La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MORTULA ŜIPO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

13

Mi migris suden, sur padoj tiom aĝaj, kiom la historio de la eŭropaj popoloj. Mi restis nun ĉe mia nova nacieco. Kaj se iu demandis min, mi tute seke diris: ,boŝo‘. Neniu ofendiĝis pri tio, mi ricevis ĉie manĝon kaj ĉie bonan dormolokon por nokto, de ĉiu kamparano. Ŝajnis, ke mi instinkte trafis la ĝustan. Neniu ŝatis la usonanojn. Ĉiu insultis kaj malbenis ilin. Ili estis por ili la rabistoj, kiuj monerigis siajn dolarojn el la sango de filoj de Francio, ili por ili estis la vampiroj kaj uzuristoj, kiuj nun plian fojon volas elmonerigi dolarojn el la zorgoj kaj larmoj de la postrestintaj patroj kaj patrinoj, ĉar ili neniam povas sufiĉe plenŝtopi la faŭkon, kvankam ili jam sufokiĝas en oro. „Se ni nun havus ĉi tie iun el ili, iun el tiuj usonaj uzuristojG, ni mortbatus lin per draŝilo kiel oldan hundon, ĉar li efektive ne meritas ion pli bonan.“

Mil damnojn! Jen Fortuno helpis al mi!

„Tute male la boŝojG. Bone, ni faris militon kontraŭ ili, honestan kaj ĝustan militon. Ni reprenis Alzacon de ili. Tion ili tute akceptis, tion ili komprenis. Sed nun tiuj povraj diabloj tute same sidas en la koto kiel ni. Ankaŭ ilin la usonaj hundoj kaptis je la kolumo kaj elsuĉas eĉ la lastan ronĝitan oston. Ili ĉiuj malsatmortos, tiuj povraj boŝoj. Ni tiel volonte fordonus ion de ni, sed ni havas ja mem nur la nudan vivon, ĉar la usonaj diabloj jam deŝiris de ni ĉion ĝis la ĉemizo. Nu, kial ili cetere transveturis al Eŭropo? Por helpi al ni? Koregan dankon! Por deŝiri ankoraŭ la lastan fadenon de sur nia korpo. Ĉar ni mem devas pagi ĉion. Ni kaj la kompatindaj boŝoj.“

„Tion oni vidas je vi kiel mizere vivas la kompatindaj boŝoj. Tute malsata vi aspektas. Manĝu diligente, prenu. Prenu la plej bonan pecon, se bone gustas al vi. Se trans la Atlantiko ili ĉiuj tiel malsatas kiel vi, jen bonan nokton. Sed ni mem ne havas multon. Kien vi nun volas iri? Al Hispanio? Tio estas ĝusta. Tio prudentas. Ili havas ankoraŭ iom pli ol ni. Ili ne havis militon. Sed ankaŭ ilin la usonanoj ja tiel superruzis pro Kubo kaj la Filipinoj.

Jen vi jam denove vidas. Ĉiam la usonanoj elrabas nin, la kompatindajn eŭropanojn. Kvazaŭ ili hejme trans la maro ne havus sufiĉe. Ne, ili devas veni al ĉi tie por ŝteli kaj uzuri. Manĝu diligente. Ne ĝeniĝu pro ni, ĉar ni jam ĉesis manĝi. Ni ja ankoraŭ havas iom kaj almenaŭ de tempo al tempo povas satigi nin. Sed vi, povraj boŝoj, ĉe vi la etaj beboj malsatmortas en la lulilo.“

„Kaj se nun ĉi tie iu povra diablo povis ŝpari la monon kaj volas transveturi al la usonanoj por perlabori kelkajn dolarojn kaj sendi ilin al siaj gepatroj, jen ili fermas la pordon, tiuj banditoj. Unue ili ŝtelas la landon de la kompatindaj indianoj, kaj havante ĝin, ili enlasas neniun plu, nur por ke ili tute povu sufokiĝi en la graso, tiuj malbenitaj hundoj. Kvazaŭ ili donacus ion al tiu, kiu venis. Labori li devas kaj multe. La plej aĉan laboron, kiun neniu usonano emas tuŝi, povas fari viroj niaj.“

„Nu, aŭskultu, estas ja tiel, vi povus ĉi tie tute bone labori kelkajn semajnojn. Tiel vi povus dece nutri vin, ĝissate, por ke vi refortiĝu, ĉar Hispanio ankoraŭ malproksimas. Mon dieu [41], multe pagi ni ne povos, ĉiumonate tridek frankojn, ĉiusemajne ok frankojn kaj la manĝon kaj la dormadon. Antaŭ la milito la salajro estis ĉiusemajne nur tri frankoj, sed nun ĉio tiom terure multekostas, ke estas peko. Ni havis ankaŭ dum la milito boŝon ĉi tie. Militkaptiton. Li estis tre diligenta viro, ni ĉiuj vere malgajis, kiam li devis iri hejmen. Diru, Antoine, Vilhelmo, la boŝo, li estis tre diligenta viro. Li bone laboris. Ni ĉiuj vere tre ŝatis lin, kaj la najbaroj ĉiam diris, ke ni tro bone traktas lin, sed tamen ni donis al li ĉion, kion ni povis doni. Li ricevis la saman manĝon kiel ni, tiurilate ni ne faris diferencon.“

