La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MORTULA ŜIPO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

41

Kun la aliaj ŝipanoj mi konversaciis nur tre malofte. Plej ofte ili grumblis, fihumoris kaj dormemis, se ili ne estis ebriaj, kio okazis en ĉiu haveno. Sed, por diri la veron, estis ja ili, kiuj ne parolis kun ni. Mi estis ja nur subhejtisto, kiel Stanislav. Kaj la subhejtisto ne samrangas, tute ne samrangas kun rudristo, li eĉ ne havas la rangon de ferdeklaboristo. Ili ĉiuj estas grandaj moŝtoj kompare al subhejtisto. La subhejtisto metas la fingrojn en koton kaj cindron, kaj tial li des pli estas nur koto kaj cindro. Se oni tuŝus la subhejtiston, povus okazi, ke oni malpurigus siajn fingrojn. Kaj nun imagu la ĉarpentiston aŭ, kiel ekzemplon, eĉ pli altan rangon, la maaton. Kompare al ili oni estas nur vermo. Neniu kapablas tiel bone fari fajnajn kaj superfajnajn rangodiferencigojn kiel la laboristoj.

Sed nun ekzemple en fabriko. Tiu, kiu rajtas torniG la ŝraŭbojn, po mil kaj ĉiujn laŭ ŝablono, kia granda homo tiu estas rilate al tiu, kiu devas forporti la ŝraŭbojn per korbo. Kaj tiu, kiu rajtas forporti la ŝraŭbojn, kia neatingebla gravulo li estas kompare al tiu, kiu rajtas nur balai la laborhalojn. Kaj tiu, kiu rajtas balai, frapas sian bruston kaj diras: „Ha, tiu traserĉas ja nur la rubaĵon, li devas traserĉi la latunsplitojn, kun li mi ne povas montri min. Kiel tio aspektus?“

Inter la mortintoj la rangodiferencoj ne finiĝas. Ili eĉ pli grandiĝas. Tiu, sur kiun oni kungratis nur iom da tero ĉe la malantaŭa muro, ĉar ie li devas kuŝi, estas nenio. Tiu, kiu estas entombigita en abia ĉerko, jam pli gravas. Nokte, kiam ili dancas, li atentas la terkovriton eĉ ne per rigardo, sed sopire transrigardas al tiuj, kiuj dancas kun siaj kverkaj ĉerkoj. Kaj al tiuj, kiuj promenas majeste kun siaj metalaj kaj angule orumitaj ĉerkoj, li tute ne kuraĝas suprenrigardi; tion tiuj cetere malpermesus al li kun emfazo. Por povi klare kompreni ĉion ĉi jam antaŭe, kelkaj el ili estas ja entombigitaj en metalaj ĉerkoj kun orumitaj anguloj kaj la aliaj estas kovritaj per iom da tero en kvarangulaj lignokestoj en iu aĉa loko de la tombejo. Nur la vermoj kaj la raŭpoj, la revoluciaj ordigantoj kaj radikalaj ŝanĝantoj, ne akceptas rangodiferencojn. Ili ĉiuj egale blankas kaj egale grandas, kaj ili volas manĝi; kaj la manĝon ili prenas al si tie, kie ili povas preni ĝin; ili prenas ĝin el metala ĉerko kun orumitaj anguloj simile tiel rapide kiel el kesto.

