La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MORTULA ŜIPO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

26

Mi interŝanĝis entute ne pli ol dek vortojn kun la dormemuloj en la kajuto. Kiam mi trovis mian litbenkon kaj oni diris al mi, ke ĉi tie estas nek kovriloj nek matracoj, la konversaciaj temoj elĉerpiĝis.

De supre mi aŭdis la kutimajn knarojn kaj la bruon de la ĉenoj, la tondrantan marteladon de la ankro, kiu batadis la ŝipŝelon, antaŭ ol ĝi silentiĝis, la ĉenan tintadon de la vinĉoj, la tien-tien-kuradon, la piedstamfadon, la komandadon, la sakrojn, ĉiujn tiujn bruojn, kiuj necesas, por ke ŝipo povu eliri. La samajn bruojn oni aŭdas, kiam ŝipo envenas.

Min tiuj bruoj ĉiufoje ĉagrenas kaj agacas. Mi bone fartas nur tiam, kiam la ŝipeto veturas sur la maro. Tute egale, ĉu ĝi veturas hejmen aŭ maren. Sed mi volas esti sur la maro kun la ŝipo. Ŝipo en haveno ne estas ŝipo, sed kesto, kiun oni pakas, kaj el kiu oni pakas ion. En la haveno oni ankaŭ ne estas maristo sur ŝipo; sed nur tagsalajrulo. La plej kotan laboron oni faras en la haveno, kaj oni laboras, kvazaŭ oni estus en fabriko kaj ne sur ŝipo. Tiom longe, kiom mi aŭdis la ĉenan tintadon kaj la komandojn, mi ne forlasis la kajuton. Kie homoj laboras, oni ne proksimiĝu. Tuj kiam oni staras proksime, facile okazas, ke oni kunlaboros. „Hej vi, rapidu, helpu iom.“ Mi ja eĉ ne konsideras fari tion. Ja por kio? Mi ne ricevus pagon. Jen ili pendigas en ĉiu oficejo kaj en ĉiu fabrikhalo la afiŝon kun la postulo: Do more!“, alivorte: „Laboru pli multe!“ Jen la klarigo presita sur senkostaj folioj, kiujn ili metas ĉe niaj laborlokoj: „Laboru pli multe! Se vi hodiaŭ pli faras ol oni postulas de vi, se vi hodiaŭ pli laboras ol vi estas pagata, oni iam pagos al vi tion, kion vi pli faras.“

Min ĝis nun neniu tiel povis kapti, tial mi ja ankaŭ ne fariĝis Ĝenerala Direktoro de la Pacific Railway and Steamship Co. Inc. [80] Oni povas legi ĉiam denove en la dimanĉaj ĵurnaloj kaj en gazetoj kaj en la aŭtobiografiaj rimarkoj pri sukcesaj viroj, ke nur per tiu libervola aldona laboro, kiu evidentigas ambicion, strebemon kaj la deziron komandi, jam kelkaj simplaj honestaj laboristoj fariĝis ĝenerala direktoro aŭ miliardulo, kaj ke al ĉiu, kiu sekvas konscience tiun devizon, la sama vojo al la posteno de ĝenerala direktoro estas malfermita. Sed tiom da postenoj por ĝeneralaj direktoroj kaj tiom da miliardulaj postenoj ja en tuta Usono ne vakas. Tiukaze mi povus labori unue pli kaj pli kaj ankoraŭ pli la unuajn tridek jarojn sen ricevi pli altan pagon, ĉar mi ja volas fariĝi ĝenerala direktoro. Se mi tiam en konvena momento demandus: „Nu, kio nova pri la posteno de ĝenerala direktoro, ĉu ne jam iu vakas?“, jen oni dirus al mi: „Ni tre bedaŭras, momente ankoraŭ ne, sed ni notis vin, laboru tiel fervore kelkan tempon plu, ni ne forgesos vin.“ En pli fruaj tempoj oni diris: „Ĉiu el miaj soldatoj portas la marŝalbastonon en sia tornistro“, en la nuna tempo oni diras: „Ĉiuj el niaj laboristoj kaj oficistoj povas fariĝi ĝenerala direktoro. „Kiel knabo ja ankaŭ mi kriante kolportis gazetojn kaj purigis botojn, kaj jam en mia dekunua jaro mi devis perlabori mian vivtenon, sed ĝis hodiaŭ mi fariĝis nek ĝenerala direktoro nek miliardulo. La gazetoj, kiujn tiuj miliarduloj kolportis kiel infanoj, kaj la botojn, kiujn ili purigis, certe estis tute aliaj gazetoj kaj botoj ol tiuj, kiuj pasis tra miaj manoj.

