|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La konsulo estas malgranda, magra viro, kiu tute elsekiĝis dum siaj deĵoraj jaroj.
„Sidiĝu“, li diris kaj mangestis al la seĝo antaŭ sia skribtablo. „Kiel mi povas servi al vi?“
„Mi deziras havi pasporton.“
„Ĉu vi perdis vian pasporton?“
„Ne mian pasporton, sed mian maristodokumenton.“
„Aĥ, tiel, vi estas maristo, ĉu?“
Ekde tiu frazo li ŝanĝis sian paroltonon. Kaj tiu ĉi nova parolmaniero, kiu miksiĝis kun certa tre stranga suspektemo, daŭras nun dum kelke da tempo kaj difinas la karakteron de nia interparolado.
„Mi perdis mian ŝipon.“
„Pro ebrio, ĉu?“
„Ne. Mi tute ne trinkas tiun venenon, eĉ ne guton. Mi estas seka kiel osto.“
„Ĉu vi ne diris, ke vi estas maristo?“
„Tio mi vere estas. Mia ŝipo tri horojn pli frue ekveturis ol anoncite. Estis decidite, ke ĝi elveturu kun la alta tajdoMT, sed ĉar la ŝipo ne havis kargon, ĝi ne bezonis atenti la tajdon.“
„Kaj sekve viaj paperoj do restis sur la ŝipo?“
„Jes.“
„Tion mi jam supozis. Kiun numeron havas via maristodokumento?“
„Tion mi ne scias.“
„Kaj kie oni pretigis ĝin por vi?“
„Tion mi ne povas diri tiel precize. Mi veturis sur bordoŝipoj el Bostono, el Nov-Jorko, el Baltimore, el Filadelfio, sur la GolfaMT FluoMT kaj eĉ okcidente. Mi ne povas rememori, kie estis pretigita la dokumento.“
„Tion mi jam supozis.“
„Oni ja ne ĉiutage rigardas sian dokumenton. Mi neniam rigardis ĝin, dum la tempo, kiam mi ĝin havis.“
„Jes.“
„Ĝi ĉiam estis en mia poŝo.“
„Ĉu ŝtataniĝinta?“
„Ne. Naskita en la lando.“
„Ĉu registrita, la naskiĝo?“
„Mi ne scias, mi ankoraŭ estis tro eta, kiam mi naskiĝis.“ „Do ne registrite, ĉu?“
„Tion mi ne scias„, mi diris.
“Sed mi tion scias.“ „Tiukaze vi ne bezonas pridemandi min, se vi scias ĉion.“
„Ĉu eble volas mi havi pasporton?“ li rediris.
„Tion mi ne scias, sinjoro, ĉu vi volas havi pasporton.“
„Ja volas vi havi pasporton, ne mi. Kaj se mi donu pasporton, vi certe devas permesi al mi pridemandi vin. Ĉu ne?“
La viro pravis. Tiuj homoj ĉiam pravas. Tio estas tre facila por ili. Unue ili faras la leĝojn, kaj poste oni starigas ilin, por enblovi vivon en la leĝojn.
„Ĉu vi havas daŭran adreson en Usono?“
„Ne, mi loĝas sur ŝipoj, aŭ se mi ne veturas sur ŝipoj, mi loĝas en maristaj hejmoj kaj gastejoj.“
„Do neniu daŭra loĝejo, ĉu membro en registrita klubo?“
„Kiu, mi? Ne.“
„Gepatrojn, ĉu?“ ,Ne, ili mortis.“
„Parencojn?“
„Danke al la ĉielo, ne. Se mi havus iujn, mi forĵurus ilin.“ „Ĉu vi balotis?“
„Ne. Neniam.“
„Sekve vi ankaŭ ne troviĝas en la registroj de balotintoj.“
„Certe ne. Mi ankaŭ ne balotus, se mi estus sur firma tero.“
Li rigardas min nun dum kelke da tempo, sufiĉe stulte kaj perpleksa. La tutan tempon li ridetis kaj ludis kiel sia kolego en Roterdamo per krajono. Kion tiuj homoj farus, mi demandas min, se ne plu estus krajonoj? Sed tiukaze certe estus liniilo aŭ inksorbilo aŭ telefonŝnuro aŭ okulvitroj aŭ kelkaj paperfolioj aŭ formularoj, kiujn oni kunfaldus aŭ malfaldus. Oficeja ĉambro estas tiel bone ekipita, ke la enestanto neniam enuas. Pensojn, pri kiuj li povas okupiĝi, li ne havas; kaj se li ekhavas iujn, li kutime ĉesas esti oficisto, kaj fariĝas homo societema. Se la fingroj iutage ne plu povus ludi per la ilaro, kiu troviĝas sur la inventarlistoj, ili eble ludus kaj borus je la fundamentoj, kaj tion la fundamentoj ne povus elteni.
