La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MORTULA ŜIPO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

10

Nun mi restis unue kelkajn tagojn en Parizo, por atendi, kio okazos. Okazaĵoj foje kaj foje pli bone povas helpi progresi ol la plej belaj planoj. Mi ja nun havis la rajton rigardi Parizon. Mia veturbileto estis pagita, mian manĝaĵon en la prizono mi perlaboris. Tiel mi ne plu ŝuldis ion al la franca ŝtato kaj rajtis piedi sur francaj pavimoj.

Sed, se oni tute ne scias kion fari, oni ekhavas tre diversajn superfluajn ideojn. Tian superfluan ideon mi ekhavis en iu bela tago, kaj ĝi kondukis min al mia konsulo. Ke estas tute senespere, mi sciis jam antaŭe. Sed mi pensis, ke domaĝas neniam, se oni kolektas spertojn pri homoj. Ĉiuj konsuloj estas gisitaj en la sama muldilo kiel preskaŭ ĉiuj oficistoj. Ili uzas laŭvorte la samajn parolformulojn, kiujn ili devis prezenti ĉe siaj ekzamenoj, ili fariĝas dignaj, seriozaj, ordonemaj, devotaj, indiferentaj, enuaj, interesiĝemaj kaj profunde malĝojaj je la samaj okazoj, kaj ili fariĝas bone humoraj, gajaj, afablaj kaj babilemaj ĉe la samaj okazoj, sendepende de tio, ĉu ili servas Usonon, aŭ Francion, Anglion aŭ Argentinon. Scii, kaj precize scii, kiam ili montru iun el tiuj emocioj, estas la tuta saĝo, kiun bezonas tia oficisto. Sed de tempo al tempo ĉiu oficisto foje forgesas sian saĝon kaj fariĝas dum tridek sekundoj homo. Jen oni tute ne rekonas lin, tiam li komencas turni la internan haŭton eksteren. Sed la plej interesa momento estas, kiam li subite sentas, ke la interna haŭto nudas, kaj li rapide rekrustigas ĝin. Por travivi tiun momenton kaj por pliriĉiĝi je sperto, mi iris al la konsulo. La danĝero estis, ke li kontestos min, ke li transdonos min oficiale al la franca polico, ke ili forprenos de mi la eblon libere iri mian vojon, ĉar tiam la polico observus min kaj mi devus fari raporton pri ĉiu el miaj paŝoj, kiun mi faris aŭ intencas fari.

Unue mi devis atendi dum la tuta antaŭtagmezo. Poste oni fermis. Ankaŭ posttagmeze ne venis mia vico. Personoj kiel ni ja ĉiam devas atendi, kien ajn ni iras. Ĉar pri tiu, kiu ne posedas monon, oni supozas, ke tiu havas almenaŭ senmezureble multe da tempo. Tiu, kiu posedas monon, povas aranĝi aferojn per mono; kiu ne havas monon por prezento, devas pagi per sia tempo kaj sia pacienco. Se oni eĉ ekribelas aŭ esprimas sian senpaciencon laŭ neŝatata maniero, tiukaze la oficisto scipovas iri tiom da kromvojoj, ke oni devas pagi per la kvarobla tempo. Tial oni cedas al la tempopuno, al kiu oni estas kondamnita.

Sidis tie tuta vico de tiuj, kiuj devis oferi sian tempon. Kelkaj sidis jam dum tagoj. Aliaj estis jam sesfoje senditaj tien aŭ tien, ĉar tio mankis kaj tio ĉi ne havis la preskribitan formon, aŭ, pli bone, uniformon.

