La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MORTULA ŜIPO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

36

Stanislav nur de mi kaj de la hejtistoj estis vokata Stanislav aŭ Lavski. Ĉiuj ceteraj, ankaŭ la oficiroj kaj inĝenieroj vokis lin polo, kelkaj polaĉo. La plimulton de la ŝipanaro oni vokis laŭ la nacieco: Hej, hispano aŭ ruso aŭ nederlandano. Kaj tio estis ironia ŝerco de la sorto. Ilia nacio kontestis kaj forpuŝis ilin, sed sur Jorike ilia nacieco estis ilia tuta individueco. Ĉiun, kiun oni intencas dungi por ŝipo, oni kondukas al la konsulo, al la konsulo de tiu ŝtato, sub kies flago veturas la ŝipo. La konsulo devas konfirmi kaj registri la dungon. Li kontrolas la paperojn de la maristo, kaj se la paperoj ne plaĉas al li, li rifuzas la registradon, kaj la viro ne povas dungiĝi. La dungiĝo antaŭ la konsulo devas okazi havene, antaŭ ol la viro komencas la laboron.

Jorike tiumaniere neniam estus povinta dungi viron, eble eĉ ne inĝenieron kaj oficirojn; ĉar tiu, kiu havis laŭordajn paperojn, grandarke ĉirkaŭiris Jorikeon. Jorike fuŝis la plej bonajn paperojn de viro, kaj viro, kiu maldungiĝis sur Jorike, devis veturi dum unu aŭ du jaroj ŝipojn, kiuj jorikecas trikvarone aŭ duone, antaŭ ol li povas montri sin denove ĉe la ŝipestro de honesta ŝipo, se efektive li sukcesis dungiĝi sur trikvarona Jorike. Eĉ sur tia ŝipo la ŝipestro estis suspektema. „Sur Jorike vi veturis? Kie oni serĉas vin? Do, kiun pekon vi krimis?“ Tion diras la ŝipestro.

Kaj la viro diras: „Dungiĝon sur alia ŝipo mi ne sukcesis, kaj tial mi akceptis Jorikeon por veturo.“

„Mi ne emas al iu kaĉo kun la polico aŭ la konsuloj. Mi vere ne deziras, ke oni diris, ke sur mia ŝipo ili arestis rabmurdiston el la ŝipanaro, serĉatan en Bonaero“, tion diras la ŝipestro.

„Sed, ŝipestro, kiel vi povas diri tion? Mi estas tute honesta viro.“

„Jes ja. Sed de la Jorike. Mi ja ne povas postuli de vi, ke vi antaŭmetu al mi polican ateston pri bona konduto de ĉiu lando de la terglobo, kiu malnovas ne pli ol kvar semajnojn. Jen du ŝilingoj, por bona vespermanĝo, sed dungi vin, ĉu? Tiun riskon mi prefere ne transprenos.

Eble vi sukcesos sur alia ŝipo, jen ja amaso da ili ankras ĉi tie. Iru al la itala tie. Povas esti, ke ili kontrolos ne tiel severe.“

La ŝipestro de Jorike povis iri kun neniu el siaj ŝipanoj al la konsulo, verŝajne eĉ ne kun sia Unua Oficiro. Kaj mi ne mirus, se li mem ne povus montri sin ĉe la konsulo sen tio, ke la konsulo tuj prenus la aŭskultilon kaj dirus al la ŝipestro: „Bonvolu sidiĝi, kapitano, nur momenton, poste mi estos je via servo.“

Tiujn servojn la ŝipestro eble ne ĝisatendus, sed farus alion, for en la aŭton, supren sur Jorike, la ankron alten kaj forsagite per cent naŭdek kvin kaj kun fermŝraŭbitaj larmoglandoj.

Jorike kaptis ĉiujn ŝipanojn helpe de la Leĝo pri kazoj de urĝeco. Ili surŝipiĝis, kiam la Blua PetroMT estis entirita kaj la piloto jam troviĝis ferdeke. Neniu konsulo de la tero en tiu kazo postulus, ke la ŝipestro nun denove haltu kaj iru kun la viro al la konsulo. Tion eĉ multe malpli postulas iu havena instanco. Pli frue oni ja ne povis dungi la viron, ĉar neniu troveblis kaj ĉar oni ne sciis, ke iu maristo drinkis ĝis ebrio kaj elsaltis pobe. Ke la viro ne estas sur la ŝipo, tion oni rimarkis nur tiam, kiam la pilotsignalo estis fajfata.