La sinjoro ĉarpentisto kaj la sinjoro maato kaj la sinjoro donkeyman [123] estis petty-oficiroj, suboficiroj. Ili precize tiel malpure aspektis kiel ni, ili ankaŭ ne pli longe veturis ol ni, por la regula veturado de Jorike ili multe malpli gravis ol ni, sed la subhejtistoj devis priservi la sinjoron donkeyman. Ili devis alporti el la kuirejo la manĝon por li, devis surtabligi ĝin kaj poste detabligi. Por ke la rangodiferenco ne estu tuŝata. La donkeyman estas la vinĉomaŝinisto, kaj kiam la ŝipo enhavenas kaj la hejtistoj kaj la subhejtistoj taglaboras, li devas hejti la kaldronegojn, ankaŭ nokte. Dum la veturo li nur fuŝe kaj tuŝe laboras. Jen li iom purigas la maŝinojn, jen li lubrikas lagron, jen li devas malmunti kaj ellavi iun memlubrikantan maŝinparton, kaj jen li devas preni de ie iun koton kaj demeti ĝin ie aliloke. Tial li ne devas dormi en la grandaj kajutoj, sed en malgrandaj, kie estas nur du aŭ tri litbenkoj, kaj tial li ricevas dimanĉe grian pudingon kun frambosuko kaj en la semajno dufoje bakitajn prunojn en blua amelo. Sed, se ni dufoje semajne ricevis bakitajn prunojn kun ŝtoniĝintaj salfiŝoj, tiam li ricevis trifoje bakitajn prunojn. Li, la maato, la ĉarpentisto, la suboficiroj. Pro tio li devis ĉiam kontroli nin kaj atenti pri tio, ke ni ekzemple ne malfermŝraŭbu kaldronholdon dum ŝtorma vetero, kiam la pobaj holdoj ankoraŭ enhavas kelkajn kilogramojn da karbo. Kion Cezaro farus kun siaj armeoj, se li ne havus suboficirojn, kiuj staras sur la unua ŝtupo de la kariero al generalfeldmarŝalo? Suboficiroj, kiuj venas de supre ne uzeblas; ili devas veni de sube, ankoraŭ hieraŭ batitaj, tiuj bone uzeblas, tiuj plej bone povas batadi iun.

Poste sekvis la rudristoj kaj la ferdeklaboristoj. Stanislav havis pli da kapabloj ol ĉiuj tri rudristoj kune, sed li estis nur koto. Ili efektive nur tiam bone fartus, se estus ordonite, ke la subhejtistoj, kiam ili intencas preteriri iun donkeyman, devas demandi, ĉu estas permesate preteriri.

Kaj tamen ili ĉiuj estis mortuloj, kaj tamen ili ĉiuj troviĝis sur la vojo al la fiŝoj.

Se oni ne ĝuste tuŝis ilian majestecan senton, eblis harmonia vivo kun ili, kaj ili sentis kiel ni, ke ni sidas en la sama merdo. Tiuj ferdeklaboristoj, kiuj ne tiom ofte marveturis kiel la aliaj, ankoraŭ tro malcertis pri ni, la oldaj marhundoj, por evoluigi iun rangosenton. Dum la paso de tempo tamen ekestis sento de kuneco, kies kaŭzo estis nia komuna sorto. Ni ĉiuj estis forblovitoj, spite tion, ke neniu el ni volis koncedi tion kaj eĉ plu esperis, ke li iam povu forsalti. Nin ĉiujn minacis la sama sorto de gladiatora oferiĝo, kion ni ĉiuj sciis sen sincere diri tion. Maristoj ne parolas pri ŝiprompo kaj ne pri ŝipdrono, tio ne estus bona. Tio nur logus la skeletulon sur la ŝipon.

Sed ĝuste tiu anticipanta scio, tiu dentklaka kalkulado de la tagoj de haveno al haveno, tiu memgarda neparolado pri la fakto, ke, kiom ajn longe daŭros, ni tamen proksimiĝas tagon post tago pli certe al la lasta tago, kiam temos pri la brutala batalo por la nuda vivo, interligis nin per stranga bendo.

Neniam iu el ni iris sola en la havenon, ni ĉiam iris duope aŭ triope. Marrabistoj ne je kvarono tiel aĉe aspektis kiel ni. Ni neniam eniĝis en kverelojn kun la maristoj de aliaj ŝipoj. Ni estis tro kotaj kaj tro ĉifonitaj, kaj ili ne reagis al provokoj. Ni povis diri, kion ajn ni volis, ili kondutis, kvazaŭ ili ne aŭdus tion, ili eltrinkis sian vinon aŭ brandon kaj tiam foriris. Ili estis la honesta laborista klaso [124], la kvara socia rango; ni estis la kvina, kiu tiom longe ne estos en la vico, ĝis kiam la kvara ankoraŭ sidos ĉe la manĝokripo. Eble ni estis eĉ la sesa kaj devis atendi ankoraŭ kelkajn jarcentojn.

Tiuj de la kvara, de la honesta rango, ankaŭ tial evitis nian societon, ĉar ili rigardis nin banditoj. Tio ni ja vere estis. Al ni ĉio estis egala. Kio ajn okazus, pli aĉa ne povus okazi al ni. Ek do, murdu lin.

