|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Endormiĝi mi ne povis. Mi kuŝis sur la nudaj tabuloj de mia litbenko kiel arestita fripono sur la nuda kuŝbenko en policejo. La fulganta petrola lampo plenigis la ĉambron per tia fuma aero, ke la spirado fariĝis turmento. Ĉar mi ja ne havis kovrilon, mi sentis la froston. La noktoj surmare povas iĝi diable fridaj. Ĝuste kiam mi falis en facilan dormon, subite skuis kaj puŝis min fortaj kaj senpaciencaj manoj tiel, kvazaŭ oni volus ĵeti min tra la vandoMT.
„Eliĝu. Duono antaŭ la dudektria.“
„Ankoraŭ duono? Kial vi ne venas kvaronon antaŭe?“
„Mi ĝuste nun estas supre, ĉar mi alportas la trinkakvon por la hejtisto. Mi ne povas denove iri supren. Vi devas eliĝi. Dek minutojn antaŭ la noktmezo vi vekos la hejtiston kaj alportos la kafon por li.“
„Tiun mi ne konas, ne scias lian litbenkon.“
„Elvenu, mi montros al vi.“
Mi ekstaris kaj li montris la litbenkon de la hejtisto, kiu apartenis al mia vaĉo.
„Eku, rapidu. Iru tuj al la cindrovinĉo. Damne, ni havas monton da cindro.“ La viro malaperis kiel fantomo.
La kajuto estis preskaŭ senluma, ĉar la lampo ne donis lumon.
Ĉe la lumo de rompita, malgranda kaj fulge nigrigita lanterno la subhejtisto de la antaŭvaĉo, Stanislav [89], montris al mi kiel manipuli la vinĉon.
„Aŭskultu, Stanislav, tion mi ne komprenas“, mi diris. Ja ankaŭ mi scias iom pri ŝipoj kun dura salhaŭto, sed tion mi neniam spertis ĝis nun, ke la subhejtistoj estas punitaj per aldonaj vaĉaj horoj. Kial?“
„Mi ja scias. Ankaŭ mi ne ĵus elrampis el la vindoj. Sur aliaj ŝipoj la hejtisto devas helpi eligi la cindron. Sed ĉi tie la hejtisto sola ja neniam povus fini ĝustatempe la laboron, kaj se la subhejtisto ne helpus de tempo al tempo, la premo kun fanfaroj tuj falus ĝis centdudek, kaj la kesto eksinkus kiel sako kaj ekstarus kiel rudro ofendita. Sur aliaj ovokestoj, eĉ se estas ĉerkoj, la vaĉo havas du hejtistojn aŭ almenaŭ unu hejtiston kaj plian duone. Sed mi pensas, ke vi jam scias, kie vi troviĝas, marista anĝeleto mia.“
„Mi ne anĝelumos. Vi povas veti pri tio, fidu tion.“
„Ĉu vi volas elsalti pobe? Tio ne sukcesos. Tion vi ankoraŭ lernos. Do prefere tuj ĵetu vin en la lanon kaj elserĉu por vi la savboaton, per kiu vi povos fuĝi. La kuiristo ĉi tie estas la avo. Li rakontos al vi ĉion necesan, se vi plektos bonan fadenon kun li. Tiu hundo stivis du jakojn en sia litbenko.“
„Ĉu konklude ni ne havas savjakojnMT?“ mi demandis mirigite.
„Eĉ savringo ne ekzistas, nur kvar dekoraciaj ringoj kun orobronzo. Sed mi konsilas al vi, prenu neniun el ili. Se vi tie traŝovu vian kapon, prefere prenu muelŝtonon. Kun la muelŝtono vi eble povos esperi, sed kun la dekoraciaj kolbasoj neniam.“ „Kiel la hundo povas fari tion? Jen ja en ĉiu litbenko devas troviĝi savjako. Mi tiom kutimiĝis pri tio, ke mi tute ne rimarkis, ke mankas la savjakoj.“
Stanislav ridis kaj diris: „Tian ĉerkon vi ne veturis ĝis nun. Tial. Sed por mi Jorike estas jam la kvara mortula ĉerko. Tiujn oni ja nun povas elserĉi.“
„He-ho, Lavski!“ lia hejtisto kriis supren tra la cindroŝakto.
„Kio estas, hejtisto?“ Stanislav demandis al la profundo.
