|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kelkaj horoj jam pasis antaŭ ol la leŭtenanto envenis. Mi ekstaris, sed li diris al mi, ke mi trankvile kuŝu plu, ke li volas informi min nur pri tio, ke la komandanto ne revenos morgaŭ vespere kiel li pli frue informis, sed jam morgaŭ matene, do antaŭ la paso de miaj lastaj dudek kvar horoj, ke tial li havas la eblon transdoni la aferon al la komandanto mem. „Kompreneble„, li aldonis, „vian sorton tio ne ŝanĝos. La milita leĝo estas tre preciza pri tiu punkto kaj ne lasas breĉonG.“
„Sed la milito jam pasis, sinjoro leŭtenanto“, mi diris.
„Certe. Sed ni troviĝas ankoraŭ en la militstato, kaj verŝajne tiom longe, ĝis kiam ĉiuj kontraktoj estos definitive reguligitaj. Niaj limfortikaĵoj ankoraŭ ne ŝanĝis siajn regularojn eĉ pri unu punkto, ili estas la samaj kiel dum la milito. Pro la nunaj minacaj cirkonstancoj en niaj nordafrikaj kolonioj la militministerio karakterizas la hispanan landlimon pli granda danĝerzono ol nian orientan limon.“
Tio tre malmulte interesis min, kion li rakontis pri danĝerzonoj kaj regularoj. Kial la franca politiko koncernu min? Min post mia saniga tagmeza dormo io tute alia interesis, kaj tion mi ankaŭ tuj volis sciigi al li.
Li intencis foriri, sed ankoraŭfoje rigardis min kaj poste ridete demandis: „Mi esperas, ke vi bone fartas spite la cirkonstancojn. Ĉu la manĝo bone gustis al vi?“
„Jes, dankon.“ Vere, mi ne povis lasi ĝin nedirita:
„Pardonu, sinjoro leŭtenanto, ĉu mi ricevos ankaŭ denove vespermanĝon?“
„Kompreneble. Ĉu vi eble pensas, ke ni lasas vin malsatmorti? Eĉ, se vi estas boŝo, ni tamen ne lasos vin malsatmorti. Post kelkaj minutoj vi ricevos la kafon.“
Mi hezitis iomete pro ĝeniĝo, oni ja ne volas malĝentili al sia gastiganto. Sed merdon! Kial mortkondamnito plu ĝentilu? „Pardonu, sinjoro leŭtenanto, ĉu mi ricevos denove oficiran manĝon, duoblan porcion?“ „Memkompreneble. Kion vi pensis? Tio estas laŭ la regularo. Estas via lasta tago. Kun malbona memoro pri nia fortikaĵo ni vin ja ne al la, al… do forsendos.“
„Ne zorgu, sinjoro leŭtenanto, mi tenos la fortikaĵon en bona memoro. Vi povas pafmortigi min trankvile. Nur ne ĝuste en tiu momento, kiam la oficira manĝo, la duobla porcio, kuŝos sur la tablo. Tio estus ago de barbaro, kiun mi forgesus neniam, kaj kiun mi tuj devus raporti, kiam mi tie alvenos supren.
Kelkan tempon la oficiro rigardis min, kvazaŭ li ne bone komprenus. Efektive ne estis tiel facile klarigi al si el miaj francaj vortfragmentoj, kion mi celis. Sed subite li kaptis la sencon kaj komprenis. Kaj tiam li tiel ridis, ke li devis iri al la tablo por povi apogi sin sin sur ĝi. La du soldatoj supozeble komprenis ion, sed la ĝustan sencon ili ne kaptis. Ili staris rigide kiel pupoj. Sed de la ridado de la leŭtenanto ili fine tamen infektiĝis kaj kunridis, sen scii, pri kio temas, kaj je kies kostoj okazas tiu ridado.
La komandanto tre frue revenis, kaj je la sepa matene ili kondukis min al li.
