|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Stanislav tamen devis reiri al sia honesta metio, por ke li ne mortu pro malsato. Alia eblo ne restis. Ne estis lia kulpo. Eĉ la plej modesta laboro ne havigeblis. Ĉiuj suĉis je la senlaborula mono. Stanislav ne provis ricevi ĝin. Li preferis la honestan metion. „Tio tiel premas la animon, se oni staradas inter senlaboruloj kaj tie devas atendi en vico dek du horojn pro la ridindaj sumetoj, kaj se oni ĉiutage devas iri tien. Tial mi prefere nokte kaŝas min sur la strato aŭ atentas, ĉu jukas al iu la monujo“, diris Stanislav. „Mia kulpo tio ne estas. Se ili estus donintaj maristan libron al mi, kiam mi petis ĝin unuafoje, mi delonge estus for. Iun keston mi estus ja trovinta.“
En la polica prezidejo oni demandis lin: „Ĉu vi naskiĝis en Poznano?“
„Jes.“
„Naskiĝatesto?“
„Jen la kvitanco por la registrita letero. Ili ne sendas ĝin.“
„La konfirmilo de la inspektoro en via kvartalo sufiĉas al mi. Temas nur pri la ŝtataneco. Ĉu vi opciisG por Germanio?“
„Ĉu mi kion faris?“
„Ĉu vi opciis por Germanio? Ĉu vi, kiam ni devis transdoni la polajn provincojn, persone protokoligis antaŭ germana rajtigita instanco la deklaron, ke vi volas daŭrigi la germanan ŝtatanecon?“
„Ne, diris Stanislav.“ Tion mi ne faris. Mi tute ne sciis, ke mi devas fari tion. Mi supozis, ke mi kiel germano, kiu ne ŝanĝas la ŝtatanecon, estas germano por ĉiam. Mi estis ja en la I. M. kaj kunbatalis ĉe Skagerako.“
„Tiam vi estis germano. Tiam la provinco Poznano ankoraŭ apartenis al Germanio. Kie vi do estis, kiam la homoj devis opcii?“
„Mi veturis sur ŝipo, sur la maro.“
„Tiukaze vi devintus iri al germana konsulo por protokoligi tie vian opcion.“
„Sed mi ja nenion sciis pri tio“, diris Stanislav. „Se oni veturas sur la maro kaj faras sian malbenitan ege streĉigan laboron, ne estas tempo por pensi pri tiaj stultaĵoj.“
„Ĉu do via kapitano diris al vi nenion?“
„Mi veturis sur dana ŝipo.“
La oficisto meditis kelkan tempon kaj tiam diris: „Tiukaze vi estas sen bonŝanco. Ĉu vi havas proprietaĵon? Ĉu vi havas bienon aŭ domon?“
„Ne, mi estas maristo.“
„Nu, kiel mi jam diris, estas nenio plu farebla. Ĉiuj limdatoj, eĉ pasis la limdatoj por malfruiĝintoj. Kaj vi eĉ ne povas pretendi, ke iu neinfluebla cirkonstanco malhelpis vin opcii. Vi ne estis ŝiprompulo en iu lando, kiu situas ekstere de la kutima ŝiptrafiko. Vi ĉiam povis viziti germanan konsulon aŭ konsulon de alia ŝtato, kiu havis la rajton reprezenti nin. La ordonon por la opcio oni anoncis en la tuta mondo, kaj tio okazis plurfoje.“ „Ni ne havas la eblon legi ĵurnalojn. Germanajn oni ne vidas kaj aliajn oni ne komprenas. Kaj se oni vere foje ricevas ĵurnalon, la ordono ne enestas, ĉar ĝi ja ne aperas en ĉiu numero.“
„Mi povas fari nenion, Koslovski. Mi tre bedaŭras. Mi ja volonte helpus al vi. Sed mi ne havas la kompetentojn. Vi povus turni vin ankoraŭ al la ministerio. Sed tio daŭrus longe, kaj ĉu vi sukcesus, tion mi tre pridubas. La poloj neniel helpas nin. Kial ni do balau iliajn ĉambrojn? Eble eĉ ankoraŭ okazos, ke ili deportos ĉiun el Pollando, kiu opciis por Germanio, kaj tiam ankaŭ ni kompreneble faros la samon.“
Ĉie oni rakontis al la kompatinda Stanislav politikajn opiniojn anstataŭ efektive helpi. Se iu oficisto ne volas helpi al iu, jen li diras, ke li tre dezirus helpi, sed ke li havas nek la povon nek la kompetentojn. Sed, se oni parolas laŭte al oficisto aŭ mediteme rigardas lin, oni devas iri en prizonon pro ofendo al ŝtata oficisto kaj pro rezisto kontraŭ la ŝtata regopovo. En tiu kazo li estas subite mem la ŝtato, provizita per ĉiuj kompetentoj kaj ĉiuj povoj. Lia frato diras la verdikton, kaj lia alia frato metas vin en la ĉelon aŭ batas vin per la bastono sur la kapon. Kiun valoron havas la ŝtato, se ĝi ne povas helpi al vi, se vi bezonas ĝin?