Se oni nokte staras kaj observas la maron, kaj ĉio estas kvieta, jen naskiĝas en la kapo diversaj kapricaj pensoj.

Tiel mi jam fantaziis, kio estus okazinta, se la soldatoj de Napoleono ĉiuj subite elprenus sian marŝalbastonon el la tornistro. Kiu tiam varmigus la nitojnG en la forĝejo de kaldronoj? Memkompreneble la ĵus nobeligitaj ĝeneralaj direktoroj. Kiu alia ol ili? Restus ja neniu alia, kiu povus fari tion, kaj la kaldrono devas esti forĝita ĝisfine, kaj la batalo devas esti batalita, ĉar aliokaze oni bezonus nek ĝeneralajn direktorojn nek marŝalojn. La kredo plenigas malplenajn sakojn per oro, ĝi faras el filoj de ĉarpentistoj diojn kaj el artileriaj leŭtenantoj imperiestrojn, kies nomoj transbrilas jarmilojn. Faru la homojn kredantoj viaj, kaj ili draŝos sian karan dion el la ĉielo kaj sidigos vin sur lian tronon. La kredo movas montojn, sed la malkredo disrompas ĉiujn sklavoĉenojn.

Kiam la bruo finfine silentiĝis kaj mi jam vidis ferdeklaboristojn stari sen laboro, mi forlasis la kajuton kaj iris sur la ferdekon. Tuj la poŝoŝtelisto, kiu prezentis sin Dua Inĝeniero al mi, salte proksimiĝis kaj diris per sia nedireble komika angla lingvo al mi, ke la ŝipestro volas interparoli kun vi, ke mi venu kun li.

La parolturno ,Venu kun mi‘ preparas en dek naŭ de dudek kazoj nur la frazon: ,Ni retenos vin ĉi tie dum sufiĉe longa tempo.‘

Eĉ, se en tiu speciala kazo la dua frazo ne estus parolita, ĝia konsekvenco tamen jam decidiĝis. Jorike kuris kiel karniĝinta fulmotondro sur la vasta maro. La piloto jam forlasis la ŝipon, kaj la Unua Oficiro jam transprenis la vaĉon.

La ŝipestro estis ankoraŭ juna viro, tre bone nutrita, kun sana, ruĝa kaj glate razita vizaĝo. Li havis hele bluajn okulojn, kaj en lia flave bruna hararo montriĝis flame ruĝaj kolortonoj. Li vestis sin eksterordinare bone, preskaŭ tro elegante. La kunaranĝo de la koloroj de la kostumo, de la kravato, de la ŝtrumpoj kaj de la elegantaj someraj ŝuoj estis bone elektita. Laŭ lia aspekto oni ne supozus lin kapitano de malgranda frajtŝipo, eĉ ne kapitano de granda pasaĝera ŝipo. Li ne aspektis, kvazaŭ li povus konduki keston almenaŭ de unu rodoMT al alia rodo sen albordiĝi ĉe tio sur la alia flanko de la terglobo. Li parolis bonan puran anglan lingvon, kiun oni eble lernas en tre bona lernejo de ne-anglalingva lando. La vortojn li elektis tre zorgeme, oni havis la impreson, ke li tre lerte kaj rapide elektis dum la parolado nur tiajn vortojn, kiujn li povas elparoli senerare. Por sukcese fari tion, li intermetis dumparole paŭzojn, per kio li vekis la imagon, ke li estas pensulo. La kontrasto inter la ŝipestro kaj la Dua Inĝeniero, kiu ja same estis oficiro, estis tute ne komika, sed tiel konsternis min, ke tiam, se mi iam dubus pri la loko, kie mi troviĝas, mi tuj scius ĝin pro tiu kontrasto.“

„Do, vi estas la nova subhejtisto? [81]+MT“, li salutis min, kiam mi envenis en lian kabineton.

