La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MORTULA ŜIPO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

Glosaro

(EDK): Erich-Dieter Krause, Groftes Worterbuch Esperanto-Deutsch - Hamburg, Buske 1999

(HGK): Hans-Georg Kaiser

(NPIV): La Nova Plena Ilustrita Vortaro, SAT, Parizo 2002

(PIV): represo de la dua eldono de la Plena Ilustrita Vortaro. SAT, Parizo 1981

(PV): naŭa senŝanĝa eldono de la Plena Vortaro, SAT, Parizo 1980

Nocioj en la glosaro estas markitaj en la tekstoj per la supren metita litero G.

abiseno: ano de la gento de Abisenio. Eksa nomo de Etiopio. (NPIV)

absceso: amaso da puso (NPIV)

acetileno: bruligebla gasa hidrokarbono, pasintece uzata por lumigado (NPIV)

akumulatoro: aparato, por amasigi provizon da elektro kaj ĝin ree liveri laŭbezone (NPIV)

amelo: blanka substanco, terpomamelo estas kuirarte uzata. (NPIV)

anatemo: solena malbeno, per kiu la eklezio apartigas de si kulpan membron. (NPIV)

anĝelfaristino: (slange) abortistino (HGK)

arabesko: ornama desegnaĵo, laŭ la araba maniero, konsistanta el reto da kunplektitaj linioj. (NPIV)

argilo: sedimenta aŭ rezidua petro tre etgrajna, ofte en formo de glueca knedebla tero (NPIV), el kiu oni faras per bakado brikojn, tegolojn ktp.

arlekeno: gaja burleskulo, origine rolulo en la itala komedio (NPIV)

artiko: loko de kunligiĝo aŭ de kuniĝo inter du skeletaj elementoj de la vertebruloj, inkl. homon (NPIV)

asizo: kunsido de kriminala tribunalo (NPIV)

aŭtodafeo: publika punbruligo de herezuloj sur ŝtiparo (NPIV)

baskuli: alterne leviĝi kaj malleviĝi (PIV)

bastonulo: (slange) por policisto, por la angla vorto ,cop' (HGK)

bielo: en mekanismo stango, kiu servas por transmisii movon, kun aŭ sen ŝanĝo de movspeco (NPIV)

bloko: peza, unupeca maso de malmola materio (NPIV)

bolto: kunfiksilo, konsitanta el ŝraŭbo kun kapo kaj ŝraŭbingo (NPIV)

boŝo: (slange) germano, de la franca vorto ,Boche' (HGK)

breĉo: neregula malfermaĵo farita en murego aŭ remparo por ebligi la perfortan eniron en fortikigitan urbon, kastelon fortreson ks (NPIV)

brogi: trempi en, aŭ surverŝi per bolanta akvo (NPIV)

dando: viro, kies precipa zorgo estas elegante observi modon (NPIV)

deporti: pune transporti al fora loko, eventuale kun submeto al trudlaboro (NPIV)

despero: profunda malespero (NPIV)

divizio: aŭtonoma grupiĝo, sub unu komando, de diversarmilaj trupoj (NPIV)

dizerti: fuĝi el militista servo kun la intenco ne reveni al ĝi (NPIV)

erikejo: nekulturata loko, kie kreskas precipe erikoj (NPIV)

eskalo: ŝtupetaro (NPIV)

fenico: ano de semida popolo, kies ĉefa urbo estis Tiro (NPIV)

futo: mezurunuo de longo, diversvalora laŭ la landoj (NPIV), proksimume triono de metro

fulgo: nigra densa substanco, devenanta de nekomplete forbrulinta karbono (NPIV)

galimatio: konfuzega, sensenca, tute nekomprenebla diraĵo aŭ skribaĵo (NPIV)

Hindustano: la vasta ebenaĵo en la nordo de Hindio, kontraste al Dekkano. (NPIV)

hordeo: grena unujara vegetaĵo el fam. gramenacoj, kies grajnoj estas uzata por fari krudan panon, por nutri bestojn aŭ por fabriki bieron (PV)

hotentoto: ano de S-Afrika gento (NPIV)

interezo: kompenso, kalkulita en procentoj, kurante pagenda pro la fruktuzo de fremdaj valoroj, kies kapitalo estas ankaŭ repagenda je fiksita dato (NPIV)

junto: la kuniga interspaco inter ekzemple du metalaj pecoj kunigitaj (NPIV)

kamero: senfenestra nehejtebla ĉambreto, uzata kiel tenejo, kaŝejo ktp.(NPIV)

kamufli: maski militobjekton, donante al ĝi la aspekton, koloron aŭ formojn de la ĉirkaŭaĵoj (NPIV)

kardino: metalaĵo, konsistanta el du sendependaj partoj kun komuna akso, fiksitaj sur fosto, resp. sur klapo (pordo, fenestro, ŝutro) kaj ebliganta ties malfermon, sed ankaŭ ties demeton per nura levo (NPIV)

komunio: dono de la konsekrita hostio resp. vino, partopreno en la eŭkaristio (NPIV)

koncesio: rajto, donita de ŝtato aŭ alia instanco pri ekspluato de teritorio, komerco aŭ alia ekonomia agado (NPIV)