„Mi povas doni al vi nur la jenan konsilon, Koslovski“, diris la oficisto, dum li lasis knaradi la seĝon, „iru al la pola konsulo. Vi estas polo. La pola konsulo devas pretigi por vi polan pasporton. Tio estas lia devo. Vi estas naskita en Poznano. Se vi havos la polan pasporton, tiam ni povos fari escepton kaj doni al vi germanan maristan libron, ĉar vi loĝas en tiu ĉi loko kaj jam pli frue loĝis ĉi tie. Tio estas ĉio, kion mi povas konsili al vi.“
Stanislav iris la postan tagon al la pola konsulo.
„Vi estas naskita en Poznano, ĉu?“
„Jes. Miaj gepatroj ankoraŭ loĝas tie.“
„Ĉu vi loĝis en Poznano aŭ en iu el la provincoj, kiujn Germanio, Ruslando aŭ Aŭstrio devis cedi, en la tempo de la transdonoj?“
„Ne.“
„Ankaŭ ne inter mil naŭcent dek du kaj la tago de la transdono?“
„Ne, mi veturis surmare.“
„Kion vi faris kaj kie vi veturis, tion mi ne volas scii jam nun.“
„Stanislav, jen la ĝusta tempo por tiri lin trans la tablon.“
„Tion mi scias, Pippip, sed antaŭe mi ja volis havi la pasporton, poste mi ja estus boksinta lian nazon, horon antaŭ la ekveturo de la ŝipo.“
„Ĉu vi en Pollando, ĉe pola instanco rajtigita por tio, ene de la fiksita tempo kaj persone protokoligis, ke vi plu volas esti polo?“
„Sed mi jam diris al vi, ke mi ne estis en Poznano aŭ en Okcidenta Prusujo dum la lastaj jaroj.“
„Tio ne estas respondo al mia klardira demando. Ĉu jes, ĉu ne?“
„Ne.“
„Ĉu vi antaŭ laŭleĝe enoficigita pola konsulo en ekstera lando, kiu eksplicite ricevis la kompetenton akcepti tiajn voldeklarojn, persone protokoligis, ke vi volas esti plu pola ŝtatano?“
„Ne.“
„Kial vi do venis ĉi tien? Vi estas germano. Foriĝu al la germanaj instancoj kaj neniam plu molestu nin.“
Stanislav tion rakontis ne kolere, sed iom malĝoje, ĉar li, pro alispecaj kaŭzoj ne povis diri sian opinion al la konsulo laŭ la deca maniero de maristo.
„Tio estas ja interesa“, mi diris, „kion tiuj novaj ŝtatoj permesas al si. Pli ol oni supozus. Ili ankoraŭ atingos multon. Konsideru nur foje, kiel multe Usono jam atingis en tiu rilato kaj kiel streĉe ili sklavlaboraĉas, por eĉ multe pli atingi kaj por ke ili superu je mucideco kaj mensa limigiteco la plej mucidan kaj polvokovritan prusan imperiestran oficistan cerbeton. Iru al Germanio aŭ al Pollando aŭ al Anglio kaj helpu vian Elinjon el la pomosaŭco per ruĝvino kaj cinamo kaj kariofiloj, jen vi tuj kaptus tutan jaron, sen iu „sed“ kaj „tamen“. La ŝtato ne perdu homon. Sed, se vi plenkreskiĝis, neniu volas havi vin. Vi ja ne havas proprietaĵon, ne bienon, ne domon. La ŝtatoj elspezas milionojn da dolaroj, milfoje prelegas, faras filmojn kaj presas librojn, por ke la junuloj ne iru en Fremdulan Legion. Sed se junulo venas kaj ne havas pasporton, ili piedtretas lin pugen. Tiel li devas iri en Fremdulan Legion, aŭ multe pli terure, sur mortulan ŝipon. La popolo, kiu unue nuligos la pasportojn kaj ree enkondukos kondiĉojn kiel antaŭ la Liberiga Milito, kiu damaĝis al neniu kaj faciligus la vivon por ĉiuj, tiu popolo, kiu kiel la unua entreprenos tiun paŝon, redonos la vivon al la mortuloj de la mortulaj ŝipoj kaj fuŝos la plezuron al la posedantoj.“
„Eblas“, diris Stanislav. „Sed de Jorike neniu povas foriri. Ne en la nuna tempo. Oni havas nur unu perspektivon, tio estas, ke ĝi sinkas al la fundo, kaj oni mem ne kunsinkas. Sed tiel certa ankaŭ tio ne estas. Povas facile okazi, ke oni fine alvenus sur alia Jorike.“
Stanislav iris nun denove al la polica prezidejo. Al la sekcio por ŝtataneco.
