|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Mi sidis sur la kaja muro kaj tenis mian hokfadenon, kiu pendis en la akvo. Neniu fiŝo ekmordis, kvankam mi tiel bone provizis ilin per la sangokolbaso, kiun mi kunportis de nederlanda ŝipo, kie mi estis por manĝi restaĵojn, manĝi kun la maristaro. Ankaŭ ili ne ĉiam estas dignaj aferoj, tiuj vizitoj por manĝi la restaĵojn sur la ŝipoj, la kunmanĝado kun la maristaro de ŝipo, kiu ankras enhavene. La laboristo, kiu havas bonan laboron aŭ almenaŭ supozas havi bonan postenon, sentas sin foje tre supereca al laboristo, kiu ne havas laboron. Kaj tiun superecon li ankaŭ sentigas al la senlaborulo. La plej granda diablo por la laboristo estas la laboristo. ,Nu, beachcombers [53] strandvaguloj, ĉu vi denove ne havas ion por ŝtopi en viajn grimacilojn? Jen vi volas veni do je plia fojo sur nian keston, kaj ni donu al vi do je plia fojo manĝon, por ke vi povu ŝtopi tion en viajn grimacilojn, ĉu? Sed nur du el vi rajtas suprenveni. Vi, porkoj, alportas tro da koto al ni.‘
Tiukaze ni ne rajtis veni al la kajutoj, sufiĉe ofte ne. Ni devis halti antaŭ la pordoj. Tiukaze la kunproletoj ŝutis ĉion, kio restis sur la teleroj, kaj kion ili kelkfoje jam havis enbuŝe, en la grandan ladopelvon, en kiu oni alportis supon, tiukaze ili elŝovis la pelvon al ni, kaj ni devis manĝi sur la ferdeko, kie ni kaŭris sur la planko. Se ni tiukaze devis peti kuleron - mi kunhavis pro longtempa sperto ĉiam mian propran en la poŝo - ili diris, ke ni ne ricevos kulerojn. Tiukaze ni fiŝumis perfingre en la kaĉo. Aŭ ili ĵetis kelkajn kulerojn al ni kaj ĵetis ilin tiel lerte, ke ili falis en la kaĉon, tiel, ke ni devis eltiri ilin per niaj kotaj fingroj, kio ŝajne donis inferan plezuron al tiuj uloj.
Kaj tiaj maristaroj eĉ ne estis la plej fiaj. Jen kelkaj, kiuj forpelis nin de la ŝipo, ĉar ni estas por ili fripona bando. Aŭ aliaj, kiuj antaŭ niaj okuloj ŝutis la plej belajn pelvojn plenajn de viando, legomo kaj terpomoj en la maron, kaj ili postĵetis tutajn panojn, nur por ĉagreni nin. Estis poste kelkfoje sufiĉe dolĉe travivi, se tiu aŭ alia el ili pro iu cirkonstanco estis maldungita aŭ elsaltis pobe, kaj tiam devis kuŝi kun ni sur la plaĝo kaj devis iri kun ni por manĝi restaĵojn, kaj tiel lernis, kiel sentiĝas tiuspeca traktado fare de la propraj klaskamaradoj.
Ne ĉiuj tiel agis. Sufiĉe da pesetoj mi ricevis de libervole donantaj ŝipoproletoj, mi ricevis tutajn ladoskatolojn plenajn de spicita bovaĵo aŭ hepata kolbaso aŭ sangokolbaso, ladujojn plenajn de legomoj, po- kilograman kafon de la kuiristoj, tutajn panojn, kukojn kaj pudingojn. Unufoje dek du, mi ripetu: dek du rostitajn kokinojn, el kiuj mi mem devis forĵeti dek, kiujn mi ne povis manĝi kaj konservi, ĉar mi ja ne havis fridujon en miaj pantalonaj poŝoj. Ĉio, kion oni posedas en la mondo, oni havas ĉe si aŭ en si.
