|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Sur la antaŭferdeko staris la vaĉulojMT, kiuj havis liberan tempon kaj rigardis trans la balustradon al la kajo, por ankoraŭ per la okuloj avide ensuĉi de la firma tero ĉion, kion ili povas kapti en tiuj lastaj momentoj. Sufiĉe ofte en mia vivo mi vidis ĉifonulajn, ruiniĝintajn, anime detruitajn, kotŝmiritajn, de pedikoj kaj abscesojG kovritajn maristojn, en aziaj kaj sudamerikaj havenoj, pli ol abunde kaj en plej granda perfekteco, sed, ke mi vidis kiam ajn tian ŝipanaron kaj eĉ tian, kia post plurtaga serĉa vagado ne estis ĵetita sur la bordon post ŝiprompo, sed troviĝanta sur ekveturanta vaporŝipo, mi ne povis memori. Ke io tia eblus, mi ne supozis. Mi certe ne aspektis eleganta, kaj por diri la veron, laŭ aspekto mi multe pli proksimis al trampo ol al neĉifonulo. Sed kompare kun tiu ĉi ŝipanaro mi aspektis kiel la ŝejko de ĥorknabino ĉe la Ziegfeld Follies en Nov-Jorko. Tio ne estis mortula ŝipo. Dio pardonu al mi tiun pekon; ili estis ja marrabistoj antaŭ la unua predo; piratoj [66] persekutataj jam ses monatojn de la militŝipoj de ĉiuj nacioj; bukanieroj [67]+MT, kiuj tiel profunde falis, ke ili ne vidis alian eliron ol ataki kaj elrabi ĉinajn legomoĵonkojnMT sur la maro.
Sankta marserpento, kiom ĉifonulaj ili estis, kiel kotaj ili estis! Iu el ili ne surhavis ĉapon, ĉar li posedis nek ĉapelon nek ĉapon, sed li volvis pecon de verda subjupo kvazaŭ turbanon ĉirkaŭ la kapo. Alia surhavis, sinjoroj, ne, tion vi ne kredos, sed mi ja tuj kiel hejtisto sur savboatoMT estu dungita, se ne estas la vero, unu el ili surhavis eĉ cilindran ĉapelon [68]. Imagu tion, maristo kun cilindra ĉapelo. Ĉu la mondo ion tian iam travivis? Eble li estis ankoraŭ kamentubisto duonon de horo antaŭ la forveturo. Aŭ li purigis tie sur la kesto la kamentubon. Eble speciala ordono estis sur Jorike, ke la kamentubo balaendas nur kun cilindra ĉapelo. Similajn kuriozajn ordonojn mi spertis sur ŝipoj. Sed Jorike ne apartenis al la ŝipoj, kie oni enkondukas kuriozajn ordonojn; Jorike estis ŝipo, kie oni havas sufiĉe da laboro kun tiuj ordonoj, kiuj ekzistas jam mil jarojn, por ke la kesto funkciu. Ne, tiu cilindra ĉapelo estis uzata nur tial, ĉar la viro ne havis alian kapkovrilon, kaj se li havus alian, li videble posedis sufiĉe da estetika sento, por sen aflikto ne povi vesti sin per telerĉapo, pro la frakveŝto, kiun li portis sur la korpo. Ŝajnis eĉ ne tute ekskludeble, ke li forfuĝis de sia propra edziĝofesto en tiu fatala momento, kiam la seriozo komenciĝis, kaj ĉar li ne trovis alian rifuĝejon for de la megeroj, kaj ĉe la danĝerokulmino li kroĉiĝis al Jorike, kie oni bonvenigis lin per brakumoj. Ĉi tie neniu el la megeroj serĉis lin, certe ne iun, kiu forkuris kiel leporo de la fianĉino en frako kaj kun cilindra ĉapelo.
Se mi estus sciinta, ke ili vere estas marrabistoj, mi estus petinta ilin surgenue, ke ili kunprenu min al gloro kaj oro. Sed se oni ne havas submarŝiponMT, marrabado en la nuna tempo ne plu valoras la penon.
Ne, ĉar ili ne estas marrabistoj, do prefere la ekzekutiston, ol esti devigita veturi sur Jorike. La ŝipo, kiu povus forlogi min de la sunplena Hispanio, devus esti ŝipo almenaŭ duoble pli bona ol la Tuscaloosa. Ho ve, kiom longa tempo pasis. Ĉu ŝi ankoraŭ estas hejme en Nova Orleano? Nov-Orleano, Jackson Square, Levee kaj aĥ… nu, mi foje surmetu denove sangokolbason; tuj post la preterpaso de la bunta kesto, mi ja eble kaptos dufuntan. Se ne, estos same bone, tiukaze mi esploros, kion faras la nudelsupo aŭ mi demandos, kion ili vespermanĝos sur la nederlanda ŝipo tie transe.
