La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MORTULA ŜIPO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

27

Estis tridek minutoj antaŭ la dekoka, kiam negro alportis la vespermanĝon en la kajuton. La vespermanĝo estis en du grasaj ladokruĉoj, kiuj aspektis kvazaŭ atakitaj per klaboj. Ĝi konsistis el akveca pizosupo, ŝelkuiritaj terpomoj kaj varmega bruna akvo en emajlkruĉo, kiu simile aspektis kvazaŭ primartelita. La bruna akvo havis la nomon teo.

„Kie estas la viando?“ mi demandis la negron.

„Neniu viando hodiaŭ“, li diris.

Mi rigardis lin kaj rimarkis, ke li ne estas negro, sed blankulo. Li estis la subhejtisto de alia vaĉo.

„Alporti la vespermanĝon estas afero via“, la viro diris al mi.

„Ĉi tie mi ne estas la mesbuboMT, la Moseo [86], por ke vi tuj dekomence sciu tion“, mi respondis.

„Ĉi tie ni ne havas mesbubojn.“

„Ĉu?“

„Tion ĉi tie devas fari la subhejtistoj.“

Tiel mi jam ricevis la unuan baton. Jen promeso pri vivo ĉarma. Mi jam scias, kial kaj por kio. La sorto pretendas siajn rajtojn.

„La vespermanĝon alportas la subhejtisto de la ratvaĉo [87].“

La dua bato. Nun mi ne plu kalkulos la batojn. Permesu, ke ili venu kaj trafu. Faru dura vian felon.

Do la ratvaĉo. Tio ja antaŭvideblis. La vaĉo de tagmezo ĝis la deksesa aŭ de noktmezo ĝis la kvara, la plej malica vaĉo, kiun oni eltrovis por torturi maristojn. Je la deksesa oni venas de la vaĉo. Oni lavas sin. Poste oni alportas la vespermanĝon por la tuta bando. Poste oni lavas la manĝilaron por la tuta bando, ĉar mesbubo ja mankas kaj la subhejtistoj mem devas fari ĉion. Poste oni kuŝigas sin sur sia litbenko. Ĉar oni ne ricevas plian manĝon ĝis la oka matene, sed en la nokto devos iri al la vaĉo kaj ne devos nur iri tien, sed labori kaj multe labori, tial necesas fervore vespermanĝi, ĉar aliokaze oni renversiĝus en la nokto. Sed kun plena stomako oni ne povas dormi. Kelkfoje ĝis la dudekdua ankaŭ la libervaĉuloj ankoraŭ sidas kaj ludas kartojn kaj babilas pri io. Ĉar ili ne havas alian lokon al kiu iri, ili do sidas ĉi tie. Oni ja ne povas malpermesi babili al ili, ĉar aliokaze ili forgesus la lingvon, kaj ili ja jam parolas mallaŭte por ne ĝeni la dormantajn kamaradojn. Sed la mallaŭta parolado ĝenas eĉ pli ol la laŭta. Je la dudektria oni komencas endormiĝi. Dudek minutojn antaŭ noktmezo sekvas la vekvoko:

„Elen kaj suben!“ Je la kvara oni venas de la vaĉo, lavas sin. Eble. Oni falas sur la litbenkon. Tridek minutojn antaŭ la sesa ekas jam la taga bruo sur la ŝipo. Je la oka oni ŝiriĝas el la dormo: „Matenmanĝo!“ Sur la ŝipo oni dum la tuta antaŭtagmezo martelas, najlas, segas, komandas. Dudek minutojn antaŭ tagmezo neniu venas por veki, ĉar oni ja ne supozas, ke eblas dormi je tiu horo. Oni jam vekiĝis kaj komencas sian vaĉon. Kaj tiel plu, je la deksesa… kaj ĉiam tiel plu.