Se ni venis en maristan tavernon, la mastrumanto ĉiam timeme klopodis, por ke ni tiom rapide kiom eblas foriru, kvankam ni ĵetis ĉion sur la tablon, kion ni havis en la poŝo aŭ en la buŝo, ĉar la poŝoj estis disŝiritaj, aŭ ankaŭ en ĉapoledo, se ĝi ekzistis ankoraŭ. Ni estis bonaj klientoj, sed tiom longe, kiom ni troviĝis en la taverno, la mastrumanto rigardadis al ni kaj li observis ĉiun nian paŝon kaj mienon. Se ŝajnis al li, ke iu el ni okule tikis kaj tro okulfrape rigardis al iu el la honesta rango, la mastrumanto iris tuj al la alrigardato kaj persvadis lin, ke li forlasu la tavernon. Li devis lin trakti memgarde kaj delikatsente. Estis ja tiel, ke, se la viro rimarkus pri kio temas, li eble tamen ion dirus tra la dentoj. Kaj tiam la tumulto komenciĝus.

Verŝajne pro la troa laboro, kiun ni devis fari, pro la stranga, senespera situacio, en kiu ni ĉiuj troviĝis, pro la seninterrompa nervostreĉiga atendado de la krakonta krio de la surrifiĝonta Jorike, kiu ne volas iri al la fiŝoj, enfosiĝis en niajn vizaĝojn iom post iom io, kio plenigis ĉiujn homojn, kiuj ne veturis sur Jorike, per nedirebla hororo. En niaj vizaĝoj kaj en niaj okuloj certe io videblis, kio foje paligis kaj kriigis inojn, kiam ni neatendite enpaŝis ilian vidkampon. Eĉ viroj nin rigardis timeme kaj turnis sin al alia direkto por iri alian vojon, por ne devi preteriri nin. La polico tiom longe sekvis nin per la okuloj, kiom ili ankoraŭ povis vidi ion de ni. Strange estis rilate al infanoj. Kelkaj komencis krii, kiam ili ekvidis nin, kaj forkuris kiel ĉasate, male aliaj ekstaris, vaste malfermis la okulojn, kiam ni preteriris, kaj kelkaj sekvis nin senspire, kvazaŭ ili vidis materiiĝintajn sonĝofigurojn, kaj kelkaj, kio estis sufiĉe kurioza, proksimiĝis al ni, mansalutis nin, alridetis nin kaj diris: „Bonan tagon, viro!“ aŭ „Bonan tagon, maristo!“ aŭ ion tian. Sed inter tiuj, kiuj mansalutis nin, estis denove kelkaj, kiuj, post sia mansaluto suprenrigardis per grandaj okuloj kaj algapis nin kun vaste malfermitaj buŝoj, poste subite forkuris kaj ne plu turnis sin.

Ĉu ni estis tiel mortaj, ke la infanaj animoj vidis la morton en ni kaj sentis ĝin? Ĉu ni aperis antaŭ la infanoj, kiam ili ankoraŭ sonĝis sub la koro de siaj patrinoj? Ĉu kunligiĝis sekreta bendo ĉirkaŭ ni, la forirantoj kaj mortontoj kaj la infanaj animoj, kiuj ĵus transpaŝis la sojlon de la vivo kaj ankoraŭ portis la ombron de la nekonata regno en sia konscio? Ni, la forirantoj - ili la alvenantoj, la parenceco estis en la kontrasto.

Pure laviĝintaj ni neniam estis. Per sablo kaj cindro oni ne povas lavi sin pura. Se oni ekpripensis en haveno, ke oni bezonas ankaŭ sapon, la mono jam estis elspezita por aliaj aĵoj, kiuj ŝajnis same gravaj al ni, vino kaj kantado kaj ĉio cetera. Ankoraŭ ni povis kanti. Ni kriaĉis kaj hurladis, sed neniu vokis malsupren el la fenestro, ke ni silentu. Ili memgardis. La polico nenion aŭdis kaj vidis.

Kelkfoje ni ja aĉetis sapopecon, sed oni havis ĝin nur dum kelkaj horoj. Poste ĝi estis for por ĉiam. Oni ne povas teni la sapon enbuŝe dum la tuta tago, por gardi ĝin. Kaj ĉar oni ankaŭ la monon ne ĉiam povis teni en la buŝo kaj ankaŭ ne volis, ke iu ŝtelu ĝin, oni ĝin elspezis. La plej simpla afero de la mondo.

