|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
„Diru al mi, kio estas tio, sur kio ni troviĝas?“ demandis Stanislav.
„Tion ankaŭ mi ne scias. Tute subite mi estis sur ĝi, mi eĉ ne scias kiel okazis. Mi pensas, ke estas vando de la rudrodomo. Ĉi tie videblas ĉie la manteniloj.“
„Certe. Estas parto de la rudrodomo“, konfirmis Stanislav.
„Bone, ke la azenoj ankoraŭ ne faras ĉion el fero kaj lasas de tempo al tempo kelkajn lignopecojn. En malnovaj libraĉoj oni ĉiam legas kiel la ŝipknabo firme brakumas maston, per kiu li saviĝas kaj ekflosas. Tio nun ne plu eblas. Ankaŭ la mastoj estas jam el fero, kaj se vi kroĉiĝus al tia masto, vi povus same tiel bone pendigi ŝtonon al via ventro. [147] Se vi denove iam vidos tian bildon, ne hezitu diri, ke la pentristo estas mensogulo.“
„Kian parolfluon vi havas en tiuj ĉi damnitaj cirkonstancoj“, Stanislav kritikis.
„Jes, azeno, ĉu mi ĉi tie lamentu kaj flutu funebran muzikon? Kiel mi sciu, ĉu mi ankoraŭ povos rakonti al vi post kvaronhoro, ke oni ne plu fidu al mastoj en la nuna tempo. Kaj tion mi devas diri, ĉar tio gravas.“
„Rokoj kaj rifoj! Jen ni ankoraŭfoje glate eskapis“, li nun vokis.
„Sankta marserpento!“, mi kriis al li. „Fermu vian blasfeman babilbuŝon, mil sakrojn. Vi alkrias ja la tutan fibandon. Se vi sidas en seka loko, tiam ĝoju sekrete, sed ne elkriu tion tiel impertinente. Mi penas diri tion tiel diskrete kaj elegante kiel eblas, do nur ĝentile aludas, kion mi celas. Sed vi, proleto, simple elkrias tion.“
„Ne parolu tiel fanfarone. Nun ĉio estas egala, nun ni sidas tamen en la mer…“
Kun tiu Stanislav oni ne povas atingi ion, la parolturnoj, kiujn li uzas de tempo al tempo, min certe iam devigos eviti lian kompanion.
„Ĉio estas egala, ĉu?“ mi ripetis. „Mi ja eĉ ne pensas tiel. Estas stulte, ke ĉio estu egala. Neniam io estas indiferenta. La plezuro nun ĝuste komenciĝas. Ĝis nun ni baraktis nur pro paperoj, poste pro la ratmanĝo, poste pro la malbenitaj kradoj. Nun finfine temas pri la lasta spiro, pro kiu ni devas barakti. Ĉio alia, kion homo povas havi, estas for. Ĉion, kion ni ankoraŭ havas, estas nia spiro. Kaj tiel rapide kaj bonvoleme mi ne lasos forpreni ankaŭ tiun de mi.“
„Sed plezuron mi imagas alia“, diris Stanislav.
„Ne estu maldankema, Lavski. Mi diras al vi, ke estas infera plezuro, batali kontraŭ la fiŝoj pro la lasta manĝomordaĵo, se oni mem estu tiu mordaĵo.“
Stanislav kompreneble pravis. Ne estis plezuro. Ni devis kroĉiĝi kiel frenezuloj al la manteniloj, por ne esti forlavitaj. La ondegojn oni ne sentis tiel krude sur tiu flosanta vando kiel sur la ŝipo, ĉar la pinte rompiĝantaj ondegoj levis alten la vandon kaj ne per la tuta forto transĵetis sin. Sed sufiĉe ofte ili trempis nin en la akvon, por ke ni ne forgesu, kie ni troviĝas.
