|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Sed ŝipon Stanislav nepre bezonis. „Honesta metio estas tute bona, por certa tempo. Sed ne dum tre longa tempo. Iu kesto aŭ iu sako, tio damaĝas al neniu. Tio estas ripetiĝantaj kostoj en granda firmao. Kesto ankaŭ povas disrompiĝi, se oni kargas ĝin. Sed la ĝojo pri la honesta metio baldaŭ perdiĝas.“
Mi diris nenion kaj lasis trankvile paroli lin.
„Jes, la ĝojo perdiĝas“, Stanislav daŭrigis, „iam vi komencas senti, ke vi vivas koste de la aliaj. Dum certa tempo tio estas en ordo, sed poste naŭzas vin, ke vi devas vivi koste de aliaj. Vi volas fari ion, krei ion. Vi volas vidi kiel la afero funkcias, kiun vi faras. Ja Pippip, stari ĉe la rudro en ŝtorma vetero, kaj teni la kurson… Tio estas tasko! Kompare al tiu la tuta honesta metio estas nenio. Fulmotondro kaj diablo, eĉ malpli ol nenio! Vi do staras kaj staras kaj la kesto volas ruliĝi kaj elsalti el la kurso. Sed vi bridas ĝin. Vidu, tiel.“
Stanislav kaptis min je la zono. Li provis min turni, kvazaŭ li havus la rudron en la mano.
„Hej, mi ne estas rudro, lasu min!“
„Kaj tiam, se vi eltenas en la ŝtormo, kaj la rudro deglitas eĉ ne kvaronan rumbonMT, Pippip, mi diras al vi, jen vi povus krii kaj tumulti pro plezuro, ĉar vi tiel bone povas teni la gigantan keston, tiel, ke ĝi devas fari laŭ via volo, kiel juna ŝafido blanka kiel neĝo. Kaj se tiam la Unua aŭ eĉ la ŝipestro rigardas al la ventkompasoMT kaj diras: ,Kosĉjo, amiko, vi brile tenas la kurson, bonega laboro, mi mem ne povus fari tion pli bone. Plu tiel, tiel ni tenos la sovaĝan dancpupon Karlinjo [119] en la ĝusta tempo! Jes ja, Pippip, jen via koro tiel ridas, ke vi tuj povus eklarmi kaj ekhurli ĝis la ploroj gutas laŭ la vangoj, nur pro plezuro. Ĉu vi nun komprenas? Tion la honesta metio ne kaj neniam ebligas. Vi ja ridas, se vi fiŝis predon, sed vi ne tre ridas, vi ridas hipokrite kaj dum tio vi ĉiam turniĝas por vidi, ĉu jam iu persekutas vin.“
„Grandajn kestojn mi ja ne rudris ĝis nun, sed jam malgrandajn, kaj mi pensas, ke vi pravas“, mi diris. „Sed, se vi farbas ion, vi sentas la samon. Se verda aŭ bruna linio bele kaj delikate sukcesas al vi,sen fari superfluajn makulojn kaj sen elgliti el la linio, vi sentas la saman ĝojon.“
Stanislav silentis dum iom da tempo, kraĉis trans la balustradon, ŝovis plian dikan cigaron inter la dentojn, kiun li aĉetis antaŭ tridek minutoj de komercisto alreminta en boato, kaj diris: „Vi eble ridos. Ŝoveli karbojn, se oni estas sperta rudristo, kaj pli bona rudristo ol tiuj rabistoj ĉi tie, tio ja eble estas honto. Sed tamen ne. Ankaŭ tio povas ĝojigi. Sur tia kesto ĉio gravas. Se oni ne ŝovelus karbojn, la hejtisto ne povus teni alte la vaporpremon, kaj se li ne tenas la premon, la kesto haltas kiel ramoG en argiloG. Kaj se vi ĉeokaze ĵetas fulmrapide ĉirkaŭ kvincent ŝovelplenojn sen interrompo el la distanco de dek paŝoj tra la ŝaktluko kaj amasigas krake tian provizon, ke la hejtisto preskaŭ ne povas moviĝi, nur por observi, kion vi povas atingi, se vi foje streĉas la muskolojn, kaj poste rigardas la monton, kiun vi amasigis, ankaŭ tiukaze la koro ridas en via brusto. Vi efektive povus ŝmace kisi la monton pro plezuro, se ĝi tie tiel kolose amasigite kuŝas kaj algapas vin tiel mire, ĉar ĝi troviĝis ja antaŭ momento ankoraŭ en iu supra holdo kaj nun subite ĉi tie antaŭ la kaldronegoj. Jes ja, kompare al laboro, kompare al ĝusta laboro, vi povas forgesi eĉ la plej belan honestan metion.
