|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ni homoj faru bildon de ni, kiu samu al ni, kaj al la aliaj ni donu la kapablon kredi kaj kutimiĝi, por ke ili ne iutage detronigu nin. Jorike fariĝis eltenebla. Fakte ĝi estis tute agrabla ŝipo. La manĝo ne estis tiel aĉa, kiel ŝajnis. De tempo al tempo ni ricevis postŝtorman matenmanĝon. Eĉ jam kakaon kaj kukon kun sekaj vinberoj. Kaj kelkfoje duone plenigitan akvoglason da konjako aŭ glason plenigitan kun rumo. Kelkfoje la kuiristo disdonis eĉ kroman funton da sukero, se oni kungratis en la holdo kvazaŭ per bestaj ungoj belajn nuksokarbojn por la kuirejo.
La malpureco en la kajutoj estis eltenebla. Ni havis ja nek viŝbroson nek balailon. Ni balais per sakĉifono. Ankaŭ sapon ni ne havis. Kaj se ni aĉetis pecon por la persona uzo, ni kompreneble ne foruzis ĝin, por ke la kajuto estu pura. Ni ja ne frenezis.
Ankaŭ la litbenko ne estis tiel dura, kiel unue ŝajnis. Mi faris al mi kusenon el polurlano. Ĉu cimoj? Tiuj ankaŭ en aliaj lokoj ekzistas. Ne nur sur Jorike. Ili sufiĉe bone elteneblis. Aspektis neniu plu tiel kota kaj ĉifonula kiel en la unuaj tagoj. Ankaŭ la manĝilaroj ne plu estis tiel priŝmiritaj.
Ĉiun tagon ĉio fariĝis iom pli pura kaj iom pli bona kaj iom pli eltenebla. Se okuloj rigardas tre longe ion, ili ne plu vidas ĝin. Se lacaj membroj ĉiutage ripozas sur la sama dura lignotabulo, ili baldaŭ dormas kvazaŭ sur lanugoj. Se la lango gustas ĉiutage la saman, ĝi ne scias, kiel povus gusti io alia. Se ĉio ĉirkaŭe malgrandiĝas, oni ne vidas, kiel oni mem ŝrumpas, kaj se ĉio estas kota, kio ĉirkaŭas vin, vi ne vidas, kiel kota vi mem estas.
Jorike entute elteneblis. Kun Stanislav eblis bone interparoladi. Li estis prudenta kaj inteligenta viro, kiu vidis multon, kaj kiu rigardis ĉion per trapenetraj okuloj, kaj ne tiel facilanime lasis dormigi sian cerbon. Ankaŭ kun la hejtistoj interparoladoj estis eblaj. Ili sciis rakonti pri tio kaj tio. Ankaŭ la ferdeklaboristoj ne estis stultigitaj idiotoj. Stultuloj neniam alvenis ĉe la mortuloj kaj nur malofte kutimaj homoj. Ili ĉiuj tenas ĉion en bela ordo. Tiuj neniam povas fali trans la muron, ĉar ili neniam suprengrimpas por rigardi, kiel aspektas sur la alia flanko. Tiuj fidas tion, kion oni fabelas al ili pri tio. Tiuj akceptas, ke sur la alia flanko sidas murdobruligistoj [129]. La murdobruligistoj ĉiam sidas sur la alia flanko de la muro. Kaj al tiu, kiu ne akceptas tion kaj foje volas persone rigardi, ĉu estas vere, kaj do grimpas sur la muron kaj ĉe tio falas malsupren, okazas tute juste, ke li devas resti ekstere. Kaj se tia tamen volas iri al la transa flanko, por vendi al la murdobruligistoj la superfluajn pantalonbutonojn, li iru almenaŭ tra la pordego, por ke oni vidu, kiu li estas, kaj por ke la noktogardisto, kiu havas super sia dompordo la aglon kaj la flagstangon [130], kiuj faras lin tuj rekonebla kiel la noktogardiston de sia lando, ne perdu la trinkmonon. Tiu, kiu ne povas pagi trinkmonon kaj ne havas folieton en la poŝo, sur kiu oni konfirme stampis, ke li estas la filo de sia patrino, restu hejme. Libereco jes ja, sed konfirma stampo necesas. Libera elekto de la lando, en kiu oni volas vivi, jes ja, sed nur kun la konsento de la noktogardistoj. La ŝipestro ŝuldis al mi kvar monatsalajrojn. Cent dudek pesetojn kaj eble kelkajn pliajn mi jam ricevis antaŭpage. Restis do ankoraŭ sufiĉe granda sumeto. Ĝi restis sufiĉe granda sumeto, eĉ se oni transkalkulis ĝin al pundoj.
