|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ni veturis al Tripolo kaj la ondegoj ruliĝis kvazaŭ la diablo sendis ilin. En la kaldronejo ni estis ĵetataj ĉien.
Kaj en la karboholdoj estis eĉ pli danĝere. Se mi foje iom sidis sur karbomonto por ripozi, mi rigardis de tempo al tempo la vitrotubeton, kiu povas turmente gluti plenkreskan mariston, se ĝi emas kaprici. Mi prezentis al mi la demandon, ĉu mi fermŝraŭbus la tubon, se la vitrotubeto ĵus adiaŭis la deĵoron?
Kompreneble mi diris, ke ne. Sed kiu antaŭscias sian faron, kiam la demando ne nur prezentiĝas, sed se oni tuj devas decidi ĝin, kaj tute ne pensas pri tio, ke temas pri demando. Povas ja okazi, ke la hejtisto kuŝas sub la tubo, kaj jam ne povas foriri sen helpo. Ĉu tiumomente lasi mian hejtiston en la kaĉo? [126] Ke li postkrios min dum mia tuta plia vivo: „Pippip! Pippip! La vaporo brogas min! Eltiru min, Pippip! Mi ne povas vidi ion, miaj okuloj estas brogitaj, Pippip, rapidu, mia fino proksimas! Pip-pip-p -“
Nu, tiam lasu do kuŝi vian hejtiston. Sed vi iros al li, ankaŭ se vi scias, ke transvivos tion neniu el vi.
Eble mi tamen ne irus. Ja kial? Ankaŭ mia vivo havas valoron. Mia vivo…
„Pippip, subhejtisto, saltu baborden, ne rigardu, baborden al mi!“
La hejtisto tion tiel laŭte kriis, ke li superkriis la marteladon de la maŝino.
Sen suprenrigardi mi faras salton baborden kaj falas sur la genuojn, ĉar mi stumblis je la fajrostango, kiu baris la vojon. Samtempe bruas kaj la ĉenoj tintegas orelsurdige.
Tra la nigra dika karbopolvo sur la vizaĝo de la hejtisto mi vidas, ke li tute palas. Ankaŭ mortuloj ankoraŭ paliĝas.
Mi leviĝas pene kun vundbatitaj tibioj kaj sangantaj genuoj kaj turnas min.
La cindrokanalo, la kruĉokondukilo, falis malsupren.
Tiu kondukilo estas ronda ladotubo, simila al granda lada kamentubo, diametre ĉirkaŭ metron larĝa. Tra ĝi oni levas la cindrokruĉojn tiel, ke ili ne povas svingiĝi dekstren aŭ maldekstren, sed iras supren al la elirŝakto, kie oni malkroĉas ilin.
La kruĉokanalo pendas profunde en la kaldronejon, ĝis ĉirkaŭ naŭ futojn super la planko. Supre oni fiksis la kanalon per nitoj al fera krono. Certe tiuj nitoj tute rustiĝis, kaj nun la kanalo en la ŝtorma vetero tute malfiksiĝis kaj derompiĝis. Kien ĝi falu? Ĝi devas fali en la kaldronejon. Ĝi estas vertikale falanta, tre dika fera ladaĵo kaj pezas cent kilogramojn aŭ eĉ pli. Ĝi tratranĉas kapon kaj tutan korpon laŭ la longo, kiel razotranĉilo. Aŭ ĝi detranĉas brakon kaj aldone ŝultron. Se ĝi indulgas, nur duonon de piedo. Kiu supozus tion pri la cindrokanalo, ke ĝi iam povus tute rustiĝi je la ferkrono. Ĝi pendas tie ekde la detruo de Jerusalemo kaj neniam falis. Ne dum tiuj multaj jarcentoj. Kaj nun subite ĝi ekhavas la ideon fali.
Jen la sorto de maristo. Jen la sorto de laboristo. Estas via kulpo. Ĝustatempe iru flanken, tiam malbono ne povas okazi al vi.
Hola, hejtisto, jen mi ankoraŭfoje feliĉe eskapis per salto. Tuj ĉe la unua krio:„Subhejtisto, baborden!“ mi fulmrapidis kiel simio. Mi ne longe pripensis, pri kio temas. Jorike evoluigis instinktojn, ĝi zorgis por tio, ĝi tenis homon sporta.
