|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Se oni ne devas labori ĝis renversiĝo, oni tuj okupiĝas pri aliaj aferoj kaj ŝovas sian nazon en aferojn, kiuj tute ne interesu nin, kiuj kondukas nur al ideoj kaj pensoj, kiuj devas pereigi nin, se ni dorlotas kaj karesas ilin. Maristo, restadu ĉe via rudro kaj ĉe via farbopoto; tiel vi ĉiam estos brava maristo kaj honesta viro.
La inĝeniero ordonis malfermŝraŭbi karboholdon proksiman al la kaldronegoj, ĉar ĝi estu uzata por kargo. Nun ni povis plenigi bele kaj kvazaŭ lude facile la karboŝaktojn de la kaldronejo. Kaj kiam ni estis plenigintaj ilin, kiam la holdo estis vaka kaj Jorike transprenis la kargon, komenciĝis paradiza tempo. Ĝi daŭris nur tri tagojn, poste la ŝaktoj denove bezonis karbon, sed tamen estis belaj tagoj, tute neforgeseblaj.
Jen la tagoj de la galersklavoj, kiam ĉiuj veloj estas hisitaj kaj oni nur boardasMT sencele. Ili restas alkatenitaj, por ke ili ne malkutimiĝu, ili estas plu skurĝataj, por ke ili ne perdu la senton kaj ne ekpensu pri ribelo; ili devas plu labori, por ke la muskoloj ne senfortiĝu. Sed de tempo al rempo ili rajtas ripozi kaj rajtas faligi la kapon sur la remilojn, ĉar sub la plenaj veloj la elmetitaj remiloj bremsus kaj ne efikus laŭdirekte. Ankaŭ la plenaj kaldronŝaktoj povis bremsi, se oni ne enmetis paŭzon, kaj la karboj povis tiom ŝtopi la kaldronejon, ke la hejtisto ne povis labori kaj eble eĉ ekflamus incendio.
Ankaŭ la kargotranspreno okazis surmare. Tio certe estis ie ĉe la bordo de Portugalo; ĉar la boatistoj parolis portugale. Okazis simile kiel la kargotransdono pli sude ĉe la bordoj de Afriko.
Ankaŭ ĉi-foje unue iris sur la ŝipon tri viroj, kiuj aspektis kiel fiŝistoj. Sed ili ne estis marokanoj. Ankaŭ ili iris kun la ŝipestro en ties kabineton. Oni enkargis, oni vokis angle nombrojn kaj skribis arabe. Poste la boatoj kun siaj fiŝaj kaj oranĝaj kargoj retiriĝis ĉiudirekte. Laste ankaŭ la tri viroj eniris sian boaton kaj forveturis.
Ĉi-foje ni ne ricevis grandan postŝtorman matenmanĝon, sed nur kakaon kaj kristnaskan kukon kun sekaj vinberoj. Ni ja nun ne havis ion por ĵuri.
„Ja kion ĵuri?“ diris Stanislav. „Se iu venus kaj levus la lukon, enrigardus kaj vidus la kestojn, kion vi povus ĵuri? Vi ne bone povas ĵuri, ke tie ne estas kesto, se la viro metis manon sur la keston. Sed tiam vi eĉ ne havus la okazon ĵuri. Jen la kestoj kaj fino. Tiukaze nur la ŝipestro povus ĵuri, kien li intencas veturi kun la kestoj. Kaj tiu ja ĵurus ion al ili, tio estas tiel certa kiel la skorioj en la kaldronegoj.“
Nun mi kaj kompreneble ankaŭ Stanislav havis agrablajn vaĉojn. Post la eltirado de la skorioj ni elprenis la cindron el la cindrejoj, poste mi levis la antaŭtukon de la karboŝakto, kaj tuj la kaldronejo plenigis sin, inkluzive la rezervan provizon.
En tiu tempo en nokta vaĉo mi iom rampumis en la ŝipaj intestoj. Kelkfoje oni trovas sufiĉe agrablajn aĵojn. Nuksojn, oranĝojn, tabakfoliojn, cigaredojn kaj alian. Kelkfoje oni devas malfermi la kestojn kaj rigardi, ĉu enestas novaj ĉemizoj aŭ botoj aŭ sapo. Moralon ili ja nur tial instruas al ni, por ke tiuj, kiuj havas ĉion, plu posedu tion kaj eĉ ricevu ĉion ceteran aldone. La moralo estas la butero por tiuj, al kiuj mankas la pano.
Oni devas nur bone refermi la kestojn kaj ne tuj vesti sin per la ĉemizo aŭ la botoj. Se suspekto leviĝas, oni prefere vendas ilin en la venonta haveno. Ĉiu aĉetos tian. La maristo postulas malmulton. Li ja ŝparas la luprezon por la magazeno kaj tial povas vendi sub la fabrikprezoj.