Jen malgranda, nekredeble dika damo enĵetiĝis, tiel nekredeble grasa. Ne imageblis, kiel grasa ŝi estis. En tiu ĉambro, kie la skeletecaj figuroj atendis sidante sur la benkoj, per siaj kapmalantaŭoj preskaŭ tuŝante la mure fiksitan stelflagon, kies dimensio tiel gigantis, ke ĝi plenigis la tutan muron. En tiu ĉi ĉambro, kie senkulpaj, laborpretaj kaj laborspertaj homoj sidis atende kun vizaĝesprimo, kvazaŭ post tiuj multnombraj pordoj oni tiumomente subskribas ilian mortkondamnon, tie la grasa damo efikis kiel malica ofendo. Ŝi havis peĉe nigran, olean, buklan hararon, okulfrape kurban nazon kaj tre kurbajn krurojn. Ŝiaj brunaj okuloj tiel gape elrigardis el la grasa pastovizaĝo, kvazaŭ ili volus elŝveli el la kavoj en la sama momento. Ŝi estis vestita per la plej bona, kion riĉo povas aĉeti. Ŝi anhelis kaj ŝvitis, kaj sub la ŝarĝo de siaj perloĉenoj, orgarnaĵoj kaj briliantaj broĉoj ŝi ŝajnis preskaŭ kolapsi. Se ŝi ne estus havinta tiom da pezaj platinringoj ĉirkaŭ la fingroj, la fingroj certe estus krevintaj.

Apenaŭ ŝi malfermis la pordon, jen ŝi jam kriis: „Mi perdis mian pasporton. Kie estas la sinjoro konsulo? Mi tuj bezonas novan pasporton.“

Ho, vidu, ankaŭ aliaj homoj povas perdi sian pasporton. Kiu pensus tion? Mi supozis, ke tio povas okazi nur al maristo. Bone, Fanny, ĝoju, la sinjoro konsulo tuj rakontos al vi tekston pri nova pasporto. Eble vi alkudros la alian bendofinaĵon de la antaŭtuko. Kiel ajn malagrabla estis al mi la damo pro sia sintruda karaktero, mi sentis simpation al ŝi, la simpation de tiuj, kiuj estas alforĝitaj en la sama galero™.

La akcepta sekretario tuj salte stariĝis: „Memkompreneble, M'me [29], nur momenton. Bonvolu!“

Li prenis seĝon kaj petis riverence la damon, ke ŝi sidiĝu. Li alportis tri formularojn, interparolis mallaŭte kun la damo kaj skribis sur la formularojn. La skeletecaj figuroj ĉiuj devis mem plenigi la formularojn, kelkaj kvar- aŭ kvinfoje, ĉar ili estis nebone plenigitaj. Sed la damo evidente ne kapablis skribi, kaj tial estis nur gesto de helpopreteco, ke la sekretario transprenis por ŝi tiun etan penon.

Kiam la formularoj estis plenigitaj, li salte stariĝis kaj portis ilin tra iu el la pordoj, malantaŭ kiuj la mortkondamnoj estas subskribataj.

Li revenis tre rapide kaj diris ne laŭte kaj ĝentile al la grasulino: „Mr. Grgrgrgs [30] deziras vidi vin, M‘me. Ĉu vi havas tri fotografaĵojn ĉemane?“

La grasa nigraharara damo havis la fotojn ĉemane kaj donis ilin al la helpopreta sekretario. Tiam ŝi malaperis malantaŭ la pordon, kie oni decidas pri la sortoj de la mondo.

Nur tute malmodernaj homoj eĉ nuntempe plu supozas, ke la sortoj de la homoj decidiĝas en la ĉielo. Tio estas lamentinda eraro. La sortojn de la homoj, la sortojn de milionoj da homoj, decidas usonaj konsuloj, kiuj devas zorgadi pri tio, ke neniu malutilo trafu la respublikon. Jes, sinjoro.