Kiam oni troviĝas sur la plaĝo apud hispanaj, afrikaj, egiptaj, barataj, ĉinaj, aŭstraliaj kaj sudamerikaj havenoj, oni koniĝas kun tre diversaj homoj kaj tre diversaj metodoj kiel vivteni sin. Sed neniu tiel fride kore lasas iun morti pro malsato kiel en multaj okazoj la laboristo. Kaj la laboristo de la propra nacio estas la plej terura el ĉiuj diabloj [54]. Okazis, ke la maristaroj forpelis min, la usonanon, de usonaj ŝipoj. Male mi vivis kiel germano sur franca ŝipo kiel princo. La maristaro eksplicite invitis min, ke mi aperu sur la ŝipo por ĉiu matenmanĝo, ĉiu tagmanĝo kaj ĉiu vespermanĝo, dum la tuta tempo, kiam la ŝipo plu ankras en la haveno de Barcelono. Kaj mi ricevis la plej bonan, kio troviĝis en kajuto. Sed sur germanaj ŝipoj la maristoj tuj sur la falda ŝtuparo kun granda ŝildo saltis al mi: „Eniro malpermesite!“ La germanaj ŝipoj estas la ununuraj, kiujn mi konas, kiuj foje pendigas en la haveno grandan ŝildon kun la surskribo: „Eniro malpermesita!“, en la germana lingvo kaj en la lingvo de la lando, en kies haveno ili troviĝas. Jes, sinjoro.
Kiam mi restadis en Barcelono, oni rakontis al mi, ke en Marsejlo multaj usonaj ŝipoj ankras, kiuj ne povas trovi maristojn, ĉar fuĝis tro multaj. La maristaro de vaporŝipo kunprenis min al Marsejlo. Sed estis falsa alarmo. Eĉ ne unu usona ŝipo ankris en la haveno, kaj ankaŭ sur la malmultaj estis aranĝebla nenio.
Tute malesperiĝinte mi iris tra la stratetoj en la havena kvartalo. Mi eniris tavernon, kiun multaj maristoj frekventas, por vidi, ĉu mi eble renkontos konaton, kiu povus helpi, ĉar mi ne havis plu eĉ centimon en miaj poŝoj.
Kiam mi eniris kaj ĉirkaŭrigardis pro seĝo, proksimiĝis kelnerino, afabla juna knabino, kaj demandis, kion mi volas trinki. Mi diris al ŝi, ke mi ne havas monon, ke mi nur volas rigardi, ĉu iu konato estas interne, kiu eble donos iom al mi. Ŝi demandis min, kio mi estas. Mi diris: „Germana maristo.“
Jen ŝi diris: „Sidiĝu, mi alportos manĝon por vi!“
Mi rediris: „Sed mi ja ne havas monon.“
„Ne gravas“, ŝi diris. „Vi tuj havos sufiĉe da mono.“
Tion mi ne komprenis kaj mi intencis skui la polvon de la piedoj, ĉar mi supozis, ke tio estas ia kaptilo.
Post kiam mi manĝis kaj botelo da vino staris antaŭ mi, la knabino subite vokis tute laŭte tra la taverno: „Sinjoroj, ĉi tie estas kompatinda germana maristo, kiu ne havas ŝipon. Ĉu vi volus doni iom al li?“
Mi sentis, ke mi paliĝas kiel mortinto, ĉar mi nun pensis, ke tio estas la kaptilo, ke oni volas amuzi sin per tio, ke oni tradraŝas min, kaj sufiĉe draste. Sed nenio tia okazis. La homoj ĉiuj nur ĉesis paroli kaj turnis sin al mi. Unu el ili leviĝis, venis kun sia glaso, tintigis ĝin per la mia kaj tostis: „Je via sano, germano!“ Li eĉ ne diris ,boŝo‘. Tiam la knabino prenis teleron kaj rondiris, kaj kiam ŝi poste elŝutis la teleron antaŭ mi, mi kalkulis dek sep frankojn kaj ĉirkaŭ sesdek centimojn. Nun mi povis tute pagi mian manĝon kaj mian vinon, kaj kiam mi reveturis du tagojn poste al Barcelono, eĉ restis kelkaj frankoj.