Kaj kial oni praktikas la honestan metion? Ĉar oni ne havas laboron, ĉar oni ne ricevas laboron. Vi ja devas fari ion, vi ja ne povus kuŝi dum la tuta tago en la lito aŭ vagadi en la stratoj, vi ja tute konfuziĝus en la kapo.“
„Nu, kaj kio sekvis, kiam la nederlanda ŝipo forveturis sen vi?“ mi demandis.
„Laboron mi nepre bezonis, kaj ŝipon mi bezonis, ĉar aliokaze mi estus freneziĝinta. La bonan pasporton, la fajnan paperon mi vendis por dolaroj. Tiam denove krevis sako, kaj mi havis kelkajn arĝentajn monerojn en la mano. Kun kelkaj danaj fiŝistoj mi faris sukan negocon per alkoholaĵoj, kiun mi pilotis tra la doganzono, nu, kaj tiam mi havis sufiĉe da mono.
Mi tuj sidiĝis en trajnon kaj ek al Emmerich. Mi glate travenis. Sed post la limo, kiam mi volis aĉeti bileton al Amsterdamo, ili kaptis min, kaj nokte ili kondukis min al la limo kaj ŝovis min al la alia flanko.“
„Kion?“ mi demandis. „Vi ja ne eble volas diri, ke la nederlandanoj nokte kondukas homojn trans la limon, tute kaŝe, ĉu?“
Mi volis aŭskulti, kion Stanislav travivis.
„Ili? Ili, ĉu?“, Stanislav diris kaj ŝovis sian kapon pli antaŭen kaj fiksnajlis min per siaj okuloj. „Ili faras eĉ tute aliajn aferojn. Nokte ĉe la landlimoj okazas la plej vigla interŝanĝa negoco de homoj. La germanoj puŝas siajn maloportunajn eksterlandanojn kaj bolŝevistojn trans la nederlandan, belgan, francan kaj danan limojn, kaj tion ankaŭ la nederlandanoj, la belgoj, la francoj kaj la danoj tiel faras. Mi certas, ke la svisoj, la ĉeĥoj kaj poloj tion tute simile faras.“
Mi kapneis kaj diris: „Tion mi ne povas imagi. Tio estus tute neleĝa.“ „Sed ili faras.Ili ja faris al mi, kaj mi renkontis ĉe la limo kaj en Nederlando kelkdek da homoj, al kiuj oni faris de ĉiuj flankoj. Ja kion alian ili faru? Mortbati kaj enfosi tiujn homojn ili ja ne povas. Ili ja ne krimis ion. Ili nur ne havas pasporton kaj ne povas ricevi pasporton, ĉar ili ne naskiĝis aŭ ne opciis. Ĉiu lando provas liberiĝi de siaj senpasportuloj kaj senŝtatanoj, ĉar tiuj personoj ĉiam denove kaŭzas problemojn. Se oni forigus la pasportojn, ankaŭ tiu varokontrabandado finiĝus. Do, ĉu vi kredas, ĉu ne, min ili traktis tiel.“
Sed Stanislav ne lasis sin timigi, nek per la minacita labordomo nek per la minacita prizono, nek per la minaco internigejo. Tuj en la sama nokto li denove transiris al Nederlando, li faris pli inteligente kaj atingis Amsterdamon. Li dungiĝis sur itala ŝipo, kiu estis tute hontinda mortula ŝipo, kaj veturis per ĝi ĝis Ĝenovo. Tie li elsaltis pobe, denove dungiĝis sur mortula ŝipo, ĉi-foje sur tia mortula ŝipo, kiu tuj faris kadavrojn, kaj veturis kun ĝi sur rifon. Li kaj kelkaj aliaj transvivis. Petante almozojn, li vagadis ĝis alia haveno. Kaj post plia mortula ŝipo, sur kiu li devis fuĝi pro terure brutala pugnobatalo, li retroviĝis sur Jorike.
