La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MORTULA ŜIPO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

17

Tuj kiam Sevilo komencis enui min, mi formarŝis al Kadizo, kaj tuj kiam en Kadizo la aero ne plu elteneblis, mi migris reen al Sevilo, kaj kiam en Sevilo la noktoj ne plaĉis al mi, mi ekiris al Kadizo. Tiel pasis la vintro, kaj mian sopiron pri Nov-Orleano mi estus povinta glate vendi kontraŭ kvarondolaro sen senti pro tio konsciencajn riproĉojn. Kial devas esti ĝuste Nova Orleano?

Mi havis eĉ ne unu etan paperon pli en la poŝo ol en tiu delonge pasinta tago, kiam mi enmigris en tiun landon. Kaj neniam iu bastonulo interesiĝis pri miaj paperoj aŭ pri mia de kie, kien aŭ por kio. Ili havis aliajn problemojn. Senpasportaj kompatinduloj estis ilia plej malgrava zorgo. Se mi ne havis monon por dormejo kaj kuŝigis min en iu angulo, mi kuŝis je la postan mateno ĝuste tiel trankvile kaj senkulpe kiel mi kuŝigis min vespere. Kaj centfoje bastonulo preterpaŝis, kaj centfoje li bone atentis, ke neniu erare forŝtelu min. Mi tute ne kuraĝas pensi pri tio, kio okazus en aliaj landoj, se povra junulo aŭ eĉ tuta familio dormus sur pordega trairejo aŭ pasigus la nokton sur benko sen esti arestita kaj malaperinta pro vagabondado kaj senhejmeco en prizonon aŭ en labordomon. Germanion certe tuj detruus tertremo kaj diluvo Anglion, se tia viro, kiu kuraĝas senhejmi, ne estus arestita kaj ĵetita en karceron por sufiĉe longa tempo. Ekzistas ja tuta vico de landoj, kie senhejmeco kaj senrimedeco estas krimo; tio estas hazarde la samaj, en kiuj energia rabo, se ili nur ne kaptas vin, ne estas krimo, sed la unua paŝo al estimata civitano.

Kiam mi kuŝis sur benko, okazis, ke bastonulo vekis min por diri, ke tuj pluvos, ke mi agus bone, se mi irus al la transa pordega vojo aŭ al la remizoG ĉe la alia fino de la strato, kie pajlo estas, kie mi pli bone povus dormi kaj kie ne enpluvas.

Se mi malsatis, mi iris en panvendejon kaj diris al la viro aŭ al la ino, ke mi ne havas monon, sed tiom pli da malsato, kaj mi ricevis panon. Neniu naŭzigis al mi la ekziston per la enua demando: „Kial vi ne laboras? Vi estas ja forta kaj sana viro!“

Tion ili konsiderus grava malĝentileco. Estis ja tiel, se mi ne laboris, mi certe havis bonajn kaŭzojn por tio; kaj demandi min pro tiuj kaŭzoj, tion ili konsideris malĝentila.

Kiom da ŝipoj tie ekveturis! Kelkajn tagojn eĉ ses. Certe estis laboro sur tiu aŭ alia. Sed mi ne zorgis pri tio. Mi ne postkuris la laboron. Ja kial? La hispana printempo venis.

Pri laboro mi zorgu? Mi estis en la mondo, mi vivis, vivoplenis, mi spiris la aeron. La vivo tiel mirinde belis, la suno tiel oris kaj varmis, la lando tiel fabelece ĉarmis, ĉiuj homoj tiel afablis, eĉ se ili iris en ĉifonvestoj, ĉiuj homoj tiel ĝentilis, kaj pli ol ĉio alia estis tie tiom multe da aŭtentika libero. Ne estis miraklo. La lando ja ne partoprenis en la milito por la libero kaj la demokratio en la mondo. Tial la milito ĉi tie ne gajnis la liberon, kaj la homoj ne perdis ĝin.