„Kiu lavas la manĝilaron, se ne estas mesbubo?“

„La subhejtistoj.“ „Kiu frotviŝas la latrinojnG?“

„La subhejtisto.“

Tio estas certe honorinda okupo, se oni ne devas fari ion aldonan. En tiu ĉi kazo estis porkaĵo. Kaj tiu, kiu vidus la latrinojn, dirus: „Tio estas la plej granda porkaĵo, kiun mi vidis kiam ajn en mia vivo aŭ en iu tranĉeo.“ Sed mi spertis, ke la porkoj estas puremaj bestoj kaj ne joton malpli puremaj ol ĉevaloj. Se mi metus kamparanon aŭ porkobrediston en mornan stalon, kiu estas longa kaj larĝa du paŝojn, tro nutrus kaj ne ellasus lin, kaj nur de tempo al tempo enĵetus kelkajn pajlotigojn kaj ne aŭ nur malofte elprenus la malnovan kaĉigitan pajlon, ĉar li ja tiom bone fartas en la sterko, tiam mi volonte vidus kiel la kamparano aspektas en tiu stalo post du semajnoj, kaj kiu tiam estos la pli granda porkaĉo, la kamparano aŭ lia dika porketo? Ne zorgu, la venĝo pro ĉi tio sekvos kontraŭ la homoj, pro ĉio, kion la homoj krimis kontraŭ ĉevaloj, hundoj, porkoj, ranoj kaj birdoj. Por tio ili iam pli pentos ol por tio, kion ili krimis kontraŭ siaj kunhomoj. Oni ne povas frotlavi latrinon, se oni tro lacas por meti la kuleron da rizo en la buŝon, ne, sinjoro.

Suna Hispanio, jen la puno ĉar mi forlasis vin, afabla gastigantino!

Sur bona ŝipeto estas naŭkoMT; taglaboristo, kiu kvazaŭ kiel osta aldono kunveturas, kiu neniam tro laboras, kiu ĉiam ĉie estu por helpi ĉe la laboro, kiu ricevas la salajron de ferdeklaboristo kaj entute kaj plej ofte havas sufiĉe agrablan vivon. La naŭko estas la viro por ĉio. Kaj ĉion, kio misfunkcias, oni atribuas al la naŭko. Li kulpas pri ĉio. Se en la holdoj fajro ekbrulas, jen la naŭko kulpas, kvankam li neniam rajtas eniri la holdojn, sed li ne levis regule la holdolukojn. Se la kuiristo tro longe rostis la manĝon, tiel ke ĝi nigriĝis, jen oni spektaklas al la naŭko, kvankam li neniam rajtas eniri la kuirejon, sed li ŝraŭbis je la akvokranoj, kiam li purigis ilin. Se la ŝipo subakviĝas, jen la naŭko kulpas, ĉar li, tial…nu jes, tial, ĉar li estas la naŭko.

Sur Jorike la subhejtistoj estis la naŭkoj, kaj la plej granda naŭko el ĉiuj naŭkoj estis… vi prave divenis: la subhejtisto de la ratvaĉo. Se io kota, malagrabla, vivdanĝera estis farenda, la Unua Inĝeniero diris al la Dua, ke li faru tion. Tiu diris al la suboficiro, kaj tiu diris al la lubrikisto, kaj tiu diris al la hejtisto kaj la hejtisto diris: „Tio ne estas laboro por hejtisto, jen afero por subhejtisto.“ Kaj la subhejtisto de la ratvaĉo faris, ĉar li devis fari tion.

Se la subhejtisto poste elvenis kun sangantaj kaj vundbatitaj kaj gratvunditaj ostoj kaj kovrita de dudek brulvundoj, kaj se oni devis eltiri lin je la gamboj, ĉar li aliokaze brogiĝus, tiam la hejtisto iras al la lubrikisto kaj diras: „Mi faris.“ La lubrikisto al la suboficiro: „Mi faris.“ La suboficiro al la Dua Inĝeniero: „Mi faris.“ Kaj la Dua al la Unua, kaj la Unua Inĝeniero iras al la ĉefo kaj diras:

