|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Paŭlo ne estis la sola subhejtisto, kiun Jorike glutis kaj digestis, dum Stanislav veturis sur ĝi. Jen Kurt, juna viro el Memel [120], ankaŭ li ne opciis. En tiu tempo li vagabondis en Aŭstralio, sed neniam oni kaptis lin, kaj tial ne eblis meti Kurt en internigejon. Finfine Kurt trasuferis nedireblan hejmsopiron kaj volis reiri Germanion. Ie en Aŭstralio li rompis la leĝon. Estis afero kun pugnobatado de strikrompantoj. Unu el tiuj friponoj kuŝiĝis kaj ne plu ekstaris. Kurt ne povis iri al la konsulo por elveni helpe de la leĝo. Se temas pri striko aŭ pri aferoj, kiuj odoras je komunismo, ĉiuj konsuloj tuj komune obstaklas, eĉ se ili antaŭ monatoj ankoraŭ volis kraĉi sur la vizaĝon unu al la alia. La konsulo certe tuj estus flustrinta lin al la polico, kaj tiel por Kurt dudek jaroj estus certaj. Konsulo ĉiam troviĝas flanke de la ŝtatideo, flanke de tiu granda majesta ideo, kiu estigas nenion alian krom stultaĵoj kaj faras numerojn el la homoj. Kaj tiu ĉi ŝtatideo tiel forte disvolviĝis en la konsuloj, ke ili favorante la ŝtatideon vendas la proprajn filojn, nur por ke la ŝtato restu prava.
Striko estas ja ago kontraŭ la ŝtato. Ĉeokaze, se estas honesta kaj ne subvendita striko.
Kurt sukcesis veni sen paperoj ĝis Anglio. Sed Anglio estas malica loko. Insulo ĉiam estas malica. [121] Oni povas sursalti ĝin, sed poste ne desalti. Kurt ne povis desalti. Li devis iri al la konsulo. La konsulo volis scii, kial li forlasis Brisbanon en Aŭstralio, pro kio li tie ne vizitis la germanan konsulon, kaj kial li venis sur neleĝa vojo al Britlando.
Kurt ne povis kaj ankaŭ ne volis rakonti tion, ĉar Britlando por li ne estis pli sekura ol Aŭstralio. La angloj tuj estus transdonintaj lin al Aŭstralio, por ke tie oni povu verdikti lin.
En la konsulejo en Londono aŭ en Southampton, aŭ en kiu ajn urbo en Anglio okazis, Kurt ekhavis tiel superfortan hejmsopiron, ke li komencis amare plori, ĉar tie ĉio rememorigis lin pri lia hejmlando. Sed la konsulo kriis al li, ke li ne ludu teatraĵon, ĉar aliokaze li elĵetos lin, ĉar li konas jam sufiĉe da tiaj vagabondoj. Kurt donis la solan respondon, kiun kuraĝa viro retenas por tiaj okazoj, kaj por sufiĉe emfazi tiun ,kisu mian postaĵon‘- respondon, li kaptis sabloŝutilon aŭ ion tian kaj ĵetis ĝin al la kapo de la konsulo. Tiu tuj eksangis kaj kriis, sed Kurt malaperis fulmrapide.
La vizito ĉe la konsulo estis tute superflua. Ĉar li naskiĝis en Memel kaj ne opciis, la konsulo efektive ne povis helpi lin, ĉar lia kompetento por tio ne sufiĉe vastis. Kiel kutime. Li estis ja nur la servisto de la idolo.
Tial Kurt nun definitive estis morta kaj ne povis revidi la hejmlandon. Konfirmis ja oficeja persono al li, ke lia hejmsopiro estas nur teatraĵo. Kion oficiala persono scias pri tio, ke ankaŭ vagabondo, ke ankaŭ ĉifonula mondovaganto subite povas senti hejmsopiron? Tiaj sentoj estas rezervitaj nur por tiuj, kiuj havas blankan tolaĵon kaj ĉiutage povas preni puran naztukon el la komodo. Jes, sinjoro.
Mi ne havas hejmsopiron. Mi lernis, ke tio, kio estu hejmlando, kio estu la patrio, estas peklita kaj enfiksita en dosierojn, kaj, ke ĝi estas reprezentata en la formo de ŝtataj oficistoj, kiuj elpelas tiel certe la honestan hejmsopiron, ke eĉ ne spuro de ĝi postrestas [122]. Kie mi estas hejme? Tie, kie mi troviĝas kaj kie neniu min ĝenas. Tie, kie neniu volas scii, kiu mi estas kaj kion mi faras.
