|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Mi veturis sur tre diversaj ŝipoj, tion la dioj scias. Kaj mil ŝipojn mi vidis, tion Tomaso [56] kredus al mi. Sed neniam antaŭe mi vidis ŝipon, kiu similis al tiu ĉi. La tuta eksteraĵo, por tuj komenci per tio, estis ne nur bona ŝerco, ne, ĝi estis neeblaĵo. Se oni vidis tiun ladokeston, oni dubis, ke ĝi [57] vere povus veturi sur la akvo. Multe pli oni preferis supozi, ke ĝi estas bona transportrimedo tra la dezerto Saharo, kiu facile venkas la plej bonajn kamelojn. Ĝia formo nek modernis nek mezepokis. Estus tute vana klopodo envicigi ĝin en iun periodon de la ŝipkonstrua arto. Sur la pruoMT ĝi portis la nomon „Yorikke“, do Jorike [58]. Sed la nomo tiel palis kaj tiel ellaviĝis, kvazaŭ ĝi hontus havi tiun nomon. Je la pobo, laŭ mara regularo, estu legebla la hejmloko. Sed de kie ĝi venis, ĝi volis riveli al neniu, verŝajne ĝi hontis ankaŭ pro sia loĝloko. Ankaŭ sian naciecon ĝi tenis strikte sekreta, videble ĝia pasporto ne estis tute en ordo. Ĉiukaze la nacia flago, kiu flirtis sur la flagstango, tiom palis, ke ĝi kapablus alpreni ĉian koloron [59]. Krome la flago tute disfranĝiĝis, kvazaŭ ĝi antaŭflirtis la batalantajn flotojnMT en ĉiuj marbataloj de la lastaj kvarmil jaroj.
Kiun koloron ĝia vesto havis, mi ne povis distingi, kvankam tio koncernis mian specialan fakon. Plej verŝajne la jupeto, en longe pasinta tempo, iam estis blanka kiel neĝo, blanka kiel la senkulpeco de ĵus naskita bebo. Sed tio certe estis antaŭ tre longa tempo.Tio certe estis en la jaro, kiam Abraham fianĉiĝis kun Sara en Ur en Ĥaldeo. La eĝoj de la balustrado iam verdis. Ankaŭ tio estis antaŭ tre longa tempo. Post tiuj praaj tagoj Jorike travivis kelkajn centojn de pliaj farbadoj, laŭ la iro de la tempoj. Sed la ferdeklaboristoj neniam penis forskrapi la malnovan farbon. Verŝajne tio estis malpermesita al ili. Ĉiukaze oni ĉiam metis la novan farbtavolon sur la malnovan, tiel ke Jorike nun tiom ampleksiĝis, ke ĝi ŝajnis nun duoble pli granda, ol ĝi vere estis. Se oni entreprenus la laboron zorge detiri la diversajn farbtavolojn, tiam eblus precize konstati, kiun specon de farbo uzis ĉiu jarcento.
Memkompreneble, por ne esti kulpigita pro troigo, oni devus detiri la farbojn ne nur de la ekstera vesto, kie Jorike estis relative plej juna, ĉar oni sendis ĝin de tempo al tempo en instituton de plibeligo. Ne, oni devus detiri la farbojn de ĉiuj partoj de la ŝipo, speciale do de la internaj instalaĵoj, por ekscii la kolorojn, per kiuj la granda festohalo de Nebukadnecar estis ornamita, kion ni eĉ nun ankoraŭ ne scias, kio tre afliktigas nin.
La vesto tiel malice aspektis, ke la diabloj en la infero kompatus ĝin. Ĝi havis grandajn surfacojn, sur kiuj la ferdeklaboristoj elprovis belan fortan bolŝevistan ruĝon. Sed poste la posedanto aŭ la kapitano ŝajne ne ŝatis tiun koloron, kaj oni farbis plu per aristokrata bluo. La ruĝo kostis monon, kaj senĝene oni lasis ĝin. Farbo estas farbo, kaj estas indiferente al la avida salakvo, ĉu ĝi voras bolŝevistan ruĝon, ĉu liberoverdon, la grava afero estas, ke la vento kaj la ondoj ricevas ion por vori, aliokaze ili vorus la ŝipon. La posta posedanto siavice pensis, ke nigra ŝipo pli belas kaj, ke grasa nigro pli bone ol iu alia koloro blindigus la suspektemajn okulojn de la asekurasocioj. Sed neniam iu aŭdacis tiel altigi la kostojn, ke li superfarbis per la nova farbo ion, kio jam havis farbon, por doni unuecan nuancon al la tuta vesto. Nur ne superflue elspezi monon! Ĝi estis ja… halt‘, tion mi ankoraŭ ne volas diri, ĉar mi ja ankoraŭ ne scias tion. Sed olda salakva fiŝo flareblas rapide, kaj mi estas olda salakva fiŝo, kiu rapide flaras ion.