„Mi? Subhejtisto? Ne, sinjoro, I am a fireman, mi estas hejtisto.“ Mi jam vidis la savantan lumturon.

„Pri hejtisto mi diris nenion“, enmiksis sin nun la poŝoŝtelisto.

„Mi demandis vin pro hejtpersonaro, tion mi ja demandis, ĉu ne?“

„Tio estas ĝusta“, mi respondis, tion vi demandis kaj tion mi jesis. Sed dum neniu sekundo mi pensis, ke temas pri subhejtisto.“

La vizaĝo de la ŝipestro montris enuon, kaj li diris al la ĉevalŝakristo: „Tio estas nun afero via, Mr.Dils. Mi supozis, ke ĉio estas en ordo.“

„Mi tuj volas forlasi la keston, ŝipestro. Mi eĉ ne ludas per la ideo dungiĝi kiel subhejtisto. Tuj preparu boaton por mi. Mi protestas, kaj mi plendos en la havenoficejo pro provita ŝanhajado. [82]+MT

„Kiu ŝanhajis vin?“ ekscitiĝis nun la ĉevalŝakristo. „Mi? Tio estas impertinenta mensogo.“

„Dils“, la kapitano diris nun tre serioze, „tio ne estas afero mia. Tion mi ne responsas. El tiu kaĉo vi mem devos eltiri vin, tion mi jam nun klarigas, tion findiskutu ekstere.“

Sed la poŝoŝtelisto ne lasis konfuzi sin. „Kion mi demandis? Ĉu mi demandis: kaldronara bando?“

„Vere, tion vi demandis, sed vi ne diris, ke…“

„Ĉu la subhejtisto apartenas al la nigra bando, ĉu ne?“ la inĝeniero nun demandis inside.

„Certe la subhejtisto apartenas al ĝi“, mi konfirmis laŭ la vero, „sed mi havas… “

„Tiukaze tio ja estas tute en ordo“, diris nun la ŝipestro, se vi intencis diri ,hejtisto‘, vi estus devinta tute klare diri tion, tiukaze Mr. Dils certe estus dirinta al vi, ke hejtisto ne mankas al ni. Bone do, tial ni nun povas ekskribi.“

Li prenis la listojn de la ŝipanaro kaj demandis pri mia nomo.

Mia bona marista nomo sur la listo de mortula ŝipo, ĉu? Neniam. Tiel profunde mi ĝis nun ne sinkis. Mi ja neniam denove en mia vivo povus veturi honestan ŝipon. Prefere la adiaŭan ateston de honorinda prizono, tio pli taŭgus ol la kvitanca libro de mortula ŝipo.

Tiel mi rezignis pri mia bona nomo kaj forĵuris ekde nun miajn familiajn ligojn. Mi ne plu havis nomon.

„Naskita kiam kaj kie?“

La nomo estis for, sed mian hejmlandon mi ankoraŭ havis.

„Naskite kiam kaj kie?“

„En…en…“

„Kie do?“

„En Aleksandria.“

„En Usono?“

„Ne, en Egiptujo.“

Nun ankaŭ la hejmlando estis for; ĉar ekde nun la kvitanclibro de Jorike estas mia sola legitimaĵo, ĝis la fino de mia vivo.

„Kiun ŝtatanecon? La britan?“

„Ne. Sen nacieco.“

Ĉu mi havu registrita mian nomon kaj mian naciecon en la listoj de Jorike dum eterneco? Ĉu bone lavita usonano, civilizita, provizita per la evangelio de la dentobroso kaj la scienco de la ĉiutaga piedolavado, kiam ajn veturis jam sur iu Jorike, li kiam ajn jam servis, frotlavis kaj farbis sur iu Jorike? Mia hejmlando, ne, ne mia hejmlando, sed la reprezentantoj de mia hejmlando, estas vere, elpuŝis kaj kontestis min. Sed, ĉu mi povas kontesti la teron, kies aromon mi ensuĉis de mia unua enspiro? Ne pro la reprezentantoj, kaj ne pro ĝia flago, sed pro la amo al la hejmlando, pro ĝi mem, por ĝin honori, mi devis forĵuri ĝin. Sur Jorike ne veturas honesta usona knabo, eĉ se li forkuris de la ekzekutisto.

