La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MORTULA ŜIPO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

12

La ekspresa trajno Parizo-Limoĝo. Mi sidas interne kaj ne havas bileton. Ĉi-foje ili kontrolas. Sed mi malaperis senspure. Limoĝo-Tuluzo. Mi sidas interne kaj denove ne havas bileton.

Kial ili senĉese kontrolas? Ŝajnas, ke vere estas tro multaj fervojtrompistoj, pro kio ili tiom ofte kontrolas. Sed ili tute pravas, se ĉiu veturus sen bileto, kiu tiukaze pagu la dividendojn? Tio ne estus permesebla. Mi malaperas senspure. Post la paso de la kontrolo mi residiĝas sur mia loko. Subite la kontrolisto revenas, laŭiras la vicojn kaj rigardas min. Ankaŭ mi rigardas al li. Tute impertinente. Li iras plu. Oni devas nur scii kiel rigardi kontroliston, kaj jam oni venkis. Li turniĝas kaj proksimiĝas al mi. „Mi petas, kie vi intencas ŝanĝi la trajnon?“

Jen tre ruza bubo, tiu kontrolisto.

Mi komprenas nur la vorton ŝanĝi en tiu momento, ĉar mi unue devas traduki enkape la ceterajn vortojn. Sed tion mi eĉ ne sukcesas fari, ĉar li tuj poste diras: „Bonvolu montri, mi tre petas, vian bileton.“

„Nu, amiko, kiom ajn vi ĝentilas, kaj kiom ajn ĝentile vi petas, mi tre bedaŭras, mi ne povas plenumi vian deziron.“

„Tion mi sciis“, li diris tre trankvile kaj diskrete. Mi estas konvinkita, ke la ceteraj pasaĝeroj tute ne rimarkis, kia tragedio ĉi tie deruliĝas.

La viro prenas sian notlibron, skribas ion kaj iras plu.

Eble li havas bonan koron kaj forgesas min. Sed en Tuluzo en la stacidomo ili jam atendas min. Sen blovmuziko, sed kun aŭtomobilo.

Estas tre bona aŭtomobilo, sekura kontraŭ fajro kaj rompŝteloj, kaj mi ne povas elfali dum la veturo kaj mi vidas el la fenestro nur parton de la plej supraj dometaĝoj, kiujn ni fluge rapide preterpasas. Estas speciala aŭtomobilo por gastoj, kiujn oni deziras ĉi tie bonvenigi, ĉar la tuta trafiko devas cedi lokon al mia aŭtomobilo, tiel, ke ĝi povu veturi sen malhelpo. Ĉiukaze la aŭtomobiloj en Tuluzo estas de fabrikmarko, kiun mi ne konas ankoraŭ. Nek Ford nek Dodge Brothers povus esperi vendojn ĉi tie, aŭ ili devus pli akomodi sin al la lokaj postuloj.

Sed mi jam scias, kie mi albordiĝos. Kiam al mi ŝajnas strangaj la moroj kaj kutimoj en eŭropaj landoj, mi ĉiufoje estas survoje al policejo aŭ sub la flugiloj de bastonuloj. Hejme mi neniam en mia vivo havis aferon kun la polico aŭ kun kortumo. Ĉi tie mi povas sidi trankvile sur kesto aŭ kuŝi senkulpe en lito aŭ promeni tra herbejo aŭ veturi en trajno, ĉiufoje mi albordiĝos policeje. Ne mirige, ke Eŭropo ruiniĝas. La homoj ja tute ne havas tempon por labori, sep okonojn el sia vivo ili devas disipi en policejoj aŭ kun policistoj. Tial la homoj ĉiam estas tiel incititaj kaj tiel volonte militas, ĉar ili seninterrompe devas kvereli kun la polico kaj la polico kun ili. Ni ne plu prunte donu eĉ groŝon al la eŭropaj landoj, ili nur elspezus ĝin por plimultigi sian policon. Eĉ ne groŝon plu, ne, sinjoro.