kontesti: diskute malakcepti aserton aŭ establitan situacion (NPIV)

konverti: alkonduki iun al alia religio ol tiu, je kiu li kredis (NPIV)

kresto: elstara longforma konturo (NPIV)

kuratoro: individuo jure nomita por zorgi pri persono kaj havo de neplenaĝa orfo, aŭ de iu, kiu ne posedas la personajn rajtojn (NPIV)

kuvo: granda nekovrita vazo, ordinare rondforma, pli larĝa ol profunda, el ligno, metalo, plasto aŭ ŝtono k.a. (NPIV)

lakeo: servisto ĉe riĉuloj (NPIV)

latrino: plej simpla necesejo (NPIV)

lobo: rondforma elstara parto de organo (NPIV)

lubriki: meti substancon speciale glitemigan inter du frotiĝantajn surfacojn, por faciligi la glitadon kaj malhelpi la rajpon. (NPIV)

maŝo: buklo, laŭvole streĉebla aŭ malstreĉebla, formita per ŝnuro kaj povanta servi por ĉirkaŭkapti, ĉirkaŭlaĉi, premsufoki kc. (NPIV)

meĉo: speco de ŝnuro el bruligebla kaj sorba materialo, kiun oni metas en lampon aŭ en mezon de kandelo por konduki bruligotan substancon ĝis la flamo (NPIV)

nito: cilindra metala peco, kies ekstremaĵoj estas plilarĝigataj per frapoj, por solide kunfiksi la du surfacaĵojn, lamenojn, platojn kc, tra kiuj ĝi pasas. (NPIV)

opcio: akirita rajto aĉeti aŭ ricevi ion je difinitaj kondiĉoj je estonta dato (NPIV)

parsio: ano de zoroastrismo en Hindio (NPIV)

pimpa: gaje loga; dezirekscite eleganta (NPIV)

pisti: pecetigi aŭ pulvorigi per ripetitaj batetoj (NPIV)

pluŝo: ŝtofo similanta veluron, sed kun pli longaj haroj, kaj uzata por vestoj kaj tegaĵoj (NPIV)

poliso: dokumento, atestanta pri asekuro kaj entenanta ĉiujn kondiĉojn de la kontrakto (NPIV)

prohibicio: leĝa aŭ dekreta malpermeso importi aŭ eksporti tiujn aŭ aliajn varojn, fari tiun aŭ alian komercon aŭ industrion (speciale tiujn de alkoholaĵoj). (NPIV)

pupitro: mebleto prezentanta deklivon, sur kiun oni metas libron, kajeron, partituron, por pli oportune legi aŭ skribi. (NPIV)

ranca: ricevinta akrajn malagrablajn odoron kaj guston pro komenco de malkomponiĝo (NPIV)

rami: mane aŭ maŝine enbati fostojn ks (NPIV)

remizo: konstruaĵo aŭ tegmentita loko, en kiu oni ŝirmas veturilo(j)n, boato(j)n, fervojan materialon ks (NPIV)

remparo: tera amaso, antaŭ kiu kuŝas fosaĵo, kiu estas destinita fortikigi la muregojn de kastelo aŭ fortreso, kaj provizi platformon por la kanonoj (NPIV)

retikulo: virina mansaketo (NPIV)

ricinino: laksiga oleo (HGK)

rubuso: sovaĝa ofte dorna arbusto, kun dolĉaj berofruktoj similantaj nigrajn frambojn (PV)

salvarsano: medikamento kontraŭ sifiliso (NPIV)

skapolo: maldika plata triangula osto de la posta parto de la ŝultro (NPIV)

smirgi: poluri, glatigi aŭ malpoluri per smirgo (NPIV)

spino: tuto de la sinsekvaj vertebroj formantaj la dorsan parton de la skeleto ĉe la vertebruloj (PV)

sukceno: malmola flava diafana fosilia rezino, el kiu oni faras diversajn objektojn, precipe buŝaĵojn de pipoj (NPIV)

ŝindo: ligna tabuleto, uzata kiel tegolo por kovri la tegmentojn en arboriĉaj regionoj (NPIV)

ŝvabo: ano de la ĉefa gento de Ŝvabujo (NPIV), kio estas iama germana duklando de Germanio, nun dividita inter Bavario kaj Badenio-Vurtembergo

tendeno: blankeca, fibreca muskolekstremaĵo, kiu ligas la muskolon plej ofte al osto (NPIV)

tibio: longa osto inter la genuo kaj la maleolo, pli dika ol la fibulo (NPIV)

timbalo: speco de tamburo kun latuna duonsfera sonkesto (NPIV), speco de kaldroneca tamburo (EDK)

timpano: kavaĵo de la meza orelo, fermita de membrano (NPIV)

torni: rondforme tajli pecon de solida materialo, fiksitan sur speciala turniĝanta stablo (NPIV)

troglodito: homo konstante loĝanta en kaverno, uzata speciale pri la prahomoj (NPIV)

trombono: granda latuna blovinstrumento (NPIV)

uzuro: delikto de iu, kiu pruntedonas monon je ekscesa interezo kompare kun la normala aŭ la leĝe permesata nivelo. (NPIV)

verdigro: kupra oksido (NPIV)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.