|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
„Stanislav, diru foje, kial vi ĉiam tiel avide voras la margarinon? Ĉu vi tute ne hontas?“
„Kion fari, Pippip? Unue mi malsatas, kaj due mi ja ne povas boligi miajn ĉifonojn kaj dikigi la sukon kaj poste ŝmiri ĝin kvazaŭ marmelado sur la panon. Ion alian mi ja ne havas por ŝmiri. Kaj ĉiufoje gluti nur la sekan panon, amiko mia, de tio oni ja tute obtuziĝas en la kapo. De tio oni ricevas eĉ betonfundamenton en la stomako.“
„Vi estas efektive stulta“, mi nun diris, „ĉu vi scias, ke ni enkargis marmeladon?“
„Kompreneble mi scias tion“, diris Stanislav, trankvile maĉante plu.
„Kial vi ne propriigas keston?“, mi demandis.
„Tio ne estas marmelado por ni.“
„Sed kial ne?“
„Tiu taŭgas nur por marokanoj, hispanoj kaj francoj, kaj kompreneble por la liveristoj. Sed por ni, por vi kaj por mi, tio ne estas marmelado. Vi ne povas digesti ĝin. Tiun vi povas digesti nur, se oni pafas ĝin tra viaj ripoj. Sed tiam vi kaptos kuremon pro lakso, vi tuj kuros tiom rapide, ke vi ankoraŭ sufiĉe frue atingos vian praavon kaj kuniros kun li.“
Ĉu li eble jam…?
Tuj elkrevis el mi: „Ĉu vi eble jam scias, kio tie enestas? Vi ja ne eble jam…?“
„Enrigardis, ĉu? Kia granda azeno vi supozas min? Diru. La tri nobeloj ankoraŭ troviĝis ĉe la ŝipestro en la kabineto kaj supre oni ankoraŭ fermis la lukon, por ke neniu povu observi, kaj jen mi jam malfermis keston. Mi devas legi ja nur prunokaĉo aŭ marmelado aŭ dana butero aŭ spicita bovaĵo aŭ sardinoj en oleo aŭ ĉokolado, kaj jam mi ekzamenas la kazon.“
„Sed tie vere enestas prunkaĉo“, mi rediris.
„Ĉiam io enestas. Sed tion vi ne povas manĝi. Tio gustas tro verdigre. Vi mortus pro sangotoksiĝo. En la lasta veturo, antaŭ ol alvenis vi, ni havis spicitan bovaĵon. Kompreneble same kamuflovaro, sed mi detiris la haŭton ĝisfine, tion mi povas diri al vi. Estis vera ĝojo. Neniu manko. Ĝi estis en grasita pergameno. Foje oni havas ja fortunon. Bonkvalitaj usonaj varoj. Ili iris al Damasko aŭ ien tien.“
„Kaj kiel la ostoj estis?“
„La ostoj, ĉu? En la spicita bova…? Ha, tiel, la ostojn vi celas. Estis kraboj, karaboj. Karabenoj. Made in USA. Altkvalita modelo. Jen la ŝipestro fiŝis pezan predon. Jen ni ricevis konjakon, bovaĵon, kokaĵon kaj freŝajn legomojn. Jen ne nur la buŝo, sed ankaŭ la gapiloj kaj la flarilo bezonis plastron. Franca ĉasŝipo atingis nin antaŭ ol ni elestis. Ili spionis, abunde disdonis cigaredojn kaj frankojn. Sed ili devis retiriĝi, riverencante al la ŝipestro.“
„Ĉu neniu elfajfis ion pro la subaĉetaj frankoj?“
„Ĉe ni? Sur Jorike? Ni ĉiuj estas koto kaj ne plu havas ion por diri. Ni estas mortaj. Ankaŭ vi. Nu, pripensu foje, rigardi en ies monujon aŭ en ies vitroŝrankon aŭ malfermi kestojn en remizo aŭ sur Jorike, kaj krome ĵeti martelon al la kranio de la Dua kaj Unua, ĉio ĉi estas afero pri honoro. Tiel vi ĉiam tenas supre vian kapon, tiel vi ĉiam konservas vian grumblon, vian fieron. Sed fajfi ĉe la polico aŭ helpi ĝin eĉ nur per fingropinto, tio estus fia. Tiukaze vi ne plu povus rigardi en la proprajn okulojn. Se ili volas ion, lasu fari ilin. Sed vi estas ja knabo honesta, tia ne purigas la okulvitrojn de tiaj uloj. Prefere mi mizere mortos kun kaj sur Jorike, ol interŝanĝi la lokojn kun policisto.“
Ni troviĝis sur rodo de la portugala bordo por enpreni alibian kargon kaj por liberiĝi de la tiklaj varoj. Jorike estis subite trafita de suspektemo. Tial la ŝipestro akceptis nur aŭtentikajn varojn kaj deklaris ilin tiel precize, ke eĉ punkteto ne estis pridubebla. La kargo preskaŭ nenion kostis, ĉar neniu konfidis multekostan kargon al Jorike. Ne tiu, kiu konis ĝin. Sed ekzistas ja tiom da varoj, kiuj en si mem ne prezentas apartan valoron, kiuj tamen estas transportendaj kaj tamen tro bonaj por veturi nur kiel balasto. Valoron tia kargo ekhavas nur tiam, se ĝi atingos la celon.