Se Jorike marveturis aŭ restis en haveno, la farbo ne sufiĉis, kaj oni farbis plu per la farboj, kiuj troviĝis. La ŝipestro ĉiufoje nur notis: „Aĉetis farbojn, aĉetis farbojn, aĉetis farbojn.“ Neniu povas vivi nur de sia salajro. Sed la farbojn oni ne aĉetis, anstataŭe oni foruzis ĉiun farbon, kiu jam surŝipis, ĉu bruna, verda, viola, vermiljona, flava aŭ oranĝa farboj.
Tiel Jorike do aspektis de ekstere. Pro teruro preskaŭ glitis la hokfadeno el mia mano, kiam mi unuafoje vidis tiun marmonstron.
Tio estas la rezulto, se oni havene ne donas tagforpermeson al la ferdeklaboristoj, nur pro avaro. La Unua Oficiro ne scias, kion fari kun ili, kaj tial ili devas farbi de matene je la sepa ĝis posttagmeze je la kvina, farbi, farbi, farbi, tiom longe, kiom ankoraŭ estas penikotenilo en la mondo kaj malnova ladoskastolo kun restotavolo da densiĝinta kaj krustiĝinta farbo.
Nun aldone okazas, ke la ferdeklaboristoj dum la farbado devas pendi ekstere apud la ŝeloMT de la ŝipo per ŝnuregoj aŭ sidi sur mallarĝaj tabuloj, kiujn oni lasas malsupren per ŝnuregoj. Se nun la tuta kesto subite ricevas sufiĉe grandan puŝon - ĉu pro neatendite granda ondo, ĉu pro la kirlaj ondoj de preterveturanta giganta kesto, aŭ tial, ĉar oni ne tenis sufiĉe flekseble la kaptoŝnuregojn dum la tajdoŝanĝo - ekflugas farbiganto sur sia mortobalancilo for de la ŝelo. Ĉar li nun preferas savi sian vivon anstataŭ la farbsitelon, kompreneble la farbsitelo renversiĝas kaj la bunta farbosupo fluas sur la ŝelo malsupren. Estas vere, la sitelo estas savita, kaj ankaŭ la viro, la sitelo pendis je ŝnurego kaj la viro ankoraŭ sufiĉe frue kaptis ŝnuregon. Sed la farbo! Sed la farbo! Sur Jorike oni povis postkalkuli krom la diversaj farboprovoj ankoraŭ tute ekzakte ĉiujn puŝojn, kiujn la bona ŝipeto travivis en la lastaj dek jaroj. Superfarbi tiujn farbajn elverŝojn, tio estus disipo. Estis farbo, kaj la celo delikatsente kovri per farbo la diversajn malbelaĵojn de Jorike, estis ja plenumita per ĉiu puŝo. Estis jam sen tio sufiĉe multekoste, ĉar ne la tuta farbo restis en tiuj okazoj sur Jorike, sed parto malaperis maren kaj alia parto gluiĝis sur la pantalono de la ferdeklaboristo, kie ĝi tute superfluis. Per tiu farbita pantalono, kiun oni poste povas starigi, sen tio, ke ĝi falus, la okazaĵo tute ne estas finita. Nun ankoraŭ sekvos la kverelo kun la Unua Oficiro, kiu reprezentas la opinion, ke la farbo pli valoras ol la viro, ke la viro anstataŭ pensi pri sia ridinda vivo estus devinta pensi unue pri la multvalora farbo. Ferdeklaboristojn li povus kolekti de sur la stratpavimo aŭ forpreni de sub pendumilo, sed farbo kostas monon. Kaj la ŝipestro denove terure spektaklos al li, ĉar li plian fojon ne scias, kion fari rilate la farblibron kaj ties rubriko „Aĉetitaj farboj“ Ofte tia interparolado - post kiam la kutimaj sakrokanonadoj forpafis ĉiun municion - finiĝas per tio, ke la savita ferdeklaboristo postulas sian salajron, ŝtopas la sakon, iras trans la balustradon kaj deziras al la ŝipo incendion [60] en la