„Mi pensas, ke ni nun devos fari ion“, mi diris. „Miaj brakoj estas tiel senfortaj kvazaŭ oni traktis ilin per klaboj. Longe mi ne plu povos firmteni min.“
„Ni alfiksu nin“, diris Stanislav. „Mi donos mian ŝnuregan finon al vi, kaj mi prenos vian ŝnureton. Mi havas pli da forto. La ŝnureto estas sufiĉe longa, por ke oni povu uzi ĝin trioble plektita.“
Stanislav nun helpis firmligi min per la ŝnurego; per miaj lamaj brakoj mi apenaŭ povus fari tion. Poste li firmligis ankaŭ sin mem, kaj tiam ni atendis, kio okazos.
Neniu nokto estas tiel longa, ke ĝi ne pasos finfine kaj devos cedi al la tago.
Komence de la nova tago la kruda vetero trankviliĝis, sed la altaj ondoj restis.
„Ĉu vi vidas ion de la firma tero?“ demandis Stanislav.
„Ne. Mi jam sciis, ke tiel facile mi ne fariĝos la trovanto de novaj kontinentoj. Se ĝi ne troviĝas ĝuste antaŭ la vizaĝo, mi ne vidas firman teron.“
Subite Stanislav diris: „Amiko mia, mi havas ja la kompason. Estis bone, ke vi trovis ĝin.“
„Jes, kompaso estas bela afero, Lavski. Tiel ni ĉiam povas vidi, en kiu direkto troviĝas la marbordo de Afriko. Sed velon mi ŝatus pli ol dek kompasojn.“
„La velo tute ne helpus al vi sur la tabulo.“
„Kial ne? Se marbrizo direktiĝus al la firma tero, ni kunirus.“
„Ni certe kuniros al alia loko, Pippip.“
Posttagmeze denove la vetero brumiĝisMT, kaj delikata nebulo sternis sin sur la maro. Ĝi havis trankviligan efikon al la furiozado de la ondoj.
La nemezurebla vasto de la maro pli kaj pli malgrandiĝis. Baldaŭ nin kaptis la iluzio, ke ni troviĝas sur kontinenta lago. Poste ankaŭ la lago pli kaj pli ŝrumpis, kaj fine ni supozis, ke ni flosas facilmove sur rivero. Ŝajnis, kvazaŭ ni povus kapti per la manoj la bordojn, kaj antaŭ ol ni endormiĝis, diris jen Stanislav jen mi: „Tio estas la bordo, ni desaltu kaj naĝu transen la etan distancon. Vi povas vidi ĝin tute klare, estas eĉ ne cent paŝojn for de ĉi tie.“
Sed ni tro lacis por malligi nin kaj por naĝi tiujn cent paŝojn.
Poste ni apenaŭ parolis ion kaj ekdormis.
Kiam mi vekiĝis, estis nokto.
La bruma nebulo ankoraŭ nun etendiĝis sur la maro. Sed alte en la ĉielo mi vidis briletantajn stelojn. Ambaŭflanke mi vidis la bordojn de la rivero, sur kiu ni drivis antaŭen. De tempo al tempo la nebulo ĉe unu el la bordoj maldensiĝis, kaj mi vidis la milojn de brilantaj lumoj de la proksima haveno. Estis granda haveno. Ĝi havis altajn nubskrapulojn kaj ludomojn, kies fenestroj ĉiuj estis lumigataj. Kaj malantaŭ la fenstroj la homoj hejmece sidis kune kaj sciis nenion pri tio, ke ĉi tie sur la rivero preterglitas du mortuloj.
Kaj la nubskrapuloj kaj la altaj loĝdomoj kreskis kaj kreskis. Kia giganta la haveno estis, kiun ni preterglitis.