Kie li restos? Kie mi restos? Kie ĉiuj mortuloj iutage restos? Sur rifo. Pli aŭ malpli frue. Iam okazos. Oni ne povas veturi mortulajn ŝipojn eterne. Iutage oni tamen devos pagi tiujn veturojn, eĉ se oni havus mi ne scias kiom da feliĉo. Kaj ĉiufoje oni devas reiri sur mortulan ŝipon. Alia vojo ne plu eblas. La firma tero estas ĉirkaŭata per netransgrimpebla muro, pundomo por internuloj, mortula ŝipo aŭ Fremdula Legio por eksteruloj. Estas la sola libero, kiun ŝtato, kiu volas kaj devas disvolviĝi ĝis la ekstremo de sia senco, povas proponi ankoraŭ al la individuo, kiu ne povas esti numerita, se la ŝtato ne volas murdi lin per senkora gesto. Tiun senkoran geston la ŝtato ankoraŭ devos uzi. Ĝis nun Cezaro Kapitalismo ankoraŭ ne havas esencan intereson pri tia murdo, ĉar li ankoraŭ povas uzi la rubaĵon ĵetatan trans la prizonmurojn. Kaj Cezaro Kapitalismo delasas de nenio, se ĝi ankoraŭ promesas profiton. Ankaŭ la rubaĵo, ĵetita de la ŝtatoj trans la murojn, havas ankoraŭ valoron kaj enspezigas bonajn profitojn, kiujn rifuzi estus peko, nepardonebla peko.
„En la litbenko super mi“, mi diris iutage al Stanislav, „jen iu mizere mortaĉis, oni rakontis al mi. Ĉu vi scias ion pri tio, Lavski?“
„Kompreneble, mi scias tion. Se tiel diri, ni ja estis fratoj. Li estis germano, venis el Mulhaŭzo en Alzaco. Lian ĝustan nomon mi ne scias. Tiu cetere ne interesas min. Li diris, ke li nomiĝas Paŭlo. Oni vokis lin ,franco‘ aŭ pli bone French‘. Li estis subhejtisto. En iu nokto, sidante kun mi en poba kajuto, li rakontis al mi, plorante kiel knabeto, kion li travivis.
Paŭlo estis naskita en Mulhaŭzo kaj lernis la metion de kuproforĝisto, se mi ne eraras, en Strasburgo aŭ en Messo. Mi ne plu scias tion precize, ĉar li menciis ĝin nur preterire.
Li tiam migris al Francio kaj Italio. En Italio li troviĝis en internigejo, kiam la kaĉo tie komenciĝis - sed atentu momenton, estis alie. Li estis en Svislando, kiam la milito ekis, li ne havis monon, oni transŝovis lin al Germanio kaj tie metis lin en la armeon. Tiam, en patrolo la italoj arestis lin. Li fuĝis, ŝtelis civilajn vestojn, enfosis siajn grizajn malnovajn ĉifonojn kaj vagis en la sudo kaj meze de Italio. Li ja sciis la regionojn, ĉar li jam laboris tie.
Fine ili kaptis lin. Ke li estis fuĝinta militkaptito, oni ne sciis, oni opiniis lin germano, kiu tie vagadis la tutan tempon, kaj tial oni metis lin en internigejon por civilkaptitoj. Tiel la rakonto estis.