Kiel limako, kiu tro multe manĝis, sed tamen devas trejni sin por la sekva vetkurado de limakoj, tiel Jorike preteriris.
Kiam la kapoj de la ĝangalobanditoj estis precize super mi, iu el ili vokis malsupren: „Hey, ain‘t ye sailor [69]?“
„Yesser.“
„Want a dŝop [70]?“ Pri sia angla lingvo li ne rajtas fieri, sed por intimaj familiaj rilatoj ĝi sufiĉas.
Ĉu mi volas havi laboron?
Aj, griza urso ludanta la orgenon, li ja ne eble serioze diris tion? Ĉu mi volas havi laboron?
Nun mi sidas en la kaptilo. Jen la demando, kiun mi pli timis ol la trombononG de la arkianĝelo Mikaelo en la Releviĝa tago. Kutime oni ja mem devas peti pri laboro. Tio estas eterna neŝanĝebla leĝo, de kiam laboristoj ekzistas jam. Kaj mi neniam iris por demandi, ĉiam pro la timo, ke iam iu dirus, ke jes.
Kiel ĉiuj maristoj, tiel ankaŭ mi estas superstiĉa. Sur ŝipo kaj surmare oni dependas de hazardoj kaj do ankaŭ de superstiĉoj [71], aliokaze oni ne eltenus tion kaj freneziĝus. Kaj estas tiu superstiĉo, kiu devigas diri min ke „jes“, se iu demandas min, ĉu mi volas havi laboron. Se mi dirus, ke ne, mi forĵurus mian feliĉon, neniam denove en mia vivo povus dungiĝi sur ŝipo kaj plej neverŝajne tiam, kiam mi nepre bezonus iun. Kelkfoje oni kun sukceso rakontas historion, sed kelkfoje oni ne sukcesas, kaj la viro krias: „Policon! Trompisto!“ Se tiukaze oni ne tuj havas ŝipon je sia dispono, la polico fidas la viron, kiu ne havas humuron kaj ne ideojn.
Tiu ĉi superstiĉo jam kelkfoje faris malicajn petolaĵojn al mi kaj puŝis min en laborajn okupojn, pri kiuj mi neniam supozus, ke tiaj efektive estas en la mondo. Ĝi estis la kaŭzo, ke mi fariĝis tombistohelpanto en Guayaquil en Ekvadoro, kaj ke mi devis helpi vendi en jarfoiro en Irlando per miaj propraj manoj unu spliton post la alia de la kruco, sur kiu nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo elspiris sian lastan surteran suspiron. Ĉiu splito kostis duonon de krono, kaj la lupeo, kiun la homoj aldone devis aĉeti por ankaŭ povi vidi la spliton, kostis plian duonon de krono. Al tia laborokupo, kiun oni certe ne kalkulos al miaj meritoj, oni ja venas pro la superstiĉo. De kiam tio trafis min en Irlando, mi ne plu zorgis esti obeema kaj bona homo, ĉar mi sciis, ke mi nun forludis jam mian futuron. Estis ja ne tial, ĉar mi helpis vendi la splitojn.
Ne, tio ne estis tro fia, tion oni eble kalkulus eĉ al miaj meritoj. Multe pli kondamninde estis, ke mi helpis al la komercisto en hotelĉambro tranĉi la splitojn el antikva kestokovrilo. Sed ankaŭ tio ankoraŭ ne estus tiel nepardonebla, se mi nur ne estus ĵurinta antaŭ la homoj je mia animo, ke mi mem kunportis la splitojn el Palestino, kie olda arabo konvertiĝintaG al la kristanismo, en kies familia posedo troviĝis la splitoj dum okcent jaroj, konfidis ilin al mi kun la solena certigo, ke Dio ensonĝe aperis al li kaj ordonis lin, ke tiuj ĉi splitoj trovu la vojon nur al Irlando kaj al neniu alia loko. La dokumentojn arablitere skribitajn ni povis montri kaj ankaŭ tradukon en la anglan, kiu eldiris, ke en la dokumento vere tio estas skribita, kion ni rakontis ĉe la jarfoiro. Tiaj petolaĵoj povas trafi superstiĉan homon, jes, sinjoro.
Se ni almenaŭ estus sendintaj la enspezitan monon al monaĥejo aŭ al la papo! Ankaŭ tiukaze ne estus tro malbone kaj mi povus havi la esperon, ke oni pardonos al mi. Sed ni elspezis la monon por ni mem, kaj mi zorgis tre atente pri tio, ke mi ricevu la ĝustajn procentojn kaj tantiemojn. Sed neniel mi estis trompanto, mi estis nur viktimo de la superstiĉo, de mia superstiĉo, ĉar la bonaj homoj ja kredis al mi. Ili ne estis superstiĉaj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.