Pli kaj pli alten kreskis la nubskrapuloj, ĝis ili fine atingis la ĉielon. Kaj la miloj de trembrilaj lumoj de la haveno, de la nubskrapuloj kaj de la hejmecaj loĝdomoj, kie oni sciis nenion pri la preterglitantaj mortuloj, estis kiel steloj de la ĉielo. Kaj supre, krute super mia kapo, la nubskrapuloj kunpuŝiĝis, kaj mi vidis iliajn fenestrojn lumi, kaj mi esperis, ke la konstruaĵoj renverse rompiĝos kaj entombigos min sub si. Estis la granda sopiro de la mortulo, ke oni entombigu lin, ke li ne devu migri plu.
Mi ektimis kaj vokis: „Stanislav. Jen granda haveno. Aspektas kiel Nov-Jorko.“
Stanislav vekiĝis, ĉirkaŭvidis, rigardis tra la maldensa nebulo al la bordoj de la rivero, frotis la okulojn, rigardis alten super si kaj tiam diris: „Vi sonĝas, Pippip, la lumoj de la granda haveno estas steloj. Tie ankaŭ bordo ne estas. Ni troviĝas ie sur la maro. Tion vi ja povas senti je la longaj ondoj.“
Li ne povis konvinki min. Mi nun tamen volis naĝi al la bordo kaj atingi la grandan havenon.
Sed kiam mi provis malligi la ŝnuregon, miaj manoj falis sen forto malsupren, kaj mi endormiĝis.
Soifo kaj malsato vekis min. Estis jam tago.
Stanislav rigardis min per ruĝiĝintaj okuloj. Mia vizaĝo estis krustkovrita de la sala akvo. Mi rimarkis, ke Stanislav pene glutas, kvazaŭ li volus maĉi la propran langon aŭ kvazaŭ ĝi ĝenus lin kaj metus sin antaŭ lian traĥeon.
En liaj okuloj ekflamis kolero, kaj li vokis per raŭka voĉo: „Vi ĉiam diris, ke la akvo sur Jorike fetoras. Tio ne estas ĝusta. Ĝi estas fontakvo, tute freŝa, klara akvo el abia arbaro.“
„La akvo neniam fetoris“, mi konfirmis, „la akvo estis glacia akvo. Kaj la kafo estis bona kafo. Mi neniam ion diris kontraŭ la kafo sur Jorike.“
Stanislav fermis la okulojn. Sed ne longe poste li skuiĝis pro subita teruriĝo kaj kriis: „Dudek antaŭ la kvina, Pippip, alportu la matenmanĝon. Levu la cindron. La matenmanĝon unue. Ŝelkuiritajn terpomojn kaj fumaĵitan haringon. La kafon. Multe da kafo. Kunportu akvon.“
„Mi ne povas ellitiĝi“, mi respondis. „Mi estas rompita. Tro laca. Vi sola devos levi la cindron hodiaŭ. Diru, kie estas la kafo?“
Kiel okazis tio? Mi aŭdis Stanislavon krii, sed li malproksimis du mejlojn. Kaj ankaŭ mia propra voĉo estis du mejlojn for de mi.
Nun aldone al ĉio alia, tri fajropordoj malfermsaltis, la varmego ne elteneblis. Mi kuris al la ventkanalo por kapti aeron. Sed la hispana hejtisto kriis: „Pippip, fermu la fajropordojn, la premo falas.“ La tuta vaporo kolektiĝis en la kaldronejo, kaj la temperaturo pli kaj pli kreskis. Mi kuris al la trogo, en kiu troviĝis la akvo por estingi la skoriojn, por forigi mian soifon, sed ĝi gustis sala kaj naŭza. Mi enspiris haste la aeron kaj trinkis denove. La fajrokanalo staris tre alte kaj vaste malfermita super mia kapo sur la firmamento. Ĝi estis la suno, kaj mi trinkis marakvon.
Tiam mi denove endormiĝis, kaj la pordoj de la fajrokanaloj estis fermitaj, kaj la hejtisto elverŝis la skorian akvon el la trogo en la kaldronejon, kaj mi troviĝis ie sur la maro, kaj ondokresto ĵus ĵetiĝis super la vandon.
