|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Je la sesa matene mia vaĉo finiĝis. Mi ne povis lasi karboprovizon por Stanislav. Mi ne plu povis teni la ŝovelilon. Mi bezonis nek matracon nek kovrilon nek kusenon nek sapon. Mi falis sur mian litbenkon, tiel kota, lubrikaĵe priŝmirita, graskovrita kaj ŝvitanta, kiel mi estis. Miaj pantalonoj estis fuŝitaj por ĉiam, ankaŭ mia ĉemizo kaj miaj botoj. Ili estis priŝmiritaj per lubrikaĵo, karbopolvo kaj petrolo. Ili havis brultruojn, brulmakulojn, kaj estis ŝiritaj. Se mi nun en iu haveno starus ĉe la balustrado de Jorike, vice kaj marŝorde kun la aliaj poŝoŝtelistoj, rompŝtelistoj kaj fuĝintaj punkaptitoj, ne plu eblus diferencigi min de la aliaj. Ankaŭ mi havis nun mian vestaĵon de punkaptito, en kiu mi ne plu povus elŝipiĝi sen tuj esti kaptita kaj rekondukita. Mi fariĝis nun parto de Jorike, mi devis veturi kun ĝi, eĉ al morto kaj pereo. Fuĝo ne plu eblis.
Iu ŝire vekis min kaj kriis al mi orelen: „La matenmanĝo pretas.“ Ne eblis prepari kiun ajn matenmanĝon en la mondo, kiu kapablus logi min el la litbenko. Kio estis matenmanĝo kaj manĝado por mi? Nigra, kaĉa, nebuleca, ŝtone peza io. Kelkaj homoj diras: „Mi estas tiel laca, ke mi ne plu povas movi eĉ fingron.“ Kiu diras tion, ne scias, kio estas laceco. Movi la fingrojn, ĉu? Eĉ la okulklapoj ne tute fermiĝis pro laco. Miaj okuloj estis duone apertaj, kaj mi perceptis la nebrilan taglumon kvazaŭ ŝarĝanta doloro, sed mi neniel povis fermi la palpebrojn. Ili ne fermiĝis per si mem kaj ne per mia volo. Tiun volon mi ja ne kapablis estigi en mi. Mi havis ne la deziron, sed nur animŝarĝantan malkomfortan senton: „La taglumo malaperu.“
Kaj kiam mi ne pensis, sed sen rezistpovo sentis: „Kial mi zorgu pri la taglumo?“, la peza fera hoko de arganoMT suprenŝiris min, la levilo glitis el la mano de la arganisto, mi falis tre rapide tridek metrojn malsupren, trafis kun laŭta bruo per la tuta korpo sur la kargokajon, kaj densa svarmo da homoj sturmis al mi kaj kriis: „Eliĝu, dudek antaŭ la dekunua, levu la cindron.“
Post kiam la cindro estis levita, mi alportis la tagmanĝon el la kuirejo, mi devis supreniri kun mia kruĉo sur la ŝipmeza eskalo kaj poste malsuprengrimpi la eskalon al la antaŭferdeko. Mi manĝis kelkajn prunojn, kiuj nomiĝis „la pudingo“, kaj kuŝis en blua amela muko. Por povi manĝi ion alian kaj pli multe mi estis tro laca. Mi ne lavis min, sed komencis sen tio la vaĉon. Kiam mia vaĉo finiĝis je la sesa vespere, mi estis tro laca por lavi min. La vespermanĝo estis malvarma kaj rigida. Tio ne tuŝis min. Mi lasis min fali sur mian litbenkon.
Tio iris tiel tri tagojn kaj tri noktojn. Mi ne havis alian penson ol dekunua ĝis la dekoka, dudektria ĝis la sesa, dekunua ĝis la dekoka, dudektria ĝis la sesa. En tiu kompreno sumiĝis por mi la mondopercepto kaj mia konscio pri mia persono. Mi estis estingita. Anstataŭ mia mi estis nenio alia ol dekunua ĝis la dekoka kaj dudektria ĝis la sesa. Du nedireblaj vekrioj entranĉis tiun histon mian, kiu iam estis cerbo, karno, animo, koro. Ili kaŭzis akran doloron, kiu ŝrikigis min. Povas esti, ke oni sentas similan kriĉigan doloron, se la nuda cerbo estas tiklata per ŝtalrisorto. La krioj venis ĉiufoje de tre fora loko, ili ĉiufoje estis la samaj, ĉiufoje same kruelaj kaj dolorigaj: „Eliĝu, dudek antaŭ la… - Sankta perfort… - kradoj falis!“
Kiam kvar tagoj kaj kvin tagoj jam pasis, mi komencis malsati, manĝis kaj komencis kutimiĝi pri tio.
