La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MORTULA ŜIPO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

31

Stanislav suprenirinte diris, ke la falado de la kradoj kostas sangon. Sed li parolis pri la kazo, ke unu el ili falas. Nun ses falis. La reenmeto kostis ne nur sangon kaj forskrapitajn karnopecojn, forbrogitajn haŭtpartojn, ĝi kostis sangantan spermon, elŝiritajn tendenojnG; la medolo fluis kiel akveca lavo el la ostotuboj; la artikoj krakis kiel ligno rompata. Kaj dum ni laboris kiel idiotiĝintaj vermetoj, la vaporpremo falis kaj falis kaj falis. Kaj ni imagis la laboron, kiu atendas nin, por denove altigi la premon. Tiu antaŭsento rampis kaj morde eniris niajn kadavrojn, dum ni turmentis nin pro la kradoj. Ekde tiu nokto mi staras super la dioj. Oni ne plu povos kondamni min. Mi liberas, rajtas senzorge fari aŭ ne fari ĉion laŭ mia volo. Mi rajtas malbeni diojn, mi rajtas malbeni min mem, rajtas agi laŭ mia plaĉo. Neniu homa leĝo, neniu dia ordono povas plu influi miajn agojn, ĉar oni ne plu povos kondamni min. La infero estas paradizo. Neniu homobestaĉo povas elpensi inferajn turmentojn, kiuj povus timigi min. Kiel ajn la infero prezentiĝus, ĝi estus liberigo, liberigo de la enmeto de falintaj kradoj sur Jorike.

La ŝipestro neniam estis en la kaldronejo, kaj neniu el ambaŭ oficiroj. Neniu libervole eniris en tiun inferon. Ili eĉ elektis alian vojon, se ili devis nur preteriri la eniran ŝakton. La inĝenieroj kuraĝis eniri la kaldronejon nur, kiam Jorike delikate ankris en haveno kaj la kaldronobando faris purigajn laborojn, do, se ĝi tiris tubojn, purigis la maŝinejon kaj faris similajn aĉajn taglaborojn. Eĉ tiam la inĝenieroj devis trakti diplomate la nigrajn banditojn. Ĉar tiuj estis ĉiam kaj ĉe ĉiu okazo en la stato por marteli la kranion de la inĝeniero. Ĉu la kaldronobando havis iun respekton antaŭ prizonoj, pundomoj aŭ ekzekutisto? Ne, tio glitis de ili kiel pizo de la muro.

De la maŝinhalo kondukis malvasta kaj malalta vojo inter la tribordaMT kaldronejo kaj la triborda vando en la kaldronejon. Tiu trairejo estis apartigita de la maŝinhalo per peza fera pordoluko hermetike fermebla, do tiel hermetika, kiel oni povas imagi tion sur Jorike. Se iu venis de la maŝinhalo kaj trapasis la holdolukon, li devis malsupreniri kelkajn rungojn, por atingi la trairejon. Tiu trairejo estis nur tri futojnG larĝa kaj tiom malalta, ke oni devis iri tute kliniĝinte, por ke oni ne puŝu sian kapon je la akre eĝaj transversaj ferotraboj. Kiel ĉio alia sur Jorike, kiel la kaldronejo, tiel ankaŭ la trairejo tage kaj nokte estis nigre senluma. Aldone tiu vojo estis varmega kiel alta forno. Ni, la subhejtistoj, altrafus tie eĉ kun bandaĝo antaŭ la okuloj ĉiun celon, ĉar tiu trairejo estis parto de la specialaj torturvojoj. Tra tiu irejo ni devis ŝoveli kaj ŝovi kelkajn tunajn centojn da karbo al la kaldronegoj, el la holdoj apud la maŝinhalo. Ni konis tiun torturvojon kaj ĝiajn labirintajn enigmojn. Aliaj homoj ne tiel bone konis ĝin.

Se la vaporpremo grave falis, multe sub cent tridek, la deĵoranta oficiro devis fari ion. Por tio li estis ja pagata. Ankaŭ la Unua ne iris al la kaldronejo surmare neniam. Disrompita skapoloG instruis lin, ke oni ne molestu surmare la kaldronobandon. Li vokis nur de supre sur la ferdeko en la ŝakton: „La premo falas!“ Sed tuj poste li jam estis for, ĉar el la profundo elsonis la kriado: „Hundo de putino, malbenita de Dio, tion ni mem scias. Venu malsupren, porko, se vi havas postulon.“ Sed tiumomente jam karbopecoj flugis kontraŭ la enirolukon.

