|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(EDK): Erich-Dieter Krause, Worterbuch Deutsch-Esperanto, Langenscheidt 1993
(HGK): Hans-Georg Kaiser
(MT): Marista Terminaro, de Komandanto Peter Clissold (1949), Universala Esperanto-Asocio
(PB): Peter Benson Comprehensive English- Esperanto Dictionary (1995 by the Esperanto League for North America)
(PIV): represo de la dua eldono de la Plena Ilustrita Vortaro, SAT Parizo 1980.
(PV): naŭa senŝanĝa eldono de la Plena Vortaro, SAT Parizo 1981
Nocioj en la Marista Terminaro estas enteskte markitaj per la supren metitaj literoj MT.
argano: gruo (NPIV)
asekuri: pagi monon, premiumon periode por havigi difinitan sumon se ŝipo rompiĝis aŭ fundeniĝis (MT)
babordo: la maldekstra flanko de ŝipo, kiam oni rigardas antaŭen (MT)
balasto: io peza uzata por stabiligi ŝipon (MT)
balustrado: ĉia analoga barilo aŭ apogilo, starigita por eviti defalon (NPIV)
Blua Petro: la signalflago P (blanka ortangulo sur blua fono); de ŝipoj hisataj, kiuj ene de dudek kvar horoj elveturos. (HGK)
Blua Rubando: insigno de la plej rapida transnavigado de iu oceano (PIV)
boardi: vele veturi alvente kiel eble plej multe (MT)
boato: tia flosilo, kia estas kutime pelata per maŝino aŭ vapora aŭ dizela motoro (laŭ MT); (slange) ŝipo (HGK)
bordoŝipo: ŝipo kutime vojaĝanta apud la bordo (MT)
bovokulo: ronda hermetika fenestro sur la ŝelo de ŝipo (EDK)
brizo: regule okazanta vento, vertikale ascenda kaj kaŭzata de la varmiĝo de la malsupra tersurfaco: (indico 4-6 de la Boforta skalo) (NPIV)
brumo: malklariĝo de la atmosfero kun vidodistanco de pli ol unu kilometro (NPIV)
bukaniero: pirato de la 17-a jarcento el la insuloj de Mez-Ameriko (EDK)
deklari: oficiale, publike, formale sciigi ion (NPIV)
doganistoj: devas traserĉi alvenintan ŝipon pro kontrabando; trovinte nenion riproĉinda, ili vizas la manifeston. Oni endoganigas ŝipon ĉe la doganejo. (MT)
doko: Havena baseno, kun kluzpordoj kaj kajoj, en kiu ŝipoj povas esti ŝarĝataj, malŝarĝataj aŭ riparataj (NPIV)
drivi: flosi laŭ la puŝo de fluo aŭ de vento, deviante el la difinita vojo (NPIV), pro maŝina difekto aŭ senmastiĝo ŝipo drivas (MT)
ekvatoro: ĉefa cirklo de la tero egaldistanca de la polusoj (MT)
elsalti pobe: (slange) fuĝi de la ŝipo, germane: achtern abkanten (HGK)
feluko: boato de mediteranea speco kun tielnomata latina velo (MT)
ferdeko: planko, el ligno aŭ ŝtalo kc, etendiĝanta de unu flanko de la ŝipo al la alia kaj kovranta la tutan kavon de la ŝipo, aŭ formanta unu el la diversaj etaĝoj (NPIV)
flago nacia: kutime portata ĉe la posta flagstango aŭ ĉe la pinto de gafo sur la postmasto (MT)
floto: kelko da eskadroj sub la komando de admiralo, la tuta ŝiparo de regno (NPIV)
fluo: movado aŭ rivero pli aŭ malpli konstanta, fluanta tra la maro (MT)
frajti: kolekti aŭ fari aranĝojn pri la komercaĵoj por enŝarĝo (MT)
fuko: aro de diversspecaj brunalgoj (HGK)
galero: longa, mallarĝa kaj malalta ŝipo, movata ĉefe per remiloj, kun unu aŭ du mastoj, uzita en Mediteraneo de la antikva tempo ĝis 18-a jc (NPIV)
gamelo: metala manĝovazo uzata de soldatoj aŭ ŝipanoj (NPIV)
golfo: parto de maro, situanta interne de larĝe malfermita entranĉo en kontinento (NPIV)
grundi: estis ĵetita sur ne sufiĉe profundan grundon, kaj resti tie senmoveble (NPIV)