Por nenio mi ja tamen ne volis labori kaj donaci la monon al la ŝipestro. Kaj tial li retenis min des pli firme. Sed kie kaj kiam kaj kiel maldungiĝi? Tio ne eblis. Oni ne konfirmis la maldungiĝon en kiu ajn haveno. Neniuj paperoj, neniu hejmlando. Ni ne povas liberiĝi de la viro. Li ne povas maldungiĝi.
Estis nur unu okazo maldungiĝi. La gladiatora maldungiĝo. La kontraktnuligo sur rifo. La kontraktnuligo ĉe la fiŝoj. Se oni eskapus, oni naĝus al marbordo. Tie ili ne tuj povus reĵeti vin en la maron. Ŝiprompulo. Ekflagrus la kompato de la homoj, precipe de tiuj, kiuj loĝas en bordaj regionoj. Mortulojn oni ne kompatas, ĉe ŝiprompuloj estas iom alie.
Tiam devas veni ankaŭ la noktogardisto de tiu flago, kiu flirtis sur la ŝipo, kiam ni surrifiĝis. Li ne pagas por la viro, li pagas por la raporto, por ke la asekuro estu pli bone ŝmirita. Ĉar se la raporto ne venas, komenciĝas la atendotempo por la perdiĝinta ŝipo, kaj tio signifas gravan interezoperdon. Se la raporto jam venis kaj la kompato al la ŝiprompulo elsekiĝis, oni migros denove al la mortuloj. Unue tre lante, tiam pli kaj pli rapide. La kompanio estas kompensodeva pri la viro, kaj ĝi respondecas pri lia forkonduko. Sed kien konduki lin? Neniu ŝipestro volas havi lin. Li neniam povus liberiĝi de li. Sekve sur mortulan ŝipon. Li ne volas suriri ĝin, ĉar li ankoraŭ estas sata pro la lasta fojo. Manpremo, provita dizerto, dek ŝilingojn manen, la Bluan Petron supren. Bonan matenon, jen ni denove ĉeestas.
La fiŝoj povas atendi. Li venos. Iam li venos. Li venos, aŭ pro vitrotubeto aŭ pro cindrokanalo aŭ pro karbolavango en la karboholdo aŭ pro rifo. Sed li venos. Pension li ne povas ricevi, kaj ne geedziĝi, kaj ne komenci modestan komercon de boatoj. Ĉiam denove li devos eniri la arenon, ĝis li forgesos, ke li troviĝas en la areno, jes, sinjoro…
Nun ni ankris en Dakaro. Certe honesta haveno. Oni ne povas nei tion.
Jen la purigado de kaldronegoj [131]. Purigado de la kaldronegoj, kiam la fajro sub la purigenda kaldronego estingiĝis antaŭ nur unu tago, kaj kiam la najbara kaldronego ankoraŭ produktas vaporon. Kaj tiun plezuron oni havas en regiono, kie oni diras: „Rigardu tien, kie staras la verdaj palisoj kun la granda E antaŭe, tio estas la ekvatoroMT, kiun vi povas nomi ankaŭ tagmeza linio, sed tiuokaze vi devas malŝraŭbi la E-on kaj pendigi latunan ŝildon kun la granda T sur ĝi. Sed, ĉu vi do diras „tagmeza linio“ aŭ „ekvatoro“ aŭ tute nenion, estas ĉiam egale varmege kaj arde tie. Se vi mantuŝus la ekvatoron, la mano tuj deiĝus, kvazaŭ forrazita, kaj restus nur kelkaj floketoj da cindro. Se vi metus feropecon sur la ekvatoron, ĝi fandiĝus kiel butero. Se vi kuntuŝigus du pecojn, ili veldiĝus aŭtogene. Glate, sen juntoG, vi devus nur premi.“
„Mi scias“, diras Stanislav, „ni foje transveturis la ekvatoron, kiam estis ĝuste Kristnasko [132]. Tiam ankoraŭ tiom varmegis, ke oni povis trabori la larĝajn ferajn ŝipvandojn nur per fingro. Oni eĉ ne devis bori. Nur tuŝo perfingre, kaj jam truo enestis [133]. Se oni kraĉis kontraŭ la feran ŝipvandon, la kraĉaĵo traflugis ĝin kvazaŭ nenio, kaj tuj denove estis truo. La ŝipestro vidis tion de la ponto kaj kriis: ,Ĉu vi volas fari kafokribrilon el la ŝipo? Tuj fliku la truojn.‘ Kaj jen ni viŝis nur iom permane aŭ kubute, kaj jam la truoj estis flikitaj. Ĝi estis tiel mola kiel kukopasto. La feraj mastoj [134] tute kurbiĝis, kiel longa vakskandelo metita sur fornon. Estis porka afero, kiom longe daŭris, ĝis ni ree rektigis ilin. Pri la ekvatoro oni ne faru ŝercojn.“