Antaŭ ol la civilkaptitoj estis interŝanĝitaj, li jam denove eskapis kaj migris norden tra Svislando. Oni translimigis lin al Germanio, kaj tie li laboris en bierfarejo. Poste li envolviĝis en revoluciaj aferoj, oni arestis kaj deportis lin, ĉar li estis franco. La francoj ne akceptis lin, ĉar li jam eterne forestis de Mulhaŭzo kaj opciis nek por Francio nek por Germanio. Kial laboristo afliktiĝu pri tiaj stultaĵoj? Kiel laboristo oni devas pensi kaj zorgi pri aliaj aferoj, speciale, se oni ne havas laboron kaj devas kuri kiel frenezulo, por havigi al si almenaŭ ion manĝeblan por la stomako.
Sed pro la bolŝevismaj aferoj, kiujn li tute ne komprenis, oni pelis lin el la lando. Oni lasis al li ĝis du tagoj por malaperi, kun minaco pri ses monatoj en labordomo. Se li elvenus el la labordomo, li denove ricevus du tagojn, kaj se li ne foriĝus en tiu tempo, atendus lin ankoraufoje labordomo aŭ prizono aŭ internigejo. Labordomon ili ja ne plu havas, aŭ tiuj domoj havas nun alian nomon, li diris al mi. Sed anstataŭ tio ili havas similajn instituciojn. Tiuj uloj trovas ĉiufoje novan ĉikanon, se ili brue ĉesigas malnovan pro iuj kaŭzoj. Kion tiaj uloj scias pri homaj motivoj? Por ili ekzistas nur krimuloj kaj nekrimuloj. Kiu ne povas pruvi, ke li tute certe ne estas krimulo, estas krimulo.
Sekve li devis forlasi la landon. Jam ses fojojn li vizitis la francan konsulon, sed tiu volis scii nenion pri li, elĵetis lin kaj malpermesis al li la eniron en la konsulejon.
Paŭlo migris nun al Luksemburgio, li majstris la landlimojn kaj venis ĝis Francio. Kiam ili kaptis lin, diris tiu azeno, ke li estas franco. Alian eblon li ja ne havis. Oni esploris lian kazon kaj eltrovis, ke li tiel neleĝe volis trompakiri la francan ŝtatanecon. Tio estas granda krimo.
Suka rompŝtelo kompare kun tio estas bagatelo. Ili estus ŝarĝintaj kelkajn jarojn sur lin.
Nu, dirate koncize kaj precize, oni prezentis musotruon al li, por ke li povu elturni sin. Dungiĝo ĉe la Fremdula Legio. Tiel li ja povus perlabori al si dekonon de la franca ŝtataneco, se li eltenus tion.
Sed li ne eltenis kaj devis fuĝi.
Kiel li rakontis al mi, estas ja tiel, se oni fuĝas kvazaŭ leporo. Kien iri? Transen al la hispana teritorio? Bone, se nur la vojo ne estus tiom longa. Sed tiam venas marokanoj, kiuj volas enspezi la kaptopremion. Oni ja ne vidas tion je iliaj nazpintoj, kiam oni almozpetas de ili kelkajn daktilojn aŭ gluton da akvo. Kaj reveni kiel dizertinto, ĉu? Tiukaze prefere esti morte trapikita per pintigita lignopeco.
Tiam vi iam renkontas marokanojn, kiuj forprenas de vi la ĉemizon kaj lasas vin kuŝi sub la ardanta suno kaj en la sablo.
Tiam vi renkontas kelkajn, kiuj ne elrabas, sed kiuj mortbatas aŭ ĝismorte turmentas vin, ĉar vi estas de la malamata Fremdula Legio aŭ iu el tiuj malamataj kristohundoj.
Tiam estas ankaŭ kelkaj, kiuj rabas kaj vendas vin en la internon de Afriko kiel sklavon por la kapstanaj muelejoj. Ankaŭ tio estas plezuro, sed prefere lasi elŝiri la intestojn el la korpo.
