|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Mi sidiĝis sur grandan keston, kiu tie troviĝis kaj imagis la Tuscaloosa sur la vojo trans la maron. Mi esperis kaj deziris, ke ĝi krake surveturu rokon kaj pro tio devu reveni aŭ almenaŭ per boatojMT elŝipigi kaj resendi la maristaron. Sed ĝi ĉirkaŭveturis elegante la rifojn, ĉar mi ne vidis ĝin reveni. Ĉiukaze mi elkore deziris al ĝi ĉiujn katastrofojn kaj pereojn, kiuj entute povas trafi ŝipon. Sed tio, kion mi plej klare revis, estis, ke ĝi falu en la manojn de marrabistoj, kiuj de supre ĝis sube elrabu la ŝipon kaj forprenu de la bestaĉo Bob mian tutan havaĵon, kiun li certe jam alproprigis al si, kaj ke ili tiel forte surdraŝu lian rikanan grimacilon, ke la rikanado kaj mokemo forlasu lin por la tuta cetera vivo.
Ĝuste kiam mi komencis iom endormiĝi kaj sonĝi pri tiu belulino, iu frapis min sur ŝultron kaj vekis min. Li tuj komencis tiel fulmrapide paroli al mi, ke mi ekhavis kapturnojn.
Mi furioziĝis kaj diris kolere „Ĉe l‘ ratoj, lasu min en paco, mi ne ŝatas vian babilaĉon. Krome, mi ne komprenas eĉ vorton el via parolaĉo. Foriru al la Satano.“
„Vi estas anglo, ĉu ne?“ li nun demandis angle.
,No,Yank. [9]“
„Ha, do usonano.“
„Jes, kaj nun lasu min en paco kaj ekiru vian vojon. Mi tute ne volas paroli kun vi.“
„Sed mi al vi, mi estas policisto.“
„Fortuno vin gardas, kara amiko, bona posteno“, mi respondis.
„Kio do? Ĉu vi sidas en la kaĉo, aŭ ĉu vi havas aliajn zorgojn? Maristo, ĉu ne?“ li demandis plu.
„Yes, old man [10]. Ĉu vi eble havas postenon por mi?“
„De kiu ŝipo?“ „Tuscaloosa el Nov-Orleano.“
„Ĝi eliris je la tria matene.“
„Mi ne bezonas vin, por ke vi rakontu tion al mi. Ĉu vi ne scias pli bonan ŝercon? Tiu estas jam malnova kaj fetoras.“
„Kie vi havas viajn paperojn?“
„Kiujn paperojn?“
„Vian maristan dokumenton.“
Aj ĉokolada kremo kun poma saŭco! Mia marista dokumento? Tiu estis en mia jako kaj la jako estis en mia vestosako, kaj mia vestosako mole kuŝis sub mia dormbreto en la Tuscaloosa, kaj la Tuscaloosa estas…, jes ja, kie ĝi nun estas? Se mi nur scius, kian matenmanĝon ili ricevis hodiaŭ! La negro certe denove bruligis la lardon, nu, mi foje diros mian opinion al li, kiam mi farbos la kuirejon.
„Nu, via marista dokumento. Vi ja komprenas pri kio temas, ĉu?“
„Mian maristan dokumenton. Se vi celas tiun, do mian maristodokumenton. Jen mi efektive devas konfesi la veron al vi. Mi ne havas maristodokumenton.“
„Neniun maristdokumenton?“ Tion oni devus aŭskulti, per kia perpleksa tono li diris tion. Proksimume kvazaŭ li volus diri: „Kiiio? Vi ne kredas, ke ekzistas mara akvo?“
Estis tute neimageble por li, ke mi ne havas maristodokumenton, kaj li demandis pri tio la trian fojon. Sed dum li demandis tion ĉi-foje, evidente tute maŝinece, li jam supervenkis sian miron kaj aldonis: „Neniujn aliajn paperojn? Pasporton aŭ identigilon aŭ ion similan?“
„Ne.“ Mi diligente traserĉis miajn poŝojn, kvankam mi tre bone sciis, ke mi ne havas eĉ vakan leterkoverton kun mia nomo ĉe mi.