„Ĉu vi hodiaŭ ne levas la cindron, aŭ kiel?“ la hejtisto blekis supren. Estis Martin.
„Kompreneble ni levos. Sed mi ja devas instrui la novulon. Tiu ankoraŭ ne konas la vinĉon.“
„Jen rapidu kaj venu malsupren. Ĵus krado elfalis.“ La hejtisto suprenkriis.
„Unue ni devos levi la cindron. La krado povas atendi. Mi devas instrui la novulon“, Stanislav denove kriis profunden.
„Nu, se temas pri mortulaj ĉerkoj… kiun nomon vi cetere havas, novulo?“
„Mi? Pippip [90].“
„Beleta nomo. Ĉu vi estas turko?“
„Egipto.“
„Tio konvenas. Egipto mankis. Ni havas ĉi tie ĉiujn naciojn sur la kesto.“
„Ĉiujn? Ankaŭ usonanojn?“
„Mi supozas, ke vi dormas ankoraŭ. La solaj, kiuj neniam veturus sur mortula ĉerko, estas usonanoj kaj komsoj [91].“
„Komsoj, ĉu?“
„Ha, ne ŝajnigu vin tiel naiva, ŝafo mia. Bolŝoj. Komunistoj. Usonanoj ne irus ĉi tien, ĉar ili mizere mortus en la koto jam en la unua tago, kaj ĉar ili ankaŭ ĉiufoje trovas helpon ĉe siaj konsuloj. La konsuloj jam flustras al ili la veron pri tiuj kestoj.“
„Kaj la komsoj?“
„Tiuj tro ruzas, tiuj flaras jam pri kio temas, se ili vidas nur la mastpinton. Vi povas fidi tion. Tiuj lertas kaj spertas. Tie, kie aŭtentika komso kunveturas, asekuro ne havas bonŝancon. Tiuj entombigas ĉiun asekuron, kiom ajn fajne ĝi estas sukerita. Ili havas flarnazojn, kontraŭ ili ni ĉiuj ne povas konkuri. Kaj ili havas ankaŭ tuj la plej belan fulmotondron kun la inspektistoj. Sed nun mi povas rakonti al vi ankaŭ tion, se ie veturas sana ŝipo, kie ne nur usonanoj kunveturas, sed ankaŭ usonanoj, kiuj estas komsoj, amiko mia, tio estas mielo. Tio estas… Mi ja povas diri al vi, mi veturas ja nur por iam povi veturi sur tia ŝipo. Tian ŝipon mi neniam forlasus. Tie mi eĉ kiel nauko laborus. Estus tute egale al mi. Se vi eble iam vidos keston el Nov-Orleano, aŭ de ie tie. Tio estas interesa afero.“
„Tian ŝipon mi ne vidis ĝis nun“, mi diris.
„Tian vi neniam veturos, eĉ se vi havus cent jarojn kaj ĉiuj forlasis la ŝipon. Ne vi. Egipto tute ne, eĉ se li havus pasporton el sukero. Nun ankaŭ mi ne plu havas bonŝancon. Tiu, kiu veturis sur Jorike, neniam plu revenos sur sanan ŝipon. Sed nun ni eklaboru.“
„Ĉu ĝi pendas firme?“ Stanislav kriis en la ŝakton.
„Eklevu!“
Stanislav puŝis la baskulilonG antaŭen, kaj la cindrokruĉo moviĝis kun ĉena tintado supren. Kiam ĝi troviĝis en la alteco, kie oni povas atingi ĝin permane, li retiris rapide la baskulilon al la alia flanko. La kruĉo saltetis ankoraŭfoje supren kaj ankoraŭfoje malsupren kaj tiam pendis en la ŝaktluko.
„Nun elkroĉu kaj portu ĝin al la balustrado kaj elŝutu ĝin maren. Sed bone atentu, por ke la kruĉo ne falu en la maron. Jen ni havus la kaĉon kaj devus labori per unu kruĉo, tiukaze ni rajtos ellitiĝi du horojn pli frue. Sciu tion.“
La kruĉo arde varmegis, kaj supre de ĝi kuŝis la ruĝe ardantaj skoriaj™ pecoj. Mi apenaŭ povis tuŝi ĝin, sed mi devis. Kaj peza la kruĉo estis. Certe kvindek kilogramojn. Nun mi devis porti antaŭbruste la kruĉon rekte trans la ferdekvojon, kiu larĝis kvar metrojn, kaj mi devis ŝuti ĝin en la lignan ŝakton, tra kiu la cindro falis en la maron kaj tie sible malaperis. Tiam mi reportis la kruĉon kaj kroĉis ĝin denove en la levĉenojn.