„De kie vi venas?“

La altranga pastro sidas denove antaŭ mi. Ili ĉiuj samas. En Belgio, en Nederlando, en Parizo, en Tuluzo. Ĉiam ili devas pridemandi, kaj ĉiam ili volas scii ĉion. Kaj mem oni faras ĉiufoje denove la grandan eraron, ke oni efektive respondas. Oni devus tute silenti, tute nenion diri kaj lasi diveni ilin. Tiel ili ĉiuj baldaŭ retroviĝus en frenezuldomo, aŭ ili denove enkondukus la torturon. Sed se oni respondus neniam, tiukaze la bastonuloj ja eĉ pli stultiĝus ol ili jam estas.

Sed kiel oni eltenu tion? Sidi aŭ stari kaj seninterrompe esti pridemandata kaj respondi nenion. La malbenita babililo parolas tute per si mem, tuj kiam alĵetiĝas demando. Tion la longa kutimiĝo kaŭzas. Estas neelteneble lasi ŝvebi demandofrazon en la aero sen refunkciigi la ekvilibron per respondo. Nerespondita demando ne lasas trankvilon al oni, ĝi ĉiam postkuras, trudiĝas en la sonĝojn kaj forrabas la serenon por labori kaj pensi. La sola vorto „Kial?“ kun demandosigno estas la centra punkto de ĉiu kulturo, civilizacio kaj evoluo. Sen tiu unu vorto la homoj estas nenio pli ol simioj, kaj se oni donas al la simioj tiun sorĉvorton, ili tuj fariĝas homoj. Jes, sinjoro.

„De kie vi venas, mi volas scii!“

Jen mi foje faris la provon ne respondi, sed jam nun mi ne plu eltenas. Mi devas rakonti ion. Ĉu mi nun diru, ke mi venis el Parizo? Aŭ ĉu mi prefere diru, ke mi venis el Limoĝo? Se mi diras Limoĝo, ili eble malmultekostigos la aferon je ok tagoj, ĉar Limoĝo ja pli proksimas ol Parizo.

„Mi eniris la trajnon en Limoĝo.“

„Tio ne estas ĝusta, viro, vi eniris en Parizo.“

Atentu, kiel bone ili povas diveni.

„Ne, mi ne eniris en Parizo, sed nur en Limoĝo.“

„Sed vi havas ja kajobileton de Parizo en la poŝo.“

Ili do denove traserĉis miajn poŝojn. Mi tute ne rimarkis tion, ĉar mi jam tiom kutimiĝis pri tio, ke ĝi ne plu kaptas mian atenton.

„Ho, la kajobileton mi havas jam delonge.“

„Kiom longe?“

„Ses semajnojn almenaŭ.“

„Tio estas rimarkinda. La bileto havas la daton de hieraŭ antaŭtagmeze.“

„Tiukaze oni erare antaŭdatis ĝin“, mi diras.

„Evidente. Do, vi eniris en Parizo.“

„Sed de Parizo ĝis Limoĝo mi pagis.“

„Tiel do. Kaj vi estas tia bona pagulo, ke vi aĉetis krom la veturbileto eĉ kajobileton, kiun vi tute ne bezonas, se vi havas bileton. Sed, se vi havis bileton ĝis Limoĝo, kie do estas tiu bileto?“

„Tiun mi redonis en Limoĝo“, mi respondis.

„Sed tiel vi devus havi kajobileton de Limoĝo. Sed ni lasu tion. Unue ni foje firmtenu la personajn indikojn.“

Bone, se ili firmtenos nur la personajn indikojn, mi preferas tion al tio, ke ili firmtenos min.