„Ĉu vi ne vidis la ŝildojn?“
„Kiujn ŝildojn?“
„Nu, tiujn ŝildojn, sur kiuj legeblas, ke tio ĉi estas armea tereno, kaj, ke tiu, kiun oni renkontas en tiu ĉi tereno, estas traktata laŭ la milita leĝo? Tio signifas, ke vi jam estas mortkondamnita, sen procesa debato, kaj, ke oni pafmortigos vin.“
„Tion mi jam scias.“
„Do, la ŝildojn vi ne vidis?“
„Ne. Kaj se mi vidis ilin, tiukaze mi ilin ne atentis. Mi ankaŭ ne povas legi, kio estas skribita sur la ŝildoj. Ĝustadire, mi povas legi, sed ne kompreni.“
„Vi estas nederlandano, ĉu ne?“
„Ne, mi estas boŝo.“
Se mi estus dirinta, ke mi estas la diablo, kiu ĵus venis laŭ la plej rekta vojo el la infero por persone forkonduki la komandanton, li ne povus montri vizaĝon pli mirigitan.
„Mi supozis, ke vi estas nederlandano. Vi estas oficiro en la germana armeo aŭ almenaŭ vi estis, ĉu ne?“
„Ne, mi neniam estis soldato en la germana armeo.“
„Kial ne?“
„Mi estis C.O. [45], prokonscienca rifuzanto, kiu dum la tuta tempo de la milito sidis en prizono.“
„Ĉar vi spionis, ĉu?“
„Ne, ĉar la germanoj supozis, ke mi ne permesas la militon. Kaj tial ili tiom timis, ke ili metis min kaj ses aliajn, kiuj same ne volis permesi la militon, en prizonon.“
„Alivorte, vi kaj la ses aliaj kunkaptitoj povis malebligi la militon?“ „Almenaŭ la boŝoj supozis tion pri mi. Antaŭe mi ne sciis, ke mi estas viro tiom forta. Sed tiam mi eksciis tion, ĉar aliokaze ili ja ne bezonus meti min en prizonon.“
„En kiu fortikaĵa prizono vi do troviĝis?“
„En..en.. en Sudfalio.“
„En kiu urbo?“
„En Deutschenburg.“
„Pri tiu loko mi neniam aŭdis.“
„Jes, oni parolas nur malofte pri ĝi. Tio estas tute sekreta fortikaĵo, kiun eĉ la boŝoj mem ne konas.“
La komandanto turnis sin nun al la leŭtenanto: „Ĉu vi scias, ke la viro estas germano?“
„Jes ja, li tuj diris tion.“
„Ĉu tuj li diris tion, sen antaŭaj pretekstoj?“
“Jes ja.“
„Ĉu li havis fotografan aparaton, mapojn, bildojn, desegnaĵojn, planojn aŭ ion tian?“
„Ne, ne videble. Mi ne ordonis traserĉi lin, li ĉiam estis observata kaj ne povis kaŝi ion.“
„Bone. Ni rigardu, kion li havas.“
Nun venis du kaporaloj, kaj tiuj traserĉis min. Sed ili ne sukcesis. Ĉio, kion ili trovis, estis kelkaj frankoj, disŝirita naztuko, eta kombilo kaj sapopeco. La sapon mi portis ĉe mi kvazaŭ legitimaĵo, ke mi apartenas al civilizita raso, ĉar mia eksteraĵo ne ĉiam permesis konkludi tion. Kaj legitimaĵon ja finfine ankaŭ mi bezonas.
„Entranĉu la sapon“, oni ordonis al iu el la kaporaloj. Sed ankaŭ interne estis nenio alia krom sapo. La komandanto evidente supozis, ke enestas ĉokolado.
Tiam mi devis demeti la botojn kaj ŝtrumpojn, kaj ili traserĉis la plandumojn de miaj botoj.
Sed, se jam ĉiuj ĉi multaj policistoj ne trovis tion, kion ĉiuj ŝatus havi de mi, kaj ankaŭ ili ja bone scias kiel traserĉi, tiukaze la kaporaloj tiom malpli trovos ĝin. Se la homoj nur dirus, kion ili serĉas, mi ja volonte dirus, ĉu mi havas ĝin aŭ ne. Tiel ili povus ŝpari als si la penon.
Tamen, en tiu kazo ili denove ne havus laboron kaj plian fojon ne scius, kion fari?
