin.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.