Tie laboris nun mi, kaj baldaŭ mi lernis, ke Vilhelmo certe estis tre fervora laboristo, ĉar mi aŭdis sesfoje ĉiun tagon: „Mi ne scias, sed Vilhelmo certe venis el tute alia regiono ol vi. Tiom, kiom tiu Vilhelmo, vi ne kapablas labori. Ĉu mi pravas, Antoine?“

Kaj Antoine konfirmis: „Jes, certe li venis el tute alia regiono, ĉar tiom, kiom tiu Vilhelmo, li ne kapablas labori. Sed verŝajne ankaŭ inter la boŝoj estas diferencoj, tiel, kiel ĉe ni.“

La ĉiama komparo kun tiu diligenta Vilhelmo, kiu certe pli ol mi estis sperta pri la agrokulturo, kaj kiu certe ankaŭ tial tiel „bone“ laboris, ĉar li prefere restadis ĉi tie ĉe la kamparanoj ol esti resendita en la internigejon aŭ pavimi stratojn en Alĝero, baldaŭ atakis miajn nervojn.

Eĉ se mi estus laborinta la duonon de la kvanto, estus trioble tro multe. Tiel malmultekoste la kamparano neniam denove ricevos laboriston. Ĉiusemajne ok frankojn. Aliaj kamparanoj devis pagi ĉiusemajne dudek, dudekkvin, tridek frankojn. Mi ricevis ok. Mi estis ja la malsatega boŝo, al kiu ili devis doni abundan manĝon, por ke li refortiĝu.

Kiam mi forlasis ilin, klarigante, ke mi nun nepre devas ekiri Hispanion, ke mi neniel povas atendi pli da tempo, ke eble eĉ la polico venos, kiu malpermesos al mi labori ĉi tie, mi ricevis por mia sessemajna laboro entute dek frankojn. La kamparano diris al mi, ke li ne havas pli da mono. Se mi eble volus reveni post la unua tago de la nova jaro, li povos pagi la reston, ĉar li ricevos tiam la monon por la rikolto, sed nun li ne havas pli da mono. Li aldonis, ke mi nun cetere tute sane aspektas, ke do la abunda manĝo efikis bone, kiun mi ricevis ĉi tie, ke mi cetere ankaŭ ne laboris ĝis la renversiĝo, la Vilhelmo…

„Jes“, mi diris, „la Vilhelmo estis ja el Vestfalio en la okcidento, sed mi venas el Sudfalio [42], kaj tie oni ne tiel streĉe devas labori, ĉar ĉio kreskas per si mem, tie oni ne kutimiĝis pri tia peniga laboro.“

„Tiukaze tio tute kompreneblas“, diris la kamparano. „Pri Sudfalio ankaŭ mi jam aŭdis multon. Tio estas ja la granda dukolando, kie troviĝas tiuj multaj sukcenminejojG, ĉu?“

„Ĝuste“, mi diris, „tio estas la parto de la lando, kie troviĝas la multaj fornegoj, en kiuj oni fandas la buleton laŭ Konigsberg [43].“

„Kiel? La buleto laŭ Konigsberg estas farata el fero, ĉu? Mi ĉiam supozis, ke ili faras ĝin el pistitaG antracito.“

„Tio estas la falsita. Tiun ili efektive faras el pistita antracito“, mi rediris. Pri tio vi ja ne malpravas, ĝi konsistas el pistita antracito kun densigita sulfura peĉo. Sed la veran, la aŭtentikan buleton laŭ Konigsberg ili fandas en fornegoj, kaj tiu multe pli duras ol la plej dura ŝtalo. Per ĝi niaj generaloj plenigis ja la torpedojn, per kiuj ili sinkigis la kirasŝipojn. Mi mem ĉe tia alta fornego laboris.“ „Vi estas ja tre ruzaj homoj, tion mi devas koncedi“, la kamparano diris. Sed ni gajnis la militon, kaj pro tio ni ne sentas nin ofenditaj de vi. Kaj krome la milito jam finiĝis. Kial do plu malici unu kontraŭ la alia? Fartu bone kaj agrable en Hispanio.“

Foje mi tamen demandos germanon, kio efektive estas buleto laŭ Konigsberg. Ĉiu, kiun mi demandis, rakontis al mi ion alian, sed kompreneble, neniu el ili estis germano.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.