|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Du viroj kun bajonetaj fusiloj akompanis min. Tiel mi enmigris en la sunplenan Hispanion. Kun ĉiuj armeaj honoroj. La soldatoj min gvidis al la limgardo kaj tie transdonis min al la hispanaj limoficistoj.
„Paperojn li ne havas“, diris la kaporalo, kiu akompanis min.
„Es aleman? [47]“ demandis la hispano.
„Si, señor [48]“, mi diris.
„Estu bonvena!“ la hispano respondis, kaj al la kaporalo li diris, ke estas en ordo, kaj ke li transprenas min. La kaporalo rigardis al sia horloĝo kaj poste skribis ion sur raportfolion. Tiam la du soldatoj sin turnis kaj formarŝis.
„Good bye, France [49]!“
La limo de Francio malaperis el miaj okuloj.
La hispana oficisto tiris min nun en la gardoĉambron, kie min tuj ĉirkaŭis ĉiuj oficistoj, kaj ĉiuj skuis mian manon kaj ĉirkaŭbrakis min. Iu el ili eĉ volis kisi miajn vangojn. Faru militon kontraŭ la usonanoj, kaj vi ne trovos pli bonajn amikojn sur la tuta terglobo ol la hispanojn! Se ili scius, kiu mi estas, ke mi forprenis Kubon kaj la Filipinojn de ili, kaj, ke mi krimis kontraŭ ili per kelkaj pliaj manieroj, ili ne mortbatus min, por diri la veron, kaj ili ankaŭ ne resendus min en tiun regioneton, kie mi neniam denove rajtas montri min, sed ili efektive traktus min fride kiel malsekaj jakoj kaj indiferentus al mi kiel malnova litopajlo.
Unue ili enverŝis vinon por mi, poste sekvis ovoj kaj delikata fromaĝo, tiam io por fumi kaj denove vino kaj denove ovoj kaj delikata fromaĝo, kaj tiam ili diris al mi, ke baldaŭ la tagmanĝo sekvos. La oficistoj ekstere deĵorintaj envenis unu post la alia. Kaj nun neniu eliris denove. Tutaj kontrabandistaj taĉmentoj nun povus veni, tio estus tute indiferenta al ili. Ĉi tie estis germano, kaj al tiu oni devis montri, kiel oni pensas pri Germanio kaj la germanoj. Kaj por montri tion al li tute precize, honore al li, oni forlasis ĉiujn deĵorojn.
Se oni juĝus laŭ mia aspekto, mi ne estis glora ekzemplo de tiu tia pura kaj pimpaG germana lando kaj de ĝiaj ĉiam tiel freŝe lavitaj kaj pimpaj enloĝantoj. De kiam forvelis mia Tuscaloosa, mi ŝanĝis nek mian kostumon nek miajn botojn, nek mian ĉapelon, kaj mia tolaĵo aspektis tia, kia ĝi devas aspekti, se oni lavis ĝin ĉe riveretoj kaj riveroj, kiujn oni preterpasas, per pli aŭ malpli da sapo pli aŭ malpli zorgeme, se oni poste pendigis ĝin sur arbusto, mem banis sin kaj fine tiom longe atendas, ĝis kiam la tolaĵo sekiĝis, aŭ ĝis oni devis surmeti ĝin ankoraŭ malseka, ĉar komencis pluvi.
Sed mia aspekto ŝajne estis por ili la plej bona pruvo, ke mi venis rekte sen halto el Germanio. Tia, ili imagis, devas aspekti germano, kiu perdis la militon, kiun elrabis la usonanoj ĝisĉemize kaj elmalsatigis la angloj. Kaj mia aspekto tiel perfekte kongruis kun iliaj imagoj, ke tiukaze, se mi dirus, ke mi estas usonano, ili supozus min impertinenta mensogulo, kiu volas mistifiki ilin.
Ke iu, kiu rekte sen halto venis el Germanio, devas havi teruran kaj eĉ dum kvin jaroj ne mildigeblan malsaton, tio estis klara al ili. La tagmanĝo, amasigita antaŭ min, tiel abundis, ke mi povis kompensi la kvinjaran malsatadon sen peno.