„Tute certe ne“, mi koncedis, „tial oni ja ambaŭflanke de la ekvatoro faris ĉirkaŭ la tero palison kun avertaj ŝildoj [135] sur ĝi. Vi povas vidi ĝin jam sur la mapo, la palison. Vi faris la stultan eraron, ke vi transveturis ĝin sur la akvo. Ni pli ruzis. Ni sube traveturis ĝin tra la subakvaj tuneloj. Tie estas agrable friske. Oni tute ne rimarkas, ke oni transveturas sub la ekvatoro.“
„La ekvatorajn tunelojn mi konas. Sed la kompanio ne volis pagi la tunelajn traveturkostojn [136]. Kiel tunelimposton ili postulas po ŝilingo por ĉiu tuno. Cetere, kiel oni envenas en la tunelon?“
„Amiko mia, tio estas ja tute simpla“, mi respondis, Jen granda truo en la maro, kaj en tiun la ŝipo do eniras, la pruon antaŭe, ĝi traveturas kaj poste elvenas sur la alia flanko, ankaŭ tie estas tia truo en la akvo.“ „Efektive tre simpla afero“, Stanislav konsentis, „tion mi imagis multe pli komplika. Mi pensis, ke oni metas la ŝipon en iuspecan skafandronMT kaj poste tiras ĝin malsupren. Sube troviĝas maŝino, kiu tiras, kaj tiam la ŝipo sube moviĝas sur dentradaj reloj [137], kaj sur la alia flanko oni poste suprentiras la ŝipon.“
„La afero kompreneble funkcius ankaŭ tiel“, mi diris, „sed tio estas tro komplika metodo. Ili ne povus fari tion po ŝilingo por tuno.“
„Fulmotondro, mi tuj eksplodos, ĉu la babilaĉo tie en la kaldronego nun baldaŭ finiĝos, ĉu ne?“ kriis la Dua Inĝeniero en la kaldronegon, dum li ŝovis la kapon tra la homluko. „Se vi tie seninterrompe interrakontas, la kaldronego ne puriĝos.“
„Envenu do, hundo, se ni batu permartele vian kranion.“ Mi kriis tion kiel sovaĝulo, preskaŭ freneza pro la varmego. „Skrapu mem la kaldronegon, ĉevalŝakristo malbenita. Al vi mi ankoraŭ rakontos tekston.“ „Mi ja deziris, ke li min raportu, kaj ke oni elĵetu min. Tiuokaze mi devus ricevi kvitancolibron kaj mian monon. Sed por tio ili multe tro ruzis.
„Tiel kiel la oficiroj en la milito. Kiom ajn oni ofendis kaj pugnobatis ilin sur la grimacon, ili ne raportas vin“, diris Stanislav, „ili prefere lasos vin ekstere, por ke vi ne sidu seka en prizono.“
Purigi kaldronegojn ĉe la ekvatoro, kiam la fajro estas estingita antaŭ apenaŭ tago, kaj kiam oni plu hejtas la najbaran kaldronegon. Sinjoroj! Kiu neniam manĝis ploranta sian panon, tiu trinkas ĝin nun kiel frambolimonadon. Ni sidis nudaj interne, sed la vandoj tiel ardis, ke ni devis surmeti vestaĵojn kaj ŝovis remburitajn kusenojn el sakĉifonoj sub la genuojn, por ke ni ne bruliĝu.
Tiam frapi. Kaj kiom da polvo desolviĝas de la kaldronkrusto! Estas kvazaŭ oni priskrapus la pulmojn, la faringon kaj la laringon per vitro. Se oni movas la buŝon, grincas inter la dentoj, kvazaŭ oni muelus sablon, kaj laŭ la tuta spinoG suprenrampas terura percepto, kvazaŭ iu elborus la spinan medolon.