Mi ne pensas, ke iu malamikeco inter popoloj ekzistus, se oni ne artifike kreus ĝin kaj poste akcelus ĝin per fia agitado. Oni kutime supozas, ke homoj pli prudentas ol hundoj. Sed hundoj nur de tempo al tempo lasas peli sin kontraŭ sia propra specio, kaj kelkfoje ne. Sed homoj ĉiam lasas sin peli kontraŭ aliaj, kaj la ,kŝ, kŝ‘ eĉ ne devas esti farita lerte. Sufiĉas, ke ĝi estas farita, kaj jam ili atakas sin kvazaŭ freneziĝinte.
Fulmotondro! Eĉ ne unu fiŝeto ekmordas la hokon, kaj la kolbaso el la ladskatolo tuj elĉerpiĝas. Jen la sekvo de tio, se oni revas kaj pensas pri io alia, anstataŭ atenti la negocon. Tuj kiam mi estos ariginta porcion, mi eliros, ekbruligos fajron kaj rostos la fiŝojn sur bastono. Jen foje io alia ol ĉiam frititaj fiŝoj en oleo.
Denove neniu alhokiĝis, kaj la kolbaso estas formordita. Kiom da tempo mi sidas ĉi tie? Certe jam tri horojn. Sed la kaptado de fiŝoj trankviligas la nervojn. Oni ne havas la senton disipi sian tempon. Tiu faro estas utila laboro: Oni kontribuas sian parton al la nutrado de la popolo, ĉar se mi manĝas la fiŝojn, kiujn mi nun kaptas ĉi tie, mi ja ne devas formanĝi aliloke la nudelsupon. Tiu do povas esti ŝparita, kaj fine de la jaro oni retrovas la ŝparitan nudelsupon en iu statistiko, kie la linio, en kiu la ŝparita nudelsupo estas menciita, pli kostas ol sume ĉiuj forŝutitaj supoj de la tuta lando.
Sed mi ankaŭ povus vendi la fiŝojn. Eble mi arigos tiom da ili, ke mi povos ricevi du pesetojn. Tiukaze mi povus denove dormi en lito du noktojn.
Nu, amiketo, finfine mi tamen kaptis vin. Vi estas tiu, kiu formordis la tutan sangokolbason. Peza ĝi ja ne estas.
Duono de kilogramo. Mi supozas, ke ne tute. Tricent kvindek gramoj. Vi ja nun vere bele baraktas. Mi povas senti kun vi. Ankaŭ mi jam diversajn fojojn tiel baraktis, se bastonulo kaptis min ĉekolume. Sed nenio helpas, mi havas apetiton pri fiŝoj.
Jes ja, la akvo estas tiel agrable friska kaj la suno tiel bele varma. Kaj ankaŭ bastonulo ĉi tie ĝis nun ne kaptis min kolume. Kaj mi scias, kia sento estas. La tricent kaj kvindek gramoj cetere ne sufiĉus. Se vi pezus almenaŭ kilogramon. Kaj ĉar vi ja ekmordis kaj faris la komplezon al mi, ke mi ne tiel vane devis sidadi ĉi tie, kaj ĉar mi amas esti libera, ĉar mi multe pli amas esti libera ol povi manĝi ĝissate, kaj ĉar la suno ridas kaj la akvo estas blua, kaj ĉar vi estas hispana fiŝeto: Hop, mi ne pafmortigos vin, gaje eknaĝu denove kaj ĝoju pri via vigla vivo. Ne tuj eniru en la reton de alia. Fornaĝu kaj salutu vian amikinon.
