La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MORTULA ŜIPO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

37

La dana marista libro ne multe valoris. En Danlando tiom da ŝipoj devis ankri, ke apenaŭ estis espero pri dungiĝo. Kaj Stanislav nepre volis rehavi veran maristodokumenton.

Li iris al la marista oficejo [115], ĉar li pensis, ke tie li ricevos la dokumenton.

„Tiukaze unue alportu ateston de la polico.“

„Mi kunhavas mian malnovan maristodokumenton.“

„Tio estas dana. Ĉi tie ni ne estas en Danlando.“

La dana marista libro entenis alian nomon, ne la ĝustan nomon de Stanislav.

Li iris al la polico, diris sian ĝustan nomon kaj petis ateston, por ke li povu ricevi maristdokumenton.

„Ĉu registrita ĉi tie?“ oni demandis lin.

„Ne. Mi nur hieraŭ alvenis, sur dana ŝipo“, diris Stanislav.

„Tiukaze unue zorgu, ke oni sendu al vi vian naskiĝateston, aliokaze ni ne povos doni al vi ateston“, diris la polico.

Stanislav skribis al Poznano por ricevi sian naskiĝateston. Li atendis semajnon. La naskiĝatesto ne venis. Li atendis du semajnojn. La naskiĝatesto ne venis.

Nun Stanislav skribis registritan leteron kaj enpakis kvindek bilionojn da markoj por kompensi la kostojn.

Stanislav atendis tri semajnojn. La naskiĝatesto ne venis. Li atendis kvar semajnojn. La naskiĝatesto ne venis. Kial oni zorgu en Pollando pri la naskiĝatesto de viro loĝanta en Germanio? Ili havas zorgojn aliajn. La unua el ili estas Supra Silezio. Kaj jen Dancigo. Kaj kiu sciu, kie la naskiĝo estis registrita? En tiu kaĉo ni ne povas trovi la fadenon. Ĉio ĉi ne estas afero nia. La mono, kiun Stanislav portis ĉe si, bela fasko da danaj kronoj, jam delonge estis trans la montoj. Ĉu montoj? Ne, ĝi estis elspezita jam delonge en St. Pauli. Tie oni konas danajn kronojn kaj estimas ilin, ili preskaŭ estas tiel bonaj kiel dolaroj. „Kion fari, se tie estas la knabinoj? Vi ja ne bone povas rifuzi ilin per mangesto. Tio aspektus ja kvazaŭ vi ne plu … nu, kaj tiel do la kronoj estis en…“

„Nur ŝtipkapuloj kaj idiotoj ne manĝas kaj malsatmortas, ĉar la mono mankas“, diris Stanislav, „honesta metio ĉiam nutras viron.“

En la kargostacidomo ja ĉeokaze kesto falas el varvagono, ĉar la pordo tro facile malfermiĝis. „Necesas nur esti tie, kiam ĝi falas, kaj ne lasi ĝin kuŝi. Jen la tuta sekreto pri la afero“, diris Stanislav.

Krome kelkaj sukersakoj ĉeokaze malfermiĝas en la haveno. „Se vi tie iras kun malplena dorsosako“, diris Stanislav, „kaj tie malligiĝas tia sukero- kaj kafosako tute per si mem kaj la tuta enhavo ŝutiĝas en vian dorsosakon, tiukaze vi ja ne demetas la dorsosakon kaj elŝutas la kafon kaj foriras. Tio estus provoko al Dio. Se vi elŝutus la kafon kaj alia vidus tion, li eble eĉ pensus, ke vi ĝin ŝtelis, kaj li denuncos vin.“

Ankaŭ salvarsanoG kaj kokaino estis havigeblaj. „Por la kompatinda suferanta homaro oni devas havi koron, tiun devon vi ne povas preteriri. Vi ne scias kiel fartus vi, se vi bezonus salvarsanon, kaj ne ricevus ĝin. Ne zorgu ĉiam nur por vi mem, pensu de tempo al tempo ankaŭ pri aliaj, se vi volas, ke vi mem bone fartu.“

„Pripensu, Pippip“, Stanislav kompletigis sian rakonton, „ĉiu afero havas sian tempon [116]. Iam venas la tempo, kiam oni devas diri al si, ke nun oni celu ion alian. Tio estas la eraro, ke la plej multaj ne povas diri ĝustatempe: Sed nun for de la Elinjo [117], aliokaze vi ne plu elvenos, kaj la belulino kaptos vin. Kiam tia tempo venis, mi diris al mi, ke mi nun nepre bezonas ŝipon, eĉ se mi devus ŝteli ĝin, ĉar aliokaze mi sidus en la kaptilo.“

Kiam Stanislav ekhavis tiun konvinkon, li iris denove al la polico kaj diris, ke la naskiĝatesto ne venis.