Estas tiel neimageble ridinde, ke ĉiuj landoj, kiuj asertas pri si, esti la plej liberaj landoj, donas en la realo al siaj loĝantoj la plej limigitan liberon kaj tenas ilin dum la tuta vivo sub kuratorecoG. Suspektinda estas ĉiu lando, en kiu oni tiom parolas pri la libero, kiu laŭdire troveblas ene de ĝiaj limoj. Kaj se mi vidas dum la enveturo en havenon de granda lando gigantan statuon de la Libero, neniu devas rakonti al mi, kio okazas post la statuo. Kie oni tiel laŭte devas krii: ,Ni estas popolo de liberaj homoj!‘, tie oni volas nur kaŝi la fakton, ke la libero estas entombigita, aŭ ke oni tiom prironĝis ĝin per centmiloj da leĝoj, ordonoj, dekretoj, instrukcioj, regularoj kaj policaj bastonoj, ke restis nur la kriado, la laŭta fanfara bruego kaj la diinoj de libero. En Hispanio neniu homo parolas pri libero, kaj en alia lando, en kiu oni same ne parolas pri libero, mi foje aŭdis mencion de la vorto mallibero. Tiun vorton oni parolis okaze de manifestacio. La manifestacio, kiun partoprenis la tuta loĝantaro, ĉe kiu honorindaj civitanoj ne timis iri post la flagoj de komunistoj kaj anarkiistoj, kaj ĉe kiu la komunistoj sin trovis ne tro noblaj por marŝi malantaŭ la flagoj de la patrio, okazis protesto kontraŭ la polico, kiu provis enkonduki laŭ la prusa modelo specon de deviga registriĝo por la loĝantaro. Ĝustadire, ĝi proponis nur, ke ĉiu civitano unu fojon ĉiujare registrigu en policejo sian adreson, sian nomon, sian aĝon kaj sian profesion. Sed la loĝantaro tuj flaris la diablon sub la masko kaj sciis jam ekde la unua vorto, ke tio estus nur la komenco de la deviga registriĝo.

Ekzistas hodiaŭ neniu homo surtere, kiu ne scias, kion signifas Germanio. La milito kontraŭ Britlando kaj Usono estis la plej bona reklamo por Germanio kaj por germana laboro. Ke Prusujo estas lando, scias nur malmultaj homoj surtere. Kiam oni aŭdas en Usono kaj en multaj aliaj landoj la vorton „Prusujo“, tiam oni neniam ligas ĝin al la lando Prusujo aŭ al ties loĝantoj, sed ĝi estas sinonimo por la strangolado de la libero kaj por polica kuratoreco.

Kiam mi estis en Barcelono, mi preteriris iutage grandan konstruaĵon, kaj mi aŭdis kriojn, plorĝemojn kaj veadon penetri el tiu konstruaĵo.

„Kio tie okazas?“ mi demandis viron, kiu ĝuste preteriris. „Tio estas la armea prizono“, li diris al mi.

„Sed kial la homoj tie krias tiel kordisŝire?“ „La homoj, ĉu? Sed ili estas ja komunistoj.“

„Ili ja ne devas krii, se ili estas komunistoj.“

“Ĉu vi vere ne komprenas? Oni nun tradraŝas kaj torturas ilin.“

„Sed kial do?“

„Ili estas ja komunistoj.“

„Tion vi nun jam la trian fojon diris al mi.“

„Tial oni ja mortbatas ilin. Vespere oni tiam elportos kaj enterigos ilin.“

„Ĉu ili do estas krimuloj?“

„Ne, sed komunistoj.“

„Tial oni torturas kaj mortbatas ilin, ĉu?“

„Jes, ili volas fari ĉion alia. Al ili ĉio ne sufiĉe taŭgas. Ili volas nin fari sklavoj [50], tiel, ke ni ne plu povos fari, kion ni volas. La ŝtato faru sola ĉion, kaj ni ĉiuj estu nur ankoraŭ la laboristoj de la ŝtato. Sed tion ni ne volas havi. Ni volas labori, tiam, kiam ni volas, kiel ni volas, kie ni volas kaj kion ni volas. Kaj se ni ne volas labori, sed morti pro malsato, ni ankaŭ tiukaze ne volas, ke iu enmiksiĝu. Sed la komunistoj volas enmiksiĝi en nian tutan vivon, kaj la ŝtato komandu ĉion. Tute juste, ke oni mortbatas ilin.“