Sed Paulo havis feliĉon, eksterordinaran feliĉon. Li renkontis marokanojn, kiuj volis lin mortbati aŭ ligi al ĉevalvosto kaj senhaŭtigi. Sed li sukcesis klarigi al ili, ankoraŭ sufiĉe frue, kvankam ili kutime ne lasas sin tiri sin en diskuton, ke li estas germano. Nu, la germanoj estas ja ankaŭ kristohundoj, sed ili batalis kontraŭ la francoj, pro tiu merito oni alte estimas ilin, kiel oni estimas en Hispanio kaj en Meksiko la germanojn tial, ĉar ili sendis kvindek mil usonanojn en la transmondon. Sed ĉe la marokanoj la germanoj havas eĉ plian krediton, ĉar ili batalis flanke de la turkoj, flanke de la mahometanoj kontraŭ la angloj kaj francoj, kaj ili traktis la mahometanojn batalintajn flanke de la angloj kaj francoj kaj kaptitajn de la germanoj, ne kiel militkaptitojn, sed tiel kvazaŭ ili estus trikvaronaj amikoj. Tion scias ĉiu, kiu alvokas Alahon kaj la profeton, egale ĉu loĝanta en Maroko aŭ en Hindujo.
Estas nur tiel nekredeble malfacile komprenigi al neturka mahometano, ke oni estas germano. Li supozas, ke la germanoj tute alie aspektas ol la malamataj francoj kaj angloj, kaj se li rigardas germanon kaj rimarkas, ke tiu aspektas preskaŭ kiel ili, li ne kredas ties germanecon kaj pensas, ke la viro volas trompi lin. Se la viro kiel germano eĉ servas en la Fremdula Legio por batali kontraŭ la mahometanoj, tiam eĉ tiu ne plu akceptas ion de li, kiu komence eble emis akcepti lian germanecon. Ĉar germano tute ne batalas ĉeflanke de la francoj kontraŭ mohametanoj batalantaj por sia libereco, ĉar la germanoj mem scias, kion tio signifas devi batali por la libero kaj sendependeco de sia lando kontraŭ francoj kaj angloj.
Kiel tio okazis, neniu povas diri. Pro nekomprenebla sento, kiu subite ekaperis en la marokanoj, ili akceptis kaj lian germanecon kaj, ke li neniam batalis kontraŭ la marokanoj. Ili akceptis, flegis kaj bone nutris lin, transdonis lin de parencaro al parencaro kaj de gento al gento, ĝis li atingis la marbordon, kaj tie prunkaĉaj komercistoj veturigis lin al Jorike.
La ŝipestro akceptis lin kun ĝojo, ĉar li bezonis subhejtiston, kaj Paul radiis pro feliĉo, ke li estas inter ni.
Sed jam post du tagoj, kvankam li havis bonŝancon rilate al la kradoj kaj kvankam la karboj tiutempe kuŝis kvazaŭ ĉemane, li diris: ,Mi dezirus, ke mi ne fuĝis de la Fremdula Legio. Tiu ĉi ŝipo estas dekoble pli fia ol la plej aĉa kompanio en nia divizioG. Kompare al ĉi tie ni vivis ja kiel princoj. Ni ricevis homindan manĝon kaj havis homindajn kvartirojn. Tion mi ne longe eltenos.‘
,Ĉesigu la plendojn, Paŭlo‘, mi diris por kuraĝigi lin. Sed Paŭlo, kies korpo eble jam de la streĉiĝo de la fuĝo estis ruinigita, komencis kraĉi sangon. Pli kaj pli. Tiam li vomis grandajn flakojn da sango. Kaj en nokto, kiam mi venis por transpreni la vaĉon, li kuŝis sur karbomonto en supra holdo en sia sango. Morta li ne estis. Mi trenis lin en la kajuton kaj pakis lin en lian litbenkon tie supre. Matene, kiam mi volis veki lin, li estis morta. Je la oka oni ĵetis lin en la maron. La ŝipestro eĉ ne deprenis la ĉapelon, li nur tuŝis per fingro la randon. Oni eĉ ne envolvis lin. Li surhavis nur ĉifonojn makulitajn de sango. Al unu el liaj kruroj oni ligis pezan karbobulon. Mi pensas, ke la ŝipestro translasis eĉ tiun pezan karbobulon nur kun oblikva buŝo. En la ŝiplibron oni ne skribis la nomon de Paul. Li estis aero, forblovita aero.“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.