„Mi deziras, ke oni raportu en la ŝipĵurnalo: „La Unua Inĝeniero riparis en vivdanĝero, dum la kaldronegoj restis plene prifajrataj, por ke la ŝiprapideco ne malpliiĝu, tubodifekton de la unua grado. La ŝipo povis teni la plenan veturrapidecon.“ En la kompanio oni legas la ĵurnalon kaj la prezidanto diras: „Ni devas doni al la Unua Inĝeniero de Jorike pli grandan ŝipon, la viro meritas pli bonan.“ La subhejtisto ricevis la cikatrojn, kiuj restos al li por ĉiam, kaj li kripliĝis. Sed kial la subhejtisto devis fari tion? Ankaŭ li certe povis diri kiel la aliaj: „Tion mi ne faros, el tio mi ne elvenus vivanta.“ Sed tion li ne povis diri. Li devis fari, nepre devis fari tion. „Ja viro, ĉu vi volas, ke la tuta ŝipo sinku profunden, ke dronu tiel ĉiuj viaj kamaradoj? Ĉu via konscienco permesus tion?“ La ferdeklaboristoj ja ne povis fari tion, ili sciis nenion pri kaldronegoj. Ankaŭ la subhejtisto sciis nenion pri kaldronegoj, li sciis nur kiel ŝoveli karbojn. La inĝeniero sciis ion pri kaldronegoj, pro tio oni ja pagis lin kiel Unuan Inĝenieron, ĉar li havas spertojn pri kaldronegoj kaj en siaj ekzamenoj devis fari tiajn riparojn. Sed la subhejtisto laboris antaŭ la kaldronegoj kaj apud la kaldronegoj kaj post la kaldronegoj, kaj li estis la subhejtisto, kaj li estis la viro, kiu ne volis respondeci la morton de tiom da homoj, eĉ, se lia propra vivo pro tio finiĝos en rubobarelo. La vivo de kota subhejtisto ne estas vivo, neniu konsideras ĝin vivo. Li mortas kaj finite la far‘, ni ne parolu plu pri tio. Muŝon oni ja eble elfiŝas el la lakto kaj donacas al ĝi la etan vivon, sed subhejtisto ne samrangas al muŝo. La subhejtisto estas koto, polvo, viŝĉifono; li ĝuste ankoraŭ sufiĉe taŭgas por ŝoveli karbojn.

„Subhejtisto, he!“ vokas la Unua Inĝeniero. „Ĉu vi volas trinki rumon?“

„Jes, ĉefo.“

Sed la brandoglaso falas el lia mano, la rumo perdiĝas. La mano estas brogita, jes, sinjoro.

La vespermanĝo kuŝis sur la tablo. Mi malsatiĝis intertempe kaj pensis, ke konvenus manĝi ion. Tio estis mia intenco. Sed havi intencon kaj realigi intencon, tio estas du aferoj. Mi ĉirkaŭrigardis pro telero kaj kulero.

„Lasu stari la teleron, estas mia.“

„Nu, de kie mi do prenu teleron?“

„Se vi ne kunportis iun, jen vi certe devos vivi sen telero.“

„Ĉu oni ĉi tie vere ne disponigas manĝilaron?“

„Nur tion, kion vi havas mem, vi povas disponigi al vi.“

„Kiel mi do manĝu sen telero, sen forko, sen kulero?“

“Aŭskultu, novulo, iu vokis el sia litbenko, „vi povas havi mian teleron, mian tason kaj mian manĝilaron. Sed tiukaze vi ĉiufoje devos purigi ĝin.“

Jen iu estis, kiu havis nur rompitan teleron, sed ne tason; alia havis forkon, sed ne kuleron. Se nun la manĝo alvenis en la kajuto, ĉiufoje unue ekestis kverelo pri tio, kiu rajtas unue uzi la kuleron aŭ la tason aŭ la teleron; ĉar tiu, kiu rajtis uzi kiel la unua la teleron aŭ la kuleron, kompreneble elfiŝis la plej bonajn pecojn. Neniu riproĉu tion.

Tio, kio nomiĝis teo, estis varmega bruna akvo. Ofte ĝi ne varmegis, sed varmetis. Tion, kio nomiĝis kafo, oni disdonis je matenmanĝo kaj je la tria. Tiun kafon je la tria mi vidis neniam. La kaŭzo: ratvaĉo. De tagmezo ĝis la deksesa mi vaĉis. Je la dekkvina oni disdonis la kafon. Je la deksesa, kiam mia posteulo anstataŭis min, postrestis eĉ ne guto de tiu kafo. Kelkfoje ankoraŭ estis varmega akvo en la kuirejo, sed se oni ne havis proprajn kafograjnojn, oni ne povis prepari kafon.

Ju pli kafo aŭ teo diferencas disde aŭtentika kafo aŭ teo, des pli oni sentas la bezonon plibeligi ĝin per sukero kaj lakto, por tiel stimuli la fantazion. Ĉiun trian semajnon ĉiu viro ricevis malgrandan ladoskatolon kun kondensita kaj sukerita lakto kaj ĉiun semajnon pundon da sukero; ĉar la kafo kaj la teo el la kuirejo alvenis pura, do sen lakto kaj sen sukero.