grundo: tera supraĵo, natura aŭ pretigita, sub tavolo da akvo (kanalo, rivero, maro) (NPIV)
holdo: ĉambrego aŭ fako en ŝipo, kien oni metas kargon (MT)
horizonto: videbla horizonto: la malĉefa horizonto ĉirkaŭ la observanto, kie ĉielo kaj maro ŝajne renkontiĝas (MT)
ĵonko: barko de ĉina speco kun veloj kaj multaj stangetoj (MT)
kabo: pli-malpli altnivela pinto de terlando, kiu elstaras en la maro, terkapo (NPIV)
kajo: terbenkego, firmigita per muro laŭlonge de rivero aŭ ĉe la marbordo, uzata kiel strato aŭ en- kaj elŝipiĝejo (NPIV)
kajuto: ĉambreto sur ŝipo, aviadilo aŭ alia veturilo por kondukistoj aŭ pasaĝeroj (NPIV)
kaldronego: granda ujo, en kiu oni vaporigas akvon, por funkciigi vapormaŝinojn (NPIV)
kaldronejo: loko en domo, ŝipo, k.a., kie staras vaporkaldronegoj (NPIV)
kapitano: ŝipestro, kromnomo de Traven en ties familio en Meksiko (NPIV)
kargo: frajto sur ŝipo (HGK)
kaŝpasaĝero: kaŝiĝinta ŝippasaĝero sen valida bileto (HGK)
kesto: (slange) ŝipo (HGK)
kilo: malsupra ĉeftrabego aŭ trabkunaĵo, kiu etendiĝas de la antaŭo ĝis la malantaŭo de kareno, kaj sur kiu sin apogas la tuta ligna aŭ ŝtala strukturo de la ŝipo (NPIV)
kompaso: nordon- kaj sudon-montra ilo per kiu oni vidas la kompasan direkton. (MT)
konsulo: reprezentanto de ŝtato en fremda lando (MT)
kontrabando: sekreta importado de varoj aŭ objektoj, leĝe malpermesitaj aŭ pri kiuj oni ne pagis la doganimpostojn. (NPIV)
kranko: fera aŭ ligna peco, dufoje ortangule fleksita, fiksita je la fino de akso kaj servanta por doni al ĝi turnomovon (NPIV)
kurso: vojlinio, uzata aŭ intencata, por regule kunigi du punktojn, ekzemple ŝiplinio (NPIV)
kutro: ŝipo kun unu masto (MT)
lagro: maŝina peco, kiu portas akson, ebligante kaj gvidante ĝian rotacian moviĝon (NPIV)
luko: aperturo fermebla per pordo aŭ tabuloj, en la ferdeko de ŝipo, por ebligi penetron en la holdon (pli precize: holdluko). (NPIV)
liki: enlasi akvon, se paroli pri ŝipo, kies kareno estas ial difektita (NPIV)
litbenko: marista lito sur ŝipo (PB)
luko: aperturo fermebla per pordo aŭ tabuloj, en la ferdeko de ŝipo, por ebligi penetron en holdon (NPIV)
maato: ŝipano de rango varianta laŭ la epokoj kaj ŝtatoj, de ŝipsubestro ĝis ĉefmaristo (NPIV)
manifesto: dokumento, kiun vizas la doganisto sur ŝipo, se li ne trovas ion riproĉindan (laŭ MT)
mesbubo: (slange) kuireja servistknabo, kiu ankaŭ portas la manĝon en la tielnomatan „mesejon“ (do en la manĝosalonon sur ŝipo, angle: „messroom"). (HGK)
moleo: ligna aŭ ŝtona digo konstruita antaŭ enirejo de haveno por ŝirmi ĝin kontraŭ la ondoj kaj sendanĝerigi la ŝipojn (NPIV)
naŭko: ĉiesulo sur ŝipo, viro por ĉio, speciale por „kotlaboro“, li estas la plej malaltranga kaj plej senpotenca ŝipano sur certa ŝipo. (HGK)
navigi: vojaĝi, per tiucela veturilo, sur maro, lagoj, riveroj aŭ en la aero (NPIV)
nodo: rapideco de unu marmejlo dum horo. Tiel nomata pro nodo en la logŝnuro, per kiu oni mezuris la rapidon. (MT)
pasaĝera ŝipo: ŝipo, kiu portas pasaĝerojn (MT)
piloto: maristo, komisiita gvidi la ŝipojn en malfacilaj trairejoj ĉe eniro aŭ eliro de haveno, rivero ks (NPIV)
pobo: la malantaŭa parto de ŝipo, boato ks, kontraste al la pruo; la plej malantaŭa kaj supera ferdeko (NPIV)
ponto: komandejo, transversa supra platformo, sur kiu oni komandas la manovron de ŝipo (MT)