„Tio estas tute klara, kial la savjakoj perdiĝis. Mi certas, ke la ŝipestro vendis ilin, por havi aldonan enspezon“, diris Stanislav. „Sed li faris ne nur por vendi ion. Atentu, se ne estas savjakoj, jen ne alvenos atestantoj antaŭ la maristan tribunalon. Ĉu vi nun gustas la cinamon? Atestantoj neniam vere fidindas. Kelkfoje ili tamen ion vidis aŭ rimarkis, kaj ankaŭ la asekurkompanioj ĉiufoje tuj sekvas kaj kaptas la trompulojn. La boatojn vi devas foje rigardi ĉe taglumo… kiel vi diris, vi nomiĝas? Jes, rigardu ĉe taglumo la boatojn, Pippip. Tie vi povas traĵeti viajn botojn. Kaj glate! Estus eĉ malpli da atestantoj.“
„Nu, ne rakontu marfabelojn, ĉu ne?“ mi kontraŭdiris. „Ja ankaŭ la ŝipestro volas forlasi la ŝipon.“
„Ne maltrankviliĝu pro la ŝipestro. Pensu unue pri haŭto via. La ŝipestro certe iel elvenos. Se vi scios ĉion tiel certe kiel vi scias tion, nenio plu mankos al vi.“
„Sed vi ja jam eskapis el tri mortulaj ĉerkoj, ĉu ne vere?“
„El du mi vere eliris kaj kiel vera amiko de la lasta haveno ne forlasis ĝin. Kaj el la tria… sed vi, azeno, ankaŭ feliĉon vi bezonas. Se vi ne havas feliĉon, tiukaze eĉ ne proksimiĝu al la akvo, aliokaze vi falus en banokuvon kaj neniam plu elvenus.“
„Lavski! Hej! Kio okazas tie supre?“ la hejtisto nun denove kriis el la profundo.
„La ĉenoj malkroĉis sin, fulmotondro!“ Stanislav blekis malsupren.
„La cindro eĉ morgaŭ ne estos supre, se vi tiel laboros plu“, la voĉo denove vokis el la profundo.
„Do, provu foje la vinĉon, sed memgardu, ĝi batas ĉirkaŭ si kiel sovaĝa ĉevalo. Ĝi glate dehakos vian kranion, se vi revas dum sekundo.“
La peza kruĉo suprenvenis kaj tie tondris sur la kovrilon, tiel, ke mi pensis, ke ĝi frakasos la tutan ŝakton en mil pecojn, sed antaŭ ol mi repuŝis la baskulilon, la vinĉo mem puŝis ĝin al la la kontraŭa flanko, kaj la sitelo ree sagis malsupren en la ŝakton. Tie malsupre ĝi trafis la plankon kun terura bruo, la skorioj ŝprucis ĉirkaŭen, la hejtisto kriis kiel frenezulo, kaj en la sama momento la baskula efiko ekfunkciis plian fojon, kaj la kruĉo, nun duonplena, je dua fojo pafiĝis furioze kontraŭ la ŝaktokovrilon, ĉirkaŭbatis tie kun tondraj krakoj kaj la skorioj falis kun terura bruo en la ŝakton. Batante, falante kontraŭ la fervandojn de la ŝakto, ili tiom pliigis la tamburadon kaj la ĉentintadon, ke oni povus supozi la tutan ŝipon dissplitiĝanta. La kruĉo jam denove ekfulmis malsupren, sed Stanislav nun interrompe kaptis la baskulilon. Tuj la kruĉo tiel obeeme haltis, kvazaŭ ĝi estus morta estaĵo.
