|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Pli frue ol mi supozis, venis mateno, kiu estis, se juĝi laŭ la ŝajno, dum certa tempo la lasta mateno, kiu salutos min en lito. Mi traserĉis miajn poŝojn kaj trovis en ili ĝuste tiom da cendoj por ebligi ankoraŭ neabundan matenmanĝon. Neabundaj matenmanĝoj ne trovas mian aplaŭdon. Ili ĉiam estas la antaŭludo de tagmanĝoj kaj vespermanĝoj, kiuj ne aperos. Iun Fibby oni ja ne trovas ĉiutage. Sed, se mi trafos denove iun, tiam mi prezentos mian rakonton tiom komike, kiom eblas. Tiam li eble ploros kordisŝire kaj ekhavos la kontraŭideon de la kvinmildolara ideo de Fibby. El ideo ĉiam eblas elpremi monon, egale ĉu ĝi plorigas aŭ ridigas. Ekzistas precize tiom da homoj, kiuj volonte ploras kaj pagas kelkajn dolarojn por la eblo plori, kiom ekzistas homoj, kiuj prefere komplezas siajn ridomuskolojn.
– komplezas - Nu, pri kio nun denove temas? Ĉu oni eĉ ne rajtas dormi iom trankvile en la lito por la lasta elspezita guldeno da dormpago, antaŭ ol oni devos forlasi ĝin?
„Lasu min dormi, damne. Mi pagis hieraŭ vespere antaŭ ol mi iris supren.“ Kiel ne furioziĝi tiurilate? Sen interrompo oni krake bategas la pordon.
Kaj tuj denove frapas.
„Fulmotondro, ĉu vi ne aŭskultis? Ke vi forportu vin, mi petas! Mi volas dormi.“ Se ili nur malfermus la pordon! Mi pafus boton mezen de iliaj grimacoj. Tiaj sentaŭgaj kaj impertinentaj kanajloj.
„Malfermu. Jen la polico. Ni deziras paroli kun vi dum momento.“
Mi tute serioze dubas, ĉu ie en la mondo plu estas homoj, kiuj ne estas policanoj. La polico zorgu por paco, sed neniu pli perturbas la pacon, neniu pli molestas la homojn, neniu pli homojn pelas en la frenezon ol la polico. Tute certe, neniu kaŭzis pli da malfeliĉo en la mondo ol la polico, ĉar ja ankaŭ la soldatoj estas nur policistoj.
„Nu, kion vi deziras de mi?“ „Ni volas nur iom paroli kun vi.“
„Tion vi povus fari ankaŭ tra la pordo,ĉu?“
„Ni volas vidi vin persone. Malfermu aŭ ni rompos la pordon.“
Rompi la pordon! Kaj tiaj gardu kontraŭ rompŝtelistoj.
Do, mi malfermas. Sed apenaŭ mi malfermis la pordon nur fendete, jam iu el la buboj enpremas piedon. La malnova artifiko, pri kiu ili ĉiufoje denove fieras. Tio ŝajne estas la unua artifiko, kiun ili devas lerni.
Ili envenas. Du viroj en civilaj vestoj. Mi sidas sur la litrando kaj komencas vestiĝi.
La nederlandan mi regas sufiĉe bone. Mi veturis sur nederlandaj ŝipoj kaj nun ĉi tie lernis iom aldone. Sed la du birdoj ankaŭ iom regas la anglan.
“Vi estas usonano, ĉu?“
„Jes, mi pensas, ke jes.“ „Montru vian maristan dokumenton.“
La marista dokumento ŝajnas esti la meza punkto de la universo. Mi certas, ke la milito okazis nur tial, por ke oni ĉiulande povu esti pridemandata pri la maristdokumento aŭ la pasporto. Antaŭ la milito neniu demandis pri la marista dokumento aŭ pri la pasporto, kaj la homoj estis feliĉaj. Sed militoj, entreprenataj por la libero, por la sendependeco kaj por la demokratio, ĉiam estas suspektindaj. Suspektindaj ekde tiu tago, kiam la prusoj entreprenis siajn Liberigajn Militojn kontraŭ Napoleono. Se oni venkas en Liberigaj militoj, tiukaze la homoj post la milito perdas ĉiun liberon, ĉar la milito gajnis la liberon. Jes, sinjoro.
„Mi ne havas maristan dokumenton.“
„Vi ne haaaaavas maristan dokumenton?“
Tiun perpleksan tonon mi jam iam aŭdis, kaj ankaŭ ĝuste dum momento, kiam mi volis dolĉe ekdormeti frumatene.
„Ne, mi ne haaaaavas. Neniun, neniun maristan dokumenton.“
„Tiukaze montru vian pasporton.“
„Mi ne havas pasporton.“
„Neniun pasporton, ĉu?“
„Ne, neniun pasporton.“
„Ĉu ankaŭ ne identigilon de la ĉi-tieaj policaj instancoj?“
„Ne, ankaŭ ne identigilon de la ĉi-tieaj policaj instancoj.“
„Vi certe scias, ke vi ne rajtas restadi ĉi tie en Nederlando sen paperoj kun la vizo de niaj instancoj, ĉu?“
„Tion mi ne scias.“
„Tiel do? Tion vi ne scias, ĉu? Ĉu vi do eble vivis dum la lastaj monatoj kaj jaroj sur la Luno?“
La du birdoj opiniis tiun ŝercon tiel bona, ke ili laŭte ekridis.
„Vestiĝu kaj kuniru!“
Scii mi volus, ĉu oni ankaŭ ĉi tie estu pendumita, se oni ne povas montri maristan dokumenton.
„Ĉu iu el la sinjoroj eble havas cigaredon?“ mi demandas.
