|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La nederlandaj guldenoj, kontraŭ kiuj mi ŝanĝis la tridek frankojn, ne tro helpis. Ĉar oni tute ne povas fidi monon, se oni ne havas ion krome.
La kroma io venis en posttagmezo, tuj poste.
Mi vagabondis laŭlonge de la haveno, kaj tie mi vidis, kiel proksimiĝis du viroj. Kiam ili proksimis, mi orelumis iom el ilia babilaĉo. Estas ja tiel drole aŭskulti paroli anglon. La angloj ĉiam asertas, ke ni ne ĝuste povas paroli la anglan; sed tion, kion parolas tiuj homoj, certe ne estas la angla. Tio tute ne estas lingvo. Nu, ne gravas, mi eĉ ne emas flari tiujn ruĝkapulojn. Sed nin ili ja simile ne povas digesti. Tiel la afero denove ekvilibriĝas. Tiel tio iradas nun jam de cent kvindek kaj mi ne scias kiom da jaroj.
Nun la tuta supo kompreneble des pli superbolis denove, de kiam komenciĝis la granda skandalo.
Oni venas ekzemple al haveno, kie ili larĝe sidas kiel la beroj sur rubusoG. En Aŭstralio, aŭ eble en Ĉinio aŭ Japanio. Kiel ĝuste ludas la hazardo. Oni emas iom tralavi la gorĝon kaj englitas en havenan tavernon. Tie ili sidas kaj staras nun, kaj apenaŭ oni eligis vorton, tuj la amuzo komenciĝas: „Hej, Yank“
Oni tute ne atentas pri la bovkapuloj, oni eltrinkas sian brandeton kaj intencas foriri.
Kaj subite bruas voĉo el angulo: „Who won the war? Kiu gajnis la militon, Yank?“
Scii mi volus, kial tio estu afero mia. Mi mem ne gajnis ĝin, tion mi scias certe. Kaj tiuj, kiuj vere opinias sin la gajnintoj, ankaŭ ne havas kaŭzon por ridi kaj ĝojus, se neniu parolus pri tio.
„Hej, Yank, who won the war?“
Kion oni nun diru, se oni estas tute sola kaj tie estas pli ol du dekoj da ruĝkapuloj? Se mi diras, ke ni!, jen ili draŝos min. Se mi diras, ke la francoj!, jen ili draŝos min. Se mi diras, ke mi, ili ridos, sed tamen tradraŝos min. Se mi diras, ke La Dominioj, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando, Sudafriko!, ili draŝos min. Se mi diras nenion, jen tio signifas: ke ni, la usonanoj! Kaj ili do draŝos min. Sed diri: „Vi gajnis ĝin“, tio estus impertinenta mensogo, kaj mensogi oni ne volas. Sekve oni tradraŝos min, kaj tion mi ne povas eviti. Tiaj estas tiuj bovkapuloj, kaj tamen oni diras eĉ nun: „la kuzoj el transe.“ Ne miaj. Kaj tamen ili eĉ miras, se oni sentas naŭzon pro ili.
Sed kion mi faru?
„Sur kiu kesto vi estas?“ mi demandis.
„Nu, malgranda jankio, kion vi faras ĉi tie? Ni ja ne vidis ŝipon el Usono.“ Ili sentas sin superaj, ĉar ili jam flaras la cinamon [27].
„Mi pobe elsaltis kaj nun ne povas levi la ankron.“
„Neniu asekurpolisoG, ĉu?“
„Vi divenis.“
„Ĉu vi nun volas veturi kiel kaŝpasaĝeroMT?“
„Mi devas. La ŝipo surgrundas, brulas.“ „Ni estas sur skota.“
„Kien vi elveturas nun?“ mi demandis.
„Bulonjon, ĝis tie ni povos kaŝe stiviMT vin. Sed plu ne eblos. La ĉefo, la maatoMT, estas fia hundo.“
„Bone, tiukaze mi iros Bulonjon. Kiam vi ekos?“
„Plej bone, se vi surŝipiĝos je la oka, tiam la ĉefo drinkos. Ni staros sur la unua ferdeko. Se mi ŝovos la ĉapon al la nuko, ĉio estos klara, se mi faros nenion, tiukaze atendu ankoraŭ iom. Ne tiel paradu, ne montru vin. Sed, se ili vin kaptos, tiam prefere lasu platbati vian grimacon anstataŭ diri, kiu pilotisMT vin, afero de honoro, ĉu vi komprenas?“
Je la oka mi estis tie. La ĉapo estis ŝovita al la nuko. La maato estis ebria kaj ne sobriĝis antaŭ Bulonjo, kaj tie mi elŝipiĝis kaj estis en Francio.
Mi ŝanĝis mian monon kontraŭ francaj frankoj. Tiam mi iris al la stacidomo, kaj tie staris la ekspresa trajno al Parizo. Mi aĉetis bileton por la unua stacio kaj sidiĝis en la trajno.