„Kuniru kun mi!“ respondis la viro.
„Kien kuniri?“ mi demandis, ĉar mi tamen volis scii, kion la viro celas, kaj sur kiun ŝipon li volas fortreni min. Sur rumboaton mi ne reiros, tion mi jam nun povas deklariMT al li. Tien eĉ dek ĉevaloj ne plu tiros min.
„Kien? Tion vi tuj vidos.“ Ke la viro eksterordinare afablas, mi ne povus aserti, sed la dungomastroj nur tiam afablas kiel mielo, se ili efektive ne povas trovi iun por kesto. La ŝipo, al kiu li volis konduki min, ŝajne estis sufiĉe brava boateto. Mi ne pensis, ke mi tiel rapide iros sur alian keston. Fortunon oni bezonas, kaj ja ne ĉiufoje tuj malesperi.
Finfine ni albordiĝisMT. Kie? Vi bone divenis, sinjoro, en policejo. Jen oni tuj ĝisfunde ekzamenis min. Post kiam ili jam traserĉis min multfoje kaj neniu kunkudro plu estis sekreto por ili, la viro tute seke demandis min: „Neniuj armiloj? Neniuj iloj?“ Nu, en tiu momento mi vere volonte tuj pafus pugnon al li. Kvazaŭ mi povus kaŝi maŝinpafilon en la supra duono de la naztruo kaj levstangon sub palpebro! Sed tiaj estas tiuj homoj. Se ili ne trovas ion, ili asertas, ke oni kaŝis ĝin; ke oni ne posedas tion, kion ili serĉas, ili ne povas kompreni, kaj neniam lernos kompreni. Tiutempe mi ankoraŭ ne sciis tion.
Poste mi devis stariĝi antaŭ pupitroG, malantaŭ kiu sidis viro, kiu fikse rigardis min, kvazaŭ mi estus ŝtelinta lian palton. Li malfermis dikan libron, kiu enhavas multajn fotojn. La viro, kiu akompanis min ĉi tien, ludis la interpretiston, ĉar aliokaze ni ne povus interkompreniĝi. Kiam ili bezonis niajn knabojn, en la milito, ili komprenis nin; nun tio delonge pasis, kaj tial ili ne plu devas kompreni ion.
La altranga pastro, tiel li ja aspektis malantaŭ sia pupitro, ĉiufoje rigardis la fotojn kaj poste min, aŭ pli precize, mian vizaĝon. Tion li faris pli ol centoble kaj liaj kolaj muskoloj ne laciĝis, tiom li kutimiĝis al tiu laboro. Li havis multe da tempo, kaj li disponis pri ĝi tute senĝene. Ja la aliaj devas pagi tion. Do, kial rapidi?
Finfine li balancis la kapon kaj klake fermis la libron. Evidente li ne trovis mian foton. Cetere, mi ne povis rememori, ke mi iam lasis foti min en Antverpeno [11]. Fine mi iĝis hunde laca pro tiu enua afero kaj diris: „Nun mi ja malsatas. Mi ankoraŭ ne matenmanĝis hodiaŭ.“
„Konsentite“, diris la interpretisto kaj kondukis min en malvastan ĉambron. Multe da mebloj ne enestis, kaj tiuj, kiuj enestis, ne estis faritaj en artmetiejo.
Sed kio estas tio ĉe la fenestro? Strange, ĉi tiu ĉambro ŝajnas kutime servi por konservi la belgan ŝtatan trezoron. La ŝtata trezoro kuŝas ĉi tie sekura, ĉar de ekstere certe neniu povos enveni, tra la fenestro certe neniam, ne, sinjoro.