„Via ŝtataneco, ĉu?“

Estas nun delikata demando. Ion tian mi ne plu havas, de kiam mi ne povas pruvi, ke mi estas naskita. Mi ja povus provi kiel franco. La konsulo ja rakontis al mi, ke estas miloj da francoj, kiuj ne parolas la francan kaj tamen estas francoj, se temas pri ilia ŝtataneco. Li certe ne akceptos tion de mi. Ankaŭ li volos vidi pruvojn. Mi volus nur scii por kiu kostas malpli veturi en trajno sen bileto, por franco aŭ por eksterlandano? Sed la eksterlandano povus ja pensi, ke oni ne bezonas biletojn en Francio, ke li agis bonafide. Monon ili ne trovis en miaj poŝoj, kaj tio ja suspektindas.

„Mi estas germano“, fulmis el mi, ĉar tute subite kaptis min la ideo, ke mi ekvidu, kiel ili traktas iun Boche [40], do germanon, se ili trovas lin sen pasporto kaj sen bileto en sia lando.

„Do germano. Nu! Eble eĉ el Potsdamo, ĉu?“ „Ne, nur el Vieno.“

„Tio estas en Aŭstrio. Sed tio estas ja ĉio la sama. Do germano. Kial vi ne havas pasporton? Diru.“

„Tiun mi perdis.“

Nun la tuta vico denove deruliĝis. En ĉiu lando ili havas precize la samajn demandojn. Tion kopiis unu de la alia. Elpensitaj ili estis verŝajne en Prusujo aŭ Rusujo, ĉar ĉio, kio koncernas la enmiksiĝon en la privatajn aferojn de homoj, venas el iu el tiuj landoj. Tie la homoj plej paciencas kaj akceptas ĉion, kion oni faras al ili, kaj antaŭ polurita butono ili demetas la ĉapelon. En tiuj landoj la polurita butono estas la malica Dio, kiun oni devas honori kaj adori, por ke Li ne venĝu sin.

Du tagojn poste ili punis min per du semajnoj da prizono pro fervoja trompo. Se mi estus dirinta usonano, ili eble estus eltrovintaj, ke mi jam estas unufoje punita pro trompo de la fervojo, kaj tiukaze kostus pli. Sed ankaŭ mian nomon mi ja ne diris al ili. Estas foje avantaĝe nek havi pasporton nek maristodokumenton, kiujn iu povus trovi en la poŝoj.

Kiam la tagoj de la preparoj jam pasis, ili asignis min al mia laborkolonio. Tie estis malgrandaj strangaĵoj stancitaj el stanita lado. Por kio oni bezonis ilin, sciis neniu, eĉ la gardaj oficistoj ne sciis tion. Kelkaj asertis, ke ili estas parto de infanludilo, aliaj diris, ke estas partoj de kirasŝipo, kaj ankoraŭ aliaj estis konvinkitaj, ke ili apartenas al aŭtomobilo, kaj kelkaj ĵuris kaj forvetis kontrabanditan tabakon, ke tiuj ladopecetoj estas grava parto de stirebla aerŝipo. Mi firme opiniis, ke ili devas aparteni al skafandrista ekipaĵo. Kiel mi venis al tiu opinio, mi ne scias. Sed la ideo fiksiĝis en mi, kaj krome mi iam ie legis, ke por skafandrista ekipaĵo necesas tuta kolekto de aĵoj, kiujn oni alicele neniel povus utiligi.

De tiuj kuriozaj ladaj detondaĵoj mi devis ĉiufoje kalkuli cent kvardek kvar kaj kunmeti ilin. Se mi kalkulis amaseton, kiu nun kuŝis apud mi, kaj volis komenci kunmeti alian amaseton, la gardoficisto venis al mi kaj demandis min, ĉu mi vere tute precize scias, ke tio estas cent kvardek kvar pecetoj, aŭ ĉu mi eventuale miskalkulis.