„Nu, diris Stanislav, tiel simple tio ne estas. Tion oni devas lerni. Jen vi bezonos du semajnojn, ĝis kiam vi regos la trukon. Prefere iru malsupren kaj enŝovelu, tiam mi transprenos la vinĉon. Mi montros tion al vi morgaŭ tagmeze, en taglumo, tiam jam pli bone sukcesos al vi. Se la vinĉo adiaŭos nin, tiam ni povos levi la cindron per la manoj. Kaj tion mi deziras nek al vi nek al ni. Jen ni nek irus nek rampus, jen ni jam nur ruliĝus de loko al loko.“
„Lasu min provi plian fojon, Lavski. Mi volas diri Sinjorina Moŝto al ĝi. Eble ĝi tiam obeos min.“ Poste mi vokis malsupren: „Kroĉu ĝin!“
„Eklevu!“ krio respondis.
„Nu, Grafina Moŝto, ĉu vi nun emas?“
Mahometo atestas, ke ĝi faris, ĝi faris tiel tenere, tiel delikate. Ĝi ekhaltis milimetroprecize. Mi supozas, ke mi konis Jorike pli bone ol la ŝipestro aŭ la avo. La vinĉo apartenis al tiuj partoj de la ŝipo, kiuj jam kunrolis en la arkeo de Noa kaj jam devenis el la tempo antaŭ la diluvo. En tiu ĉi vaporvinĉo kunestis ĉiuj koboldoj kaj spiritoj [92], kiuj ne trovis lokon en la ceteraj anguloj kaj kaŝejoj de Jorike, ĉar ili estis tro multnombraj. Kaj pro tio la vinĉo havis sian personecon, kiu postulis respekton. Stanislav atingis la respekton per longe spertiĝinta mano, mi devis fari tion per vortoj.
„Via Reĝina Moŝto, ankoraŭfoje, mi petas.“
Jen, plian fojon la cindrokruĉo glitis kvazaŭ karesite per veluraj manoj. Sed kompreneble, sufiĉe ofte ĝi plu petolis kaj faris dissplitiĝajn efektojn, sed nur, se mi forgesis ĝentile trakti ĝin. Estis foje kaj foje sufiĉe amuzaj kaptomanovroj, kiujn mi devis entrepreni, por haltigi la supren-malsupren sagantan ujon. Jen ĝi trasagis supre, jen ĝi sagis malsupren kaj tuj denove alten. Se oni ne precize, do tute precize tenis la baskulilon, ekis la kontraŭefiko.
Stanislav iris malsupren, ŝovelis en la kruĉojn kaj poste ĉiufoje vokis: Eklevu! Kaj mi kroĉis aŭ malkroĉis la kruĉojn, portis ilin arde varmegaj, tiaj, kiaj ili estis, trans la ferdekvojon kaj elŝutis la cindron en la ŝakton.
Kiam kvindek kruĉoj estis levitaj, Stanislav kriis, ke ni lasu la reston por la sekva vaĉo, ĉar jam tro malfruas. Mi pensis, ke mi nun renversiĝos pro tiu spirraba portado de la nekredeble pezaj kruĉoj. Sed antaŭ ol mi havis la okazon renversiĝi, Stanislav kriis supren: „Hej, rapidu, dudek minutojn ĝis noktmezo.“
Mi trenis mian korpon al la kajuto. La ferdeko ne estis lumigata, por ŝpari la petrolon; kaj mi vundbatis kvarfoje miajn tibiojnG, antaŭ ol mi venis al la antaŭferdeko. Tio, kio kuŝis sur la ferdeko, estas precize priskribebla nur per tio, ke mi diras: Tie ĉio kuŝis sur la ferdeko. Ĉio, kion la terglobo estigas aŭ iam estigis. Parto de tiu ĉio estis altgrade ebria ŝipĉarpentisto, la ĉarpentisto de Jorike, kiu en ĉiu haveno drinkis kiel porko kaj dum la unua tago de ĉiu veturo uzeblis eĉ ne kiel balaila stango. La ŝipestro jam ĝojis, se la rudristoj ne ĉiam akompanis lin kaj ankoraŭ almenaŭ unu rudristo retenis tiom da vivo por povi stari ĉe la rudro. Al la ĉarpentisto, al la tri rudristoj kaj al kelkaj pliaj oni senzorge estus povinta doni savjakojn. Ili ne estus fuŝintaj la asekurpolison, male, ili estus savintaj la plej dubindan polison sen konscii, kion oni postulas de ili. Ili ankaŭ havis la plej bonan ŝancon kuniri sur la boaton n-ro unu, kiun la ŝipestro bezonis por savi la bone flegatan ŝipĵurnalon kaj konservi la licencon kaj gajni premion pro deĵora fervoro spite al vivdanĝero.