La francoj tro ĝentilas por molesti iun dum la veturo.
Kaj jen mi subite troviĝis en Parizo. Sed tie ili kontrolis la biletojn, kaj mi ne havis bileton por Parizo.
Denove polico. Kompreneble, kiel povus funkcii sen polico? Ekis terura interbalbutado. Mi parolis kelkajn erojn el la franca lingvo, la aliaj homoj erojn de la angla. La plej multajn erojn mi devis diveni. De kie mi venis? El Bulonjo. Kiel mi venis al Bulonjo? Per ŝipo. Kie mi havas mian maristan dokumenton? Mi ne havas.
„Kio, vi ne havas maristan dokumenton?“
Tiun ĉi demandon mi nun eĉ komprenus, se oni metus ĝin al mi hindustanlingveG. Ĉar la gesto kaj la intonacio tiel ekzakte samas, ke mi povus erari neniam.
„Ankaŭ pasporton mi ne havas. Mi ankaŭ ne havas identigilon. Mi tute ne havas paperojn. Neniam havis paperojn.“
Tion mi tuj diras per unu elspiro. Nun ili almenaŭ tiujn demandojn ne povos meti al mi kaj per tio pasigi la tempon. Ili efektive iom perpleksiĝas, ĉar ili nun tute perdis la fadenon. Dum kelke da tempo neniu el ili scias, kion demandi aŭ diri. Feliĉe restis al ili ja la veturbileto, kiun mi ne havis. La postan tagon sekvas denove pridemandado. Mi trankvile lasas ilin pridemandi kaj paroli kaj demandi. Mi komprenas nenion. Sed fine klariĝas al mi, ke mi kaptis dek tagojn da prizono pro fervojtrompo aŭ io simila. Kiel mi sciu? Cetere, estis tute ne grave al mi. Tiel mi do alvenis Parizon.
La prizona kariero estis sufiĉe gajiga.
Unua tago: enprizoniĝo, banado, kontrolo de la saneco, eldono de la tolaĵo, disdono de ĉeloj. La unua tago pasis.
Dua tago: veni al la kasadministranto por kvitanci la sumon, kiun mi posedis, kiam ili arestis min. Ankoraŭfoja konstato de mia persono kaj registriĝo en grandaj libroj. Posttagmeze: aŭdienco ĉe la prizona pastro. Li parolis bone la anglan. Li asertis tion. Sed tio certe estis la angla lingvo parolata, kiam Vilhelmo la Konkerulo ankoraŭ ne albordiĝis Anglujon, ĉar mi komprenis de tiu bona angla lingvo eĉ ne vorton, sed mi ne montris tion. Se li parolis pri Dio, li ĉiam diris „goat [28]“, kaj mi opiniis, ke li parolas pri kaprino. Per tio pasis ankaŭ la dua tago.
Tria tago: Antaŭtagmeze oni demandas min, ĉu mi jam iam alkudris antaŭtukajn bendojn. Mi diris, ke ne. Posttagmeze oni informis min, ke ili min envicigos en la antaŭtukan sekcion. Tiel finiĝis la tria tago.
Kvara tago: Antaŭtagmeze oni donis al mi tondilon, kudrilon, tutan kudrilon, fadenon kaj fingringon. La fingringo ne havis la ĝustan grandecon. Sed ili diris al mi, ke ili ne havas alian. Posttagmeze ili montris al mi kiel meti la tondilon, la kudrilon kaj la fingringon ĉiam videble sur la tabureton, kaj kiel meti la tabureton en la mezon de la ĉelo, kiam mi forlasas la ĉelon por rondiro. Ekstere apud la pordo ili fiksis afiŝon kun la surskribo: „Posedas tondilon, kudrilon kaj fingringon.“ Tiel la kvara tago pasis.
Kvina tago: Dimanĉo.
Sesa tago: Antaŭtagmeze oni kondukas min al la laborhalo. Posttagmeze ili montras al mi mian lokon en la laborhalo. La sesa tago pasis.
Sepa tago: Antaŭtagmeze ili montras al mi la prizonulon, kiu instruu min kiel alkudri antaŭtukajn bendojn. Posttagmeze la prizonulo diras al mi, ke mi jam enkudriligu la fadenon. La sepa tago pasis.
Oka tago: La instrumajstro montras al mi, kiel li alkudras antaŭtukajn bendojn. Posttagmeze sekvas la banado kaj pesado. La oka tago pasis.
Naŭa tago: Antaŭtagmeze mi devas veni al la direktoro. Oni informas min pri tio, ke morgaŭ finiĝos mia tempo en la prizono, kaj oni demandas min, ĉu mi havas ion por plendi. Tiam mi devas skribi mian nomon en la gastlibron. Posttagmeze ili montras al mi kiel alkudri antaŭtukan bendon. La naŭa tago pasis.