Tio certe estas tre valorplena objekto, kiun ili serĉas en miaj poŝoj en ĉiuj landoj. Eble la mapo de perdiĝinta orominejo aŭ de diamanta kampo, kiu sinkis en sablon.
La komandanto preskaŭ perfidis tion, ĉar li parolis pri mapoj; sed rapide li rememoris, ke estas malpermesate perfidi la grandan profundan sekreton, kiun rajtas scii nur bastonuloj kaj soldatoj.
„Mi nur unu aferon ne komprenas“, la komandanto denove turnis sin al la leŭtenanto, „kiel eblis, ke li sukcesis preterpasi la gardistojn de la eksteraj remparoj, sen esti rigardata kaj haltigata?
„Dum tiuj ĉi horoj estas nur malmulte da trafiko sur la alkondukantaj vojoj. Mi aranĝis en konformeco kun la ordono de la sinjoro komandanto por tiu tempo ekzercadon sur remparo ĉe la alia flanko, kaj ĉi tie restis nur patroloj, komisiitaj observi la alkondukantajn vojojn. Certe li traglitis inter du patroloj. Se estas permesate, mi volus prezenti pro tiu sperto al la komandanto la proponon entrepreni la ekzercojn nur kun triono de la trupo, por ke la nombro de gardostarantoj ne estu reduktita.“
„Ni supozis, ke neniu alproksimiĝo eblas. Mi devis agi laŭ la validaj instrukcioj, kies mankojn mi, kiel vi certe memoras, raportis. Mi havas nun fortan pozicion por venkigi nian koncepton. Tio havas valoron. Ĉu ne?“
Mi ne sciis, kial koncernu min, kiun koncepton ili opinias pli bona. Kial ili diskutis ĉion ĉi en mia ĉeesto? Sed, estas vere, kial ili sekrete parolu antaŭ mortulo?
„De kie vi venis?“ la komandanto nun demandis min.
„De Limoĝo.“
„Kie vi transiris la landlimon?“
„En Strasburgo.“ „En Strasburgo, ĉu? Ĝi tute ne situas ĉe la landlimo.“
„Mi volis diri, ke tie, kie la usonaj trupoj havas sian bazon.“
„Vi celas la teritorion de la Mozelo, ĉu? Do vi sekve transvenis de la Saar-teritorio?“
„Jes, tion mi volis diri. Mi interkonfuzis Strasburgon kaj Saarsburg.“
„Kion vi faris ĉi tie la tutan tempon en Francio? Ĉu vi petis almozojn?“
„Ne, mi laboris. Ĉe kamparanoj. Kaj ĉiufoje, kiam mi havis denove iom da mono, mi aĉetis veturbileton kaj denove iom plu veturis, ĝis mi denove laboris ĉe kamparano kaj denove povis aĉeti veturbileton.“
„Kien vi tiam volis iri?“
„Al Hispanio.“
„Kion vi volas fari en Hispanio?“
„Vidu, sinjoro komandanto, baldaŭ la vintro venos, kaj mi ne ŝparis monon por hejtaĵoj. Tial mi do pensis, ke mi prefere iru sufiĉe frue al Hispanio. Tie ankaŭ vintre tre varmas, kaj oni ne bezonas hejtaĵojn. Tie oni povas sidi trankvile sub la suno kaj manĝi dum la tuta tago oranĝojn kaj vinberojn. Ili tie kreskas sovaĝe en la apudŝoseaj fosaĵoj, oni devas nur pluki ilin, kaj la homoj ĝojas, se oni plukas ilin, ĉar ili estas por la hispanoj nur fiherboj, kiujn ili ne volas havi.“
„Do, vi volas iri Hispanion, ĉu?“
„Mi volis iri. Nun ja ne plu eblos.“
„Kial?“
„Ĉar vi pafmortigos min.“
„Se mi nun ne ordonos pafmortigi vin kaj diros al vi, ke vi reiru per la plej rapida vojo al Germanio, kaj ke vi povos foriri libere sub la kondiĉo, ke vi tuj reiros al Germanio, ĉu vi promesus tion?“
„Ne.“ „Ne?“ Li strange rigardis la leŭtenanton.