„Tiel terure, kiel mi pensis, tio envere ne estas, Stanislav“, mi diris, kiam mi transprenis la vaĉon de Stanislav. „La fritbuletoj tute bone gustas. Nur iom pli da lakto ni bezonus. Nu, kaj la provizo, kiun vi lasis al mi, ne tre imponas. Tiun ni ŝtopos ja en kavan denton de fajro unu. Cetere, kiel oni povas ellogi rumon el la Unua?“
„Lude facila afero, Pippip. Sufiĉe magra vi ja aspektas. Li kredos al vi. Iru do tuj supren kaj diru, ke malordiĝis via stomako, ke vi devas vomi sen interrompo. Diru, ke vi ne povas iri al la vaĉo, ke vi vomas verde. Tuj vi ricevos plenan glason da vino. Dufoje po semajno vi povas uzi la recepton. Se vi provus pli ofte, li ne plu fidos al vi.
Tiukaze li enverŝos sen hezito ricininanG oleon je duono, kaj vi rimarkos ĝin nur tiam, kiam vi jam glutis ĝin. Kaj vi ne povas kraĉi bone en lia kabineto, ĉar vi mem devus viŝi poste. Vi do glutus. Ne donu la recepton al alia. Estas nur por ni. La hejtistoj havas apartan. Sed ili ne elfajfas ĝin, tiuj friponoj.“
Mi kutimiĝis pli kaj pli pri ĉio.
Tiam venis la tempo, kiam mi denove havis kromajn pensojn, kiam mi ne lace kaj kvazaŭ dormeme, sed tute seke alkriis la Duan, ke mi, se li ne tuj forlasos la kaldronejon, ne nur martelon, sed ankaŭ streĉbolton ĵetos al lia kranio, kaj ke li rajtas ĵeti min sen mia rezisto en la maron, se ne tute certe mi rompbatos per la martelo lian frunton kaj per la bolto la malantaŭon de lia idiotokranio kaj, ke li ĉi-foje ne sukcesos fuĝi tra la irejo.
Li efektive ne povus fuĝi. Ankaŭ li ŝajne sentis tion. Ni fiksis ferstangon en la irejo tiel, ke ĝi pendis ŝvebe. De la dorsflanka vando en la kaldronejo kondukis ŝnuro al tiu ferstango. Se la Dua provus fuĝi, iu el ni tuj saltus al la ŝnuro kaj tirus ĝin. Tiel la stango ĉesus ŝvebi kaj falus tiel sur lian fuĝvojon, ke li sidus en la kaptilo. Ĉu li ne plu viva aŭ nur kun frakasitaj membroj elirus, tio dependus nur de la nombro de falintaj kradoj.
Pasis foje kvin vaĉoj sen la falo de eĉ unu krado. Sed la kradoj ja ankaŭ elbrulis, kaj ni devis anstataŭigi ilin per novaj, ĉar aliokaze la fajroj trafalus en la cindrejon. De tempo al tempo oni havis tioman bonŝancon, ke ĉe la enmeto de nova krado nur unu najbara kunfalis, kaj ke oni sukcesis trakti kun pacienco kaj sango tiel delikate tiujn du kradojn, ke pliaj ne falis. Sed kompensis tion poste des pli kruelaj ekzamenoj, dum kiuj ne nur ses falis, sed ok, kaj ne nur en unu fajrokanalo, sed en du aŭ tri en la sama vaĉo. Vere, ni ricevis nenion donacite.
Kiam ni alstiris la Oran Marbordon, ni envenis en ŝtormon, kaj kian ŝtormon! Laŭdu Dion en la alto kaj blovu al mi la trumpetojn! Kia vetero! Ĉe tio portu foje la kruĉojn kun supo kaj tajlora gulaŝo sen karambolo tra la mezŝipo al la kajuto. Laborsapo kaj benzino! Tion oni devas lerni.