Okazis, ke ni lasis nin razi, se ni ne forgesis tion kaj ankoraŭ havis monon, aŭ se ni hazarde rigardis sur montrofenestron kaj ne plu rekonis nin mem. Spegulon ni ja ne havis. Tio estis bona, ĉar tiel neniu sciis kiel lia propra vizaĝo aspektas. Tiu, kiu tiel terure aspektis, ke la inoj ekkriis kaj kaŝis sin en la domoj, estis ĉiam la alia, ne raziĝinta, kun ruĝa vizaĝo kaj vundskrapita de sablo kaj cindro, kun nudaj brakoj tute kovritaj de brulcikatroj kaj kun vestaĵoj bruldifektitaj, truigitaj, disŝiritaj, ĉifonaspektaj.

Anglan, francan, germanan, danan aŭ nederlandan havenon ni neniam vizitis. Tio ne estis nia tereno. Ni vizitis havenojn ĉe la marbordo de Afriko aŭ de Sirio. Nur malofte ni enkajiĝis en Hispanio aŭ Portugalo, plej ofte ni ankris en ekstera rodo kaj transprenis la kargon fare de malpezaj ŝipoj kaj boatoj. La ŝipestro certe sciis, kial li ne alkajiĝis en kelkaj havenoj, sed restis en rodo. En tiuj kazoj li signalis, ke boato venu, kaj veturis en la havenon, por ordigi la paperojn ĉe la konsulo aŭ ĉe la havenaj aŭtoritatoj.

Ni iris niajn proprajn vojojn. Ne ekzistas mortulaj ŝipoj. Tio estas aferoj el la tempo antaŭ la milito. Ili ne ekzistas, ĉar oni ne vidas ilin en haveno, en konata haveno. Ili estas tie ekstere en foraj lokoj, kie ĉiu golfo estas haveno, se oni konstruis tie remizon. En la ĉinaj teritoriaj akvoj, en la barataj, en la persaj, en la malajaj, ĉe la bordoj de la suda kaj orienta Mediteraneo, ĉe la bordoj de Madagaskaro, ĉe la okcidentaj kaj orientaj bordoj de Afriko, ĉeborde de Sudameriko, en la Suda Pacifiko. Sufiĉe da loko por ĉiuj kaj por kelkaj pliaj miloj. Tiel certe, kiel oni neniam povos forpeli ĉiujn vagabondojn de la vojoj sur la tero, ĉar ja ankaŭ tute honestaj homoj povas troviĝi inter ili, al kiuj mankas momente nur iom da mono, tiel certe oni ne povos forpeli la mortulajn ŝipojn de la sep maroj. Tiu, kiu volus serĉi ilin, ilin ne trovus. Estas ja trioble pli da akvo sur la terglobo ol firma tero; kaj tie, kie estas akvo, estas ankaŭ vojo por ŝipo, sed tie, kie estas firma tero, tute ne devas esti vojo por vagabondo.

Neniam iu estus trovinta la mortulan ŝipon Jorike. Ĝi havis ŝipestron, kiu regis sian metion. Li scipovis kiel konduti antaŭ princoj, ili rigardus lin samrangulo. Se iu ion suspektis, li superruzis la plej lertajn. Liaj paperoj ĉiam estis en ordo, se temis pri Jorike kaj pri ties stomaka enhavo. Neniu dekfoje koncesiita poŝta vaporŝipo povis montri pli bonajn paperojn. Kaj la ŝiplibro, ĉu? Ĝi precizis ĝisminute.

Jen unufoje proksimiĝis hispana militŝipeto, kiam ni ankoraŭ estis interne de la marlimo. La ŝipeto serĉis. Ĉiu infano sciis, ke spicita bovaĵo kun ostoj estas bona negoco.