Malofte sur Jorike iu rivelis sian ĝustan nomon [114] kaj sian ĝustan naciecon. Same malofte oni eksciis, sub kiu nomo kaj sub kiu nacieco iu dungiĝis. Se novulo atingis ĝin, tiam aŭ la oficiro demandis lin aŭ la inĝeniero aŭ viro, do iu ajn, kiu kiel la unua okupiĝis pri li: „Kiun nomon vi havas?“ Pri tio la demandito diris: „Mi estas dano.“ Tiel li respondis du demandojn kaj de nun oni nomis lin la dano aŭ nur Dano. Meti pliajn demandojn oni opiniis superflua. Oni sciis plej ofte aŭ supozis plej ofte, ke la daneco jam estas mensogo, kaj pliajn mensogojn de la viro oni ne celis. Se vi ne deziras, ke iu mensogu al vi, ne demandu lin.

Por pasigi tempon dum pigra vespero, kiam ni ne laboris, ĉar ni troviĝis en rodo kun la ŝipo, Stanislav rakontis al mi sian vivon kaj mi la mian al li. Mi rakontis ne mian veran vivon al li, sed nur iun rakonton. Ĉu li rakontis sian veran vivon, aŭ ne, tion mi ne scias. Kiel scii tion? Mi eĉ ne scias, ĉu herbejo estas verda, eble ĝi estigas en miaj okuloj nur iluzion pri verdo.

Sed bonaj kialoj supozigis min, ke la vivraporto, kiun Stanislav rakontis al mi, estas tute vera, ĉar ĝi tre similas al la rakontoj de ĉiuj vojaĝantoj sur mortulaj ŝipoj.

Lia nomo, kiun mi, kun lia tuta rakonto, ne rajtis elbabili sur la ladokesto, estis Stanislav Koslovski. Li estis naskita en Poznano kaj tie ĝis la dekkvara jaro frekventis lernejon. Rakontoj pri indianoj kaj la maro forlogis lin, li fuĝis el la hejmo, iris al Ŝtetino, kaŝis sin tie sur dana fiŝkutroMT kaj veturis sur ĝi al Fueno. Tie la fiŝistoj trovis lin preskaŭ morta pro frido kaj malsato en sia kutro. Li diris, ke li venis el Dancigo, li prunteprenis de la librobindisto, ĉe kiu li kutime aĉetis la marrakontojn, la nomon kaj asertis ekde nun, ke ĝi estas lia nomo. Li rakontis plu, ke li estas orfo, ke la homoj lin adoptintaj, tiel fie traktis kaj tiom multe batis lin, ke li saltis maren por dronigi sin. Sed ĉar li povas naĝi, li eknaĝis kaj kaŝis sin sur la kutro. Li finis sian rakonton kun ploroj en la okuloj: „Se mi devas reiri al Germanio, mi kunŝnuros miajn manojn kaj piedojn kaj tuj saltos en la maron. Sed al la adoptaj gepatroj mi ne reiros.“

La edzinoj de la fiŝistoj ĉiuj kordisŝire ploris pri la malĝoja sorto de la germana knabeto kaj akceptis lin hejme. Ĵurnalojn ili ne legis, kaj certe oni ne skribis en danaj gazetoj, ke la knabo estas serĉata en la tuta Germanio, kaj ke la plej teruraj rakontoj rondiras pri tio, kio verŝajne okazis al la knabo.

Ĉe la fiŝistoj en Fueno li devis multe labori, sed tio plaĉis al li centoble pli bone ol en la stratoj de Poznano; kaj se li pensis pri tio, ke oni intencis fari lin metilernanto ĉe tajloro, forlasis lin la lasta emo sendi eĉ signeton al siaj gepatroj, ke li plu vivas. La timo fariĝi tajloro estis pli granda ol la amo al la patro kaj la patrino, kiujn li ne malmulte malamis pro tio, ke ili intencis fari diligentan tajloron el li.

Deksepjare li forlasis la fiŝistojn kun ties benodeziroj, por iri al Hamburgo kaj dungiĝi je granda veturo. En Hamburgo neniu ŝipo bezonis lin, kaj li laboris kelkajn monatojn ĉe velfaristo. Li registrigis sin laŭregule kun sia vera nomo, ricevis sian invalidokarton kaj lasis finfine pretigi por si bonan germanan maristodokumenton.