„Ne, sinjoro, neniun naciecon.“

Pri la marista dokumento, pri la salajra libro, pri la pasporto aŭ pri io simila li ne demandis. Li sciis, ke oni ne demandu pri tiaj aĵoj maristojn venintajn al Jorike. Ili ja povus diri: „Mi ne havas paperojn.“ Kion fari tiukaze? Tiukaze li ne rajtus dungi ilin, kaj Jorike ne havus ŝipanaron. Ĉe la unue atingebla konsulo oni devas ja oficiale konfirmigi la liston. Sed tiam nenio plu ŝanĝeblis, la viro estis jam dungita, jam veturis sur la ŝipo, jen ne plu eblis rifuzi al li la konsulan konfirmon. La konsulo oficiale nenion scias pri mortulaj ŝipoj, kaj neoficiale li ne fidas ilian ekziston. Esti konsulo postulas talentojn. La konsuloj ankaŭ ne akceptas la naskiĝon de homo, se la naskiĝatesto ne pruvas la naskiĝon.

Kio ankoraŭ restis al mi, post kiam mi forludis mian nomon kaj la hejmlandon? La laborforto. Nur tiun oni povas atendi. Ne plenrekompence. Sed iom de ĝi, por ke la laciĝo ne fuŝu la plezuron.

„La salajro por la subhejtistoj estas sepdek pesetoj“ diris la ŝipestro kvazaŭ preterire, dum li skribis sur la liston.

„Kiiiio?“ mi krias. „Sepdek pesetojn?“

„Jes, ĉu vi ne sciis tion?“ li demandis kun laca gesto.

„Mi dungiĝis por angla salajro“, mi nun defendis mian salajron.

„Mr.Dils?“ la ŝipestro demandis. „Kio tio estas, Mr.Dils?“

„Ĉu mi promesis anglan salajron al vi?“ la ĉevalŝakristo diris rikane al mi.

Mi tuj povus bati sur la fian vizaĝon de tiu hundo, sed ĉi tie mi vere ne emas kuŝi en feraj katenoj. Ne sur Jorike, kie la ratoj, ekmordus min vivanta, se memdefendo ne eblas. „Jes ja, vi promesis anglan salajron al mi“, mi nun elkriis mian koleron al la kanajlo. Tio estas ja la lasta afero, kiun mi povas defendi, mian salajron. Tiun hundan salajron. Ju pli streĉa la laboro, des pli eta la salajro. La subhejtisto havas la plej streĉan kaj inferan laboron sur la kesto, kaj plej ofte la plej aĉan salajron. Ankaŭ la angla salajro ne indas laŭdon, sed kie en la mondo la laboristo ricevas la plenan salajron? Kiu ne pagas la salajron al la laboristo, tiu estas sangohundo. [83] Sed oni devas nur antaŭe interkonsenti kun la laboristo la salajron, kiu bezonas la laboron pli ol kion ajn, kaj tuj ĝi estas lia salajro. Salajro lia, kaj oni ne plu estas sangohundo. Se ne estus leĝoj, ankaŭ ne estus miliarduloj. Vortojn oni povas knedi, tial oni skribas leĝojn en la formo de vortoj. La malsatulon minacas la mortopuno, se tiu knedas ilin; se estas mildigaj cirkonstancoj, oni antaŭvidas la prizonon, por povi praktiki indulgon kaj por pruvi la humanecon de la leĝoj.

„Jes ja, tion vi faris, vi promesis anglan salajron al mi“, mi kriis plian fojon.

„Ne kriu tiom laŭte“, diris la kapitano, levante la okulojn de sur la listo. „Kiel do estas, Dils? Mi nun finfine satas pri tio. Se vi dungas iun, mi vere deziras, ke ĉio estu en ordo.“

La ŝipestro aktoris delikate. Jorike rajtas fieri pri sia mastro.