„Prefere esti pafmortigita. Al Germanio mi ne iros. Mi ne kunpagos la ŝuldojn. Sed nedepende de tio, mi planis iri al Hispanio, kaj mi iros Hispanion kaj al neniu alia loko. Se mi volas iri ien, tiam mi iros tien. Se vi pafmortigos min, mi ne povos iri tien. Hispanion aŭ la morton. Nun vi povas trakti min laŭ via plaĉo.“
La komandanto ekridis, kaj ankaŭ la leŭtenanto ridis. Kaj la komandanto diris ridante: „Kara amiko, tio savis vin. Mi ne diru kial, por ke oni ne misuzu tion. Sed vi konvinkis min, ke mi rajtas lasi vin libere foriri sen neglekti per tio mian devon. Kion vi diras, leŭtenanto?“
„Mi konsideras la konvinkon de la sinjoro komandanto la ununure ĝusta, kaj mi trovas nenion, kio povus ŝarĝi mian konsciencon aŭ mian honoron.“
Poste la komandanto diris: „Eskorto vin nun tuj kondukos al la limo kaj transdonos vin al la hispana limgardo. Mi certe ne eksplicite devas atentigi vin, ke en tiu kazo, se oni denove vidos vin proksime, ankaŭ, se estus ekstere de tute armea teritorio, ne plu estos demando, kia sorto vin atendus en la du horoj post via aresto. Ĉu vi ekzakte komprenis, kion mi celis diri?“
„Jes ja, sinjoro komandanto.“
„Bone, tio estas ĉio. Tuj ekiru.“
Sed mi staris plu kaj tretadis unu piedon sur la alia.
„Ion plian, ĉu?“ demandis la komandanto.
„Ĉu mi rajtas meti demandon al la sinjoro leŭtenanto?“
Ne nur la komandanto, sed eĉ pli la leŭtenanto, preskaŭ ŝtoniĝis. La komandanto ĵetis rigardon al la leŭtenanto, kvazaŭ li jam vidus lin antaŭ la milita tribunalo.
Li ĝuste suspektis: la leŭtenanto efektive estis mia aliancano.
„Bonvolu demandi la sinjoron leŭtenanto.“
„Pardonu, sinjoro leŭtenanto, mi ankoraŭ ne matenmanĝis.“
La komandanto kaj la leŭtenanto eksplodis per laŭta ridado, kaj la komandanto kriis al la leŭtenanto: „Nun certe ne plu estas dubo, ke la viro ne estas suspektinda.“
„La dubo min jam hieraŭ forlasis“, diris la leŭtenanto, „kiam mi demandis lin, ĉu li malsatas.“
„Bone, vi ricevu ankaŭ matenmanĝon“, la komandanto diris, eĉ nun plu ridante.
Sed mi havis plian elkoran deziron.
„Sinjoro leŭtenanto, ĉar estas jam mia lasta manĝo, mia adiaŭa manĝo, ĉu mi rajtus peti pri oficira matenmanĝo, pri duobla porcio? Mi tiel volonte dezirus konservi la fortikaĵon en altestima memoro.“
La komandanto kaj la leŭtenanto tiel ekmuĝis de ridado, ke la tuta fortikaĵo ŝajnis ektremi.
Ridante kiel urso, la komandanto elkriis la jenajn vortojn, kiujn li nur pene povis teni vice, ĉar ili denove kaj denove estis forhakitaj de lia krianta, tondranta ridado: „Tio estas la efektiva malsatega boŝo, se li jam dronas, se jam la maŝo estas metita ĉirkaŭ lia kolo, li ankoraŭ volas manĝi kaj manĝi kaj plian fojon manĝi. Tiun voreman idaron de la diablo ni neniam subigos.“
Mi esperas, ke la boŝoj por tiu bona opinio pri la germanoj, kiun mi sugestis al la du francaj oficiroj, starigos por mi indan monumenton. Nur ne en la Aleo de l‘ Venkintoj [46], tiukaze prefere neniun. Jen la aĉa gusto en la buŝo neniam forlasus min, kaj ne sufiĉe radikalaj revolucioj aperus al mi kiel fantomoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.