„Mi tute precize kalkulis ilin, estas precize cent kvardek kaj kvar.“

„Ĉu tio vere certas, ĉu mi tute certe povas fidi pri tio?“

Li rigardis min tiel zorgoplene, kiam li demandis min pri tio, ke mi sincere ekdubis, ĉu vere kaj efektive estas cent kvardek kaj kvar pecoj, kaj mi diris, ke eble tamen pli bone estas, ke mi ankoraŭfoje kalkulu ilin. Pri tio la oficisto diris, ke mi nepre agu tiel, ke tio ĉiukaze pli bone estas, por ke ja ne okazu eraro; ĉar, se ili ne estus tute precize kalkulitaj, ekestus terura skandalo, kiu povus eble eĉ kosti lian postenon, kio tre malagrablus, ĉar li devas zorgi por tri infanoj kaj maljuna patrino.

Ĝuste kiam mi nun kalkulis dum dua fojo la amaseton kaj trovis la sumon ĝusta, la oficisto denove proksimiĝis. Mi vidis, ke li denove zorgoplene sulkigas la frunton, kaj por ŝpari la zorgojn al li kaj por montri, kiom kortuŝite mi partoprenas liajn zorgojn, mi diris, antaŭ ol li povis malfermi la buŝon: „Mi pensas, ke mi prefere plian fojon kalkulu; eble mi tamen miskalkulis je unu aŭ eĉ du.“

Trans lian zorgosulkan vizaĝon en tiu momento hastis tia beata rideto, kvazaŭ iu rakontus, ke li ricevos post paso de kvar semajnoj heredaĵon kvinmilfrankan.

„Ja agu tiel, pro Dio, prefere tute ekzakte kalkulu plian fojon. Ĉar, se tie troviĝus peco tro multe aŭ tro malmulte kaj la sinjoro direktoro ordonus min al si por raporto, mi ne scius, kion fari? Mi tute certe perdus mian postenon, kaj jen la kompatindaj gebubetoj, kaj ankaŭ mia edzino ne tre sanas, kaj krome mia olda patrino. Ho ve, kalkulu do tute ekzakte cent kvardek kvar, precize dek du dekduojn. Eble vi kalkulu la pecojn entute dekduon post dekduo, jen vi ne tiel facile povus miskalkuli.“

Ĝis la tago, kiam ili liberigis min, post la fino de mia prizona tempo, mi kalkulis entute tri amasetojn de la detondaĵoj. Eĉ nun mi ne scias, ĉu mi ne vere miskalkulis iun. Sed mi dorlotas la kvietan esperon, ke la lojala oficisto kaj honesta prizorganto de sia familio ankoraŭfoje dum du semajnoj lasis kalkuli la tri amasetojn tiel, ke mi ne repondecas, se la viro tamen estas ordonita raporti.

Mi ricevis salajron de kvardek kvar centimoj. Unu afero estas certa, ke, se mi veturus du pliajn fojojn sen bileto per la franca fervojo kaj oni kaptus min, la franca ŝtato nepre bankrotus. Tion eltenas ja neniu ŝtato, eĉ se ĝi status multe pli bone ol Francio.

Tiun damaĝon mi ne volis kaŭzi al la franca ŝtato, kaj mi ankaŭ ne volis, ke oni povu eĉ nomi min kulpa pro tio, ke la franca ŝtato ne povas interezigiG la pruntitan monon.

Tial mi devis forlasi tiun landon.

Tio estas, mi ne volas prisilenti, ke ne nur miaj zorgoj pri la bona stato kaj la regula pagado de interezoj fare de la franca ŝtato instigis min pensi pri hastigita ekveturo. Ĉe mia liberigo oni denove avertis min. Ĉi-foje tre serioze. Se mi en la daŭro de dek kvar tagoj ne estos forlasinta la landon, min antendos prizona jaro kaj poste la deportiĝo al Germanio. Tio denove kostus multon al la povra ŝtato, kaj mi eksentis sinceran kompaton pri tiu plagata lando.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.