Elspezojn ankaŭ ni havis. Ne estas tiel facile atingi la kestojn. Oni devas esti serpentohomo. Tion mi lernis. Ĉiutage plurfoja trejnado; se oni ne plu penis, oni tuj sentis tion sur la brogitaj brakoj kaj sur la rostita haŭto sur la dorso. Komplikaĵoj ankaŭ en la kargoholdoj ekestas, kiam oni tie barakte moviĝas kaj serĉas la varon por povi transpreni ĝin. Jen eble kesto forglitas, kelkaj aliaj postglitas, kaj jam oni sidas en la kaptilo aŭ fariĝis kaĉo. Lampon oni ja ne havas, sed vaksalumetojn, per kiuj oni signalas al la varoj la ĝustan vojon.
Jorike ne transportis aŭtentikajn varojn, ĝi veturigis varojn senvalorajn. Malnovajn ŝraŭbojn asekuritajn kiel spicitan bovaĵon. Tamen, tiuj en-kaj elkargadoj ne lasis trankvila mian negocan senton. Tio ne estis malnovaj ŝraŭboj kaj ankaŭ ne cementaj plomboj. Mi konas la marokanojn, ili ne interesiĝas pri ŝraŭboj kaj bakita cemento. Krome mi vidis, ke nur unu savboato ne likas kaj, ke la oficiroj havas bonan rilaton kun la ŝipestro. La du oficiroj pretendis la boaton du; ili ne rajtis eniri en la boaton unu, ĉar tiukaze, eksciinte, pri kio temas, oni mortbatus la kapitanon kaj la oficirojn. Duan boaton ili certe devus pretigi. La du aliajn boatojn enirus ja la maato kaj la rudristoj, la kaldronobando kaj inĝeniero. Se la Dua Oficiro enirus ĉe la ŝipestro en la boaton unu, tio ne altirus ies atenton, sed ambaŭ oficiroj ne rajtis eniri. Do, ĝis la boato du ne estus riparita, al Jorike povis okazi nenio malbona. Se tamen io malbona okazus al ĝi, temus pri vera akcidento, kaj ĉiuj povus iri en la boaton unu. Kiu ne trovus lokon, tiun oni elĵetus. En tiu kazo ĉiuj manoj komencas kunlabori. Ankaŭ ne necesus sanktigi atestantojn, ĉar ĉiu, kiu alvenus hejme, estus bonega atestanto, ke estis vera entombiĝo; la asekurmonon eĉ muso ne povus ronĝi.
La boato du sekve estis por mi la signalo de la entombiĝo. Ĝi estis ankoraŭ tiel seka, ke ĝi povus ekflami, sekve Jorike ankoraŭ havis aliajn, aŭtentikajn varojn surŝipe, kaj ne nur tute mortajn. Kvankam estis kamuflokesto, mi ja volis scii, kion ĝi portis en la stomako. Scienco ĉeokaze donas profiton.
Jen mi jam troviĝis en la kargoholdo kaj rigardis la kestojn.
„Garantiate aŭtentika ŝvabaG prunkaĉo Garantiate puraj fruktoj kaj sukero Sen aldonita koloraĵo.
Unua ŝvaba prunkaĉa fabriko Akc. Soc. [104] Oberndorf ĉe N."
Ni estas grandaj azenoj. Ni voras la ŝmirsapon nomatan margarino, kaj ĉi tie kuŝas tavole staplita la plej bonkvalita ŝvaba prunkaĉo. Ho, Stanislav, mi opiniis vin inteligenta viro, sed vi estas ja la plej granda ŝtipkapulo sur planedo nia.
Tio estis mia unua penso, Stanislav ĉiufoje tiom fanfaronis, li ĉiufoje tiel saĝe parolis kaj ĉion sciis, kien Jorike iras, kaj kien ne. Sed la prunkaĉon li tamen ne malkovris.