Kie neniu volas scii, de kie mi venis, tie estas mia hejmo, tie estas mia patrujo.
La juna viro el Memel povis dungiĝi sur hispana ŝipo kaj finfine alvenis sur Jorike kaj fariĝis subhejtisto.
Protektaj instalaĵoj sur Jorike ne ekzistis, ĉar tio unue kostus monon kaj due estus ĝenaĵo ĉe la laboro. Mortula ŝipo ne estas azilejo por beboj. Uzu viajn okulojn, kaj se io perdiĝas de vi, jen estas nur pigra karno aŭ pigra fingro, kiu jam antaŭe ne emis labori.
La vitrotubetoj ĉe la kaldronegoj, indikantaj la akvonivelon, havis nek protektan vitron nek dratkradon. En iu tago unu el ili krevis, kiam vaĉis Kurt. Oni ankaŭ ne havis longan stangon, per kiu fermŝraŭbi el sekura distanco la tubon, kiu kondukis al la akvonivela tubeto.
La bolanta akvo elsiblis, kaj la kaldronejo plenigis sin per densa varmega vaporo.
Necesis fermŝraŭbi la tubon. Necesis fari tion. Sed la fermkrano troviĝis rekte sub la rompita vitrotubo, du colojn for de la truo, kie elsagis la vaporo. Necesis fermŝraŭbi ĝin, ĉar aliokaze la kesto ne plu povus veturi eĉ duonon de tago, kaj se leviĝus ŝtorma vetero, oni ne povus manovri la ŝipon. La ŝipo estus tiel skuata, ke eĉ splito ne restus sen difekto.
Kiu fermŝraŭbu la kranon? Kompreneble la subhejtisto. La vagabondo oferis sian vivon, por ke Jorike povu manovri plu, por ke ĝi iru nur tiam al la fiŝoj, kiam oni ordonos tion.
Kurt do fermŝraŭbis ĝin. Poste li renversiĝis kaj la inĝeniero kaj la hejtisto portis lin al lia litbenko.
„Kiel li kriis“, rakontis Stanislav, „vi ne povas imagi tion. Li ne povis kuŝi sur la dorso kaj ne sur la ventro kaj ne sur la flankoj. La haŭto pendis kiel disŝirita ĉemizo de li malsupren, la tuta korpo estis kovrita de blazoj, dikaj kiel kapoj, apud ĉiu blazo troviĝis alia. Se oni estus transportinta lin en hospitalon, mi ja ne scias - helpo per transplantado de haŭto verŝajne eblus. Sed tiukaze oni estus devinta preni la tutan haŭton de bovido, por kunfliki lin. Kaj li kriis kaj kriis kaj kriis! Mi dezirus nur, ke la konsulo en la dormo aŭskultus lin, li neniam povus liberiĝi de la krioj. Ili sidas ĉe tabloj kaj plenigas formularojn, cent mejlojn for de la batallinio de la efektiva vivo.
Kuraĝo en la milito, ĉu? Idiotaĵo! Kuraĝo sur la batalkampo de la laboro! Sed tie vi ne ricevas ordenon. Tie vi ne estas heroo. Li kriis, ĝis li estis morta. Vespere oni ĵetis lin en la maron, la junan viron el Memel. Nu, Pippip, mi devas demeti la ĉapon, ne gapu tiel strange. Jen vi kvazaŭ devas prezenti la fusilon. Vi ne povas eviti tion. En la maron, kun karbobulo sur kruro. Li aspektis kiel punkaptito. La Dua Inĝeniero postrigardis lin kaj tiam diris: ,Malbenita afero, nun ni denove ne havas subhejtiston.‘ Tio estis ĉio, kion li diris. Kaj ĝuste li estis la viro, kiu havas la devon fari ĝin, ĉar tio estis ja riparo, kaj tiaj riparoj tute ne estas la afero de subhejtisto. Jes ja, jen Kurt. Ankaŭ lin oni ne enskribis en la ŝiplibron. La Duan Inĝenieron oni enskribis. La kuiristo vidis tion, kiam li ŝtelis sapon en la kabineto de la ŝipestro. Nu, sed kion aĉeti por tiaj saĝoj?“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.