Oni ne parolu al la laboristo pri bona konduto, ĝentileco kaj bonaj moroj, se oni samtempe ne volas doni al li la kondiĉojn, por ke li povu resti bone konduta kaj ĝentila. Koto kaj ŝvito alprenigas kolorojn eĉ pli interne ol ekstere.

La Dua Inĝeniero estis ankoraŭ relative juna, eble trideksesjara. Li estis granda ambiciulo kaj celis la postenon de la Unua. Li supozis, ke li plej bone povos pruvi sian ambicion, se li pelas la fornobandon, precipe kiam ni estis en haveno, ĉar tiam li havis la maŝinkomandon. Li ne estis tre lernkapabla kaj nur kontraŭstareme, pli ĝustadire neniam, lernis kiel trakti la kaldronan bandon de Jorike. Ekzistas inĝenieroj, kiujn la kaldronobando adoras. Mi konas ŝipestron, kiun la fornobando adoris kvazaŭ dio. Tiu ŝipestro mem ĉiutage eniris la kuirejon: „Kuiristo, mi volas vidi la manĝon, kiun miaj hejtistoj kaj subhejtistoj hodiaŭ ricevos. Mi volas gustumi ĝin. Tio estas koto. Tio iros maren. La hejtistoj kaj subhejtistoj, neniu alia, veturigas la vaporŝipon.“ Kaj se li renkontis subhejtiston aŭ hejtiston sur la ferdeko, li demandis: „Subhejtisto, kiel la hodiaŭa manĝo gustis? Sufiĉe da viando? Ĉu vi ĉiuj kontentas pri la lakto? Vespere vi ĉiuj ricevos aldonan porcion da ovoj kaj lardo. Ĉu la ŝipknabo efektive regule alportas la fridan teon malsupren, kiel ordonite?“ Kaj strange, la hejtistoj kaj subhejtistoj sur tiu ŝipo tiel kondutis, ke oni povus inviti ilin al diplomatobalo.

Kiam dum la enmeto de la kradoj la premo falis kaj falis, proksimiĝis la deĵoranta Dua tra la irejo, ŝovis la nazon ĉirkaŭ la kaldronegan vandon kaj diris: „Ĉu la premo falas? La kesto tuj ekhaltos.“ La hejtisto en tiu momento ĝuste mantenis la ruĝe ardan fajrostangon, per kiu li provis remeti kradon falintan en la cindrejon. Kun terura hurlado, kun sange ruĝaj okuloj kaj ŝaŭmanta buŝo li rektiĝis kaj sagis kiel frenezulo kun la ardanta stango renkonte al la inĝeniero por trapiki ties korpon. Sed kiel fulmo la inĝeniero malaperis post la angulo kaj haste forkuris tra la irejo. Ĉar li tiel rapide fuĝis, li ne sufiĉe taksis la irejan alton kaj vundbatis sian kranion je unu el la transversaj traboj. La hejtisto trafis la lokon, kie la inĝeniero staris. La puŝo estis tiel fortega, ke larĝa peco de la masonaĵo, kiu gardis la kaldronegon kontraŭ la varmoperdo, desaltis kaj la stango ĉe la pinto kurbiĝis. Sed la viro ne ĉesigis la persekuton. Li ĉasis la Duan kun la stango, kaj sen kompato li estus mortbatinta kaj frakasinta lin, se la inĝeniero ne sufiĉe frue, kovrita de sango pro la kurado kontraŭ la ferotrabojn, estus atinginta la rungojn, se li ne estus krake ferminta kaj barinta la lukon.