„Do, mi ne povas doni al vi pasporton.“
„Kial ne?“
„Ja pro kio? Nur pro viaj eldiroj? Tion mi ne povas fari. Tion mi eĉ ne rajtas. Mi ja devas povi montri dokumentojn. Mi ja devas raporti, surbaze de kiuj pruvoj mi pretigis la pasporton por vi. Diru, kiel vi povas pruvi al mi, ke vi estas usonano, ke mi estas devigita okupiĝi pri vi?“
„Sed tion vi ja povas aŭskulti?“
„Kiel? Pro la lingvo?“
„Kompreneble.“
„Tio ne estas pruvo. Prenu la kazon de Francio. Ĉi tie vivas miloj, kiuj france parolas kaj ne estas francoj. Ĉi tie estas rusoj, rumanoj, germanoj, kiuj pli bone kaj pli pure parolas la francan ol la francoj mem. Ĉi tie estas miloj, kiuj naskiĝis ĉi tie kaj ne estas ŝtatanoj. Aliflanke transe en Usono estas centmiloj, kiuj apenaŭ kapablas paroli la anglan kaj pri kies usona ŝtataneco ne ekzistas eĉ la plej eta dubo.“
„Sed mi ja naskiĝis en la lando.“
„Tiukaze vi kompreneble povus esti usona civitano. Sed ankaŭ en tiu kazo vi devus pruvi ankoraŭ, ke via patro ne rezervis por vi alian ŝtatanecon, kiun vi ne rifuzis, kiam vi plenkreskiĝis.“
„Jam miaj prageavoj estis usonanoj kaj ankaŭ jam iliaj gepatroj.“
„Pruvu tion, kaj mi devos pretigi pasporton por vi, ĉu mi volas ĉu ne. Konduku ĉi tien la prageavojn aŭ almenaŭ la gepatrojn. Sed mi volas decide plifaciligi la aferon, pruvu, ke vi estas naskita en Usono.“
„Sed kiel mi pruvu tion, se la naskiĝo ne estas registrita.“ „Tio certe ne estas kulpo mia.“
„Eble vi eĉ kontestas, ke mi efektive naskiĝis [32]?“
„Ĝuste. Tion mi kontestas. La fakto, ke vi staras ĉi tie antaŭ mi, ne estas pruvo por mi, ke vi estas naskita. Mi akceptu tion. Tiel, kiel mi akceptu, ke vi estas usonano, usona civitano.“
„Do, vi eĉ ne akceptas, ke mi estas naskita? Tio ja vere estas la limo de ĉio ebla.“
La konsulo ridetis sian plej belan oficejan rideton: „Ke vi estas naskita, mi ja devas akcepti; ĉar mi vidas vin ĉi tie per miaj okuloj. Se mi nun pretigus pasporton por vi kaj pravigus ĝin hejme ĉe la instancoj tiumaniere, ke mi skribus en mia raporto: ,Mi vidis la viron kaj supozas, ke li estas usona civitano!‘, tiukaze facile povus okazi, ke ili eksigos min. Tion, kion mi supozas, la instancoj hejme ne volas scii. Ili volas scii nur tion, kion mi certe scias. Kaj tion, kion mi certe scias, mi ĉiam devas povi pruvi. Vian ŝtatanecon kaj vian naskiĝon mi ne povas pruvi.
Foje kaj foje oni emas bedaŭri, ke ni ankoraŭ ne estas faritaj el papermaĉaĵo; ĉar tiel oni vidus pro la stampo, ĉu ni estas produktitaj en la fabriko Usono aŭ en la fabriko Francio aŭ en la fabriko Hispanio, kaj la konsuloj ŝparus la penon disipi sian valoran tempon pro tiaj stultaĵoj.