Nun mi devis preni la kafokruĉon, devis iri kun ĝi al la kuirejo, kie la kafo staris sur la fornelo, kaj devis plenigi ĝin. Tiam mi devis trairi trian fojon la senluman ferdekon. Miaj tibioj sangis horore. Sed kompreneble ne estis hejmapoteko sur la ŝipo, kaj se la Unua Oficiro efektive kaŝe retenis ion por la unua helpo, mi tamen ne povis molesti lin pro tiaj bagateloj.
Nun mi atakis mian hejtiston, por veki lin. Li intencis murdi min, ĉar mi aŭdacis lin jam veki. Kaj kiam la sonorilo vokis kaj li jam ne povis gluti la varmegan kafon, li volis murdi min duan fojon, ĉar mi vekis lin tro malfrue. Kvereli estas disipi fortojn. Nur azenoj kverelas. Diru vian opinion, se vi vere havas iun, kio ja sufiĉe malofte okazas, kaj poste fermu vian babiltruon kaj lasu paroli la alian ĝis liaj makzeloj saltas el la kardinojG. Ĉiam jesu la opinion de la alia, kaj se li tiam finis kaj eĉ pepi ne plu povas, kaj demandas vin „Nu, ĉu mi ne pravas?“ tiam memorigu lin tute pretere pri tio, ke vi jam antaŭ longe diris vian opinion al li, kaj ke li pri ĉio alia certe pravas.
Veki nur dum semajno la hejtiston de la ratvaĉo malebligas por jaroj kompreni politikon.
La kafo varmegis, nigris kaj amaris. Neniu sukero, neniu lakto. Pano estis, sed oni devis manĝi ĝin seka, ĉar la margarino fetoris. La hejtisto venis al la tablo, falis sur la benkon, rektiĝis, kaj kiam li volis konduki la kafotason al la buŝo, lia kapo falis malsupren sur la tason, tiel, ke ĝi renversiĝis. Li jam denove dormis kaj palpis sonĝeme la panon por deŝiri pecon, ĉar li pro laco ne povis teni la tranĉilon. Ĉiujn siajn movojn li faris per la tuta korpo, ne nur per la manoj, la brakoj, la fingroj, la lipoj aŭ la kapo. La sonorilo vokis, li eksplodis kolere, pro la kafo, kaj li diris: „Iru malsupren, mi tuj venos. Zorgu pri la skoria akvo.
Kiam mi preterpasis la kuirejon, mi tie vidis Stanislavon fari manipuladojn en la malhelo. Li provis ŝteli sapon, kiun la kuiristo eble ie kaŝis. La kuiristo ŝtelis la sapon de la stevardo, kaj la stevardo ŝtelis la sapon el la kofro de la ŝipestro.
„Montru foje la vojon malsupren to the stokehold, al la kaldronejo, Lavski“, mi diris al li.
Li elvenis kaj ni devis grimpi sur pli altan etaĝon, kiu estis la interferdeko de la mezŝipo. Li montris al mi nigran ŝakton: „Jen la eskalojG malsupren. Vi ne povas erari pri la vojo“, li diris kaj reiris al la kuirejo.
El la peĉonigra kaj tamen tiel brile klara mara nokto mi rigardis profunden en la ŝakton. En ŝajne senfine fora profundo mi vidis flagrantan, nebulan, fumecan helon. Tiu helo ruĝecis de la reflektiĝantaj kaldronegofajroj. Mi havis la impreson kvazaŭ mi vidus la submondon. En tiun ruĝan, nebulan lumon paŝis nun nuda homfiguro, nigra de fulgo kaj kun arĝentaj strioj el gutanta ŝvito sur la korpo. La figuro staris tie kun krucitaj brakoj kaj gapis senmove la fonton de la ruĝa lumo. Poste la figuro moviĝis, mankaptis longan pezan ferstangon, per kiu oni vigligas la fajron, kaj apogis ĝin kontraŭ la malantaŭa vando, post kiam ĝi nedecideme pikumadis per ĝi. La figuro nun antaŭeniris, kliniĝis, kaj momenton poste ŝajnis, kvazaŭ la flamoj glutus ĝin. Tiam la figuro rektiĝis, la flamoj estis estingitaj, kaj nur la fantoma ruĝeca lumo postrestis.