„Pri angla salajro mi tute ne parolis“, diris la ĉevalŝakristo.

„Vi tamen diris, tion mi povas ĵuri.“ La etan anguleton de la laŭrajteco, kiu ankoraŭ restis al mi, mi volis defendi per mia tuta forto.

„Ĵuri, ĉu? Ja ne faru falsan ĵuron, viro. Mi ekzakte scias, kion mi diris al vi, kaj mi scias precize, kion vi respondis. Mi havas ĉi tie sufiĉe da atestantoj, kiuj staris apud mi, kiam mi dungis vin. Mi diris ,anglan monon‘, sed pri angla salajro mi diris eĉ ne vorton.“

La hundulo pravas. Li efektive diris ,angla mono‘ kaj tute ne menciis la vorton salajro. Kompreneble mi komprenis, ke temas pri angla salajro.

„Tiukaze do ankaŭ tio nun estas en ordo“, la ŝipestro diris trankvile. „Vi kompreneble ricevos vian salajron en sterlingaj funtoj kaj ŝilingoj. Por ĉiu horo de pluslaboro kvin pencojn. Kaj kie vi volas maldungiĝi?“

„En la unua haveno, en kiun ni unue enveturos.“

„Tion vi ne rajtas“, la ĉevalŝakristo diris rikane.

„Jes ja, tion mi tamen rajtas.“

„Vi ne rajtas“, li ripetis. „Vi dungiĝis por Liverpolo.“

„Tion ja ankaŭ mi opinias“, mi diras, „Liverpolo estas ja la haveno, kiun ni enveturos unue.“

„Ne“, la ŝipestro respondis, „ni deklaris Greklandon, sed mi ŝanĝis miajn intencojn kaj celas nun nordan Afrikon.“

Vi deklaris kaj poste en la veturo ŝanĝas la kursonMT. Aj, kara amiko, vi estas klardira. Maroko kaj Sirio pagas bonajn prezojn por… Kaj se vi rapide kaj feliĉe enspezis la monon, tiam sekvos la dungoj por la lasta granda veturo, he? Antaŭ salakva fiŝo, kiu naĝis en tiom da maroj, vi ne povas kaŝi ion. Tio ne estas la unua ŝipo kamuflaG, kiun mi veturas.

„Vi diris al mi, ke Liverpolo, kaj vi klare esprimis, ke mi rajtas maldungiĝi en Liverpolo“, mi vokas ekscitite al la poŝoŝtelisto.

„Neniu vorto estas vera de tio, ŝipestro“, diras la ruza bubo.

„Mi diris, ke ni havas pecvarojn por Liverpolo, kaj, ke li povos maldungiĝi tie, se ni haltos en Liverpolo.“

„En tiu kazo ĝi estas tute en ordo“, konfirmas nun la kapitano.

„Ni havas ok kestojn da sardenoj en oleo por Liverpolo, pecvaron, multe sub la kargotarifo. Livera limdato post dek ok monatoj. Pro tiuj ok kestoj, kiuj estas neglekteblaj varoj, mi ja ne veturos al Liverpolo. Ili estas okaza varo, kiu ne kaŭzu kargokostojn. Se mi surŝipigos pli da ili, por ke ili indu atenton, mi veturos kompreneble iam en la venontaj ses monatoj tien.“

„Tiukaze vi ja tuj povis diri, ke tio ne estas pecvaro, sed okaza varo, kiun vi havas por Liverpolo.“

„Tion vi ja ne demandis“, kontraŭdiras la ĉevalŝakristo.

Jen fajna societo. Kontrabandi, falsi deklarojn, trompi havenajn instancojn, mensogi kursojn kaj veturi mortulajn ŝipojn. Kompare kun ili estas tradicia marrabisto ja nobelo. Veturi sur piratoŝipo ne estas hontinda, tie mi nek la nomon nek la naciecon forĵurus. Veturi marrabistan ŝipon estas afero de honoro. Sed veturi tiun keston, tio estas hontindaĵo, pro kiu mi longe devos barakti, antaŭ ol mi glutos kaj digestos tion.