Jam la kaldronego mem ne estas vasta. Sed aldone ja kuŝas la fajrokanaloj interne, kaj oni devas kuŝi sur la dorso kaj ventro, por povi atingi ĉiun angulon. Kiel serpento oni turniĝas en la kanaloj. Ĉie, kien oni tuŝas per la nuda mano, estas tiel varmege, kvazaŭ oni metus la manon sur ardan fornoplaton.
Krome saltas ŝtonetoj de la kaldronego en la okulojn. Kaj tia dura akra grajno kaŭzas tiajn dolorojn, ke oni timas freneziĝi. Tiam oni eltiras ĝin per kotaj kaj ŝvitaj manoj, kaj la okuloj ruĝiĝas de la suferitaj turmentoj. Dum iom da tempo la afero bone funkcias, kaj klak - jam denove enestas akra splito, kaj la turmentoj rekomenciĝas.
Protektaj okulvitroj, ĉu? Tiuj kostas monon. Por tiaj stultaĵoj Jorike ne havas monon. Tiel oni faris antaŭ mil jaroj, kaj tiel oni faru nun. Plej ofte tiaj okulvitroj ne tre taŭgas. Aŭ oni ne povas vidi tra ili, aŭ ili premas aŭ la ŝvito torentas tra la hermetikaj pluŝajG ringoj kaj ronĝas la okulojn.
Se ni havus elektrajn lampojn, tio iom plifaciligus la laboron. Sed jen la lampoj el Kartago. Post kvin minutoj la kaldronego estis nigra kaj nebuleca de la fumo. Sed ni devis frapi.
Kaj la marteloj interne de la kaldronego sonoregas, kvazaŭ mil tondroj senpere tamburas la timpanojnG. Ne estas elastaj resonoj, sed metale vibrantaj akre kriĉantaj frapoj.
Kvin minutojn, sed tiam ni devas iri eksteren, por kapti aeron. Ni bolas en la ŝvito, la varmegaj pulmoj flugas kaj flagras, la koro tumultas, kvazaŭ ĝi volus eksplodigi la bruston, kaj niaj genuoj tremas.
Aeron, nur aeron. Kostu kiom ajn. Kaj ni staras en la marbrizoMT, kiu efikas al ni, kvazaŭ neĝoblovado en Saskaĉevano. Larĝa dura glavo puŝiĝas per sia tuta longo tra nia korpo. Ni tremas de frosto kaj resopiras la varmegan ardon de la kaldronego.
Pliajn kvin minutojn, kaj ni krias: Aeron! La triopo, ni ĉiuj, kiuj enestas, premas nin al la malgranda homluko, tra kiu ni devas ŝovi nin. Nur unu el ni povas trapasi en la sama tempo, kaj li devas turniĝi kaj barakti kiel kato por elveni. Dum la tempo, dum kiu li trapuŝiĝas tra la eniro, envenas eĉ ne buŝpleno da aero en la kaldronegon. Estante la dua je la luko mi pene trapuŝas miajn brakojn kaj trude ŝovas min eksteren. La hejtisto en la kaldronego renversiĝas kaj falas dure teren. Li estas senkonscia.
„Stanislav, ni devas eltiri la hejtiston, la fortoj forlasis lin“, mi vokis per mia lasta spiro. „Se ni ne eligos lin, li estas finita kaj sufokiĝos.“
„Uuu-nu miiiinuuu-ton, Pip…mi ankoraŭ estas tute senspira.“
Ne daŭras longe ĝis la glavo sidas jam denove en niaj korpoj, kaj ni sopiras la bolantan varmegon de la kaldronego.
Ni prenas ŝnuregon. Baraktante mi denove enŝovas min kaj firme ligas la hejtiston. Kaj nun ni laboras por eligi lin. Tio estas plej komplika. Enen angili kaj elen angili mem oni povas. Sed tratiri tie homon sen vivo, tio postulas senfinan paciencon kaj lertecon kaj anatomiajn sciojn. La kapo rapide travenas. Sed la ŝultroj!
Finfine ni kunligas la ŝultrojn kiel paketon, tute firme, kaj tiam ni povas tiri lin, kaj li elvenas.