polusoj: la veraj aŭ teraj polusoj estas la norda kaj suda punktoj ĉe la fino de la tera akso. (MT)
pruo: la plej antaŭa parto de ŝipo (MT)
ripo: ĉiu el la kurbaj, transversaj, al la kilo alfiksitaj traboj, kiuj formas la skeleton de ŝipo (NPIV)
rodo: eksterhavena parto de maro, nature aŭ arte ŝirmita kontraŭ la ventoj, kie ŝipoj povas sendanĝere haltadi (NPIV)
rudro: direktilo, vertikala plato aŭ tabulo, ordinare ĉarnirfiksita al la posta steveno, per kiu la ŝipo estas direktata (MT)
ruliĝi: ŝipo ruliĝas, se ĝi ricevas ŝvelon de flanke (MT)
rumbo: unu el la 32 gradoj de la kompasa skalo (NPIV)
rungo: lateto ligna aŭ metala kun ronda aŭ ortangula sekco, kiu servas por rigidigi piedon aŭ la apogilon de seĝo, tablo aŭ alia meblo, aŭ kiel ŝtupeto de eskalo. (NPIV)
salono: plej granda ŝipĉambro por manĝado k.s. (MT)
savboato: larĝa boato kun pinta postaĵo kaj aerplenaj kestoj por pli granda flospovo (MT)
savjako, savzono: flospova vestaĵo, plenigita de aero (MT)
septo: interna maldika mureto, dividanta ejon (NPIV)
siriuso: blueta ĉefstelo (alpha Canis majoris), la plej hela en la ĉielo, en la konstelacio Granda Hundo. (NPIV)
skafandro: hermetika vesto, garnita per vitra kaj metala kapujo kaj regule provizata per freŝa aero, per kiu oni povas iri kaj labori subakve (NPIV)
skorio: vitreca siliciatoriĉa brulrestaĵo, kiu per fandiĝo apartiĝas de metalminaĵoj (PIV)
sondi: mezuri per tiucela aparato la profundecon de io (NPIV)
staplo: konstruaĵo, kie oni konservas varojn, atendante ilian vendon aŭ reekspedon; vartenejo (NPIV)
stevardo: oficisto, zorganta pri la komforto de la pasaĝeroj en ŝipoj aŭ aviadiloj (NPIV)
stivi: fiksaranĝi la kargon de ŝipo, por ke ĝi ne moviĝu sub la ago de la tangado aŭ ruliĝado (NPIV)
subhejtisto: en la germana originalo ,Kohlenzieher' (karbotirulo), kiu rekondukas al la angla vorto ,coal-drag' (HGK)
submarŝipo: ŝipo, kiu povas naĝi tute submergiĝinte (MT)
ŝafto: longa horizontala akso, kiu portas helicon aŭ alian ĉefan parton de maŝino kaj kiu transmisias la movon (NPIV)
ŝalupo: malgranda ŝipo aŭ barko por ĝenerala laboro en havenoj aŭ riveroj (MT)
ŝanhaji: (slange) rabi personon aŭ personojn por ŝipo, de mi formita laŭ la homŝtelanto Ŝanhajo-Brown el Nov-Jorko, kiu speciale famiĝis en la velŝipa epoko pro tiaj personraboj. (HGK)
ŝelo: (mar.) la tuta korpo de ŝipo aŭ flugboato tia, kia ĝi aperas ekstere (NPIV)
ŝnuro: Kunaĵo de fadenoj kun tri aŭ pli da ŝnureroj (laŭ MT)
ŝnurego: por fiksi ŝipon ĉe kajo aŭ al trenŝipo k.s. (MT)
tajdo: la ĉiutaga movado de la maro, alta tajdo kaj basa tajdo (MT)
tangi: ŝipo tangas, se ĝi ricevas ŝvelon de antaŭe aŭ de poste (MT)
trenŝipo: malgranda potenca ŝipo por trenadi aliajn ŝipojn kaj gabarojn k.s. (MT)
tribordo: la dekstra (kiam oni rigardas antaŭen) flanko de ŝipo rigardante al la pruo. (MT)
valvo: ĉia movebla peco, destinita enlasi likvon aŭ vaporon en tubon, ujon ks, aŭ malhelpi ĝian ellasiĝon, aŭ inverse (NPIV)
vaĉo: garda deĵoro sur ŝipo, ordinara vaĉo daŭras kvar horojn (NPIV)
vando: interna ŝipmuro el ŝtalo aŭ ligno, dividas la ŝipon en ofte netraflueblajn fakojn. (MT)
vapormetro: manometro por vaporo (PIV)
vinĉo: levmaŝino kun horizontala akso (MT)
vrako: ruino de ŝipo, aviadilo aŭ alia veturilo, kuŝanta sur la grundo (NPIV)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.