Kiam oni ricevis la lakton, oni malfermis la ladoskatolon kaj kiel ŝparema homo elprenis kuleretplenon, por doni nubeton al la teo. Poste oni zorgeme formetis sian ladskatolon, por uzi ĝin nur ĉe la venonta kafo. Sed dum oni vaĉis, la aliaj ne ŝtelis la ladskatolon, sed forkonsumis ĝin ĝis la lasta resteto. Ĉar oni plej facile malkovras la plej sekurajn kaŝlokojn, okazis nur je la unua fojo al mi, ke malaperis mia lakto. Kiam mi ricevis la duan fojon mian lakton, mi tuj per unu fojo elkuleris ĝin, ĉar tio estis la ununura metodo por savi miajn porciojn, jen la metodo, kiun uzis ĉiuj.

Kun la pundo da sukero oni faris precize la samon, oni tuj post la ricevo manĝis ĝin sen enmeto de paŭzo. Foje ni sukcesis interkonsenti. La sukero de la tuta kajuto estis ŝutita en komunan skatolon, kaj ĉiu elprenu por si kulerplenon, kiam alvenos la kafo aŭ la teo. La sekvo de tiu interkonsento estis, ke la tuta sukero en la dua tago jam malaperis kaj nur vaka skatolo algapis min.

Freŝan panon ni ricevis ĉiutage. Kaj ĉiun semajnon la kajutanoj ricevis skatolon da margarino, kiu kvante sufiĉis. Sed neniu povis manĝi ĝin, ĉar ŝmirsapo pli bone gustis.

En tagoj, dum kiuj ni devis bridi la langon kaj fermi la okulojn, ĉiu viro ricevis du glasojn da rumo kaj je duono plenigitan tason da marmelado. Tio estis la tagoj, kiam mistera varo alvenis kaj foriris.

Matenmanĝe ni ricevis hordeanG supon kun prunoj aŭ rizon kun sangokolbaso aŭ terpomojn kaj haringojn aŭ nigrajn fabojn kaj salitajn fiŝojn. Ĉiun kvaran tagon la tuta vico rekomenciĝis per hordea supo kun prunoj.

Dimanĉe tagmeze ni ricevis bovaĵon kun mustarda saŭco aŭ spicitan bovaĵon kun akvobuljono, lunde salitan viandon, kiun neniam iu manĝis, ĉar ĝi konsistis nur el salo kaj lardohaŭto, marde sekigitan salfiŝon, merkrede sekajn legomojn kaj bakitajn prunojn en blue akveca mukokaĉo el terpoma ameloG. La mukaĵon oni nomis pudingo. Ĵaŭde la vico komenciĝis denove per salviando, kiun neniam iu manĝis.

La vespermanĝo estis unu el la nomitaj matenmanĝoj aŭ tagmanĝoj. Ĉiun manĝon akompanis ŝelkuiritaj terpomoj, el kiuj uzeblis nur duono. La ŝipestro neniam aĉetis terpomojn. Oni prenis ilin el la kargo, se ni transportis sudterpomojn. Tiom longe, kiom la terpomoj estis novaj kaj junaj, ili ĝojigis nin kaj estis frandaĵoj, sed se ni ne transportis terpomojn dum longa tempo, jen venis la vico de tiuj, pri kiuj mi parolis.

Kiel kamuflan kargon ni transportis de tempo al tempo ne nur terpomojn, sed ankaŭ tomatojn, bananojn, ananasojn, daktilojn, kokosojn. Sole tiuj kargoj ebligis al ni transvivi tiun manĝon kaj ne mortaĉi pro manĝonaŭzo. Kiu partoprenis mondomiliton, eble lernis, kion homo povas elteni sen mortaĉi, sed kiu veturis sur aŭtentika mortula ŝipo kaj sur aŭtentika kontrabanda ŝipeto, tute certe scias, kiom da suferoj homo povas elteni. Tre rapide oni dekutimiĝas de ĉiu naŭziĝo.