Malfermi kestojn estas infanludo por homo, kiu kutimiĝis pri tio. Delikataj grandaj skatoloj. Jen festeno por morgaŭ, grase ŝmirita sur la varman panon. La akvo fluis en mia buŝo. Garantiate puraj fruktoj kaj sukero. Neniu surogato el la germana napotempo. Puraj fruktoj kaj sukero. La marokanoj scias ja, kio bone gustas. Tio estas pli bongusta ol daktiloj kaj sekaj vinberoj, la ŝvaba prunkaĉo el la unua prunkaĉa fabriko. Per la ĉizilo, per kiu mi malfermis la keston, mi nun tuj malfermis ladujon. Mi antaŭe jam rampis kun du ladujoj al la karboholdo, kie mi povis eklumigi senzorge mian lampon. Neniu povis supreniri al mi, ĉar mi fortiris la tabulon, kiu kuŝis sur la du transversaj fertraboj kaj kondukis al la holdoluko. De la inĝenieroj neniukaze iu irus sur la tabulo, ĉar tio postulus kuraĝon. Tre forta la tabulo ne estis, kaj ĝi ankaŭ ne estis nova. Ĉu ĝi hodiaŭ aŭ nur morgaŭ disrompiĝos, ne estis decidite. Kaj se ĝi rompiĝus, aŭ se oni irante sur la tabulo perdus la ekvilibron pro neatendita ruliĝado de Jorike, oni falus dudek paŝojn malsupren en la kaldronejon kaj survoje rompus al si la kranion, se oni havus fortunon. Se oni ne havus fortunon, estus finfine egale, ĉu oni kaptis unu aŭ dek kraniajn rompiĝojn. Sed pli sekure estas pli sekure, mi pensis, kaj tial mi fortiris la tabulon. La ladujo malfermiĝis. Ne estis kamuflovaro, mil diabloj. Estis efektive garantiate pura prunkaĉo. Videble mi atendis oropolvon, ĉar mi tiel miris. Tion mi ne supozis pri Jorike. Ĝi veturigas fidindajn aŭtentikajn varojn. Kaj mi suspektis la kompatindan damon pri tio, ke ĝi mensogas deklarojn kaj transportas kamuflovarojn.
Oni neniam tro haste juĝu, se temas pri damoj. Oni ne tro haste juĝu, se temas pri…
Ĉu ĝi bone gustas? Gustas sufiĉe bone. Gustas… nu… nu… atendu iom … ĝi gustas iom rance. Ne, ĝi gustas kiel… kiel, nu, kiel ĝi gustas, fulmotondro?! Ili enmetis kuprerojn, tiuj porkoj! Ili enmetis kupromonerojn, por ke la prunoj konservu la koloron. Garantiate sen aldona koloraĵo. Ne estas koloraĵo, sed gustas tiel. Mi foje gustumu. Ja diable, ĝi gustas kiel verdigroG, tute kiel latuno. Tion mi ne povas manĝi surpane. Mi ne povus liberigi min de la gusto. Ĝi tiel acidas, ke ĝi penetras la langon kaj gluiĝas al la palato.
Eble ĝi nur supre tiel aĉas. Mi metu la fingron pli profunde en la marmeladon! Kio tio estas? Jen ankoraŭ enestas ĉiuj prunkernoj. Tio estas ja stranga marmelado. Ŝajnas esti laŭ la aŭtentika ŝvaba maniero, ke oni lasas ĉiujn kernojn interne.
Nu? Kaj kio tio estas? Tio estas ja kuriozaj prunoj, tiuj veraj ŝvabaj prunoj. Ili havas tre misterajn kernojn. La kernoj estas ja el plumbo, efektive el plumbo. Kaj por ke la plumbon ne trafu damaĝo, ĝi havas blankan ŝtalkirason. Kaj ĉiu kerno sidas sur latuna ingo. Pro tio do la latuna gusto. Kaj en la ingoj, kio tie enestas? Sukero. Delikata sukero. Ĝi certe estas ŝvaba sukero. Nigra kaj tute sale gustanta. Garantiate puraj fruktoj kaj sukero. Delikata kamuflovaro. Oni ne tro haste juĝu, Jorike…
Poste mi entreprenis mian duan vojaĝon. Muskaptiloj. Ke la marokanoj estus tiel avidaj je muskaptiloj, tion mi ne supozis. Estis efektive muskaptiloj en la kestoj. Sed kiam mi serĉis la kernojn, mi trovis ne muskaptilojn sed musojn kun „r“ je la fino. Germane: Mauser [105].
Jen estis kestoj kun infanludiloj. „Ladaj aŭtomobiloj kun restreĉeblaj risortoj.“ Mi ne serĉis la kernojn kaj ŝparis al mi la penon, ĉar la ladaj aŭtomobiloj kun restreĉeblaj risortoj devenis el „la plej olda ludilfabriko de Suhl. [106]“ Sed Anglio estis multe pli bone kaj pli komplete reprezentita ol Belgio kaj la najbaraj regionoj. Belgio kontribuis sukeraĵojn kaj Anglio kaserolojn el stanita ferolado. La marokanoj tute pravas. Hispanio al la hispanoj. Francio al la francoj kaj Ĉinio al la ĉinoj. Ni ne enlasas ĉinojn. Sed, se tiuj ne enlasas nin, tiukaze nia ruĝa-blanka-blua hura-hura-hurao-flago estas makulita, kotŝmirita, surfekita kaj oni devas ellavi ĝin per sapo kontraŭ sangomakuloj, jes, sinjoro.
Hej, ŝipestro, vi povas fidi al mi. Vi faras la profiton, kaj mi havas la favoron de Dio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.