La konsulo ĵetis la krajonon for de si, ekstaris, iris al la pordo kaj vokis nomon. Sekretario envenas, kaj la konsulo diras al li: „Trarigardu foje. Kiun nomon vi havas?“ Li turnas sin al mi. „Ha jes, mi jam rememoras, Gale [33], ĝuste. Do rigardu, tuj.“
La viro lasas parte malfermita la pordon, kaj mi vidas lin elserĉi ĉe ŝranko, kie miloj da flavaj kartoj estas stakigitaj, la literon G pro mia nomo. Estas la kartoj de deportitoj, nedeziratoj, pacifistoj kaj konataj anarkiistoj.
La sekretario revenas. La konsulo, kiu dum tiu tempo staris ĉe la fenestro kaj rigardis malsupren, turnas sin: „Nu?“
„Ne enestas.“
Tion mi sciis antaŭe. Nun mi ricevos mian pasporton.
Tiel rapide ne. La sekretario foriris denove kaj fermis la pordon post si. La konsulo diras nenion, sidiĝas denove ĉe sia skribtablo, rigardas min dum kelke da tempo kaj ne scias plu, kion demandi? Liaj ekzamenaj demandoj sufiĉis ŝajne nur ĝis tiu punkto. Nun li ekstaras kaj forlasas la ĉambron. Ĉiukaze li serĉas konsilon en iu el la aliaj sanktaj ĉambroj.
Mi ne plu havas ion por fari kaj rigardas la bildojn sur la muro. Ĉiuj montras konatajn vizaĝojn; la vizaĝo de mia propra patro ne tiel intimas al mi kiel tiuj vizaĝoj. Vaŝingtono, Franklino, Grant, Lincoln. Viroj, kiuj tiel hatis la burokratismon kiel hundo la katojn. „La lando estu por ĉiam la lando de la libero, kie la persekutatoj kaj ĉasatoj trovu rifuĝejon, se ili nur estas bonvolaj.“ „Tiu ĉi lando apartenu al tiuj, kiuj loĝas en ĝi.“
Sed kompreneble, tio ja ne povas daŭrigi sin ĝis eterne. „La lando apartenu al tiuj, kiuj loĝas en ĝi.“ La puritana konscienco ne permesis precize kaj koncize diri: „La lando apartenas al ni, al la usonanoj.“ Jen la indiĝenoj, al kiuj la lando estis donita de Dio, kaj la leĝojn de Dio la puritano devas respekti. „Kie la persekutatoj kaj ĉasatoj trovu rifuĝejon.“ Tute en ordo, se ĉiuj, kiuj tie loĝas, estas persekutatoj kaj ĉasatoj el ĉiuj eblaj landoj. Kaj la idaro de tiuj persekutitoj kaj ĉasitoj riglas la landon, kiu estis donita al ĉiuj homoj. Kaj por ĝisfine perfektigi la rigladon, por ke ankaŭ muso ne povu tragliti, ili riglas ĝin kontraŭ la propraj filoj. Sub la masko de la propra filo povus ja enŝteliĝi la filo de najbaro.
La konsulo revenas kaj residiĝas. Li trovis novan demandon.
„Vi ja eble povus esti fuĝinta prizonulo aŭ iu, kiu estas serĉata pro grava krimo. Kaj mi pretigus por vi pasporton kun la nomo nomita de vi, kaj mi protektus vin per tiu pasporto kontraŭ la justa persekuto.“
„Jes, tion vi farus. Mi nun akceptas, ke mia vizito estis tute sensenca.“
„Mi vere tre bedaŭras, ke mi ne povas helpi al vi. Miaj kompetentoj ne etendiĝas sufiĉe vaste por pretigi pasporton aŭ iun paperon, kiu povus servi al vi kiel legitimaĵo. Vi estus devinta gardi pli zorgeme vian maristodokumenton. Tiajn aĵojn oni ne perdu en tiu ĉi tempo, en kiu la pasporto pli necesas ol io ajn [34].“
„Sed nun mi tamen ŝatus scii certan aferon.“
„Kiun?“
„Estis ĉi tie tre dika sinjorino kun multaj briliantaj ringoj, kiujn ŝi apenaŭ povis porti, ja ankaŭ ŝi perdis sian pasporton, kaj vi tuj donis pasporton al ŝi. Tio daŭris nur tridek minutojn.“
„Sed tio estis ja sinjorino Sally Marcus el Nov-Jorko, vi certe jam aŭdis la nomon. La granda banko“, li diris per gesto kaj intonacio, kvazaŭ li dirus: Tio estis ja la Princo de Kimrujo kaj ne maristo, kies ŝipo forveturis.