Ĉu mi pro tio kondamnu Hispanion? Mi eĉ ne pensas pri tio. Ĉiu epoko kaj ĉiu lando, kiom ajn civilizita, havas siajn persekutojn de kristanoj, siajn herezulajn aŭtodafeojnG kaj torturojn de sorĉistinoj. En Usono la herezuloj estas ne pli bone traktataj ol en Hispanio. La malĝojiga, la lamentinda, sed tute homa afero estas, ke tiuj, kiuj ĵus hieraŭ mem estis la persekutatoj, nun estas la plej kruelaj persekutantoj. Kaj inter tiuj bestaĉaj persekutantoj nun jam troviĝas ankaŭ la komunistoj. La plipostulantoj, la antaŭenpuŝantoj estas ĉiam persekutataj. Viro, kiu enmigris antaŭ kvin jaroj Usonon kaj hieraŭ ricevis sian duan ateston pri ŝtataneco, hodiaŭ estas la viro, kiu plej sovaĝe krias: ,Firme riglu la limojn, ne plu enlasu iun.‘ Kaj tamen ili ĉiuj estas nur enmigrintoj kaj filoj de enmigrintoj, eĉ la prezidento…

Kial mi postkuru la laboron? Jen oni staras antaŭ tiu, kiu havas laboron por disdoni kaj estas traktata kiel altrudiĝema petanto de almozoj. „Mi nun ne havas tempon, revenu pli malfrue. „Sed se foje la laboristo diras: ,Mi nun ne havas tempon aŭ mi ne emas labori por vi‘, tiukaze estas revolucio, striko, skuado de la fundamentoj je la komuna prospero, kaj la polico venas, kaj tutaj miliciaj regimentoj almarŝas kaj starigas la mitralojn. Jen la vero: estas kelkfoje malpli hontige peti pri pano ol peti laboron. Kaj tamen, ĉu la ŝipestro sola povas veturigi sian ladokeston, sen la laboristo [51]? Ĉu la inĝeniero sola povas konstrui siajn lokomotivojn sen la laboristo? Sed la laboristo devas peti kun ĉapelo enmane pro laboro, devas stari kiel hundo batota, devas ridi pri la kretena ŝerco de la labordonanto, kvankam li tute ne emas ridi, nur por teni en bona humoro la ŝipestron aŭ la inĝenieron aŭ la mastron aŭ la skipestron de laboristoj aŭ kiun ajn, kiu havas la kompetenton diri la aŭtoritatajn vortojn: ,Ni dungas vin!‘

Se mi tiel humile devas peti pro laboro por ricevi ĝin, mi povas peti ankaŭ postrestintajn tagmanĝojn en gastejoj.

Hotelkuiristo ne tiel malestime traktas min, kiel jam traktis min homoj, de kiuj mi petis laboron.

Do, kial postkuri la laboron, se la suno tiel ore brilas, se ĉie estas loko por dormi kaj ĉiuj homoj afablas kaj ĝentilas, se neniu policisto volas ekscii ion de mi, se neniu bastonulo traserĉas miajn poŝojn pro la perdita recepto kiel oni faras flekseblan vitron?

Mi ekhavis apetiton pri fiŝoj, kaj mi opiniis, se mi volas manĝi fiŝojn, estas plej simple havigi ilin, kaj por havigi ilin, mi devos ilin kapti. Panon, supon kaj ĉemizon mi ja facile povis havigi al mi; sed peti kiel almozulo ilaron por kapti fiŝojn, tio vere ŝajnis tro moderna al mi. Mi tial atentis, kiam pasaĝerŝipoMT venis kaj la vojaĝantoj forlasis la doganan™ konstruaĵon. Tie iu transdonis valizon al mi, kaj kiam mi redonis tiun valizon al la posedanto en la hotelo, mi ricevis tri pesetojn surmanen.

Kun tiu mono mi iris en butikon kaj aĉetis fadenon kaj hokon por kapti fiŝojn. Tio entute kostis proksimume peseton. Kvazaŭ preterpase mi rakontis al la vendisto, ke mi estas maristo, kiu perdis sian ŝipon. Jen la vendisto ridis, envolvis sufiĉe zorgeme miajn aĵojn en paperon kaj transdonis ilin al mi kun: „Favor![52] Mi volis preni mian kvitancon, sed la vendisto ridetis, disŝiris per eleganta gesto la kvitancon, ĵetis ĝin per alia eleganta gesto malantaŭ la ŝultron, kliniĝis ĝentile kaj diris: „Estas pagite, mi tre dankas! Multe da plezuro ĉe la kaptado de fiŝoj, sinjoro.“

Kaj en tiu ĉi lando mi postkuru la laboron? Tiun landon mi forlasu? Mi ja ne meritus, ke la hispana suno brilus sur min.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.