|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Povas esti, ke oni ne tro amu sian edzinon, se oni ne volas perdi ŝin. Aliokaze ŝi enuas kaj forkuras al alia por ricevi batojn.
Estis suspektinde, tre suspektinde, ke mi subite tiel arde komencis ami la damon Jorike. Sed, se oni ĵus aŭskultis la hororigan rakonton pri rabistoj de infanoj, kaj havas en unu el la poŝoj ladujon kun lakto kaj en la alia ladujon kun bona dana butero, jen eblas tre, ke oni ekpensas pri la amo kaj amas tiun, kiu en siaj ĉifonoj pli amindas ol rabistoj de kadavroj en silkaj vestoj.
Sed tamen, suspektinda estis tiu ĝermanta amo. Io ne estis en ordo. Jen la afero pri la cindrokanalo. Kaj nun ankoraŭ aldoniĝis eĉ Jorike, kiun mi amis per pasia ardo. Tio ne povis plaĉi al mi. Jen io ne laŭordas.
La kajuto ne elteneblas. La aero estis dika kaj peza kaj premis sur la cerbon.
„Ni eliru“, mi diris al Stanislav, ni promenu iom laŭ la akvo, ĝis friskiĝos. Post la naŭa certe ekblovos brizo. Tiam ni iros hejmen kaj kuŝigos nin sur la ferdeko.“
„Vi pravas, Pippip“, Stanislav konsentis. „Ĉi tie oni povas nek dormi nek sidi. Ni foje iru sur la nederlandan ŝipon, kiu ankras tie antaŭe. Eble mi renkontos konaton.“
„Ĉu vi ankoraŭ nun malsatas?“ mi demandis.
„Ne, sed eble mi povos preni sapopecon kaj mantukon de ili. Tiuj sufiĉe bone enpoŝigeblas.“
Lante ni ektrotis. Intertempe noktiĝis. La havenaj lampoj ĵetis nur ŝpareme lumon. Oni nenie enkargis ion. La ŝipoj briletis dormeme en la vespera malheleco.
„Cetere, la tabako, kiun la norvegoj donis al ni, ne estas eksterordinara“, mi diris.
Apenaŭ elparolinte tion kaj turnante min al Stanislav por peti fajron, mi ricevis monstran baton sur la kranion. Mi sentis la baton tute precize, sed mi ne povis moviĝi, miaj gamboj strange plumbiĝis kaj dikiĝis, kaj mi falis teren.
Ĉirkaŭ mi karuselis kaj zumis terure, mi sentis premantajn dolorojn.
Sed tio ne daŭris longe, ŝajnis al mi. Mi releviĝis el mia senkonsciiĝo kaj intencis iri plu. Sed mi puŝiĝis je vando, je ligna vando. Kiel tio eblas? Mi iris maldekstren, sed ankaŭ tie estis vando. Kaj dekstre estis vando kaj post mi estis vando. Kaj ĉie mornas. Mia kapo zumis kaj muĝis. Mi ne kapablis pensi, laciĝis kaj ree kuŝigis min sur la plankon.
Kiam mi vekiĝis plian fojon, la vandoj ĉeestis plu. Sed mi ne povis stari trankvile. Mi ŝanceliĝis. Ne, tiel ne estis, sed ŝanceliĝis la planko.
Fulmotondro, mil diabloj, mi nun scias, pri kio temas. Mi estas sur ŝipeto, sur kesto, kaj tiu troviĝas ie sur la maro. Ĝi veturas gaje antaŭen. La maŝinoj stamfas kaj frapas.
Per ambaŭ pugnoj kaj fine ankaŭ per la piedoj mi marteladas la vandojn. Ŝajnas, ke neniu aŭdas ion. Sed post sufiĉe longa tempo, kiam mi ree kaj ree estis prilaborinta la vandojn kaj ankaŭ per krioj akompanis miajn tamtamojn, oni malfermas lukon, kaj iu lumigas per elektra poŝlampo internen.
„Ĉu vi jam eldormis vian ebriecon?“ Oni nun demandas min.
„Ŝajnas, ke jes“, mi diris.
Neniu devas rakonti al mi, mi jam scias, pri kio temas, forrabo de infanoj, ili ŝanhajis min. Mi troviĝas sur la Empress of Madagaskar.
„La ŝipestro vokas vin“, diras la viro.
Ekstere taghelas. Mi suprengrimpas la eskalon, kiun la viro ŝovas tra la luko, kaj baldaŭ mi staras surferdeke.
Oni kondukas min al la ŝipestro.
„Noblaj homoj vi estas, tion mi devas diri“, mi tuj krias, envenante la kabineton.
„Bonvolu, kiel?“la ŝipestro diras tute trankvile.
„Infanrabistoj, ŝanhajuloj, anĝelfaristoj, priŝtelistoj de kadavroj, jen tio, kio vi estas“, mi krias.
