La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MORTULA ŜIPO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

20 [63]

Laŭ la aspekto de ŝipo oni povas precize juĝi, kiel oni nutras kaj traktas la maristaron, se oni flaris antaŭe dum certa tempo salan akvon. Jen iuj serioze imagas sin kompreni ion pri la maro, pri ŝipoj kaj maristoj, se ili veturis dek du fojojn sur pasaĝera ŝipo, eble eĉ en ŝtata kajuto, trans oceanojn. Sed pasaĝero nek lernas ion pri la maro nek pri ŝipoj, kaj eĉ multe malpli pri la vivo de la maristaro. La stevardoj ne estas membroj de la maristaro, kaj ankaŭ la oficiroj ne estas membroj de la maristaro. La unuaj estas nur kelneroj kaj domservistoj, kaj la duaj nur oficiroj kun pensiorajto.

La ŝipestro komandas la ŝipon, sed li ne konas ĝin. Tiu, kiu rajdas sur kamelo kaj diras la lokon, kien li volas rajdi, scias nenion pri la kamelo. Nur la kamelpelisto konas la kamelon, al li la kamelo parolas, kaj li parolas al la kamelo. Nur li konas ties afliktojn kaj preferojn kaj dezirojn.

Tiel estas ankaŭ pri ŝipo. La ŝipestro estas la komandanto, la superulo, kiu ĉion volas havi alia ol la ŝipo. Lin la ŝipo hatas, tiel kiel ĉiuj superuloj kaj komandantoj estas hatataj. Se komandantoj vere iam estas amataj, aŭ se oni diras, ke ili estas amataj, jen oni nur tial amas ilin, ĉar tiel oni pli bone povas elteni ilin kaj iliajn kapricojn.

Sed estas la maristaro, kiu amas la ŝipon. La maristoj estas la aŭtentikaj kaj efektivaj kamaradoj de la ŝipo. Ili poluradas la ŝipon, ili karesas ĝin, ili ĝin kisas. La ŝipanaro ofte ne havas alian hejmon ol la ŝipon; la komandanto havas belan domon, ie inter kampoj, li havas sian edzinon, li havas siajn infanojn. Ankaŭ kelkaj maristoj havas edzinon kaj infanojn, sed ilia laboro por la ŝipo kaj sur la ŝipo estas tiel dura kaj laciga, ke ili povas pensi nur pri la ŝipo kaj tute forgesas la hejman familion, ĉar ili ne havas tempon por pensi pri la hejmo. Se ili volus komenci pensi pri hejme, ili tuj ekdormus pro troa laciĝo.

La ŝipo tre bone scias, ke ĝi ne povus veturi eĉ metron, se la ŝipanaro ne estus. Sen ŝipestro ŝipo povas veturi, sen ŝipanaro ne. La ŝipestro eĉ ne povus nutri la ŝipon, ĉar li ne komprenas kiel surĵeti karbojn, por ke la fajroj malfortiĝu kaj donu tiom grandan varmegon, kiom eblas, sen estigi per tio digestajn perturbojn. Kun la ŝipanaro la ŝipo interparolas, kun la ŝipestro kaj la oficiroj neniam.

Al la ŝipanaro la ŝipo rakontas fabelojn kaj belegajn rakontojn. Ĉiujn miajn marrakontojn la ŝipoj rakontis al mi, kaj ne homoj. La ŝipo ankaŭ volonte aŭdas rakonton de la ŝipanaro. Mi aŭdis ŝipojn ridi kaj subridi, kiam la ŝipanaro dimanĉe posttagmeze sidis sur la ferdeko kaj interŝanĝis spritaĵojn. Mi vidis plori ŝipojn, kiam malgajaj rakontoj estis interŝanĝataj. Kaj mi vidis amare plorsingulti ŝipon, ĉar ĝi sciis, ke ĝi sinkos en la sekva veturo. Ĝi efektive neniam revenis kaj pli poste troviĝis en la Lloyds [64]-listo „Malaperinta“.

Ŝipo ĉiam estas je la flanko de la ŝipanaro, neniam flanke de la ŝipestro. La ŝipestro laboras ne por la ŝipo, li laboras por la kompanio. La ŝipanaro ofte eĉ ne scias, al kiu kompanio la ŝipo apartenas; ĝi ne cerbumas pri tio, ĝi zorgas nur pri tio, kio koncernas la ŝipon mem. Se la ŝipanaro malkontentas aŭ ribelas, la ŝipo tuj kunribelas. Strikrompantojn la ŝipo pli hatas ol la fundon de la maro; kaj mi konis ŝipon, kiu kun tuta grego da strikrompantoj, ankoraŭ preskaŭ en vidodistanco de bordo, glate alfundiĝis. Neniu revenis, la ŝipo prefere mem sinkis profunden ol lasi sin fingrumi de strikrompantoj. Jes, sinjoro.

Se la ŝipanaro estas malbone nutrata aŭ malbone traktata, la ŝipo tuj aliĝas al la partio de la ŝipanaro kaj tiel laŭte elkrias en ĉiu haveno la veron, ke la ŝipestro devas fermteni la orelojn kaj sufiĉe ofte havenkomisiono estas pelata el la dormo kaj ne pli frue retrovos trankvilon, ĝis ĝi estos entrepreninta enketon. Mi estas tre certa, ke oni opinias min tute manĝavida ulo. Sed por maristoj la manĝo estas ja la sola afero, pri kiu ili povas okupiĝi, krom pri la ŝipo. Aliajn ĝojojn ili ne havas, kaj streĉiga laboro kaŭzas fortan apetiton. La manĝo estas grava parto de ilia salajro.

Sed sur Jorike, tiel, kiel ĝi sufiĉe laŭte elkriis, oni disdonis la plej mizeran manĝaĉon al la ŝipanaro, kiun avara kompanio kaj ŝipestro, kiu devas havigi al si kromajn enspezojn, iel povas aranĝi por ĝuste ankoraŭ vivteni la ŝipanaron. Kiujn ecojn la ŝipestro mem havis, tion Jorike malkaŝis al ĉiu, kiu komprenas la lingvon de ŝipo. Li volonte drinkis, sed nur bonajn markojn, li volonte manĝis, sed nur bonajn gustaĵojn, li ŝtelis ĉie, kie eblis ŝteli; li faris flankajn negocojn, kun ĉiu, kun kiu eblis, kaj je kies ajn kostoj. Ĉio cetera estis tre indiferenta al li, kaj persone li nur malofte molestis la ŝipanaron. Li molestis ĝin ĉirkaŭvoje pere de la oficiroj kaj inĝenieroj. Tiuj inĝenieroj, sur ne frenezaj ŝipoj, sed normalaj, eĉ kiel lubrikistojG ne povus labori.

Kiel do eblis, ke Jorike ricevis kaj povis teni ