|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Elektran lumon Jorike ne havis; evidente ŝi eĉ ne sciis en sia senkulpeco, ke io tia ekzistas. La kajuton lumigis petrola lampo. Oni tamen tiel devis nomi tiun lumaparaton. Ĝi estis misformita ladujo kun surŝraŭbita brulilo el fera lado, kiun oni prilaboris per trompaj artifikoj tiel, ke oni kredu ĝin pura latuno. Eble estis tempo, en kiu funkciis tiu trompo. Sed ĉar ĉiu infano scias, ke latuno ne rustiĝas, kaj ĉar de tiu latuna krono postrestis nur la rusto, kiu pro longa kutimiĝo kuntenis sin en la formo de cilindra brulilo, la trompo evidentiĝis, kompreneble en tempo, kiam la lampo ne plu interŝanĝeblis, ĉar la garantia tempo jam pasis. La lampo iam havis ankaŭ cilindron. La restaĵeto de tiu cilindro estis sole nur tial sendube identigebla kiel postrestaĵo de uzebla lampocilindro, ĉar ĉeokaze ĉirkaŭflirtis en la kajuto la demando: ,Kies vico estas hodiaŭ purigi la cilindron?‘ Neniam estis ies vico, kaj neniam iu tuŝis ĝin. Tion oni cetere demandis nur pro longa kutimo, por lasi al si la supozon, ke ni posedas lampan cilindron. Mi neniam vidis iun, kiu havus tiom da kuraĝo tuŝi ĝin. Tion la cilindro ne estus transvivinta. Delikata rekta tuŝo de la cilindro estus farinta polvon el ĝi, la misfarinto estus respondeca pro tio, oni subtrahus la cilindron de la salajro, kaj tiumaniere la kompanio ricevus novan cilindron. Sed tial ne tuj la ŝipo. Ie oni ja estus trovinta vitropecon, kiu per la demando: Kies vico hodiaŭ estas?‘ ricevus la formon de cilindro. La lampo mem estis iu el tiuj lampoj, kiujn portis la sep virgulinoj, kiam ili estis memgardaj. Pro tiaj cirkonstancoj ne havus sencon atendi, ke ĝi povu prilumi eĉ nur mizere maristan kajuton. Ankaŭ la meĉoG estis ankoraŭ la sama, kiun virgulino tranĉis el sia lana subjupo. La oleo, kiun ni ricevis por la lampo, kaj kiun oni cele al trompo nomis petrolo, kelkfoje eĉ diamantoleo, jam estis rancaG, kiam la virgulinoj verŝis oleon en siajn lampojn. En la intertempo ĝi ne pliboniĝis. Ĉe la intima, ja tro intima brilo de tiu kajuta lampo, kiu brulis laŭ instrukcio dum la tuta nokto kaj tiel eĉ pli densigis la sufoke aĉan aeron, ĉar ĝi neniam brulis, sed ĉiam nur fulgis, aŭ vesti aŭ malvesti sin - se oni krome estas laca kiel ŝtipo aŭ tute dormebria pro subita vekiĝo per kruda mano - tio estus kondukinta en la malvasta ĉambro al pli grandaj katastrofoj ol mi trovus konvena rakonti, se ne helpus en la plej oftaj kazoj mildigaj cirkonstancoj. Oni ja nur malofte pelas aferojn ĝis la ekstremo. Por konfesi la veron, plej ofte ni nek vestis nek malvestis nin. Ne tial, ĉar ni ne havis ion, per kio sin vesti aŭ malvesti. Pro tio ne. Iuj ĉifonoj ja ĉiam restis, por ke ni povu montri almenaŭ la bonan intencon. Sed kion fari, se oni havas nek matracon nek kovrilon, nek eĉ ion similan?
Kiam mi venis, mi memoris pri normalaj ,boatoj‘ kaj demandis: „Kie do troviĝas la matraco por mia litbenko?“
„Tiujn oni ne provizas ĉi tie.“
„Kusenoj, ĉu?“
„Tiujn oni ne provizas ĉi tie.“
„Kovriloj?“
„Tiujn oni ne provizas ĉi tie.“
Mi miris nur pri tio, ke la kompanio efektive provizis la ŝipon, kiun ni devis veturi; kaj mi ne estus mirinta, se oni dirus al mi, ke la ŝipon ĉiu mem kunprenu. Mi venis al la ŝipo kun ĉapelo, jako, pantalono, ĉemizo kaj kun paro da…nu, kiam ili ankoraŭ estis novaj, ili nomiĝis botoj.
Nun oni ne plu povus nomi ilin tiel, ĉar oni tion ne akceptus. Sed aliaj estis sur la ŝipo, kiuj ne tiel riĉis. Unu el ili tute ne havis jakon, alia tute ne ĉemizon kaj tria ne ŝuojn, sed iajn indianajn mokasenojn, kiujn li faris por si el malnovaj sakoj, kestokovriloj kaj ŝnuregoj. Iam poste mi eksciis, ke tiuj, kiuj havis la plej malmultan, estis plej ŝatataj de la ŝipestro. Aliloke estas kutime male. Sed ĉi tie… Ju malpli iu havis des pli malofte li aŭdacis la aventuron elŝipiĝi kaj lasi la bonan Jorike al sia sorto.
Mia litbenko estis fiksita al la koridora muro. La transaj litbenkoj estis fiksitaj al ligna septo, kiu dividis la kajuton en du kamerojnG. Aliaflanke de tiu septo, same troviĝis du litbenkoj, kaj transe de tiuj du litbenkoj apud la ŝeloplatoj estis du pliaj litbenkoj. Tiel oni ebligis, ke tiu kajuto, kiu jam por kvar plenkreskaj homoj sufiĉe malvastis, servis kiel daŭra loĝejo por ok homoj. Tiu lignosepto, kiu duĉambrigis la kajuton, tamen ne dispartigis la tutan kajuton, ĉar aliokaze la uloj, kiuj kuŝis en la ekstera, en la ŝipŝela parto, devus elrampi el la flanka lukoMT, kiu tamen ne sufiĉe grandis por ebligi al homo trapremi sin. Tiu septoMT do etendiĝis nur je du trionoj tra la ĉambro, kaj tie, kie finiĝis la septo, komenciĝis la salonoMT, la manĝejo. Laŭ preskribo la salono estu apartigita de la dormejoj. Tio ĉi tie perfekte sukcesis. Tiuj tri ĉambroj estis unu ĉambro, sed per la septo tiu ĉambro estis dividita je tri ĉambroj, ĉe kiuj nur ĉiam malfermis la pordoj. Tiel oni devis imagi, ĉar la ĉambroj ne havis apartan pordon. La kajuto havis komunan pordon, kiu kondukis en la koridoron. En la manĝejo staris kruda manĝotablo kaj ĉe ĉiu flanko laŭlonge kruda benko. En angulo, apud la manĝejo, staris malnova aĉa ladositelo, kiu ĉiam likisMT. Ĝi estis lavositelo, bankuvoG, viŝsitelo, ĉio ĉi kiel unu objekto. Krome ĝi servis ankaŭ por aliaj celoj, interalie ankaŭ por senbalastigi terure ebriajn maristojn je kelkaj kilogramoj, en tiuj kazoj, se la sitelo sufiĉe frue estis atingita. Se ĝi estis atingita tro malfrue, jen kutime nekoncernato vekiĝis en sia litbenko, atakita de torenta pluvo, kiu elverŝis sur la litbenkon ĉion eblan, kio estiĝas sur kaj sub la tero, kun unu sola escepto: akvo. Akvo ne estis en tiu torenta pluvo, ne, sinjoro.
Staris kvar vestoŝrankoj en tiu kajuto. Se tie ne troviĝus la eluzitaj ĉifonoj kaj malnovaj sakoj, kiuj pendis en ili, oni povus nomi la vestoŝrankojn vakaj. Ok viroj loĝis en tiu kajuto, sed enestis nur kvar ŝrankoj. Kvar ŝrankoj tro multaj, ĉar, se oni ne havas ion por enpendigi, oni ne bezonas ŝrankon. Jen do la kaŭzo, pro kiu nur kvar enestis. Estis jam antaŭe decidite, ke kvindek procentoj de la ŝipanaro sur Jorike havas nenion, kio valorus la penon pendigi ĝin en ŝrankon. Pordojn la kvar ŝrankoj ne plu havis, el kio eblis konkludi, ke cent procentoj de la ŝipanaro ne bezonas ŝrankon.
La bovokulojMT estis okulfrape malgrandaj kaj obskuraj. La demando, kiu devus purigi ilin, de tempo al tempo aperis, sed neniu respondis ĝin per „mi“, kaj se iu respondis ĝin per „vi“ aŭ per „ci“, oni kontestis tion per eksplodoj de kolero, ĝis ni interkonsentis pri „li“. Kiu ajn estis tiu „li“: Se oni nomis lin, li vaĉis, sekve ne povis partopreni la voĉdonon pri tiu demando kaj tiam ankaŭ ne havis tempon zorgi pri nepurigitaj bovokulojMT. La purigado de unu el ili ja tute ne estis temo, ĉar la vitro elrompiĝis kaj oni fermgluis la vakan lokon per gazeta papero.