Mi volis malsuprengrimpi la eskalon, sed kiam mi metis piedon sur la plej supran rungonMT, atakis min terura kolono el varmego, sufoka olea fetoro, karbopolvo, fluganta cindro, densa petrola fumo kaj akvovaporo. Mi retrofalis, kaj kun laŭta avida enspiro mi provis kapti freŝan aeron, ĉar mi supozis, ke miaj pulmoj ne plu povus funkcii. Sed nenio helpis. Mi devis tie malsupreniri. Jen en la profundo troviĝis viro. Vivanta homo, kiu tie moviĝas. Kaj tie, kie povas esti alia homo, ankaŭ mi povas esti. Mi malsuprengrimpis rapide kvin aŭ ses rungojn, sed tiam ne plu eblis. Kiel simio mi fuĝis supren por povi enspiri aeron.
La eskalo estis el fero, la rungoj el fingrodika rondfero. La eskalo havis nur unu balustradon, la alia flanko, la ekstera flanko, ne havis balustradon. Do, ĝuste tiu flanko estis senbara, ĉe kiu oni povis fali en la ŝakton, sed la flanko, kiu troviĝis ĉe la vando de la maŝinhalo, estis sekurigita per balustrado.
Kiam mi denove plenigis miajn pulmojn, mi faris la trian provon kaj atingis plataĵon. Tri paŝoj trans la platformon, kiu larĝis nur kvindek centimetrojn, kondukis al la fino de la platformo, kie dua eskalo kondukis pli profunden. Sed tiujn tri paŝojn mi ne povis iri. En vizaĝa alto ĉi tie troviĝis la cindrovinĉo, kaj la vaportubo de la vinĉo havis longan, sed malvastan fendon. Tra tiu fendo siblis broge varmega akvovaporo, akre kaj tranĉe kiel pikflamo. La fendo situis tiel, ke oni eĉ kliniĝinte ne povis eviti tiun elsagantan vaporradion. Mi provis rektiĝi, sed tiam la vaporo mordis miajn brakojn kaj la bruston kaj brogis ilin. Intertempe mi ree devis fuĝi supren por enspiri aeron.
Mi troviĝis sur la malĝusta vojo. Tio ne estis mia. Mi reiris al la kuirejo, kie Stanislav ankoraŭ serĉis sapon. „Mi akompanos vin malsupren, venu do“, Stanislav diris helpoprete.
Kiam ni estis survoje, li diris: „Vi neniam estis ĉe kaldronego, ĉu ne? Tion mi ja tuj vidis. Al vinĉo oni ja ne diras bonan tagon. Vinĉon oni batas sur la kranion kaj fino.“
Mi nun ne havis la humoron, por rakonti al li, kiel oni traktu aĵojn, kiuj havas animon.
„Vi pravas, Lavski, mi neniam estis ĉe kaldronego, eĉ neniam enmetis la nazon tien. Mi estis ferdeklaboristo, stevardo, ŝipoknabo, ekde kiam mi vidis mian unuan keston. Mi neniam flaris ĉe la nigra bando, la aero tie estis ĉiam tro sufoka por mi. Diru, ĉu vi iomete helpos al mi en la unua vaĉo?“
„Ne babilu tiel longtempe, kompreneble. Antaŭen, venu. Iel ni ja kuiros la brasikosupon. Mi konas viajn zorgojn. Jen via unua kadavroĉaro. Mi konas la ĉerkojn, tion fidu al mi. Sed foje kaj foje vi dankas la ĉielon kaj la inferon, se tia Jorike aperas antaŭ via pruo, kaj vi sursaltas kun volupta sento, kvazaŭ vi…, nu, ne maltrankviliĝu. Se io ne iros glate, jen voku min, mi certe tiros vin el la kaĉo. Eĉ se ĉiu el ni estas nur mortulo, ne malesperiĝu. Ne povos fariĝi ankoraŭ pli aĉa.“
Sed ĝi fariĝis pli aĉa. Oni povas veturi sur mortula ŝipo. Oni povas estis mortulo, mortulo inter mortuloj. Oni povas esti estingita el la vico de la vivantoj, forblovita de la surfaco de la mondo, kaj tamen oni povas esti devigata elteni terurajn neeviteblajn turmentojn, ĉar oni jam mortas kaj plia fuĝvojo ne restis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.