„Tio estas Jorike!“ kriis Stanislav multajn mejlojn for de mi. „Tio estas la mortula ŝipo. La haveno. Jen la norvega ŝipo. Ili havas glacian akvon. Ĉu vi tion ne vidas, Pippip?“
Per ambaŭ brakoj, per pugnigitaj manoj, Stanislav signis al la vasta maro.
„Kie Jorike estas?“ mi vokis.
„Ĉu vi efektive ne vidas ĝin, he? Jen ĝi ja ankras. Ses kradoj elfalis. Damne. Nun jam ok. Fulmotondro, mil diabloj! Kie estas la kafo, Pippip? Ĉu vi jam denove ĉion fordrinkis? Tio ne estas ŝmirsapo, bastardo, tio estas butero. Donu nun la teon al mi, mil sakroj.“
Stanislav kolere turnis sin, jen li montris al tiu direkto, jen al tiu ĉi. Ĉiufoje li demandis, ĉu mi vere ne vidas ilin, do tiun Jorike kaj la havenon.
Sed tio ne interesis min. Mia kapo doloris, kiam mi turnis min al la haveno.
„Ni devojiĝas! Ni devojiĝas!“ Stanislav nun kriis. „Mi devas transiri al Jorike. Ĉiuj kradoj elfalis. La hejtisto kuŝas en la kaldronego. Kie estas la akvo? Ĉu vi efektive ne lasis iom da kafo por mi? Mi devas transiri, transiri.“
Li ŝirtiris nun la ŝnureton por lozigi ĝin. Sed li ne povis malfermi la nodojn. Li turnadis nun kiel frenezulo la nodojn, sed pli kaj pli fiksnodis ilin.
„Kie estas la ŝovelilo?“ li vokis. „Mi devas trahaki la ŝnuregon.
Sed la ŝnureto ne longe rezistis. Stanislav tiris, ŝiris kaj frotis kun tia granda forto la trioble turnitajn nodojn, ke li pli kaj pli elturnis sin el ili. La lastan fadenon li disŝiris.
„Jorike forveturas. Rapidu, Pippip. La norvega ŝipo havas glacian akvon. Iu svingas la kruĉon. Mi ne restas sur la mortula ŝipo.“
Pli kaj pli sovaĝe Stanislav kriis.
Li estis alligita jam nur piede, kaj nun li ankaŭ tie disŝiris la lastan fadenon.
Mi vidis ĉion ĉi kvazaŭ el distanco de mejloj, kiel sur bildo aŭ tra teleskopo.
„Tie estas Jorike. La ŝipestro salute tuŝas la ĉapelon.“ Stanislav vokis tion kaj rigardis min per rigide fiksitaj okuloj. „Transvenu, Pippip. Jen teo kaj kuko kun sekaj vinberoj kaj kakao kaj akvo.“
Jes, jen Jorike ankrumis. Mi tute klare vidis ĝin. Mi rekonis ĝin je ties bunta arlekenaG vesto kaj je ties ponto, kiu por ĉiam ŝvebis en la aero, postlasita de iu ŝipo, kiu tute ne havis rilaton al ĝi.
Jen Jorike, kaj nun ili matenmanĝas aŭ vespermanĝas aŭ manĝas prunojn en blua amela kaĉo. La teo ne estas malbona. Tio estis mensogo kaj kalumnio. La teo estas bona ankaŭ sen sukero kaj sen lakto. Kaj la trinkakvo ne fetoris.
Mi komencis malnodi mian ŝnuregon. Sed mi ne povis malfermi la nodon. Tiam mi vokis al Stanislav, ke li helpu al mi malnodi min. Sed li ne havis tempon. Li ne sukcesis ĉe sia piedo kaj laboris kiel frenezulo por povi liberigi la piedon. Nun aldone malfermiĝis eĉ la vundoj, kiujn kaŭzis la batoj sur lian kapon. La sango fluis sur lia vizaĝo, sed tio ne ĝenis lin.