„Tiuj malbenitaj polaĉoj“, diris la inspektoro, „tion ili faras nur pro malico. Ni ja ankoraŭ hejtos la inferon por ili, atendu nur ĝis la francoj en Afriko kaj la angloj en Hindio kaj Ĉinio havos la manojn plenaj de tera koto, tiam ni fajfos la marŝon al ili.“

Stanislav, kiun la politika konvinko de la inspektoro ne interesis, sed kiu ĝentile aŭskultis, kapjesis kaj la pugnon martelis sur la tablon, diris: „De kie mi nun ricevos mian maristodokumenton, sinjoro inspektoro?“

„Vi jam iam loĝis en Hamburgo, ĉu ne?“

„Kompreneble. Antaŭ la milito.“

„Dum longa tempo, ĉu?“

„Pli ol ses monatojn.“

„Ĉu registrita ĉi tie?“

„Kompreneble.“

„En kiu kvartalo?“

„En tiu ĉi kvartalo. En tiu ĉi policejo.“

„Do iru rapide al la ĉefa registrejo kaj diru, ke ili donu al vi registran konfirmilon. Poste revenu kun ĝi ĉi tien, kaj kunportu du aŭ tri fotojn, por ke mi povu stampi ilin.“

Stanislav ricevis la konfirmilon kaj rapidis reen al la inspektoro. La inspektoro diris: „La konfirmilo estas en ordo, sed se mi nur klare scius, ke vi vere estas tiu, kiu estas menciita en tiu konfirmilo?“

„Tion mi povas pruvi. Mi povas konduki al ĉi tie la velfariston Andresen, ĉe kiu mi laboris. Sed tie staras ja serĝento, kiu eble ankoraŭ konas min.“

„Mi? Koni vin?“ demandis la serĝento.

„Jes, al vi mi dankas naŭmarkan disciplinopunon, kiun vi kroĉis al mi, pro pugnokverelo. Tiam vi havis ankoraŭ barbeton sub la malsupra lipo, kiun vi forrazis“, diris Stanislav.

„Jeees! Nun mi rememoras vin. Pravas, vi laboris ĉe tiu Andresen. Ni ja ankaŭ havis la problemon kun vi.

Poznano serĉis vin, ĉar vi kiel knabo forkuris de hejme. Ni fine lasis vin ĉi tie, ĉar vi ĉi tie honeste laboris.“ „Tiukaze tio estas ja en ordo“, diris nun la inspektoro. „Nun mi povas doni al vi la ateston kaj stampi la fotojn.“

La venontan tagon Stanislav iris kun la atesto al la oficejo.

„La atesto estas en ordo. La inspektoro konfirmas, ke li konas vin persone. Sed. Sed la regnan ŝtatanecon ni ankoraŭ pridubas. Jen oni skribis, ke vi havas la germanan regnan ŝtatanecon. Tion vi devas pruvi al ni.“ Tion oni diris al li en la oficejo.

„Mi ja servis en la Imperiestra Militfloto kaj oni vundis min ĉe Skagerako.“

La oficisto suprenlevis la brovojn kaj faris geston, kvazaŭ de tio, kion li nun diros, dependas la plia ekzisto de la Tero. „Kiam vi servis en la I. M. kaj vundiĝis ĉe Skagerrak, kie ni sufiĉe draste tradraŝis tiujn hipokritajn hundojn, tiam vi estis germana regnano. Tion ni ne pridubas. Sed ĉu vi ankoraŭ nun estas ŝtatano de Germanio, tion vi devos pruvi. Tiom longe, kiom vi ne povas pruvi tion, ni ne povas pretigi maristan dokumenton por vi.“

„Kien mi iru en tiu kazo?“

„Jen vi devos iri al la polica prezidejo. Al la sekcio por ŝtataneco.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.