La ŝipeto signalis, sed la ŝipestro fajfis pri tio. Tiam la ŝipeto pafis la haltsignalon. Jorike haltis. Estis tro malfrue, ni ankoraŭ troviĝis interne. Nu, tiaj ŝipoj ion tian ja ne respektas. Ili ankaŭ ekstere de la limo provas kapti la predon. La ŝipestro antaŭ la tribunalo devas pruvi, ke li ne plu enestis, sed eksteris jam unu kaj duonon da marmejloj. Tion li do pruvu, tio ne estas tiel simpla. Limpaliso ne staras en la akvo. La rumĉasistoj en Usono tute ne konas marlimojn. Ĉeokaze la ŝipestro tamen sukcesas pruvi, ke li eksteris. Nu, tiukaze oni simple pagas. Kaj post tridek minutoj oni jam denove provas ĝin en iu alia loko. Nur la homo, la simpla homo, devas respekti la leĝon, la ŝtato ne devas fari tion. Ĝi estas ĉiopotenca. La homo devas havi moralon, la ŝtato ne konas moralon. Ĝi murdas, se ĝi trovas konvena tion, ĝi ŝtelas, se ĝi trovas konvena tion; ĝi rabas la infanojn de la patrinoj, se ĝi trovas konvena tion; ĝi disrompas geedzecajn vivojn. Ĝi agas laŭ sia plaĉo. Por ĝi ne ekzistas tiu Dio en la ĉielo, kiun ĝi devigas la homojn kredi helpe de korpaj kaj vivaj punoj. Por ĝi ne ekzistas ordonoj de Dio, kiujn ĝi lasas kvazaŭ marteli helpe de bastono en la kapojn de la infanoj. Ĝi faras mem siajn leĝojn, ĉar ĝi estas la Ĉiopotenco, la Ĉioscianta kaj la Ĉieestanta. Ĝi faras mem siajn ordonojn, kaj se ili horon poste ne plu plaĉas al ĝi, ĝi mem transpaŝas ilin. Ĝi ne havas juĝiston super si, kiu postulas klarigojn de ĝi, kaj se la homoj komencas suspekti ion, ĝi svingas zigzage antaŭ iliaj okuloj la ruĝan-blankan-bluan hura-hura-huraan flagon, ĝis la homoj tute konfuziĝas en la kapo, kaj ĝi krias laŭte en iliajn orelojn: „Hejmo kaj fajrejo- infano kaj edzino“ kaj ĝi blovas en iliajn nazotruojn la fumon: Pripensu vian glorriĉan pasintecon. Kaj tiam la homoj papage rebabilas ĉion, ĉar la Ĉiopotenco en persista laboro faris el ili maŝinojn kaj aŭtomatojn, kiuj ĝuste tiel movas siajn brakojn, krurojn, okulojn, lipojn, korojn kaj cerboĉelojn, kiel la ĉiopotenca ŝtato volas havi tion. Tion eĉ la ĉiopotenca Dio ne atingis, kaj ja ankaŭ li lertis kaj spertis. Sed kompare al tiu ĉi monstro li nur estas kompatinda fuŝulo. Liaj homoj tute memstare agis, tuj kiam ili povis movi siajn brakojn kaj krurojn. Ili forkuris de li, ne respektis liajn ordonojn, pekis kiel freneziĝintoj kaj fine detronigis lin. Ĉe la nova ĉiopotenca Dio estas pli komplike por ili, ĉar tiu ankoraŭ estas tro juna kaj ĉar ili ankoraŭ ne kuraĝas treti sur liajn piedojn kaj deŝiri la pomon de la arbo.

Ni haltis. Alia eblo ja ne restis al ni. Aliokaze la ŝipeto eksplodigus nin ĉielen. Kaj tiam ili surŝipiĝis.

„Ni volas rigardi la paperojn. Bone, dankon, tiuj estas en ordo. Ni ja foje rajtas kontroli. Ni ne longe okupos vin. Nur kelkajn minutojn.“

„Bonvolu, bonvolu, sinjoroj, sed ne tro longe. Mi malfruas, aliokaze mi devus postuli monkompenson de via registaro.“ La ŝipestro ridas. Kiel la viro povis ridi! Per sia ridado, kiu parte tiel ironiis kaj parte tiel eksterordinare gajis, li forviŝis ĉion, kio eble ankoraŭ ŝajnis suspektinda.

La bonaj homoj aŭdis ion pri spicita bovaĵo kun ostoj.

Kiel formikoj ili rampadis en la kargoholdoj kaj serĉis spicitan bovaĵon el Ĉikago. Kaj la ŝipestro ridis kaj ridis.

Ne estis iu spicita bovaĵo. En la kuirejo estis kelkaj ladujoj, por la propra uzo de la mezŝipo.

Sed jen estis kakao. Nederlanda, garantiate pura, senolea, Van Houtens. Kestoj kaj kestoj, ĉiuj plenaj. La tuta kakao en ladujoj, por ke la aromo ne perdiĝu.

La kontroloficisto fingrotuŝis keston, kiu kuŝis meze de la aliaj. La kesto aperis supre. Li ordonis malfermi ĝin.