„Jes ja, hejtisto, ĉe la diablo, tio estis salto en la ĝusta tempo.“ Ĉu danki pro tio? Tion ne. Kial? Morgaŭ eble trafos min, postmorgaŭ Stanislavon. Kiu sciu, kiun trafos la sekvonta kuglo. Ni troviĝas en milito. For la kapon. Sed antaŭ ol oni aŭdas ion, la kapo jam forestas. La restaĵo ne plu leviĝas. Por tio oni ne pagas. En la maron. Kun karbobulo ĉe la kruro. Tuŝado de la ĉapelo. La entombiga muziko: „Nun ni jam denove ne havas subhejtiston.“
La vitrotubeto estas riparita. Ĝi havas sian viktimon. Al la cindrokanalo la hejtisto fuŝis la plezuron. Sed tio provokas venĝon. Kiam la vitrotubeto denove krevos? Kiu estos la sekva viktimo? Amiko, mi diris al mi, fermtiru la zonon. Jen estas averto en la aero. Averto por vi. La skeletulo vagas ĉi tie, li enrampas mallumajn lokojn kaj embuskas en anguloj. Venontan fojon li faros pli bonan laboron, kaj li ne lasos la hejtiston hazarde suprenrigardi ĝuste en tiu momento, kiam duono de la krono malfiksiĝas kaj poste la alia. Venontfoje eble estos tiu tabulo supre, sur kiu ni transbalancas al la karboholdo.
Karulo, mi diris al mi, plej bone estos forlasi la ŝipon en Tripolo. Eĉ kiam vi estas morta, vi ja tamen volonte faros promenon for de la tomboj, kaj rigardos, kio okazas ekstere, ĉar tiel rapide ne eblas kutimiĝi al la sufoka aero en la tombo. Vi ja tamen devos reiri en la tombon aŭ sur mortulan ŝipon, sed nazplenon da freŝa aero vi almenaŭ enspiros, kaj je la dua fojo la afero jam pli bone sukcesos. Sed en Tripolo ne eblis forlaso. Eĉ paŝon ni ne povis iri negardataj. Ĉe la plej eta provo forkuri ili kaptus kaj rekondukus nin. Ili fakturus siajn elspezojn al la ŝipestro, kaj tiu minusus ĝin de la salajro. Ankaŭ en Sirio ne eblis. Ni ne povis forsalti. Ni estis liberaj viroj, liberaj maristoj. [127] Ni rajtis eniri en la havenojn, rajtis diboĉi en la tavernoj, rajtis danci kaj forludi nian monon aŭ lasi rabi ĝin el niaj poŝoj. Ĉion ĉi ni rajtis fari, ĉar ni estis liberaj maristoj kaj ne punkaptitoj. Sed tuj, kiam Jorike flirtigis la Bluan Petron kaj ni vagabondis en suspektinda distanco for de la kajo aŭ de la moleojMT aŭ eĉ en arabeskajG stratetoj kaj obskuraj anguloj, jen jam iu nin tenis ĉe brako: Monsieur, s‘il vous plait [128], via ŝipo atendas, ni akompanos vin, por ke vi ne mistrafu la vojon.“
Kaj se oni tiam denove troviĝis sur Jorike, ili rajtis stari ekstere sur la kajo kaj rajtis malpermesi al vi forlasi la ŝipon plian fojon, ĉar la Blua Petro flirtis, kaj tio signifas, ke la libero nun denove finiĝis.
Stanislav efektive pravis: „Vi ne povas forsalti de la ŝipo. Kaj se vi tamen forsaltas, ili kaptos vin kaj metos vin sur alian mortulan keston, kiu eble eĉ pli aĉas. La mortuloj ja ĉiam akceptas vin, ankaŭ el la manoj de la polico. Dankante. Al la anĝelofaristo ili eĉ enmanigos dek ŝilingojn. Ili eĉ nutras vin, ĝis ili povas vendi vin sur alian mortulan ŝipon, kiu alvenas. Ili ja devas liberiĝi de vi. Ili ja ne povas deporti vin al via hejmlando, ĉar vi ne havas hejmlandon.“
„Sed tiukaze mi ne devos iri sur la ŝipon.“
„Vi devos suriri ĝin. La ŝipestro diros, ke li dungis vin, per manpremo. Al vi oni kredos nenion, kion la ŝipestro diros, tion oni akceptos. Li estas ŝipestro kaj havas hejmlandon, eĉ se ĝi estas nur mensogita, kaj li mem ne rajtas reveni hejmen. Sed li estas la ŝipestro. Vi devos suriri, li dungis vin. Li neniam vidis vin, sed dungis vin per manpremo. Vi devos suriri. Vi estas dizertinto.“
„Sed, Stanislav, nun parolu klare. Ankoraŭ ekzistas leĝoj“, mi diris, ĉar mi supozis, ke li troigas.
„Tio estas jam mia kvara. Por vi estas la unua. Mi scias, kion mi diras.“
„Oni ja ne povus devigi vin. Mi mem iris libervole al Jorike“, mi kontraŭdiris.