Kaj nun la cindrolevado. Jen oni do elkroĉis la pezan cindrokruĉon kaj portas ĝin varma inter la brakoj sur la ferdekvojo al la cindroŝakto. Sed antaŭ ol oni alvenas tie kun la amata kruĉo, Jorike ruliĝis kaj oni retroflugas kun la aminda plenigita kruĉo laulonge de la tuta ferdekvojo kaj rekte ĝis la al-ferdeka eskalo. Se Jorike pobe hufobatas, oni surplankiĝas kun la ankoraŭ nun firme braktenata cindrokruĉo sur la antauferdekon, se Jorike antaŭe montras la nudajn femurojn, oni brue glitas kun la kruĉo al la pobo kaj ruliĝas sur la tuta poba ferdeko antaŭen kaj malantaŭen, kaj la Unua Oficiro krias de la ponto malsupren: „Hej, subhejtisto, se vi emas salti maren, faru tion, neniu retenos vin, sed la cindrokruĉon bonvolu lasi ĉi tie. Tiun vi ne bezonos, kiam vi kaptos fiŝojn.“
Tiam ankaŭ sube ĉe la kaldronegoj estas multe pli agrable ol en aliaj tempoj. Ĝuste, kiam la hejtisto volas surĵeti per bone ekzercita svingo ŝovelilplenon en la fajron, li subite turnas sin kaj ĵetas la ŝovelilplenon da karboj krake sur la vizaĝon aŭ la ripojn de la subhejtisto. En la sekvanta ŝipruliĝado li eĉ ne povas eksvingi la ŝovelilon, sed flugas kun ĝi sur karbomonton, en kiu li malaperas, kaj el kiu li nur elrampas tiam, kiam Jorike denove tie ruliĝos.
En la holdoj, se estas supraj holdoj, kiujn oni povas ŝarĝi ankaŭ per kargo, estas eĉ multe pli da amuzo, ĉar oni havas pli da manovrospaco. Oni feliĉe amasigis ĉe la tribordŝakto ducent ŝovelilplenojn kaj ĵus komencas ĵeti ilin en la kaldronejan ŝakton.
Sed nun Jorike subite brue turniĝas babordenMT. Kaj la subhejtisto, lia ŝovelilo kaj la belaj ducent ĵetoj da karbo glitas sovaĝe kirliĝante baborden kaj suprengrimpas la babordvandon. Jorike nun laŭlonge etendiĝas, oni reakiras la ekvilibron kaj decidas enĵeti en la babordan ŝakton la ducent ŝovelilplenojn. Oni ĵus enĵetis la unuan, sed jen Jorike por ŝanĝo turnas sin triborden. Kaj la kirliĝanta miksaĵo kun la subhejtisto en la mezo brue ŝutiĝas triborden, de kie ĝi antaŭe venis. Sed nun oni superruzas la bonan Jorike. Oni ne longe meditas, haste enĵetas dek, dek kvin ŝovelilplenojn en la tribordan ŝakton, poste oni kuras ankoraŭ sufiĉe frue transen al la babordo, kaj kiam la lavango tie alvenas, enĵetas tuj denove kvindek ŝovelilplenojn en la babordan ŝakton, kaj tiam oni kuras kiel Satano triborden, kaj jam la lavango sekvas, nun oni tie enĵetas dek kvin ŝovelilplenojn en la ŝakton, kaj tiel oni manovras la karbojn antaŭ la kaldronegojn, se ili troviĝas en la supraj holdoj.
Subhejtisto devas same tiel bone regi la navigadonMT kiel la ŝipestro, aliokaze subhejtisto en certaj tempoj ne movus eĉ kilogramon da karboj antaŭ la kaldronegojn.
Memkompreneble, la subhejtisto sur la tuta korpo estas bruna kaj blua, la nazo estas batita, la tibioj vundbatitaj, la manoj kaj brakoj parte senhaŭtigitaj. Gaja estas la marista vivo, hoj hoj!
Kaj eĉ pli gaja estas, ke centoj da ŝipoj kiel Jorike, centoj da mortulaj ŝipoj veturas sur la sep maroj. Ĉiuj nacioj havas siajn mortulajn ŝipojn. La plej fieraj kompanioj, kiuj fanfarone flirtigas la plej belajn flagojn, ne hontas veturigi mortulajn ŝipojn. Por kio oni pagas asekurpremiojn? Ne pro plezuro. Ĉio devas enspezigi profiton.
Veturas multaj mortulaj ŝipoj sur la sep maroj, ĉar estas multaj mortuloj. Neniam ekzistis tiom da mortuloj, kiom ekde la tempo, kiam la granda milito por la libero estis gajnita. Por tiu libero, kiu altrudis al la homaro pasportojn kaj ŝtatanecajn konfirmilojn, por montri al la homoj la ĉiopovon de la ŝtato. La epoko de la tiranoj, la epoko de la despotoj, de la absolutaj regantoj, de la reĝoj, imperiestroj kaj de ties lakeojG kaj konkubinoj estas supervenkita, kaj la venkinto estas la epoko de pli granda tirano, la epoko de la landa flago, la epoko de la ŝtato kaj de ties lakeoj.
Levu la liberon al simbolo de religio, kaj facile pro ĝi eksplodos la plej sangaj religiaj militoj. Vera libero estas relativa. Neniu religio estas relativa. Malplej relativa estas la profitavido. Ĝi estas la plej malnova religio, ĝi havas la plej bonajn pastrojn kaj la plej belajn preĝejojn. Jes, sinjoro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.