La ŝipestro restas netuŝita, trankvile ekbruligas cigaron kaj diras: „Ŝajnas, ke vi ankoraŭ ne tute sobriĝis. Ni devos trempi vin en fridan akvon, por ke la fumo forvaporiĝu.“
Mi rigardas lin kaj diras nenion.
La ŝipestro premas butonon, la stevardo envenas, kaj la ŝipestro diras du nomojn.
„Sidiĝu“, la ŝipestro rimarkas post iom da tempo.
Envenas du naŭzuloj krimulvizaĝaj.
„Ĉu li la viro estas?“ demandas la ŝipestro.
„Jes, li estas“, ambaŭ konfirmas.
„Kion vi faras sur mia ŝipo?“ diras nun la ŝipestro al mi per voĉo, kvazaŭ li estus la estro de asizaG tribunalo. Antaŭ li kuŝas papero, sur kiu li zigzagigas krajonon.
„Tion mi volonte de vi scius, kion mi faras sur tiu ĉi ŝipo“, mi respondas.
Nun parolas unu el tiuj krimuloj. Ŝajnas, ke ili estas italoj, se oni juĝas laŭ la maniero, kiel ili prononcas la anglajn vortojn.
„Ni ĝuste intencis purigi la kargoholdon dek unu, kaj tiumomente ni trovis la viron ebria en angulo, kie li firme dormis.“
„Sekve“, la ŝipestro diris, „la afero estas ja tute evidenta. Vi intencis kaŝiĝi sur mia ŝipo inter la kargo, por atingi Anglion. Tion vi nun certe ne plu intencos nei.
Bedaŭrinde mi ja ne rajtas ĵeti vin en la maron, kion mi devus fari. Efektive vi meritus, ke mi ordonu sesfoje treni vin per la aragano, por iom skrapi la haŭton de vi, por ke vi ne forgesu, ke angla ŝipo ne servas por protekti krimulojn persekutatajn de la polico.“
Kial tiuokaze longe babili? Li estus ordoninta al tiuj italaj punkaptitoj rompi miajn ostojn, se mi estus dirinta, kion mi pensas pri li. Tion li jam farus pro tio, kion mi tuj komence diris. Sed li interesiĝis nur pri miaj sanaj ostoj kaj ne pri la rompitaj.
„Kio vi estas?“ li demandis nun.
„Simpla ferdeklaboristo.“
„Vi estas hejtisto.“
„Ne.“
„Vi hieraŭ ĉi tie proponis vin hejtisto, ĉu ne?“
Jes, tion mi faris, kaj tio estis mia eraro. De tiam ili ne plu lasis min el siaj okuloj. Se mi tiam estus dirinta ferdeklaboristo, ili eble ne interesiĝus pri mi. Hejtistojn ili bezonis.
„Ĉar vi do estas hejtisto kaj havas feliĉon, ke du el miaj malsaniĝis, vi rajtas labori kiel hejtisto. Vi ricevos la anglan hejtistosalajron, dek pundojn kaj dek pencoj momente. Sed mi ne rajtas dungi vin. Kiam ni alvenos Anglion, mi devos transdoni vin al la ŝtataj instancoj; kaj laŭ la grado de la favoro, kiun la juĝisto montros al vi, vi kaptos du ĝis ses monatojn, kaj poste kompreneble sekvos la deportado. Sed ĉi tie, tiom longe, kiom ni veturos, ni traktos vin kiel laŭleĝan membron de la maristaro de nia Empress of Madagascar.Ni povos bone akordiĝi, se vi plenumos vian laboron. Se ni ne akordiĝos, ne plu estos akvo, kara amiko. Mi do pensas, ke ni prefere akordiĝos. Je la dekdua komenciĝos via vaĉo. Vi vaĉos ses kaj ses horojn; por la du kromhoroj el ĉiu vaĉo ni pagos al vi ŝilingon kaj ses pencojn.“
Tiel mi do estis hejtisto sur la Empress of Madagascar, veturanta al la memortabulo en la vilaĝa preĝejo. Mi ne havis vilaĝan preĝejon, sekve eĉ tiu honoro ne restus al mi.
La salajro estis bona kaj ebligis ŝpari monon. Sed en Anglio atendus min prizono pro kaŝiĝo sur ŝipo, kaj poste mi eble eĉ dum jaroj atendus en prizono la deportadon. Sed tio estis ĝuste la problemo. La salajron mi ne ricevus, ĉar la fiŝoj ĝin ne pagus al mi. Se mi elvenus sana, mi ricevus eĉ ne nikelon da salajro, ĉar mi ne estis dungita lauleĝe. Neniu angla konsulo agnoskus ĉi tiun pundungiĝon. La prizono kaj la deportado ne ĝenis min.
Ni ne atingos Britlandon. Pri tio zorgoj ne necesas. Mi foje rigardu la boatojn. La boatoj pretas. Sekve, la danco post kelkaj tagoj komenciĝos. [141] La unua tasko estas, ĉion pretigi por elveni en ĉiu okazo el la kaldronejo. Ĉe la plej eta grincanta eksono for de la kaldronego kaj supren kiel Satano!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.