La manĝilaro, tiel ofereme proponita al mi por uzoj, ne tute kompletis, ĝi konsistis nur el telero. Kiam mi jam arigis la necesan manĝilaron, mi uzis la forkon de Stanislav, la tason de Fernando, la tranĉilon de Ruben, kaj kuleron mi estus ricevinta de Hermann, sed kuleron mi mem posedis. Pro tiu oferemo mi devis purigi la mangilaron de ĉiuj ĝis ĝi brilas, dufoje por ĉiu manĝo. Unue transpreninte ĝin, kaj poste mem uzinte ĝin.

Kiam la vespermanĝo pasis, mi devis purigi la gamelojnMT, do la klabitajn lavpelvojn, en kiuj oni alportis la manĝon el la kuirejo. Por tiu lavado nek mi nek kiu ajn bezonis sapon, sodon aŭ broson, ĉar tiaj aĵoj ne ekzistis. Kiel la gameloj aspektis, kiam oni denove enŝutis iun manĝon, mi ne devas rakonti.

En tiu koto mi ne povis vivi. Mi entreprenis viŝi la kajuton. La uloj post la manĝo falis sur siajn litbenkojn kvazaŭ mortaj. Dum la manĝo oni preskaŭ ne parolis. Estis tiel kvazaŭ porkoj starus ĉe trogo. Post tri tagoj mi ne plu pensis pri tiu komparo. La kapabloj kompari ion aŭ reveki klarajn memorojn el pli frua vivo, jam estingiĝis.

„Sapon oni ne provizas“, oni vokis grumble al mi el litbenko. „Ankaŭ ne lavbrosojn aŭ brosojn aliajn. Kaj nun finu viajn manipulojn, ni volas dormi.“

Tuj mi kuris mezŝipe al la inĝeniera kabineto, kie mi frapis.

„Mi volas viŝi la kajuton kaj postulas sapon kaj fortan frotbroson.“

„Kion vi pensas pri mi? Vi ja ne eble volas diri, ke mi devas aĉeti sapon aŭ brosojn por vi? Tute neeble.“

„Bone, sed nun mi mem. Mi ne havas sapon por mi mem. Kaj mi ja laboru antaŭ la kaldronegoj.“ Mi tamen scivolis, ĉu mi vere ne ricevos sapon.

„Tio estas via afero propra . Se vi volas lavi vin, vi devas havi sapon. Sapo apartenas al laŭorda ekipaĵo de maristo.“ „Povas esti, sed tio estas nova por mi. La tualetsapon jes, sed ne la laborsapon, kaj por la kaldronobando la inĝeniero devas disponigi la sapon, aŭ la ŝipestro aŭ la kompanio. Estas indiferente al mi, kiu devas disponigi la sapon. Sed mi volas havi sapon. Cetere, kia porkaĵo tio estas? Sur ĉiu honesta kesto oni disponigas la necesan, matracon, kusenon, littukon, kovrilon, mantukon, laborsapon kaj antaŭ ĉio alia manĝilaron. Tio apartenas al la ekipaĵo de la ŝipo kaj ne al tiu de maristo.“

„Ne ĉi tie. Se ne plaĉas al vi, vi povas ja foriri.“

„Impertinenta kanajlo vi estas.“

„For el mia kabineto aŭ mi raportos vin al la ŝipestro, por ke tiu katenigu vin.“

„Tio ne ĝenus min.“

„Ne okazos tiel, kiel vi pensas, viro. Tiel ebriaj ni ne estas. Mi bezonas la subhejtiston. Ne, mi katenigos vin pere de tuta monata salajro, se vi tiel provokos min ankoraŭfoje.“

„Vi estas veraj ĝentlemanoj, tion mi devas diri. Eĉ la groŝojn vi ŝtelas.“

La fripono sidis kaj rikanis. Pugnobataloj neniam havas kontentigan rezulton, kaj tiukaze li ŝtelus de mi eĉ du monatajn salajrojn.

