La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MORTULA ŜIPO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

1

De Nova Orleano ni estis transportintaj plenan kotonkargon trans la maron al Antverpeno, sur la S. S. Tuscaloosa [1].

Ĝi estis bona ŝipo. Mil diabloj, estas vere. First rate steamer, made in USA [2]. La hejmlanda haveno: Nov-Orleano. Ho, sunplena ridanta Nov-Orleano, tiel malsimila al la sobraj urboj de la glaciiĝintaj puritanoj kaj sklerozaj kotonkomercistoj el la nordo! Kaj kiaj belegaj kajutojMT por la maristaro. Finfine ŝipkonstruisto, kiu havis la revolucian ideon, ke la maristaro ankaŭ estas homoj, kaj ne nur manoj [3]. Ĉio estas pura kaj afabla. Banejoj kaj multe da pura tolaĵo, kaj ĉio moskitorezista. La manĝo bone gustis kaj abundis. Kaj ĉiufoje oni disdonis purajn telerojn, lavitajn tranĉilojn, forkojn kaj kulerojn. Tie estis negroknaboj, kiuj devis fari nenion alian krom teni puraj la kajutojn, por ke la maristoj restu sanaj kaj en bona humoro. Finfine la kompanio eltrovis, ke bonhumora maristaro pli enspezigas ol ĉifonula.

Dua Oficiro, mi…? Ne, sinjoro. Mi ne estis la Dua Oficiro en tiu ladokestoMT. Mi estis simpla ferdeklaboristo™, tute simpla laboristo. Pripensu, sinjoro, maristoj ja preskaŭ ne plu ekzistas, kaj ankaŭ ne estas postulataj plu. Tia moderna kargoŝipo verdire ne plu estas ŝipo. Ĝi estas flosanta maŝino. Nu, ke maŝino bezonas maristojn por la servado, vi certe mem ne supozus, eĉ se vi scius nenion plian pri ŝipoj. Laboristojn tia maŝino bezonas, kaj inĝenierojn. Ankaŭ la ŝipestro, la kapitanoMT, nuntempe estas nur inĝeniero. Kaj eĉ la A.B. [4] staranta apud la rudroMT, kiun oni certe povis rigardi dum la plej longa tempo kiel mariston, nuntempe estas nur maŝinisto, kaj ne pli. Li havas nur la taskon funkciigi la levilojn, kiuj komunikas la turndirekton al la rudromaŝino. La romantiko de la marrakontoj jam delonge pasis. Mi opinias eĉ, ke tia romantiko ekzistis neniam. Nek sur la velŝipoj nek sur la maro. Tiu romantiko ekzistis ĉiam nur en la fantazio de la aŭtoroj de tiuj marrakontoj. Tiuj mensogaj rakontoj forlogis sufiĉe multajn bravajn knabojn al vivo kaj medio, en kiu ili devis perei korpe kaj anime, ĉar ili kunportis nenion pli ol sian infanan kredon pri la honesto kaj veramo de tiuj rakontistoj. Eblas, ke romantiko iam ekzistis por kapitanoj kaj maristoj - por la ŝipanaroj neniam. La romantiko de la ŝipanaroj ĉiam estis nur: supermezure kruela laboro kaj besteca traktado. Kapitanoj kaj rudristoj aperas en operoj, romanoj kaj baladoj. La gloran kanton pri la herooj, kiuj faris la laboron, oni kantis neniam. Tiu glora kanto ja estus tro brutala por entuziasmigi tiujn, kiuj volis, ke oni kantu ĝin. Jes, sinjoro.

Ĝustadire, mi estis ne pli ol simpla ferdeklaboristo, nur tio. Mi devis fari ĉiun necesan laboron. Por diri la tutan veron, mi estis nur farbisto. La maŝino iras per si mem. Kaj ĉar necesas doni al la laboristoj okupon kaj alia laboro estas nur en esceptaj okazoj, kiam kargoholdojMT estas purigendaj aŭ io estas riparenda, oni ĉiam farbas ion. De matene ĝis vespere, kaj tio neniam ĉesas. Ĉiam estas io, kio bezonas farbon. Iun tagon oni konsterniĝas tute serioze pri tiu eterne daŭranta farbado, kaj oni tute sobre konvinkiĝas, ke ĉiuj ceteraj homoj, kiuj ne mar-veturas, nenion alian faras ol produkti farbojn. Tiam oni sentas profundan dankemon al tiuj homoj. Se ili iam rifuzus plu fari farbojn, la ferdeklaboristo ne scius, kion fari, kaj la Unua Oficiro, sub kies komando la ferdeklaboristoj troviĝas, baldaŭ malesperus, ĉar li ne scius, kion ordoni al la ferdekuloj. Ili ja ne povas ricevi la monon por nenio. Ne, sinjoro.

