|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tiel do okazis tute nature, ke mi diris ke „jes“, kiam oni demandis min, ĉu mi volas havi laboron. Io en mi devigis min diri, ke jes, kaj mi ne povis eskapi tiun sintrudon. Mi certas, ke mi paliĝis pro mortotimo, ĉar mi devis iri sur tiun keston.
„Ĉu A.B. [72]?“ la viro demandis.
Mi havas feliĉon, jen la savo. Ili bezonis iun A.B., kaj mi ne estis A.B.. Mi nun prudente detenis min diri: „Plain“, ĉar okaze de bezono ferdeklaboristo povas stari ankaŭ ĉe la direktilo, precipe tiam, kiam la vetero trankvilas kaj grandaj kursŝanĝoj ne necesas.
Tial mi respondis: „Ne, sinjoro, ne A.B. Black gang. Nigra bando.“
„Fajne!“ la viro kriis malsupren. Jen tio, kion ni bezonas. Rapidu, hop, sursaltu.“
Nun ĉio klariĝis al mi. Ili prenis ĉiun, kiun ili kaptis kaj de ĉie, kie ili povis kapti iun, ĉar tiom aŭ tiom da viroj mankis al ili. Se mi estus dirinta: kuiristo, aŭ se mi estus vokinta: ĉarpentisto aŭ ŝipestro, ili ĉiam vokus: „Hop, supren!“ Jen io ne estas en ordo. Damne, ĉu ĝi tamen estas…, ne, spite al ĉiuj suspektindaj cirkonstancoj, Jorike ŝajne tamen ne estis mortula ŝipo.
Mi devis ludi la lastajn kartojn.
„Where‘re ye bound? Kien vi veturas?“
„Kaj kien vi mem celas iri?“
Ili estas ruzuloj. Jen forkuro ne eblas. Mi povas voki suda poluso, ja, mi povas voki Ĝenevo, sen palpebrumo ili vokus al mi: „Tien ni veturas.“
Sed mi sciis landon, kien la kesto ne riskus veturi, kaj tiu estis Britlando. Tial mi diris: „Britlando.“
„Viro, vi estas feliĉulo!“ kriis la voĉo. „Ni havas kargon por tie, pecvarojn por Liverpolo. Tie vi povos maldungiĝi.“
Per tio ili perfidis sin. La ununura lando, kie mi ne povis maldungiĝi, kaj ankaŭ ne alia maristo, kiu ne veturas sur angla ŝipo, estis Britlando. Sed mi ne povis eviti tiun respondon rilate al Liverpolo. Mi ja ne povis pruvi al ili, ke ili mensogas.
Ŝajnas tiel ridinde. Kompreneble neniu povis devigi min dungiĝi sur iu ŝipo, en nenia kazo dum mi ankoraŭ staris sur la firma tero, kie mi ne troviĝis sub la juĝa povo kaj la leĝa potenco de la ŝipestro. Sed tiel ja ĉiam estas: Se oni fartas tro bone kaj tro feliĉe, tiam oni celas eĉ pli bonan vivon, eĉ se tiu deziro pri pli bona vivo kaŝiĝus nur en tio, ke oni sopiras ŝanĝon de la pejzaĝo kaj flegas kaj nutras la kvietan eternan esperon, ke ĉiu ŝanĝo devas konduki al io pli bona. Mi supozas, ke de kiam Adamo enuis en la paradizo, estas la malbeno de la homaro, ke oni neniam sentas sin perfekte feliĉa kaj tial ĉiam ĉasas pli grandan feliĉon. Se mi pensas pri Britlando kun ĝia eterna nebulo, kun ĝia eterne malseka frida klimato, kun ĝiaj pelĉasadoj kontraŭ fremduloj, kun ĝia eterne stulte ridetanta kronprinco, kies masko glaciiĝis de frosto, kaj se mi komparas tion kun tiu libera kaj sunplena lando kaj kun ĝiaj afablaj enloĝantoj kaj nun imagas, ke mi ĉion ĉi forlasu, min vere kaptas sento kvazaŭ mi volus morti.
Sed jen la sorto. Mi diris ke „jes„, kaj kiel bona maristo, kiu ne rompas sian promeson, mi nun devis dungiĝi sur tiu kesto, kaj se ĝi veturus rekte al la mara fundo; sur tiu ŝipeto, pri kiu mi moke ridis, pri kiu mi laŭte kaj hurlante mokridis, kiam mi unuafoje vidis ĝin, sur kiu mi ne volis veturi eĉ tiukaze, se mi povus reteni tiel la lastan spiron. Ne kun tiu ŝipo kaj ne kun tiu ŝipanaro! Jorike venĝis sin pro tio, ke mi moke ridis pri ĝi. Sed fakte mi meritis tion, kial mi iris al la kajo kaj lasis min vidi de forveturantaj ŝipoj? Jen oni tenu flanke la nazon. Forveturantaj ŝipoj tute ne koncernu nin, se ne estas niaj, oni lasu ilin en paco kaj ne provu postkraĉi ilin. Tio ĉiam estas fatala. Tion ili ne povas elteni.
Maristo ne sonĝu pri fiŝoj, kaj li ne pensu pri fiŝoj, tio ne estas bona. [73] Kaj mi iris ĉi tien kaj volis eĉ kapti kelkajn. Ĉiu fiŝo aŭ ties patrino jam frandis peceton de droninta maristo, tial maristo tenu sin for de fiŝoj. Se maristo volas manĝi fiŝojn, li aĉetu ilin de honesta fiŝisto. Kapti fiŝojn estas ties negoco, al li ili ne malicas; se fiŝisto sonĝas pri fiŝoj, jen signifas monon.
Mi pafis la lastan demandon, kiu eblis: „Kian monon vi pagas?“
„Anglan monon.“
„Kia la manĝo estas?“
„Abunda.“
Nun mi sidis en la kaptilo. Por eliri ne restis eĉ fendeto. Por mia konscienco ne restis eĉ unu kialo por repreni mian jeson.
Ili ĵetis ŝnuregon al mi, mi kaptis la ŝnuregon, svingis miajn krurojn antaŭen al la ŝipo kaj dum ili tiris sur la ferdekon la ŝnuregon, mi grimpis laŭ la ŝipŝelo supren kaj saltis trans la balustradon.
Kiam mi staris ferdeke, Jorike strange rapide atingis sian plenan rapidecon, kaj dum mi karesis per miaj okuloj la malaperantan Hispanion, mi havis la senton, ke mi nun trapaŝis tra tiu granda pordego, super kiu legeblas la destinaj vortoj:
Kiu eniras ĉi tien, ties nom‘ kaj ekzisto estas estingitaj, la vento forblovis lin!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.