Post la kvina posttagmeze ne plu estis laboro por ni, kaj la laboro rekomenciĝis nur je la sepa en la posta mateno. Jen la labortempo, kiam ni troviĝis rode aŭ kaje en haveno. La laboro en tiuj kazoj plej ofte estis malagrabla, sed ne tiom peniga kiel dum la veturo.
En tiuj tempoj okazis, ke ni povis foje kunsidi kelkajn horojn por babili trankvile. Ŝipo estas ĉiam sufiĉe granda por tio, ke oni povas sidi ie sen puŝiĝi kubute unu la alian.
Kiom da personoj estis sur Jorike, tiom da nacioj estis reprezentataj. Ĉiu nacio havas siajn mortulojn, kiuj vivas kaj spiras, sed por la nacio tamen estas mortaj por eterne. Kelkaj ŝtatoj tute malkaŝe havas siajn mortulajn ŝipojn. Tiujn mortulajn ŝipojn oni tiukaze nomas Fremdula Legio. Kiu transvivas ilin, eble per tio aĉetis novan vivon por si. Li akiris novan nomon, kiun oni konfirmas al li, kaj li trovis novan lokon en nacio, kiel bebo ĵus naskita tie.
Ĉiujn komandojn sur Jorike oni ordonis angle, kaj ĉiuj interparoladoj okazis angle, ĉar aliokaze neniu interkompreniĝo estus imagebla. Ĝi estis tre stranga angla lingvo. Nur la ŝipestro parolis perfektan seneraran anglan. Ĉiuj ceteraj parolis ion, kio havis neniun rilaton al la angla lingvo. Ĝi estis la jorika. Lingvo por si mem [107].
Kiel la lingvo sonis kaj aspektis, estas nur pene priskribebla. Ĉiu maristo scias kelkdek anglajn vortojn. Kaj ĉiu scias tri ĝis ses vortojn, kiujn la aliaj ne konas, sed lernas pro la kunvivo surŝipe, se nur la angla estas parolata. Tiel ĉiu dum iom da tempo lernas ducent vortojn. Ducent vortoj, tiumaniere, sed nur tiumaniere lernitaj, kaj aldone la nombroj, la nomoj de la tagoj kaj monatoj en la angla, ebligas al ĉiu homo klare kaj certe esprimi ĉion, kion li volas diri en tiu rondo. Tutajn romanojn li povas rakonti per tiu vorttrezoro. Kompreneble li ne povas legi anglan libron kaj eĉ multe malpli anglan gazeton. Neniu alia lingvo en Eŭropo povas doni tiun avantaĝon al siaj lernantoj, ke oni tiel facile kaj rapide povas ekuzi ĝin en la vivo.