La inĝeniero ne raportis la okazaĵon, same kiel neniu suboficiro aŭ oficiro, de simpla soldato frapita sur vangon sen atestantoj, raportus la vangofrapojn, por ne devi konfesi, ke io tia povis okazi al li. Se la inĝeniero estus raportinta la aferon, mi kiel atestanto estus ĵurinta, ke la inĝeniero envenis kaj intencis mortbati la hejtiston per ŝraŭboŝlosilo, ĉar laŭ lia diro la vaporpremo ne sufiĉis kaj la hejtisto diris al li, ke li rapide eliru, ĉar li tute ebrias, ke li tiam ebria ŝanceliĝis eksteren kaj vundbatis sian kapon. Tio ne estus mensogo. Sendepende de ĉio alia, la hejtisto estas mia kunsuferanto. Kaj se la aliaj blekas: „Right or wrong, my country! Ĉu juste ĉu maljuste, jen mia patrio!“, jen ankaŭ mi havas, mil diabloj, la rajton kaj la devon voki: „Right or wrong, my fellow-worker! Ĉu juste ĉu maljuste, jen miaj kunproletoj!“

En la posta tago la Unua demandis la Duan kial li ekhavas tiun truon en la kranio. La demandito rakontis la veron. Sed la Unua, la ruza bubo, raportis nenion, sed diris al la Dua: „Danku la diablon por tiu feliĉo, amiko! Ne faru tion ankoraŭfoje. Se kradoj falis, ne montru vin, jen rigardu en la enirŝakton, sed montru eĉ ne per enspiro, ke vi ĉeestas. Lasu la premon fali, kiom ajn ĝi falas, eĉ se la kesto ekhaltus. Se vi malsupreniras tiam, kiam ankoraŭ kradoj remetendas, aŭ dum la postaj tridek minutoj, ili vin senkompate mortbatos kaj ŝovos vin en la fajrokanalon. Neniu homo kiam ajn ekscios, kien vi malaperis. Mi avertas vin.“

Tioma ambiciulo la Dua efektive ne estis, ke li ne plenkore akceptus tiun averton. Li neniam denove revenis en la kaldronejon, kiam kradoj falis, kaj se li venis en alia tempo, ĉar la vaporpremo malpliiĝis kaj ne volis altiĝi, tiam li tamen envenis, sed ne diris eĉ silabon, rigardis la vapormetron, staris dum iom da tempo, proponis cigaredon al la hejtisto kaj al la subhejtisto kaj diris tiam: „Ni havas tiel aĉan karbon, ke hejtisto povus esti el oro, kaj li tamen ne povus teni la premon.“

Hejtistoj ja ne estas idiotoj kaj kompreneble tuj scias, kion la inĝeniero celas, kaj ili faras sian plej bonan por altigi la vaporpremon. Ja ne nur aliaj homoj, sed ankaŭ proletoj havas sportan spriton. Sed neniu laboristo plendu pri sia superulo, li havas ĉiam tiujn, kiujn li meritas, kaj kiajn li faras al si. Bone celita kaj bone trafanta pugnobato en la ĝusta tempo pli utilas ol longa striko aŭ longe daŭranta ĉagreno. Ĉu oni nomas kruduloj la laboristojn ĉu ne, tio indiferentu al ili. Sed nepre oni respektu ilin, jen la plej grava afero. Nur ne estu timema, proleto. Kion ajn fifaman oni aliokaze povis diri pri Jorike, pro unu afero ĝi meritis laŭrokronon: Ĝi estis bonega instrumastro. Post ses monatoj sur Jorike oni ne plu havis idolojn. Vi mem helpu al vi, ne tro fidu, ke aliaj helpos. Remeti falintajn kradojn, tio eĉ sur laŭordaj kestoj ne estas plezuro, kiel mi pli poste eksciis. Tio ĉiam estas tre ĉagreniga afero. Sed ne pli. Sed sur Jorike ĝi estis sangolaboro.

Ĉiu kradoblokoG pezis proksimume kvardek ĝis kvindek kilogramojn. Tiuj blokoj kuŝis per siaj dentoj sur transversaj traboj antaŭe kaj fine de la fajrokanalo. La transversaj traboj iam estis bonaj kaj novaj, en la tempo, kiam eksplodis la granda striko ĉe la tura konstruado en Babilono kaj estigis tiun lingvokonfuzon, kiu sur Jorike atingis sian kulminon.