En la neĝoblovadon ni ne portas lin, sed ni lasas lin kuŝi en la kaldronejo, ni kuŝigas lin eĉ proksime de la fajro de la najbara kaldronego. Ni malligas liajn ŝultrojn.
La spiro forestas. Tute forestas. Sed la koro frapas. Mallaŭte, sed regule. Ni verŝas akvon sur lian kapon kaj premas malsekan sakon sur lian koron. Poste ni ventumas lian vizaĝon, alblovas lin kvazaŭ li estus lignokarbo kaj finfine portas lin sub la ventkanalon.
Stanislav devas iri supren kaj direkti la ventkanalon al la vento, por ke freŝa aero atingu la hejtiston.
Nun la hundo de ĉevalŝakristo kompreneble ne montras sin; sed sufiĉas, ke ni iom interparolas en la kaldronego, kaj tuj lia naŭza grimaco aperas en la homluko kaj lia kruda ostokapo tiel ŝtopas ĝin, ke ne envenas aero. Iam ni ja tamen ĵetos pintan martelon sur tiun kadavron. Se li almenaŭ alportus glason da rumo por la hejtisto, tiu fripono. Ni ja eĉ ne volas trinki ĝin. Nur gluteton, por forigi la vitropolvon el la laringo kaj el la dentoj.
La hejtisto troviĝas sub la ventkanalo, kaj mi komencas movi liajn brakojn. Iom post iom li reviviĝas. Kaj li reviviĝas pli kaj pli. Kiam ni starigis kaj sidigis lin sur karbomonton kaj premas lin en angulon, por ke li havu apogon, venas la Dua Inĝeniero.
„Kio tio estas, je la infero“ li tuj krias, „ĉu oni pagas vin, por ke vi pigru aŭ por kio?“
Stanislav kaj mi aŭ ni ambaŭ certe tiam estus povintaj diri: „La hejtisto estis…“
Sed ni ambaŭ havis la saman senton, kaj nia instinkto refoje pravis. Laboristoj devas nur sekvi sian instinkton, kaj jam ili agas tute ĝuste.
Samtempe, sen diri vorton, ni kliniĝis, en ĉiun manon prenis belan grandan pecon da karbo kaj ankoraŭ en la sama sekundo per nia tuta forto ĵetis ĝin al la Dua, al lia ostokapo kaj al lia kadavro.
Tenante la brakojn ĉirkaŭ sia kapo, li forkuris. Stanislav postkuris kelkajn paŝojn kaj kriis: „Vi, venena bufo, se vi minusos eĉ nur ŝilingan duonon pro la pipro, kiu ĵus trafis vin, ni ŝtopos vin en la venonta veturo en la fajrokanalon kaj poste en la cindrokruĉon, kaj vi rajtos kraĉi sur mian vizaĝon, se mi ne ŝovos vin en la fajron. Bestaĉo, nomata inĝeniero.“
La bestaĉo ne raportis ĉe la ŝipestro. Tio cetere estis tute indiferenta al ni. Kun plezuro ni estus irintaj en prizonon en Dakaro. Li vere ne minusis eĉ punopencon. Dum ni ankoraŭ purigis kaldronegojn, kaj tio daŭris kelkajn tagojn, li neniam revenis proksimen. Ekde tiu tago li traktis nin kiel nekuiritajn ovojn kaj alproprigis al si pli da diplomatiaj kapabloj ol la Unua havis. Estas miraklofare, se oni havas ĉemane karbobulon aŭ martelon aŭ ferstangon, kaj se oni scipovas uzi ilin en la ĝusta loko.
Kiam la kaldronego estis pura, ni ricevis du plenajn glasojn da rumo kaj antaŭpagon. Ni tuj iris en la urbon kaj ĉirkaŭrigardis. Oni ĉiam pensas, ke oni eble renkontos iun neatenditon. Mi povis veturi kiel kaŝpasaĝero sur franca ŝipo, kiu estis veturonta al Barcelono. Sed mi ne volis donaci mian kvarmonatan salajron al la ŝipestro. Kial mi laboru por nenio? Tiel mi lasis la afablan francan ŝipon. Stanislav estus povinta veturi kiel sinkaŝinto sur norvega ŝipo veturonta al Malto. Sed li havis la saman kaŭzon. La salajron. Li rajtis pretendi multe pli da ĝi ol mi.
Tiel ni vagadis en la haveno. Stanislav iris sur la norvegan ŝipon, kaj mi trotis sola plu.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.