Poste iu alportis ĉemizon, alia botojn, alia ĉapelon, alia ses ŝtrumpoparojn, alia naztukojn, alia kolumon, alia silkajn kravatojn, alia pantalonon, alia jakon kaj tiel tio okazis seninterrompe. Mi devis ĉion akcepti kaj forĵeti ĉion, kion mi posedis ĝis tiam.
Posttagmeze ni kartludis. Tiun kartludon mi ne scipovis, sed ili instruis min, kaj baldaŭ mi ludis tiel bone, ke mi forgajnis de ili konsiderindan sumeton, kio tre plezurigis ilin, kaj kio ilin instigis ludi plu kaj plu.
Tiun stacion ankoraŭ neniam trapasis germano, kaj tial ili feste honoris min kiel la unuan reprezentanton, la unuan aŭtentikan reprezentanton de tiu en tiu lando tiom amata popolo.
Ho, sunplena Hispanio! La unua lando, kiun mi renkontis, kie oni ne demandis pro mia marista dokumento, kie oni ne volis scii mian nomon, mian aĝon, mian korpolongon, miajn fingropremaĵojn. Kie oni ne trafosis miajn poŝojn, kie oni ne trenis min nokte al iu landlimo, kie oni ne forpelis min kiel elservintan hundon, kie oni ne volis scii, kiom da mono mi havas kaj de kio mi vivis la lastajn monatojn.
Ne, ili eĉ plenŝtopis miajn poŝojn, por ke finfine iu iam trovu ion en ili. La unuan tagon mi restis en la gardoĉambro, la unuan nokton mi devis dormi en la domo de iu el la oficistoj, la sekvan tagon oni prizorgis min en lia domo. Vespere alia oficisto transprenis min. Neniam iu volis fordoni min; ĉe ĉiu mi estu restinta plej prefere tutan semajnon. Sed tion tiu, kies vico nun estis, ne permesis. Kaj kiam la vico finiĝis kaj estis rekomenciĝonta, ĉiuj loĝantoj de la landlima vilaĝeto venis unu post la alia kaj esprimis sian pretendon je mi, kaj mi devis resti ĉiun tagon ĉe alia civitano. La konkurado pri tio, ke mi foriru de ĉiu kun la sento, ke li gastigis min multe pli bone ol la najbaro, devigis min iunokte fuĝi. Mi estas firme konvinkita, ke la homoj nun ĉiuj asertas, ke ili ne atendis de mi tian sendankemon.
Sed la morto per pafoj aŭ la pendumilo estis ja gaja komedio kompare la turmentegan morton, kiu tie atendis min, kaj kiun mi povis eviti per nenio alia krom la nokta fuĝo. Pro tiaj miskomprenoj la moroj de la homoj aĉiĝas. Mi certe vivas plu en ilia memoro kiel iu, kiu devas esti forkurinta punkaptito, ĉar mi skuis la polvon de la piedoj sub la ŝirmo de la nokto. Se alvenos tien denove fremdulo, ĉi-foje eble aŭtentika germano, tre verŝjanas, ke ili donos eĉ ne varman supon al li, aŭ, se ili tamen donos ĝin, tiukaze kun suprentiritaj brovoj kaj mieno, kiu klare montras: „Malsatmorti ni lasas neniun, kaj eĉ se estus Satano mem.“ El amo povas fariĝi ne nur la malo, sed multe pli malbone, el amo povas fariĝi sklaveco. En tiu ĉi kazo estis sklaveco kun mortbato. Eĉ sur la korton mi ne povis iri sen sperti, ke tuj familiano postkuris kaj zorgeme demandis, ĉu mi havas ankaŭ molan paperon. Jes, sinjoro.
Tion neniu homo eltenas, aŭ nur paralizulo. Se mi estus aludinta, ke mi intencas ekvojaĝi, la homoj estus katenintaj min. Mi pensas, ke certe iu prudentulo vivas inter tiuj homoj, kiu vidas mian malican agon en pli milda lumo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.