Jen ĝi plaŭdas kaj naĝas kaj ridas, ke mi povas aŭdi tion ĝis sur la kajomuro. Salutu vian amikinon! …aĥ, merdon, forgesu tion…
„Vi estas stranga kaptisto de fiŝoj“, subite iu diris malantaŭ mi. Mi turnas min kaj vidas stari doganoficiston, kiu observis min dum la tuta tempo, kaj nun laŭte ridas.
„Sed tie enestas ja pli da fiŝoj, la maro ja ne tro malgrandas“, mi diras, dum mi metas denove sangokolbason sur la hokon.
„Certe enestas pliaj. Sed ĝi estis ja tute bonkvalita, peza fiŝo.“
„Certe ĝi estis tia, ĝi havas mian tutan ladskatolon da sangokolbaso en la stomako, tiukaze ĝi ne pezu, ĉu?“
„Kial vi cetere kaptas fiŝojn, se vi reĵetas maren tiajn bonkvalitajn fiŝojn?“
„Por ke mi povu diri, ke mi kaptis fiŝojn, se hodiaŭ vespere iu demandos min, kion mi faris dum la tuta tago.“
„Tiukaze do kaptu plu“, la doganoficisto diris kaj foriris.
Ke la kaptado de fiŝoj estas praktikata filozofio, tion komprenas nur tre malmultaj homoj [55]. Oni vivas ja ne por posedi ion, sed por deziri, por riski, por ludi, oni vivas.
Jen, jam denove fiŝo. Se mi nur ne estus lasinta foriri la alian! Nun baldaŭ porcio da fiŝoj kunestus. Sed mi ja ne enkondukos klasdiferencojn. La alian mi liberigis, nun mi ja ĉi tiun pro ties stulteco ne povas mortkondamni. Tio estas, por diri la veron, la stulteco ĉiam kaj ĉie meritas la mortpunon, provizore oni punas ĝin nur per sklaveco. Se mi scius, ke mi ricevos ankoraŭ tri tiajn, kia vi estas, jen via fino certus. Mi havas apetiton pri fiŝoj. Sed vi estas delica malgranda vivanta miraklo, nu, reiru do en la vastan maron. Hop! Libero tamen estas la plej granda kaj plej bona en la vivo. Ja, je ĉiuj diabloj, ĉu mi do ĉi tie al ĉiu el vi donu la manon? Jam mi denove havas fiŝon ĉemane. Mi tute certe scias, ke, se mi nun retenos vin, eĉ ne unu plia ekmordos la hokon, ĉar ili ĉiuj scios, ke ili ne povas fidi min. Kaj havante nur vin, mi ne povas entrepreni ion kun vi. Tute ne valorus la penon foriri kaj bruligi fajron. Kiom da tempo la kara vivo konstruadis vin, por konduki vin al tiu nemulta pezo? Ses jarojn, eble sep. Nun mi mortigu vin en sekundo per bato kaj finu vian vivon, ĉu? Fornaĝu, ĝuu la bluan maron kaj viajn kunulojn. Jen ĝi gaje forvostumas. Ĉu ne? Amiketo, vi scias la valoron de libero, ĝoju pri ĝi, estimu ĝin kaj estu feliĉa.
Sed tio estas ja sufiĉe stranga ladokesto, drivanta ĉi tien… Ĝi ĵus startis kaj ne bone moviĝas. Ĝi treniĝas kaj ruliĝasMT kaj gratas laŭlonge de la kajo. Videble ĝi ne volas eliri, ĝi timas la akvon. Tio tute certas, vi povas fidi tion, ke ekzistas ankaŭ akvotimaj ŝipoj, jes, sinjoro. Tio ja estas la eraro, tiel ofte farata, ke oni kontestas la personecon al ŝipoj. Ili havas sian personecon, siajn kapricojn, tute tiel kiel homo. Tiu ĉi olda onklino havas personecon. Tion mi vidis jam en la unua momento. Leki salon kun ĝi ne estus amuzo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.