Sed antaŭ ol mi komprenis la jorikan kaj povis esprimi jorike min, pasis kelkaj tagoj. Se mi estus uzinta vortojn kaj vortkombinojn tiel, kiel mi aŭdis kaj postbabilis ilin ekde la tempo de miaj unuaj malsekaj vindoj, neniu sur Jorike, krom la ŝipestro, estus kompreninta min, kaj certe oni ne koncedus al mi, ke mi parolas la anglan.
Kiel la jorika angla ekestis, kaj kiel ekestis la angla sur aliaj mortulaj ŝipoj?
La lingva konfuzo inter la anoj de diversaj nacioj veturantaj sur Jorike necesigis komunan lingvon. Ĉar ĉiu, kiu veturas eĉ nur kelkajn semajnojn, lernas kelkajn anglajn vortojn kaj tuj kunprenas aliajn, tial tute per si mem el tio sekvas la uzado de la angla kiel komandolingvo kaj komuna lingvo.
Jen la vorto First-Mate, Unua Oficiro, kiun scias la plej multaj, kaj jen la vorto money [108], kiun scias ĉiuj.
Sed nun sekvas la vivanta evoluo, lingva evoluo tia, kia ĝi montriĝis ne nur sur Jorike, sed kia ĝi montriĝas en tutaj popoloj en ĉiuj tempoj.
La vorton mate oni prononcas en la okcidenta Londono tute alie ol en la orienta Londono, kaj la usonanoj prononcas okdek procentojn de la vortoj tute alie ol la angloj, kaj tre multajn ili ankaŭ tute alie skribas kaj uzas en tute malsamaj kombinoj.
La ĉarpentisto neniam aŭdis la vorton First-Mate en Anglio, sed de svedo, kiu aŭdis la vorton de maristo el la oriento de Londono. Jam la svedo mem ne povis elparoli ĝin ĝuste, krome li aŭdis ĝin en la aĉa Petty-coat-lane- aŭ Cockney-dialekto [109], kiun li devis supozi la ĝusta kaj sole valida prononco, ĉar li aŭdis la vorton ja de anglo. Kiel la vorton nun elparolis la ĉarpentisto, tion oni eble povas imagi. Hispano kunportas la prononcon de la vorto money, dano kunportas coal, nederlandano bread [110], polo meal [111], franco thunder [112] kaj germano water [113].
La vorto First-Mate trairas ĉiujn fonetikajn evolustadiojn, kiujn homo povas produkti: Feist-Moat, Fuerst-Meit, Forst-Miet, Fisst-Meet kaj tiel plu laŭ la nombro de la homoj sur Jorike. Sed post iom da tempo la diversaj prononcaj nuancoj tiel ŝlifas unu la alian, ke ekestas unueca prononcmaniero, en kiu ĉiuj sononuancoj retroviĝas en malpli intensa formo. Nova alveninto, eĉ se li tute precize scias kiel ĝuste elparoli la vorton, ja eĉ se li estus profesoro de fonetiko en Oksfordo, devas elparoli ĝin jorike, se li devas porti al iu la ordonon, ke la First- Mate deziras vidi lin, ĉar aliokaze la viro tute ne scius pri kio temas. La profesoro post iom da tempo tute ne rimarkus plu, ke li elparolas la vortojn jorike, ĉar li nur tiel aŭdas kaj encerbigas ilin. Se temas pri la vokaloj ne restas multo de la ĝusta prononco, sed de la konsonantoj restas sufiĉe, por tamen kompreni la vorton post plurfoja aŭskultado. Tiel do la lingvo skelete ĉiam restas angla kaj oni povas transpreni ĝin sur ĉiun alian ŝipon. Se ne estus la presarto, ekzistus tiom da tute memstaraj lingvoj kiom da dialektoj. Se la usonanoj ne havus la saman skriban lingvon kiel la angloj, la lingvo de tiuj du popoloj hodiaŭ tiel malsamus kiel la lingvoj de la nederlandanoj kaj germanoj.
La maristoj, se temas pri lingvo, neniam embarasiĝas. Al kiu ajn bordo ili estas ĵetitaj, ili ĉiam trovas vojon kaj kapablas komprenigi sin. Kaj tiu, kiu povas trasuferi kaj transvivi ŝipon tian kian Jorike, tiun nenio plu povas terurigi, por tiu nenio maleblas.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.