Jen, kial la kajuto eĉ ĉe hela sunbrilo estis vualita de mistera nebulo. La du bovokulojn, kiuj kondukis al la ferdeko, kiujn ni ni ne rajtis uzi, estis fermitaj nokte, ĉar la lampolumo de la kajuto ĝenis la vaĉantojn sur la ponto. Ĉar ne estis trablovo, la aero en la kajuto estis tiel peza kiel plumbo.
La kajuton ĉiutage iu balais, kiu restis staranta en la koto kaj ne povis eltiri la piedojn aŭ perdis kudrilon aŭ butonon. Unufoje semajne oni inundis la kajuton per salakvo, kion ni nomis viŝi kaj froti. Ekzistis nek sapo nek sodo nek brosoj. Kiu provizu ilin? Ne la kompanio. Kaj la ŝipanaro eĉ ne havis sapon por lavi ĉemizon. Oni jam estis beata, se oni havis enpoŝe saperon por lavi ĉeokaze la vizaĝon. Ne eblis ie lasi kuŝi la saperon. Eĉ se ĝi ne pli grandus ol pinglokapo, iu trovus, retenus kaj neniam redonus ĝin.
La koto estis tiel multtavola kaj tiel perfekte firmsekiĝinta, ke hakilo necesus por dehaki ĝin. Se mi iam estus havinta la forton por fari tion, mi estus provinta solvi la taskon. Ne pro troigitaj sentoj pri puremo, ĉar tiuj sur Jorike baldaŭ perdiĝis, sed pro sciencaj motivoj. Mi flegis en mi la firman konvinkon, kaj tiun konvinkon mi flegas eĉ nun, ke mi estus trovinta en la pli subaj tavoloj, se mi ne estus tro laca por forĉisi de la koto tavolon post tavolo, monerojn de la fenicojG. Kiujn trezorojn mi estus trovinta, se mi estus penetrinta eĉ kelkajn tavolojn pli profunden, pri tio mi eĉ ne kuraĝas fantazii. Eble tie kuŝis la ungaj detranĉaĵoj de la praavo de la neandertala homo, jam tiom longe kaj tiel vane serĉataj, kiuj tiel eksterordinare gravas por konstati, ĉu la trogloditoG jam aŭdis ion pri Mr. Henry Ford el Detrojto, aŭ ĉu li kapablus kalkuli, kiom da dolaroj Mr. Rockefeller enspezas dum unu sekundo, dum kiu li purigas siajn bluajn okulvitrojn; ĉar la universitatoj nur tiukaze povas esperi pri privata subvencio, se ili pretas transpreni parton de la reklamo. Se oni volis forlasi la kajuton, oni devis tramigri obskuran ridinde mallarĝan koridoron. Transflanke de nia kajuto troviĝis simila kajuto, ne la sama, nur simila, ĉar ĝi estis eĉ pli kota, eĉ pli mucida kaj eĉ pli obskura ol nia. Unu el la finaĵoj de la koridoro kondukis al la ferdeko, la alia al foskaptilo. Antaŭ ol oni atingis tiun foskaptilon, oni trovis ankoraŭ ambaŭflanke kameron, kiuj estis aranĝitaj por la ĉarpentisto, por la boatisto, por la suboficiro kaj por plia …isto, kiuj ĉiuj rangis kiel suboficiroj, kaj kiuj pro tio havis specialajn kajutojn, por ke ili ne devu spiri la saman aeron kiel la ordinara ŝipanaro, kio povus malutili al la aŭtoritato.
La foskaptilo kondukis al du kameroj, el kiuj unu estis la ĉambro por ĉenoj kaj ekipaĵoj, kaj la alian oni nomis la ĉambro de hororo [76]. Estis neniu sur Jorike, kiu povis aserti, ke li estis iam en la ĉambro de hororo aŭ, ke li ĵetis rigardon internen. Ĝi ĉiam estis firme fermita. Kiam oni ĉeokaze ial demandis, mi ne plu scias, pro kiu neordinara kaŭzo, pri la ŝlosilo por la ĉambro de hororo, montriĝis, ke neniu scias, kie ĝi troviĝas. Sed la oficistoj asertis, ke la ŝipestro havas la ŝlosilon. Kaj la ŝipestro forĵuris sian animon kaj siajn ankoraŭ nenaskitajn bebojn, ke li ne havas la ŝlosilon, kaj li diris, ke li plej severe malpermesas malfermi aŭ eĉ eniri la ĉambron. Ĉiu ŝipestro havas siajn kapricojn. Li havis multajn, interalie tiun, ke li neniam inspektis la kajutojn de la ŝipanaro, kion li devus fari unufoje semajne laŭ la preskribo. Li pravigis la kapricon tiel, ke li povus fari tion ja en la sekva semajno, ke li ĝuste hodiaŭ ne emas fuŝi al si la apetiton, kaj ke li ankoraŭ ne aranĝis la manĝilaron, kion li nun antaŭ ĉio alia devos fari.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.