„Bonvolu subskribi vian nomon ĉi tie.“

La ŝipestro transdonis fontoplumon al mi.

„Sub tio? Neniam! Neniam!“ Mi vokas la vortojn indigne.

„Kiel plaĉas al vi. Mr. Dils, bonvolu subskribi ĉi tie kiel atestanto.“

Tiu poŝoŝtelisto, tiu ĉevalŝakristo, tiu fripono, tiu trompisto, tiu ŝanhajisto, tiu viro, por kiu la maŝo, per kiu dudek kvar rabmurdistoj estis pendigitaj, estas tro deca kaj honorinda, subksribu tie por mi. Tiu putrulo ne rajtu eĉ sub mia elpensita nomo meti sian lepran manon.

„Donu ĝin, ŝipestro, mi mem subskribos, nun vere jam ĉio estas feko kaj fukoMT.“

Helmont Rigbay [84], Aleksandria (Egiptujo).“

Jen skribite. Firme kaj sekure. Do Jorike, hojhoj! Veturu en la inferon, se vi volas. Nun ĉio estas egala. Mi estas estingita el la vivantoj. Forblovito. Eĉ spiro de mi ne restis en la mondo.

Hola-hej! Hola-hej! Hoj! Hoj!
Mi mortis ne ĉe iu rif, veturas sur mortula ŝip‘.
Ve, for de l‘ suna Nova Orlean‘.
Ve, for de l‘ rava Luiziano
.

Hola-hej! Morituri te salutant! [85] La modernaj gladiatoroj salutas vin, ho Cezaro Aŭgusto Kapitalismo, morituri te salutant! La mortontoj salutas vin, ho Cezaro Aŭgusto Imperiestro, ni pretas morti por vi, por la sankta kaj glorriĉa asekurkompanio.

Ho, tempoj, ho, moroj! La gladiatoroj enmarŝis en brilaj kirasoj la arenon. Fanfaroj trumpetis kaj cimbaloj tintis. Belaj inoj mansalutis ilin de sur la balustradoj kaj lasis fali la ore broditajn tuketojn; la gladiatoroj levis ilin de la tero, premis ilin al siaj lipoj, enspiris la ravan odoron, kaj dolĉa rideto dankis al ili kaj salutis ilin. Ĉe la entuziasma huraa kriado de ekscitita homamaso, ĉe la sonado de bruanta milita muziko ili eligis sian lastan elspiron.

Sed ni, la nunaj gladiatoroj, ni dronas en koto. Ni tro lacas por lavi nin. Ja por kio lavi sin? Ni mortas pro malsato, ĉar ni endormiĝas antaŭ la pelvo. Ni mortas pro malsato, ĉar la kompanio devas ŝpari, por elteni la konkurantojn. Ni mortas en ĉifonoj, mutaj, ĉe elektita rifo, profunde en la kaldronejo. Ni vidas entorenti la akvon, kaj ni jam ne sukcesas fuĝi supren. Ni esperas, ke la kaldronegoj eksplodu, por ke la fino venu rapide, ĉar la manoj estas firme enpinĉitaj, ĉar la fajropordoj salte malfermiĝis kaj la ardanta karbo lante voras niajn piedojn kaj femurojn. La subhejtista bando, ĉu? Tiuj kutimiĝis pri tio. Tiuj facile eltenas brogitanG haŭton kaj vundojn.

Ni mortas sen fanfarmuziko, sen la ridado de belaj inoj, sen la aplaŭda rumorado de homamaso en festekscitiĝo. Ni mortas mutaj kaj en ĉifonoj, por vi, ho Cezaro Aŭgusto! Gracon al vi, Imperiestro, ni ne havas nomojn, ni ne havas naciecon. Ni estas neniuj, ni estas nenio.

Gracon al vi, Cezaro Aŭgusto Imperiestro, vi ne devas pagi pensiojn por vidvinoj kaj orfoj. Ni, ho, Cezaro, estas la plej fidelaj el viaj servistoj. La mortontoj salutas vin!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.