Kaj mi ŝiris kaj ŝiris je miaj ligaĵoj. Sed la ŝnurego estis tro forta. Mi ne povis trafroti ĝin kaj mi ne povis elturni miajn membrojn el ĝi. Mi ligiĝis pli kaj pli. Tiam mi serĉis la hakilon, la tranĉilon kaj finfine la ŝovelilon, kiun ni frape glatigis, por fari el ĝi lignan maston, sed la kompaso falis ĉiam denove en la akvon, kaj mi devis elfiŝi ĝin per la elbruligita krado. La ŝnurego ne malstreĉiĝis. La nodo firmiĝis pli kaj pli. Tio puŝis min en nedireble grandan koleron.
Stanislav nun estis liberiginta sian piedon.
Li turnis sin parte al mi kaj vokis: „Venu, transiĝu, Pipplav. Estas nur dudek paŝoj, kiujn vi devos kuri. La kradoj ĉiuj falis, estas akvominuto antaŭ la kvina. Eliĝu. Eku, rapide. Elen! Levu la cindron.“
Sed la cindrokanalo en mi kriĉis: ,Tio ne estas Jorike!‘ Kaj mi kriis tiel laŭte, kiel mi kapablis: „Tio ne estas Jorike! Tio ne estas Jorike! Tio ne estas Jorike!“
Mi kroĉiĝis al la ŝnurego en terura timo; ĉar Jorike forestis, kaj mi vidis nur maron, maron, mi vidis nenion alian krom la konstantan ondadon de la maro.
„Stasinkovslov, ne saltu!“ Mi kriis tion en nedireble granda timo, ĉar mi ne povis trovi lian nomon, kiu estis glitinta el mia memoro. „Stanislav, ne saltu! Ne saltu! Ne. Restu ĉi tie!“
„Ĝi entiras la ankron. Mi ne iros sur mortulan ŝipon. Mi transkuros al Jorike. Mi kuras, kuras, kuras. Venu!“
Kaj li saltis. Li saltis. Tie ne estis haveno. Tie ne estis ŝipo. Tie ne estis bordo. Ĉie maro. Ĉie ondoj.
Li faris nur kelkajn plaŭdajn brakmovojn. Poste li forsinkis por ĉiam. Mi rigide rigardis transen al la truo, en kiun li falis. Mi vidis ĝin je senfine fora distanco. Kaj mi vokis: „Stanislav, Lavski! Frato! Kara, kara kamarado, venu, ĉi tien! Hoj! Hoj! Ĉi tien! Ĉi tiiien!“
Li ne aŭdis min. Li ne revenis. Li ne revenis al la surfaco de la akvo. Tie ne estis mortula ŝipo. Tie ne estis haveno. Tie ne estis Jorike. Li ne revenis al la surfaco de la akvo, ne, sinjoro.
Kaj tio estis stranga. Li ne reaperis. Kaj mi ne povis kompreni, kiel tio eblas.
Li dungiĝis por granda veturo [148], por tre granda veturo. Sed kiel li povis dungiĝi? Li ja ne havis maristan dokumenton. Ili tuj elĵetos lin.
Sed li ne plu revenis. La granda kapitano dungis lin. Konfide li dungis lin, eĉ sen paperoj.
,Venu, Stanislav Koslovski‘, diris la granda kapitano, ,venu, mi dungas vin konfide kaj honeste por granda veturo. Lasu nun la paperojn. Ĉi tie vi ne bezonas dokumentojn. Vi veturas sur fidinda kaj honesta ŝipo. Iru al la kajuto, Stanislav. Ĉu vi povas legi la skribon super la pordo?‘
Kaj Stanislav diris: „Jes, kapitano. Kiu eniras ĉi tien, liberas de ĉiuj turmentoj!“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.