„La pola konsulo ne akceptas min.“
„Tio antaŭvideblis. Kion ni nun faru, Koslovski? Vi ja devas havi paperojn, aliokaze neniu ŝipo dungos vin.“
„Certe, sinjoro komisaro.“
„Bone, mi donas al vi ateston, iru do kun ĝi morgaŭ matene je la deka al la pasportoficejo. Ĝi troviĝas ĉi tie, en la ĉambro tricent tridek kvar. Tie vi ricevos pasporton. Kun tiu pasporto vi poste ricevos maristan dokumenton.“
Stanislav ĝojis, kaj la germanoj pruvis, ke ili estas homoj, kiuj malpli ol ĉiuj aliaj meritas la nomon burokratoj. Li iris al la pasportoficejo, transdonis sian ateston kaj siajn fotojn, subskribis sian belan pasporton, pagis kvardek trilionojn da markoj kaj ricevis sian pasporton.
En la pasporto ĉio estis en ordo. Estis bona papero. Stanislav neniam en sia tuta vivo havis tian bonan paperon. Kun tiu pasporto li povus veturi rekte ĝis Nov- Jorko. Eĉ Ellis Island [118] li ne devus trapasi.
Ĉio en ordo, la nomo, la naskiĝdato, la profesio, la naskiĝloko. Sed kio tio estas? „Senŝtata.“ „Ne gravas, mi ne bezonas. Mi ricevos maristodokumenton. Kaj tio, kion tio signifas? „Valida nur enlande.“ Verŝajne la oficistoj pensas, ke oni veturas vaporŝipojn ankaŭ sur la erikejoG de Lŭneburg aŭ, ke mi volas remi sur transportŝipoj de Elbo.
Plia tago pasis, kaj Stanislav troviĝas en la maristoficejo.
„Maristan dokumenton? Tion ni ne povas pretigi por vi. Vi ja ne havas ŝtatanecon. Kaj la ŝtataneco, la rajto je hejmlando estas la plej grava afero por marista dokumento, por la ceteraj aferoj sufiĉas ankaŭ la invalidokarto.“
„Kiel mi tiukaze dungiĝu sur ŝipo? Diru tion.“ Stanislav estis je la fino de sia saĝo.
„Vi ja havas pasporton, per ĝi vi povas dungiĝi sur ĉiu ŝipo. La pasporto montras ja, kiu vi estas, kio vi estas, kaj ke vi loĝas ĉi tie en Hamburgo. Vi estas ja viro lerta kaj marsperta, do estos infanludo por vi dungiĝi sur ŝipo. Sur ĉiu eksterlanda ŝipo vi povus dungiĝi je pli alta salajro ol sur germanaj ŝipoj, pro la valorfalo de la marko.“
Stanislav sukcesis dungiĝi sur ŝipo. Sur bela nederlanda. Bona salajro. Kiam la dungomastro vidis la pasporton, li diris: „Ĝi ja noblas.“Kaj kiam la ŝipestro vidis la pasporton, li diris: „Bonaj paperoj, tion mi ŝatas; ni iru nun al la konsulo por dungi kaj registrigi vin, por la legado de la aktoj.“
La konsulo registris kaj enskribis la nomon Stanislav Koslovski.
Tiam li diris: „Maristan dokumenton?“
Kaj Stanislav respondis: „Pasporton.“
„Same tiel bone“, la konsulo rediris.
„La pasporto estas nova, de la prezidejo ĉi-tie, pretigita antaŭ du tagoj. Ĉio estas en ordo. La viro estas ĝusta.“ Tion diris la ŝipestro kaj bruligis cigaron.