Deka tago: Antaŭtagmeze mi alkudras antaŭtukan bendon. Mia instrumajstro rigardadas la alkudritan bendon post horo kaj duono kaj tiam diras, ke ĝi ne estas bone alkudrita, ke li devas malkudri ĝin. Posttagmeze mi denove alkudras antaŭtukan bendon. Ĝuste kiam mi alkudris iun el la finaĵoj, oni vokas min por la preparo de mia liberigo. Oni pesas min kaj kontrolas mian sanon, mi rericevas miajn civilajn vestojn, kiujn mi rajtas surmeti, kaj poste mi povas promeni en la korto. La deka tago pasis.
La venontan tagon je la sesa ili demandas min, ĉu mi volas matenmanĝi ankoraŭ. Mi diras ke ne, kaj ili kondukas min al la kasadministranto, kie mi devas atendi kelkan tempon, ĉar li ankoraŭ ne ĉeestas. Poste mi tamen ricevas matenmanĝon, kaj fine la kasadministranto alvenas, kiu redonas mian monon, kion mi devas kvitanci. Tiam mi ricevas dek kvin centimojn por la farita laboro, ekde nun estis libera kaj povis foriri. Multajn enspezojn mi ne alportis al la franca ŝtato, kaj ĉu nun la fervojo povas imagi, ke ĝi ricevis la pagon, tio estas plia demando. Sed tuj ekstere la polico min denove akceptis.
Oni avertis min. Ene de dek kvin tagoj mi forlasu la landon, per la sama vojo, kiun mi envenis. En la kazo, ke oni trovos min post paso de la dek kvin tagoj interne de la landlimoj, oni procedos kontraŭ mi laŭ la determinoj de la leĝoj. Do kontraŭ min procedos. Kion tio signifas, ne estis klare al mi. Eble pendumi aŭ rosti sur ŝtiparo. Kial ne? En tiu ĉi epoko de la perfektigita demokratio, senpasporta homo, kiu pro tio ankaŭ ne rajtas baloti, estas herezulo. Ĉiu epoko havas siajn herezulojn, kaj ĉiu epoko havas sian inkvizicion. En la nuna epoko la pasporto, la vizo kaj la enmigrada anatemo estas la dogmoj, sur kiuj sin apogas la nepoveco erari, je kiuj oni devas kredi, ĉar aliokaze oni devas elteni la diversajn gradojn de torturoj. Pli frue la princoj estis la tiranoj, nun la ŝtato estas la tirano. La fino de tiranoj ĉiam estas detroniĝo kaj revolucio, tute egale, kiu estas la tirano. La libero de la homo estas tro praorigine ligita kun ties tuta ekzistado kaj volado, por ke la homo dum longa tempo povus elteni iun tiranecon, eĉ se la tiraneco aperus en la velure mola mensogomantelo de la kundecida rajto.
„Vi ja devus havi iun paperon, kara amiko“, diris la oficiro, kiu avertis min. „Sen paperoj vi certe ne ĉiam povos vagabondi.“
„Eble mi foje iru al mia konsulo.“ „Al via konsulo, ĉu?“
La intonacion mi konis. Ŝajnas, ke mia konsulo estas konata en la tuta mondo.
„Ja kion vi volas ĉe via konsulo? Vi ja ne havas paperojn. Li akceptos de vi eĉ ne silabon, se vi ne havas paperojn. Li nur paperojn akceptas. Pli bone, se vi tute ne iros tien, aliokaze ni neniam povos liberiĝi de vi kaj vi ripozos dum via tuta vivo sur nia dorso.“
Kiel diris la romianoj? La konsuloj atente gardu la respublikon kontraŭ malbonoj. Kaj certe povus okazi multe da malbono al la respubliko, se la konsuloj ne malhelpus, ke iu, kiu ne havas paperojn, revidu sian patrion.
„Sed iun paperon vi certe devus havi. Vi ja ne bone povus vagabondi sen paperoj dum via tuta cetera vivo.“
„Jes, tion ankaŭ mi pensas, ke mi devus havi iun paperon.“
„Mi ne povas doni paperon al vi. Surbaze de kio? Ĉio, kion mi povus doni, estas liberiga atesto de la prizono.
Tia papero ne tre taŭgas. Tiukaze prefere neniun. Kaj sur ĉiun alian paperon mi povus skribi nur, ke la montranto asertas esti tiu aŭ tiu ĉi, ke li venis de tie aŭ tie. Sed tia papero estas senvalora, ĉar ĝi ne estas pruvilo; ĝi eldiras nur tion, kion diras vi. Kaj vi kompreneble povas rakonti tion, kion vi volas, ĉu veron, ĉu ne. Eĉ se estus la vero, necesus pruvo pri tio. Mi tre bedaŭras, mi ne povas helpi al vi. Mi avertis vin oficiale, vi devas forlasi la landon. Iru, mi proponas, al Germanio. Ankaŭ tio estas tre bela lando.“
Kial ili ĉiuj intencas sendi min al Germanio? Tion mi volonte scius.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.