karboholdoj, kiam ĝi troviĝos kvincent mejlojn for de la bordo. Se homo frenezas, oni tion ofte jam rimarkas je la eksteraĵoj, je la aspekto de la vizaĝo, je la aranĝo de la vestoj. Ju pli homo frenezas des pli okulfrape estas lia aspekto. Oni ne bone povas diri, ke Jorike estis sama al prudenta ŝipo, al mense normala ŝipo, aŭ eĉ nur simila al tia. Tio estus ofendo por ĉiuj aliaj ŝipoj sur la sep maroj. Ĝia aspekto tiel perfekte harmoniis kun ĝia spirito, animo, karaktero kaj konduto, ke oni tute pravigite devis dubi pri la mensa sano de Jorike. Estis ja ne nur la ekstera vesto, ne nur la koloro. Ĉio, kio videblis de tiu boato, plene kaj senrezerve kongruis kun la haŭto kaj la vizaĝo. La kargomastoj staris kiel magraj branĉoj zigzage en la aero. Se oni pafus kuglon en la kamentubon laulonge, eĉ se estus nur revolvera kuglo, ĝi neniam elirus el la alia finaĵo. Sed fumo preterpasas ja ankaŭ angulojn, aliokaze Jorike neniam estus povinta fumi. Tute certe ne el la kamentubo. Kiun ligon la ponto havis al la aliaj ŝippartoj, mi ne povis eltrovi. Oni havis la impreson, kvazaŭ la ŝipo post la ekveturo devus reveni post horo por kunpreni la komandoponton, kiu restis havene; ĉar la ŝipestro el sia pozicio ne povis rimarki, ke la ŝipo jam survojas dum horo. Kaj nur, se la stevardoMT irus sur la ponton por diri al la ŝipestro, ke la manĝo en la oficira ĉambro estas preta, oni eltrovus, ke la ponto kun la ŝipestro sur ĝi ne kunveturis, sed ŝvebas ie en la lasta haveno aŭ kroĉiĝis al io.
Kiam mi nun sidis sur la muro, tiel diligente kaptanta fiŝojn kaj vidis Jorike, jen mi ridis, jen mi tiel laŭte kaj tiel monstre ridis, ke la bona Jorike subite ektimis kaj retroglitis duonon de ŝiplongo. Ĝi ne volis kaj ne volis eniri la akvon. Ĝi tiel gratis kaj skrapis la kajon, ke hundo bedaŭrus, ke oni sincere ekkompatis la plorindan onklinon, kiun oni ĝuste nun denove volis elpeli en la kruelan mondon de sovaĝaj potencoj kaj elementoj.
Sed neniu sentis kompaton al ĝi.
Mi aŭdis la knarojn kaj ŝrikojn de la vinĉoMT kaj la pelmelan kuradon kaj sciis, ke ili nun ĝisfunde tradraŝos kaj malice hejtos la onklinon, kaj tiam ĝi tamen devos danci. Kion sola damo finfine povas fari daŭre kontraŭ tiom da krudaj pugnoj? Ŝi povas grati kaj mordi, sed ŝi devas elveni de malantaŭ la barilo kaj kuniri al la danco [61], ĉu ŝi inklinas al tio, ĉu ne. Se tia pruda damo poste nur aŭdas la muzikon, ŝi estas la plej sovaĝa el ĉiuj. Tiel certe estis ankaŭ ĉe Jorike. Feliĉe enirinte la akvon ĝi kuros kiel juna diablo, por veni kiel eble plej rapide al alia haveno, kie ĝi povas ripozi kaj sonĝi pri pasintaj tempoj, kiam oni ne tiom multe pelis ĝin kiel en niaj hastaj tagoj. Ĝi ja ne plu estas infano kaj jam iom peza en la naĝiloj. Se ĝi ne estus tiel multtavole vestita, ĝi certe eĉ frostotremus en la frida akvo, ĉar la sango ne plu tiel junece kuras en la vejnoj kiel tiam, kiam ĝi rigardis la bonvenigajn solenaĵojn, aranĝitajn de Kleopatra [62] je la honoro de Antonio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.