La konsulo prenis la pasporton, foliumis en ĝi, plaĉe kapjesis, ĉar ĝi estis majstroverko de bone lubrikita burokratio. Tiajn aĵojn ŝatas la konsulo.
Subite li ĉesis foliumi kaj glaciiĝis.
„Mi ne povas dungi vin.“
„Kion?“ vokis Stanislav.
„Kion?“ vokis la ŝipestro kaj mirigite lasis fali la alumetskatolon.
„Mi ne dungos lin“, diris la konsulo.
„Sed kial ne? Mi ja persone konas la oficiston de la prezidejo, kiu subskribis.“ La kapitano senpacienciĝis.
„La pasporto estas certe sen manko. Sed mi ne povas dungi lin. Li ja ne havas ŝtatanecon“, ekscitiĝis la konsulo.
„Tio min absolute ne interesas“, la ŝipestro diris pri tio. „Mi volas havi la viron, mia Unua konas lin, kaj la ŝipoj, kiujn la viro veturis, estas la plej bonaj referencoj. Tiajn virojn mi volas havi ĉirkaŭ mi.“
La konsulo frape fermis la pasportlibreton kaj klakadis per ĝi sian maldekstran manplaton.
Li diris nun: „Vi nepre volas havi tiun viron, sinjoro kapitano, ĉu? Ĉu vi volas adopti lin?“
„Sensencaĵo!“bojis la ŝipestro.
„Ĉu vi persone transprenas la respondecon liberiĝi de li, se necesos?“
„Mi ne komprenas“, grumblis la ŝipestro.
„Tiu viro en neniu lando rajtas albordiĝi. Li ne povas forlasi la ŝipon, dum la ŝipo estas en haveno. Se la ŝipo forveturus kaj oni kaptus lin, la kompanio aŭ vi, kapitano, havus la devon konduki lin el la lando. Kien vi volas konduki lin?!“
„Li ja ĉiam ajn povas reveni ĉi tien al Hamburgo“, diris la ŝipestro.
„Povas. Povas. Ne, li ne povas. Germanio rajtas rifuzi lin kaj lin transdonas al la kompanio aŭ al vi. Germanio ne plu devos reakcepti lin, tuj kiam li transpaŝos la limon. Jen vojo por li. Li povas havigi al si ateston, ke li kiam ajn rajtas reveni al Hamburgo aŭ Germanio, kaj, ke li rajtas loĝi ĉi tie. Sed tian ateston nur la ministerio rajtas pretigi, kaj la ministerio sen neceso apenaŭ faros tion, ĉar tiu atesto estas egalvalora al la germana ŝtataneco. Kaj tiam ni troviĝas denove je la komenco. Se li povus ricevi ŝtatanecon, li havus ĝin, li estas ja germano, naskita en Poznano. Sed nek Germanio nek Pollando agnoskas lin. Nur se vi aŭ via kompanio plene transprenus la respondecon por la viro.“
„Sed kiel mi faru tion?“ la kapitano vokis malvole.
„En tiu kazo mi ne povas dungi la viron“, la konsulo diris trankvile, elstrekis la nomon el la libro kaj donis al Stanislav la pasporton.
„Aŭskultu“, la ŝipestro ankoraŭfoje turnis sin kaj diris al la konsulo, „aŭskultu, ĉu vi eble tamen povus fari escepton? Mi volonte volus havi la viron. Li estas bonega rudristo.“
„Mi bedaŭras, kapitano, sed por tio miaj kompetentoj ne sufiĉas. Mi devas agi laŭ la direktivoj. Mi estas nur servisto.“
La konsulo levis la ŝultrojn ĝis la oreloj, kiam li diris tion, liaj brakoj samtempe leviĝis, kaj la antaŭbrakoj pendis perpendikulare kaj pendolis de la kubutoj. Tio aspektis, kvazaŭ oni senplumigis lin kaj stucis liajn flugilojn.
„Malbenita merdo, damnita!“ la ŝipestro kriis, ĵetis sian cigaron kolere sur la plankon, tretadis ĝin kiel freneziĝinto, iris al la pordo kaj krake fermĵetis ĝin.
Ekstere sur la koridoro staris Stanislav.
„Kion mi nun faru kun vi, amiko“, diris la olda ŝipestro. „Mi ja tiel volonte kunprenus vin. Sed nun mi eĉ ne povus dungi vin per la leĝo de urĝeco, ĉar la konsulo konas vian nomon. Jen du guldenoj, pasigu plezuran vesperon. Mi nun devas rigardi pro alia rudristo.“
La ŝipestro kaj la bela nederlanda ŝipo malaperis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.