„Rakontu tion, mi petas, al via praavino“, li diris, „ŝi trankvile aŭskultos tion. Sed ne mi. Eksteren nun! Kaj rapide. Antaŭen al la litbenko, je la dudektria via vaĉo komenciĝos.“

„Mia vaĉo komenciĝos noktomeze. Noktomeze ĝis la kvara.“

„Ne ĉe ni kaj ne por subhejtistoj. La subhejtistoj komencas je la dekunua aŭ dudektria, ili eligas cindron de la dekunua ĝis tagmezo aŭ de la dudektria ĝis noktomezo, kaj je tagmezo aŭ je noktomezo komenciĝas la laborvaĉo.“

„Do, la horo antaŭ tagmezo aŭ noktmezo ne estas labortempo, ĉu?“

„La cindron la subhejtistoj ĉe ni devas eligi aldone.“

„Sed kromhoroj estas alkalkulataj, ĉu?“

„Ne ĉe ni, kaj ne por la eligo de la cindro.“

Mi demandis min, en kiu jarcento mi vivas. Inter kian homan specon mi falis? Kiel ebriulo mi ŝanceliĝis al la kajuto.

Jen estis la maro, la blua belega maro, kiun mi tiel pasie amis, ke la penso droni kiel honesta maristo en ĝi, neniam terurigis min. Tio ja estas la granda solena geedziĝo kun la ino, kiu tiom kapricas, kiu tiel kolere povas furiozi, kiu havas tian grandiozan temperamenton, kiu povas ridi tiel fascine kaj povas kanti tiajn ravajn lulkantojn, kaj kiu tiel mirinde belas, aĥ, tiel supermezure belas.

Ĝi estis la sama maro, sur kiu veturis miloj kaj miloj da honestaj kaj sanaj ŝipoj. Kaj nun la sorto elektis min veturi ŝipon, kiu malsaniĝis je lepro, kaj kiu nun veturas plu nur pro la espero, ke la maro kompatu. Sed la impreso trudis sin al mi, mi sentis tion, ke la maro ne volas akcepti la leproŝipon, por ke ĝi ne mem pestiĝu. Ankoraŭ ne. Ĝia tempo ankoraŭ ne alvenis. Ankoraŭ la maro atendis, ankoraŭ la maro esperis, ke ĝi ne devos toleri tiun peston, ke tiu mara absceso diskrevos ie surtere aŭ en iu putranta angula haveno kaj pereos. Ankoraŭ ne venis la tempo por Jorike. Mi ankoraŭ ne antaŭsentis la morton, ĉe mia litbenko la gasto ankoraŭ ne frapis. Sed estas vere, kiam mi nun staris ĉe la balustrado, kaj super mi estis la brilantaj steloj de la ĉielo kaj antaŭ mi la verde briltremanta maro, kaj kiam mi pensis pri mia perdita Nov-Orleano kaj pri mia suna Hispanio, jen la tento atakis min: Hop! Saltu maren, bubo, fuŝu al ili la plezuron pri la subhejtisto, faru rapidan glatan finon, por ke vi ne tute perdu vin mem. Sed poste ja nur alia kompatinda, laca, ĉifonvestita, eterne malsata, malpura kaj ĉasata subhejtisto devus transpreni ankaŭ mian vaĉon, kaj tial li farus tiel neeltenebla al mi la lastan vojaĝon, ke mi devus naĝi denove kaj denove al la surfaco de la maro.

Ho ne, ĉe ĉiuj diabloj en la infero, kunmordu la dentojn kaj pripisu ilin. Vin, kara amiko, Jorike ne povas venki.

Ne la konsuloj. Ne Jorike. Ne la poŝoŝtelisto. Vi estas ja el Nova Orleano, bubo. Ensaltu en la merdon kaj tranaĝu! Iam tempo kun akvo kaj sapo revenos. La fetoro estas nur ekstera. Hop! Ke ŝprucu!

For de la balustrado, kaj al la bestaĉo, kiu volas venki vin, martelu pugnon sur la dentojn! Kraĉu plian fojon maren, kaj nun antaŭen al la litbenko!

Kiam mi foriris de la balustrado, mi sciis efektive, ke mi troviĝas sur mortula ŝipo kaj sur trompkesto, sed mi ankaŭ sciis, ke ne plu estas mortula ŝipo mia. Sur Jorike mi ne helpos enspezi la asekurmonon. Sur ĝi mi ne fariĝos gladiatoro. Mi kraĉas sur vian vizaĝon, Cezaro Aŭgusto Imperiestro. Ŝparu vian sapon kaj voru ĝin, mi ne plu bezonas sapon. Sed vi ne vidos min lamenti denove. Mi kraĉas sur vian vizaĝon, al vi kaj al viaj kanajlaj idoj. [88]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.