La damo ne dum longa tempo estis en tiu ĉambro de misteroj. Elvenante ŝi fermis sian retikuleton. Ŝi fermis ĝin per forta energia klako. Kaj la klako kriĉis akre voĉe: „Dio, ni ja havas tion, kio necesas por tio, vivi kaj lasi vivi.“

La sekretario tuj stariĝis, parte elvenis de malantaŭ sia tablo, kaj movetis la seĝon, sur kiu la damo estis sidinta. La damo sidiĝis nur rande de la seĝo, malfermis sian retikulon, traserĉis ĝin dum kelka tempo, elprenis pudroskatoleton kaj lasis kuŝi la malfermitan retikulon sur la tablo, dum ŝi pudris sin. Kial ŝi jam denove devis pudri sin, kvankam ŝi certe nur antaŭ minuto sin pudris, ne estis tute klare.

La sekretario palpe serĉis nun per siaj manoj sur la tuta tablo, por trovi iun paperon, kiun li certe metis al malĝusta loko. Finfine li trovis la folion, kaj ĉar ankaŭ la damo intertempe jam finpudris sin, ŝi prenis la retikulon al si, enmetis la pudroskatoleton kaj plian fojon tiel fermklakis la retikulon, ke la retikulo eligis la saman akran kriĉsonon kiel nelonge antaŭe.

La skeletecaj figuroj sur la benkoj ne aŭdis la akran kriĉsonon. Ili ĉiuj ŝajne estis elmigremuloj, kiuj ankoraŭ ne komprenis la mondolingvon klakan [31], ĉar ili ne havis ion por povi klaki. Tial ili ja devis sidi sur la benkoj. Tial oni ja ankaŭ ne proponis kun riverenco seĝon al ili. Tial ili ja ankaŭ devis atendi, ĝis ilia vico estos veninta, precize laŭ la numera sinsekvo.

„Ĉu vi ankoraŭfoje povus viziti nin post tridek minutoj, M‘me, aŭ ĉu ni sendu la pasporton al via hotelo?“

Ĝentila oni estas en usona konsulejo.

,Mi alveturos post horo. Mi ja subskribis la pasporton jam interne.“

La damo ekstaris. Kiam ŝi revenis post horo, mi sidis ankoraŭ tie. Sed la grasa damo ricevis sian pasporton.

Ĉi tie mi finfine ricevos mian pasporton. Tion mi sciis. La sekretario ne devos sendi ĝin en mian hotelon, mi tuj kunprenos ĝin mem. Kaj se mi denove ricevos pasporton, tiam mi ankaŭ denove veturos sur ŝipo, se ne sur hejmlanda ŝipo, do tamen certe sur angla aŭ nederlanda aŭ dana. Almenaŭ mi ricevos denove laboron kaj havos la ŝancon, tamen iam trovi hejmlandan ŝipon en iu haveno, kie oni bezonas ferdeklaboriston. Mi ja ne nur povas farbi, mi ankaŭ scipovas poluri latunon; ĉar, se oni ne povas farbi ion, oni ĉiam poluras latunon.

Mi vere tro haste juĝis. La usonaj konsuloj estas pli bonaj ol ilia reputacio, kaj tion, kion diris al mi la belgaj, nederlandaj kaj francaj policistoj pri la konsuloj, estis nenio alia krom nacia envio.

Sed finfine venis la tago kaj la minuto, kiam estis la vico de mia numero kaj oni vokis min. Miaj skeletecaj benkaj kunuloj ĉiuj devis trairi alian pordon por ricevi la mortbaton. Mi estis escepto. Ili vokis min al Mr. Grgrgrgs aŭ kiel ajn la viro nomiĝis. Tiu ĉi estis la viro, kiun mi elkore deziris vidi; ĉar li estis tiu, kiu vere kapablas kompreni la zorgojn de homo, kies pasporto perdiĝis. Se neniu alia en la tuta vasta mondo helpus al mi, li helpos min. Li helpis al la orogarnita damo, des multe pli kaj multe pli rapide li helpos al mi. Estis bona ideo de mi, kiu forlogis min ĉi tien, por ankoraufoje serĉi mian fortunon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.