La salajro ne estis troigita. Tion mi ne povus aserti. Sed, se mi elspezus dum dudek kvin jaroj neniun cendon, se mi zorgeme ŝparus unu monatan salajron post la alia kaj ne estus sen laboro, tiukaze mi - post la paso de tiuj dudek kvin jaroj da nelaca laboro kaj ŝparado - efektive ne jam povus pensiiĝi, sed post pliaj dudekkvin jaroj da laboro kaj ŝparado mi povus alkalkuli min kun certa fiero al la suba tavolo de la meza klaso. Al tiu tavolo, kiu rajtas diri: „Dank‘ al Dio mi ŝparis rezervan groŝon por pluvaj tagoj.“ Kaj ĉar tiu popoltavolo estas ĝuste la laŭdata tavolo, kiu konservas la ŝtaton en ties fundamentoj, tiam oni povus diri pri mi, ke mi fariĝis valorplena membro de la homa socio. Por atingi tiun celon, kvindekjara laboro kaj ŝparado ne estas tro multa. La transmondon oni tiel certigas al si kaj la ĉi-tiun al aliaj.

Mi tute ne emis rigardi la urbon. Mi tute ne ŝatas Antverpenon. Tie vagas tiom da fiaj maristoj kaj similaj fatrasuloj. Jes, sinjoro.

Sed la aferoj en la vivo ne ruliĝas tiel glate. Ili nur malofte konsideras tion, ĉu oni ŝatas aŭ ne ŝatas ion. Ne estas la rokoj, kiuj regas la iradon kaj karakteron de la mondo, sed la etaj ŝtonoj kaj sableroj.

Ni ne ricevis kargon, kaj oni ordonis, ke ni veturu hejmen kun balastoMT. La tuta maristaro iris en la urbon, en la lasta vespero antaŭ la hejmveturo. Mi estis tute sola sur la antaŭferdeko. Tro mi legis kaj tro mi dormis kaj mi ne sciis, kion entrepreni? Jam tagmeze ni ĉesis labori, ĉar tiam la vaĉoj estis jam disdonataj por la veturo. Ĝuste tial ĉiuj iris en la urbon, por ankoraŭ iom tralavi la gorĝon, kion ni hejme ne povus fari pro la benata prohibicioG.

Jen mi kuris al la balustradoMT por kraĉi sur la akvon, jen mi rekuris al la kajutoj. Pro la ĉiama observado de la vakaj kajutoj kaj pro la ĉiama gapado al la enuaj havenaj instalaĵoj, deponejoj, staplojMT kaj al la tristaj kontorĉeloj kun ties obskuraj fenestroj, tra kiuj nenio alia videblis ol leteraj kolektoj kaj montoj da plenskribitaj negocaj paperoj kaj frajtleterojMT, mi baldaŭ sentis min mizerega. Ĝi estis tiel neeldireble trista. La vespero proksimiĝis kaj videblis apenaŭ iu homo en tiu parto de la haveno.

Venkis min tute stulta sopiro pri la sento de firma tero sub miaj piedoj, sopiro al strato kaj homoj, kiuj promenas babilante sur strato. Jen la afero: Mi volis vidi straton, ĝuste straton, nenion alian. Straton, kiun ne ĉirkaŭas akvo, straton, kiu ne ŝanceliĝas, kiu tute firmas. Mi volis fari donaceton al miaj okuloj, volis graci ilin per la okazo rigardi straton.

„Pro tio vi devus esti veninta jam pli frue“, diris la oficiro, „mi nun ne donos monon.“

„Sed mi nepre bezonas dudek dolarojn antaŭpage.“

„Kvin vi povas havi, sed ne unu cendon pli.“

„Per kvin mi tute ne povas entrepreni ion. Mi devas havi dudek, aliokaze mi morgaŭ malsanus. Kiu tiam farbu la kuirejon? Ĉu vi eble scias tion? Mi devas havi dudek.“ „Dek. Sed tio estas nun mia lasta vorto. Dek aŭ neniom entute. Mi ĉiukaze ne havas la devon doni al vi eĉ nur kvincendon.“

„Bone, donu dek. Tio estas ja fia avaro, praktikata kontraŭ mi, sed ni ja ĉion devas toleri, al tio oni nun jam kutimiĝis.“

„Subskribu la kvitancon. Ni transskribos ĝin morgaŭ sur la listojn. Tion mi nun ne emas fari.“

Tiel mi nun ekhavis la dek. Mi entute volis nur dek. Sed, se mi estus dirinta dek, li sub neniu cirkonstanco estus doninta pli ol kvin, kaj pli ol dek mi ne bezonis, ĉar mi ne volis pli elspezi; ĉar tio, kio jam enpoŝas, ne revenos hejmen, se oni iris en la urbon.

„Ne ebriiĝu, la loko estas malica“, diris la oficiro, kiam li prenis la kvitancon al si.

Tio estis impertinenta ofendo. La ŝipestro, la oficiroj kaj la inĝenieroj dufoje ĉiutage ebriiĝis en la tuta tempo, kiam ni nun ankrumis en ĉi tiu haveno, sed al mi oni predikas, ke mi ne ebriigu min. Mi eĉ ne pripensis fari tion. Ja kial? Estas tiel stulte kaj malprudente.

„Ne“, mi respondis, mi neniam akceptas eĉ guton de tiu veneno. Mi scias, kiom mi ŝuldas al mia ŝtato, eĉ en fremda lando. Jes, sinjoro, mi estas abstina, seka kiel osto. Pri tio vi povas fidi, tia mi estas. Mi kredas je la sankta prohibicio.“

Tuj mi foriĝis kaj eksteris de la kesto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.