Ne mirinde, ke tiuj transversaj traboj en la longa intertempo perdis sian apogopovon. Multfoje ardiĝinte la traboj sveltiĝis. La kradoj kuŝis per siaj dentoj nur sur tre mallarĝaj strioj de tiuj arde sveltiĝintaj transversaj traboj. Ĉe la rompado de la skorioj sufiĉis nur milimetra misatento, aŭ nur, ke la skorioj sidis tre firme, kaj jam kradobloko forglitis kaj falis en la cindrejon. La bloko ardis, kaj oni devis elfiŝi ĝin el la cindrejo per kurioza ilo, kiu nomiĝis kradotenajlo kaj kiu pezis proksimume dudek kilogramojn. Elfiŝinte la blokon, oni devis levi ĝin en la fajrokanalon kaj en sian antaŭan pozicion. Ĉar la transversaj traboj elardigite striiĝis en la paso de jarmiloj, la kriplaj kaj forbruligitaj trabetoj, sur kiuj la blokoj kuŝu, apenaŭ larĝis duonon de colo. Se oni sukcese surmetis la antaŭon de la bloko, ĝia fino forglitis kaj refalis en la cindrejon, kie oni devis duafoje elfiŝi ĝin, por povi ankoraŭfoje provi la remeton. Ĉi-foje ĝia malantaŭo kuŝis sukcese sur la trabeto, sed ĝia antaŭo ne atingis la restaĵon de la trabo kaj ĝi falis nun antaŭe en la cindrejon. Se la bloko je unu el la finaĵoj falis en la cindrejon, ankaŭ ĝia alia finaĵo cedis kaj la tuta krado falis. Tiun elfiŝadon kaj remetadon oni devis provi tiom ofte, ĝis la bloko per favora koincido de kelkaj favoraj cirkonstancoj per ambaŭ finaĵoj atingis tiun apenaŭan colan duonon da surkuŝa surfaco.

Se temis pri nur unu bloko, jam estis la plej malica laboro imagebla Sed pro la elfiŝado kaj remetado oni tuŝis ĉeokaze najbaran blokon, kaj tiu reagis je la voko kaj mem falis obeeme en la cindrejon, kunŝirante ĉe tio la najbaran. Ĉe la remeto de la lasta najbara falis plia najbara, kiu nur per milimetra strio apogis sin kaj jam dum horo sopire atendis, ke fine iu tuŝu ĝin, por ke ankaŭ ĝi finfine havu instigon gliti en la cindrejon kaj partopreni la dancon.

Dum tiu elfiŝa kaj remeta tempo la fajro en la kanalo kompreneble gaje brulis plu, la kradoj ardis, la tenajlo ardis, la ferostango, per kiu la kradoj dum la remetado de sube estis apogataj, ardis, kaj la kradoblokoj havis tian pezon, ke ili eĉ tiam prezentis konsiderindan pezon, kiam ili estis fridaj kiel glacio kaj oni povis surbrake porti ilin. Seninterrompe oni ne povis labori je la blokoj, ĉar necesis priservi la aliajn fajrojn, por ke ili ne estingiĝu. La tutan karboprovizon, kiu kuŝis en la kaldronejo, la aliaj fajroj dume formanĝis, kaj necesis alporti novan provizon.

Kiam ni finfine tamen enigis la ses kradojn kaj neniu el ni kuraĝis firme paŝi proksime de la fajropordo, por ke la blokoj ne skuiĝu kaj ĵetiĝu for de siaj milimetre larĝaj trabetoj, ni ambaŭ falis sen vivo sur karbomonton. „Sen vivo“ estas la ĝusta esprimo; ĉar ĉiu vivo en ni estingiĝis dum tridek minutoj. Ni sangis, sed ni ne sentis tion, nia haŭto pendis strie de la brakoj kaj manoj, sur la brusto kaj dorse, kaj ĝi estis brogita grandparte, sed ni ne sentis tion. Ni ne plu havis la forton por povi spiri.

Bloveto da vivo fine revenis kaj ni devis denove altigi la vaporpremon. El la plej foraj anguloj de la ŝipo ni devis alporti la karbojn, ĉar la karboholdoj tie troviĝis, kie ili forprenis plej malmulte da kargokapacito. La kargoholdoj estis la plej grava afero. Pro ili Jorike veturis, pro ili ĉiu ŝipo veturas. La karbo, la manĝo por la ŝipo, estis akcesoraĵo, kiel la manĝo por la ŝipanaro estis akcesoraĵo. Ĉiun superfluan angulon, ne uzeblan kiel kargoholdon, oni plenigis per karboj, kaj de tie oni devis forporti ilin. En kvarhora vaĉo la naŭ fajroj de Jorike glutis pli ol mil kvarcent kvindek pezajn ŝovelplenojn da karboj. Tiujn mil kvarcent kvindek ŝovelplenojn oni devis alporti. Kaj tion ni devis fari aldone al la eligo de la skorioj, aldone al la elpreno de cindro el la cindrejo, aldone al la cindrolevado kaj en speciale benitaj vaĉoj aldone al la remetado de kradoj.