„Vi pravas, la unuan fojon vi venas kvazaŭ libervole. Sed se viaj personaj aferoj estus en ordo, vi ne estus veninta libervole. Se viaj personaj aferoj estas en ordo, neniu povus kapti vin per tia cinamo, kia manpremo, dizertinto kaj tiel plu. Tiukaze vi dirus, ke vi volas iri al la konsulo. Tiam ili devos lasi foriri vin kaj povos vin nur akompani. Se la konsulo diros, ke li akceptas vin, ke li agnoskas vin, ili devos retiriĝi. Jen tute ne plu temus pri manpremo, kaj la konsulo dirus al la ŝipestro: „Kiu vi estas? Kiam oni inspektis lastfoje la ŝipon? Kiujn bezonaĵojn havas la maristaro? Kiajn manĝojn, salajrojn, kajutojn?“ Jen la ŝipestro fortrotus kaj nenion plu dirus pri la manpremo. Ĉu vi povus iri al la konsulo? Ĉu vi havas paperojn? Ĉu vi havas patrion? Do, tiukaze ili povos trakti vin laŭ sia plaĉo. Ĉu vi ne akceptas tion? Forlasu la ŝipon, provu.“
„Ĉu vi ne plu havas vian danan maristan libron?“
„Kia demando! Kia stulta demando! Se mi ankoraŭ havus ĝin, mi ja ne estus ĉi tie. Mi ja tuj vendis ĝin kontraŭ dek dolaroj, kiam mi ricevis la belan pasporton en Hamburgo. Sur dana ŝipo la aĉetinto ne povus dungiĝi, ankaŭ al dana konsulo li ne povus iri. Tiu tuj forprenus ĝin de li, ĉar ĝi estas registrita; ĝi estas nur papero por la fiŝoj. La viro de la marista dokumento jam ne vivas. Sed por simplaj cirkonstancoj ĝi valoras cent dolarojn. Se mi ĝin nur havus. Sed mi tute fidis mian elegantan pasporton. Ĝi estis kvazaŭ fortikaĵo por mi, tiel bona kaj sekura. Ĝismedole sana. Aŭtentika ĝis la pupiloj. Pli bona ol dek ĵuroj antaŭ tribunalo. De la tuta mondo oni povis telefoni pri ĝi en Hamburgo, sen grumblo. Oni devus nur diski la numeron. Kaj tuj la respondo venus: La pasporto estas klara kiel diamanto. Sed ĝi tamen estis nur gipsfasado. Ĝi havis nur belan vizaĝon, sed nenion aldone.“
„Sed kial vi ne provis ie aliloke?“
„Mi ja provis, Pippip. Ĉu vi eble pensas, ke mi rezignus pri tia eleganta mantelo, sen surmeti ĝin sesfoje kaj sen observi, ĉu ĝi eble tamen konvenas? Mi provis ja ankaŭ sur sveda ŝipo. Ni eĉ ne sukcesis iri al la konsulo. La ŝipestro prenis la dokumenton, enrigardis kaj tuj diris: „Tion ni ne povus fari. Mi neniam plu povus liberiĝi de vi.“
„Sed la germanoj vin akceptus“, mi nun diris.
„Antaŭ ĉio alia ili pagas malpli ol nur avare. Almenaŭ tiam. Kion ili pagas nun, mi ne scias. Mi ja volonte prenus tian ŝipon. Estis egale al mi. Sed se oni tien alvenis, ili tuj alsaltis kaj kriis al via vizaĝo: ,Ni ne akceptas polaĉojn.
For la polaĉojn. Vi voras la ŝtonkarbon el Supra Silezio. Vi neniam povas sufiĉe ŝtopi viajn polaĉajn faŭkojn.‘ Ktp, ktp. Tiel plu irus dum la tuta veturo. Ankaŭ se mi povus dungiĝi. La aliaj, la maristaroj estas eĉ dekoble pli fiaj, dekoble pli ekscititaj de demagogoj. Tion vi tute ne eltenas. Tio tiel iradas de matene ĝis vespere: ,Porka polaĉo. Kota polaĉo. Merdopolaĉo. Ĉu vi ne volas ensakigi ankaŭ Berlinon, polaĉoporkoj, kiuj vi estas?‘ Tion vi ne eltenus, Pippip. Vi saltus en la maron. Prefere Jorike. Tie neniu insultas la alian pro ties nacieco, ĉar neniu plu havas naciecon, pri kiu li povus fanfaroni.“
Tiel pasis monato post monato. Kaj antaŭ ol mi povis mediti pri tio, mi estis jam kvar monatojn sur Jorike. Kaj mi pensis komence, ke mi tie povus vivi eĉ ne du tagojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.