Poste li komencis la grandajn veturojn sur honestaj germanaj ŝipoj. Tiam li dungiĝis sur nederlanda ŝipo. Kaj tiam sekvis la sanga danco ĉirkaŭ la ora bovideto. Kiam tio komenciĝis, li troviĝis kun la nederlanda ŝipo en Nigra Maro. Hejmveture la ŝipo pasis la Bosporon, kie la turkoj kontrolis ĝin, kaj lin kaj plian germanon ili kondukis el la ŝipo, kaj servigis ilin en la turka militfloto, sub alia nomo, ĉar ili ne diris la ĝustajn.

Poste alvenis en Konstantinopolo du germanaj militŝipoj, kiuj antaŭe ankris en itala haveno kaj tie eskapis de la angloj, kiuj embuskis ilin. Stanislav devis iri nun al unu el tiuj ŝipoj kaj servis plu sub la turka flago, ĝis li trovis oportunan okazon adiaŭi la turkojn.

Li trovis laboron kiel maristo sur dana ŝipo. La danan ŝipon traserĉis germana submarŝipo, kaj svedo veturanta sur la ŝipo, al kiu li rakontis, ke li ne estas dano, sed germano, perfidis lin al la oficiroj de la submarŝipo. Stanislav estis sendita al Kiel, kaj tie oni metis lin sub falsa nomo en la germanan militfloton, kie li servis en la artilerio.

En Kiel renkontis lin alia kulio, kun kiu li veturis pli frue sur germana komerca ŝipo. Pro tiu la ĝusta nomo riveliĝis, kaj Stanislav servis nun sub sia ĝusta nomo en la germana militfloto.

Stanislav ĉeestis, kiam proksime de Skagen du interbatalantaj nacioj, la angla kaj la germana, samtempe venkis, kaj la angloj pli da ŝipoj perdis ol la germanoj kaj la germanoj pli ol la angloj. Danaj fiŝistoj en siaj boatoj fiŝis lin el la maro kaj kondukis lin en sian vilaĝon. Ĉar li scipovis rilati kun danaj fiŝistoj, kaj ĉar tie estis frato de tiu ino, kiu en Fueno hejme akceptis lin, la fiŝistoj ne transdonis lin al la dana registaro, sed kaŝis lin kaj fine helpis al li dungiĝi kiel dano sur bona dana ŝipo en Ejsberg, sur kiu Stanislav denove iris al granda veturo. Ĉi-foje li bridis sin kaj ne elbabilis, ke li estas germano, kaj tiel li povis ridi pri ĉiujn submarŝipoj, pri anglaj kaj germanaj, se ili aperis antaŭ lia vizaĝo.

La registaroj interpaciĝis, la grandaj rabistoj ĉiuj sidiĝis ĉe grasa repaciga bankedo, kaj la laboristoj kaj simplaj homoj en ĉiuj landoj devis pagi la akcidentajn kostojn, la hospitalfakturojn, la entombigajn kostojn kaj la repacigan bankedon. Kompense ili rajtis svingi flagetojn kaj naztukojn al la hejmen revenantaj armeoj, kiuj „venkis batale“, kaj al la ceteraj armeoj, kiuj „ne estis venkitaj batale“, ili rajtis voki kun muĝanta entuziasmo: Ne ĉagreniĝu pri tio! La venontan fojon! Kaj kiam la laboristoj kaj simplaj homoj ekhavis kapturnojn pro la grandaj sumoj de la pagendaj fakturoj, ĉar la grandaj rabistoj ne gajnis profiton kaj eĉ donis oferojn por la karitato, oni kondukis ilin al la tombo de la „nekonata soldato“, kie ili tiel longe staris kaj kie oni tiel longe agitis kaj agitis ilin, ĝis ili estis koinvinkitaj pri sia pagodevo kaj pri la aŭtentikeco de la nekonata soldato. Tie, kie oni ne povis starigi nekonatan soldaton, ĉar oni ne havis tian, oni endormigis la pensadon de la laboristoj per tio, ke oni montris al ili la ponardon en la dorso kaj lasis ilin diveni kaj kvereli pri to, kiu enpuŝis ĝin.

Tiam venis en Germanio la tempo, kiam alumeto kostis kvindek du bilionojn da markoj, dume la produktado de tiuj kvindek du bilionoj da markoj en nebilionaj monbiletoj pli kostis ol trajnvagono plena je alumetoj. Tiutempe la dana kompanio decidis, ke venis la ĝusta tempo por sendi siajn ŝipojn al dokoMT en Hamburgo, por kompleta riparo. La maristojn oni maldungis kaj sendis hejmen. Stanislav atingis per ŝipo Hamburgon kaj nun tuj estis en sia hejmlando.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.