„Cigaron vi povas ricevi, cigaredon mi ne havas. Ni povas aĉeti ilin survoje. Ĉu vi volas havi la cigaron?“
„La cigaron mi prefere prenas.“
Dum mi vestas kaj lavas min, mi fumas la cigaron. La duopo sidiĝas, sed proksime al la pordo. Mi ne tro rapidas. Sed eĉ se oni vestas sin tiom lante kiom eblas, iam oni tamen vestas sin ĝisfine.
Ni formarŝis kaj kie albordiĝis? Vi ĝuste divenis. En policejo. Unue oni nun denove ĝisfunde traserĉis min. Ĉi- foje ili pli sukcesis ol iliaj fratoj en Antverpeno. Ili trovis en miaj poŝoj kvardek kvin nederlandajn cendojn. La monon por la matenmanĝo. Tion mi nun povis ŝpari.
„Kio? Pli da mono vi ne havas?“
„Ne, pli da mono mi ne havas.“ „De kio vi do vivis ĉi tie la multajn tagojn?“
„De tio, kion mi nun ne plu havas.“
„Jen vi do havis monon, kiam vi venis al ĉi tie, al Roterdamo, ĉu?“
„Jes.“
„Kiom da?“
„Tion mi jam ne scias tiel precize. Cent dolarojn proksimume, eble ankaŭ estis ducent.“
„De kie vi do ricevis la monon?“
„La monon mi simple ŝparis.“
Tio videble estis denove bona ŝerco, ĉar la tuta bando kolektiĝinta ĉirkaŭ mi en la pridemanda ĉambro, eksplode ekridis. Sed ĉiuj atentis, ĉu ankaŭ la altranga pastro ridis. Kaj kiam li ekridis, ankaŭ ili ekridis, kaj kiam li ĉesis ridi, ili tiel subite ĉesis ridi, kvazaŭ trafus ilin apopleksio.
„Kiel vi do envenis Nederlandon? Tute sen pasporto. Kie vi do travenis?“
„Mi simple iel envenis.“
„Kiel, enveninte?“
La konsulo ne akceptis de mi, kiel mi envenis. Tiuj des pli ne akceptus tion. Mi ankaŭ ne rajtis fuŝi la plezuron de tiuj afablaj uloj el Belgio.
Mi do diras: „Per ŝipo mi venis.“
„Per kiu ŝipo?“
„Per la… per… per la Georgo VaŝingtonV [24] „Kiam?“
„Tion mi jam ne plu scias tiel precize.“
„Ĉu tiel? Do, per la Georgo Vaŝingtono vi venis. Tio estas ja sufiĉe mistera Georgo Vaŝingtono. Ĝi laŭ nia scio neniam estis en Roterdamo.“
„Ne estas kulpo mia. Mi ne respondecas pri la ŝipo.“
„Vi do tute ne havas paperon, tute ne legitimaĵon, nenion ajn, per kio vi povus pruvi, ke vi estas usonano?“
„Ne, sed mia konsulo… “
Ŝajne mi faris bonajn ŝercojn. Denove komenciĝis monstra ridado.
„Viiia konsulo.“
Tiun „via“ li tiel longigis, kvazaŭ ĝi devus sufiĉi por ses monatoj.
„Vi ja ne havas paperojn. Kion en tiu kazo konsulo viiia faru por vi?“
„Li ja donos al mi paperojn!“
„Via konsulo, ĉu? La usona konsulo?! Usona konsulo, ĉu? Ne en nia jarcento. Ne sen paperoj. Ne sen tio, ke vi, ni diru, vivas en bona stato. Ne al tia vagabondo.“
„Sed mi estas ja usonano.“
„Eblas, sed tion vi devos pruvi al viiia konsulo. Kaj sen viaj paperoj li ne fidos al vi. Sen viaj paperoj li eĉ ne supozos, ke vi estas naskita. Mi volas ion diri por via instruo. Ŝtataj oficistoj estas ĉiam burokratoj. Ankaŭ ni estas burokratoj. Sed pli fiaj estas tiuj, kiuj nur de hieraŭ estas burokratoj. Kaj la plej fiaj burokratoj el ĉiuj estas tiuj, kiuj heredis la burokratismon de la prusoj. Ĉu vi komprenas tion, kion mi celas diri?“
„Mi supozas, ke jes, sinjoro.“
„Kaj se ni nun kondukus vin tien, al via konsulo, kaj vi ne havas paperojn, tiukaze li transdonos vin oficiale al ni, kaj ni povus neniam plu liberiĝi de vi. Ĉu vi ankaŭ tion komprenas?“
„Mi pensas, ke jes, sinjoro.“
„Ja kion fari kun vi? Tiu, kiun oni kaptas sen pasporto, devas iri por ses monatoj en prizonon, kaj poste sekvos la deportadoG al la hejmlando. Via hejmlando estas kontestataG, kaj tial ni devus meti vin en internigejon. Ni ja ne povos mortbati vin kiel hundon. Sed eble tiaj leĝoj ankoraŭ ekvalidos. Kial ĝuste ni satigu vin ĉiutage? Ĉu vi volas iri al Germanio?“
„Mi ne ŝatas Germanion. Se oni prezentos al la germanoj la kalkulon…“
„Do ne al Germanio, tion mi povas kompreni. Tio sufiĉas provizore.“ Jen oficisto, kiu evidente multe pensis aŭ legis multajn bonajn librojn.
Li nun alvokis bastonulon kaj diris:„Konduku lin al la ĉelo, donu al li matenmanĝon, iru aĉeti anglan gazeton kaj ĵurnalon, por ke li ne enuu. Ankaŭ kelkajn cigaredojn.“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.