Tion devis fari unu subhejtisto, la plej kota viro de la ŝipanaro, la plej malestimata, tiu, kiu havis nek matracon nek kovrilon nek kusenon nek teleron nek forkon nek tason, tion devis fari viro, kiun ĝissate nutri ne eblis, ĉar la kompanio laŭ aserto tiukaze ne estus konkurenckapabla. Kaj ke kompanioj estu konkurenckapablaj, pri tio eĉ la ŝtato atentas. Tial, ĝi des malpli atentas pri tio, ke la homoj estu konkurenckapablaj. Ambaŭ samtempe, la kompaniojn kaj la laboristojn, oni ne povas teni konkurenckapablaj.

Je la kvara mia hejtisto estis anstataŭigita. Sed ne mi. Dudek minutojn antaŭ la kvina mi iris por veki Stanislavon, mian anstataŭulon, por levi la cindron. Mi devis tiri lin el la litbenko. Li dormis kiel ŝtono.

Li estis jam delonge sur Jorike. Li ne kutimiĝis pri tio. Se iu, eble pasaĝero kun luksa kajuto, pelate de scivolo, proksimiĝas la kaldronejan ŝakton, ties unua penso estas: „Kiel eblas, ke homoj povas labori tie?“

Sed tiam tiu, kiu ĉiam proksimas por fari lian vivon eltenebla, tuj flustras en orelon de li: „Tiuj kutimiĝis pri tio, ili eĉ ne rimarkas tionV‘

Tiel oni povas senkulpigi ĉion, kaj tiel oni senkulpigas ĉion. Tiom malmulte, kiom homo kutimiĝas pri tuberkulozo aŭ daŭra malsato, tiom malmulte homo povas kutimiĝi elteni ion, kio en la unua tago tiel forte turmentas la korpon kaj la animon, ke oni deziras ĝin al neniu, kiu havas homan vizaĝon. Helpe de la malinda preteksto: „Tiuj kutimiĝis pri tio!“ oni senkulpigas ankaŭ la skurĝadon de sklavoj.

Stanislav, fortika kaj rezistopova viro, neniam kutimiĝis pri tio, kaj mi neniam vidis homon, kiu kiam ajn kutimiĝis pri turmentoj. Nek bestoj nek homoj povas kutimiĝi pri turmentoj, nek pri korpaj, nek pri animaj. Ili nur iĝas obtuzaj, kaj tion oni nomas kutimiĝo [98]. Sed mi ne supozas, ke homo iam tiom obtuziĝas, ke li ne sopiras liberiĝon, ke li ne plu portas enkore la eternan krion: „Mi esperas, ke mia liberigonto venos!“ Nur tiu kutimiĝis, kiu ne plu esperas. La espero de la sklavoj estas la potenco de la mastroj.

„Ĉu jam la kvina?“ diris Stanislav. „Mi ja nur antaŭ sekundo kuŝiĝis.“ Li estis ankoraŭ tiel kota, kiel li iris supren. Ankaŭ nun li ne povis lavi sin. Li estis tro laca.

„Mi devas diri al vi, Stanislav, mi ne eltenas tion. Mi ne povas levi la cindron je la dekunua kaj ekvaĉi tagmeze. Mi saltos maren.“

Stanislav sidis sur la litbenko, rigardis min dormeme, li oscedis kaj diris: „Ne faru tion. Mi ne povas fari aldone ankaŭ vian vaĉon. Ankaŭ mi saltos maren. Tuj post vi. Ne. Tion mi ne faros. Tiukaze prefere la prunan kaĉon sub la fajron. Tiukaze ĉio kuniros, kaj ili ne plu povos kapti iun. Estas ja amuzaĵo, se oni pripensas. Tio pri la prunkaĉo.“

La kompatinda Stanislav estas ja ankoraŭ tute ebria de dormo, mi pensis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.