Kaj la ŝipestro ridis. La oficiro nervoziĝis. Li volis kaŝi tion, sed li ne povis. La ridado preskaŭ frenezigis lin.

Belaj grandaj ladujoj. Ĉiuj fermgluitaj per etikedoj. La ŝipestro iris al la kesto, elprenis ladujon kaj transdonis ĝin al la oficiro, kun tre sarkasma tono en sia ridado. La oficiro rigardis al la ŝipestro, poste rigardis la ladujon, kaj nun per decida paŝo proksimiĝis al la malfermita kesto kaj mem elprenis ladujon, kiu estis apud la vaka loko. Li haste forŝiris la etikedon kaj malfermis la ladujon. Estis… kakao.

La ŝipestro tiel ridis, ke lia tuta korpo skuiĝis.

Subite la oficiro rememoris pri la spicita bovaĵo kun ostoj, kaj li elŝutis la tutan kakaon el la ladujo.

Jen kakao. Nenio alia enestis. Nenio alia krom garantiate pura senolea Van Houtens - kakao.

Sed la oficiro, kiu tremis pro nervozeco, forprenis nun ladujon el la mano de la ŝipestro, forŝiris la etikedon, levis la ladan kovrilon, kaj jen estis… kakao. Li refermis la ladujon per la kovrilo kaj redonis ĝin al la ŝipestro, dirante: „Dankon!“

Kion la ŝipestro sentis, kiam la oficiro prenis la ladujon el sia mano, tion nur li mem scias. Sed li ridis tiel, ke oni povis aŭdi tion ĝis sur la militŝipeto, ĉe nia flanko.

La oficiro pardonpetis, transdonis la manifestonMT, la revizian dokumenton, en kiun li skribis la signon de la malfermita kesto, kun la kvitanco por ambaŭ difektitaj kakaoladujoj, li eniris kun siaj subuloj en la ŝaluponMT kaj reveturis al sia ŝipo.

Kiam li depuŝiĝis, la ŝipestro kriis transen al la kuirejo: „Kuiristo, hodiaŭ vespere kakaon por la ŝipanaro kaj kukon kun sekaj vinberoj.“

Tiam li pli proksimiĝis al la kesto, serĉis dum iom da tempo, ĝis li trovis la deziritan ladujon, elprenis kaj transdonis ĝin al la kuiristo. Poste li ordonis per najloj refermi kaj stivi la keston.

Mi staris sur la ferdeko, kiam tio okazis. Kaj ĉar oni neniam preterlasu bonan okazon, mi tuj nokte provis flankenigi kelkajn kakaoladujojn. En la sekvonta haveno ili ĉiam enspezigas kelkajn ŝilingojn, oni ankaŭ povas interŝanĝi ilin kontraŭ tabako.

Kvin da ili mi flankenmetis kaj stivis en holdo.

Ĉe la transdono de la vaĉo mi diris al Stanislav: „Ĉu vi jam foje pensis pri la kakao? Honesta metio. Eblas enspezi kelkajn ŝilingojn.“

„Jen eĉ ne ŝilingo enspezeblas. Ja, se estus kakao! Sed estas ja kakaokugloj, kaj se vi ne povas vendi aldone la ĝustajn kakaomuelilojn, vi ricevus eĉ ne unu pencon por tio.“

Tion mi trovis suspektiga. Stanislav do jam pripensis pri la honesta metio. Verŝajne li jam malfermis keston, kiam la dua ankoraŭ pendis ĉe la gruo.

Mi tuj grimpis supren en la holdon kaj malfermis ladujon. Stanislav pravis. Estis kakaokugloj. Tre duraj, kun latunaj ingoj. En la dua ladujo troviĝis la samaj. En la tria, kvara, kvina, la samaj. Mi bele refermis kaj remetis ilin en la kestojn. Por arabaj kaj marokaj kakaokugloj mi ne interesiĝis; la ĝustajn muelilojn, se ni estus havintaj ilin sur la ŝipo, mi ja tamen ne povis kaŝi sen risko.

Nur la ŝipestro kapablis transformi kakaokuglojn en kakaopulvoron. Li kapablis fari tion per du manieroj. Li povis plenumi la miraklon per tio, ke li lasis la ladujon en la kesto, sed li povis fari ĝin ankaŭ per tio, ke li prenis la ladujon sur la manon. Li estis majstro de la nigra magio [125]. Jes, sinjoro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.