Li certe rimarkis pro mia mieno, ke tiel rapide mi ne povis kapti la sencon, ĉar li aldonis: „Vi certe jam aŭdis la nomon, ĉu? La granda banko en Nov-Jorko?“
Mi dubis eĉ nun kaj diris: „Sed mi apenaŭ supozas, ke la damo estas usonanino, multe pli facile mi supozus, ke ŝi naskiĝis en Bukareŝto.“
„De kie vi scias tion? Sinjorino Marcus efektive naskiĝis en Bukareŝto. Sed ŝi estas usona civitano.“
„Ĉu ŝi havis sian ateston de ŝtataneco ĉe si?“
„Kompreneble ne. Kial?“
„Kiel vi do scias, ke ŝi estas usona civitano? Bone paroli la anglan ŝi ne lernis ĝis nun.“
„Por tio mi ne bezonas pruvon. La bankiero Marcus estas ja konata. Ŝi transveturis en luksokajuto sur la Majestic [35].“
„Nun finfine mi komprenas. Mi transveturis nur en antaŭferdeka kajuto sur frajtŝipo kiel ferdeklaboristo. Kaj tio pruvas tute nenion. Granda banko kaj luksa kajuto pruvas ĉion.“
„La kazo estas ja tute alia, Mr. Gale. Mi diris al vi, ke mi povas fari por vi nenion. Mi eĉ ne rajtas fari ion por vi.
Paperojn mi ne rajtas doni. Mi persone akceptas, kion vi diris. Sed, se la polico kondukus vin al mi, por ke mi agnosku kaj akceptu vin, tiukaze mi glate forneus vin kaj kontestus vian ŝtatanecon. Mi ne povas agi alie.“
„Tiel mi do simple pereu en fremda lando, cu?“
„Mi ne havas tian grandan povon, ke mi povus helpi al vi, eĉ se mi persone volonte farus tion. Mi donos al vi karton por hotelo por tri tagoj, kun ĉiuj manĝoj. Post paso de la tri tagoj vi rajtos reveni je dua kaj ankaŭ je tria fojo.“
„Ne, mi tre dankas. Ne klopodu.“
„Eble bileto al la plej proksima iom pli granda havenurbo estus pli bone por vi, kie vi eble trovos ŝipon, kiu veturas sub alia flagoMT.“
„Ne, dankon. Mi esperas, ke mi mem trovos mian vojon.“
„Nu do. Good bye kaj multe da feliĉo!“
Sed jen denove la grandaj kontrastoj inter la usonaj oficistoj kaj oficistoj en aliaj landoj. Kiam mi estis surstrate kaj ĉirkaŭrigardis por trovi horloĝon, mi vidis, ke estas jam post la kvina. La deĵorhoroj de la konsulo finiĝis je la kvara; sed li eĉ ne unufoje montris iun signon de malpacienco aŭ sentigis, ke lia tempo jam delonge pasis.
Nur nun mi efektive perdis mian ŝipon.
Adiaŭ, sunplena Nova Orleano. Good bye and good luck to ye! [36]
Amata, kara amatino en Nov-Orleano, nun vi povas atendi je via knabo; sur la Jackson Square [37] vi povas sidi kaj plori. Via knabo ne iros hejmen. La maro glutis lin. Kontraŭ ŝtormoj kaj ondoj mi povis batali, per farbo kaj per firmaj pugnoj; kontraŭ paragrafoj, krajonoj kaj paperoj ne. Serĉu sufiĉe frue alian, amatino [38]. Ne disipu vian rozkoloran junecon per atendado je senpatriulo kaj nenaskito. Fartu bone! Dolĉaj estis viaj kisoj kaj ardaj, ĉar ni ne zorgis pri geedza licenco.
Forgesu la knabinon. Hoj! Hoj! Vento ekblovas. Boys, get all the canvas set [39]. Maristoj, hisu ĉiujn velojn!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.