Mi volus scii, ĉu vere la homoj ĉi tie nomas tion matenmanĝo. Kafo kun pano kaj margarino. Ili ankoraŭ ne venkis la sekvojn de la milito. Aŭ ĉu male la milito estis farita nur por havigi pli grandajn matenmanĝojn? Tiukaze ili certe ne gajnis ĝin, kion ajn la ĵurnaloj skribas pri tio, ĉar ili certe jam antaŭ la milito nomis tiujn kelkajn panerojn matenmanĝo, kiu ja prezentas la minimumon de kvalito kaj kvanto, kiun oni ĝuste ankoraŭ kaj nur tial rajtas nomi plu matenmanĝo, ĉar oni ricevas la manĝeton matene.
Ĉirkaŭ la tagmezo oni denove kondukis min al la altranga pastro.
„Ĉu vi deziras iri al Francio?“ Tion oni min demandis.
„Ne, mi ne ŝatas Francion. La francoj ĉiam devas okupi ion kaj ne povas okupiĝi pri io. En Eŭropo ili ĉiam devas okupi ion kaj en Afriko ĉiam okupe lupi. Kaj tia okupiteco nervozigas min, ili eble povus bezoni tre rapide soldatojn, kaj min, ĉar mi ne havas maristodokumenton, erare trakti kiel aliulon, kiel iun el siaj okupuloj. Ne, al Francio mi iros en neniu kazo.“
„Kiel vi pensas pri Germanio?“
Kiom multe tiuj homoj volas scii pri mi!
„Al Germanio mi same ne ŝatus iri.“
„Kial? Germanio estas ja rava lando, kaj tie vi facile retrovos ŝipon.“
„Ne, mi ne ŝatas la germanojn. Se oni prezentos la kalkulojn al ili, jen ili estos minacataj de l‘ okupolupo, kaj se ili ne povos pagi la kalkulojn, jen ili fariĝos la okupitoj. Kaj ĉar mi ne havas maristodokumenton, ankaŭ tie oni erare povus preni min aliulo, kaj mi devus kunpagi. Tiom da mono mi ja neniam povus perlabori kiel ferdeklaboristo. Tiel mi neniam povus suprengrimpi en la plej suban tavolon de la meza klaso kaj fariĝi valora membro de la homa socio.“
„Kial vi tiel multe babilas pri ĉio? Diru koncize, ĉu vi volas iri tien, ĉu ne?“
Ĉu ili komprenas, kion mi diras, mi ne scias. Sed ŝajnas, ke ili havas multe da tempo kaj ĝojas, ke interparolado okazas.
„Do, traktite kaj paktite, vi iros al Nederlando“, diris la altranga pastro kaj la interpretisto diris al mi.
„Sed mi ne ŝatas la nederlandanojn“, mi respondis, kaj tuj mi volis diri kial, kiam oni diras al mi: „Ĉu vi ŝatas aŭ ne ŝatas la nederlandanojn, tio tute ne estas nia afero. Diskutu tion kun la nederlandanoj. Francio estus la plej bona rifuĝejo por vi. Sed tien vi ne volas iri. Al Germanio vi same ne volas iri, tio ne estas sufiĉe bona por vi, kaj nun vi simple iros al Nederlando. Jen fino kaj punkto. Alian landlimon ni ne havas. Pro vi ni ankaŭ ne povas serĉi alian najbaron, kiu eble povus perlukti vian estimon, kaj en la akvon ni ankoraŭ ne volas ĵeti vin. Jen la sola limo, kiu restos al ni kiel lasta. Iru do al Nederlando kaj nun punkton. Ĝoju, ke vi tiel facile eliĝas el la afero.“
„Sed sinjoroj miaj, vi eraras, mi tute ne volas iri al Nederlando. La nederlandanoj okupas - “
„Silentu. La demando estas decidita. Kiom da mono vi havas?“
„Vi ja traserĉis ĉiujn miajn poŝojn kaj vestajn kunkudrojn. Kiom da mono vi trovis?“ Kiel ne koleriĝi en tia momento? Ili traserĉas dum horoj kvazaŭ per lupeo min, kaj poste ili eĉ farisee demandas, kiom da mono mi havas.
„Se vi ne trovis monon, mi ne havas monon“, mi diris. „Estas bone. Tio estas ĉio. Rekonduku lin en la ĉelon.“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.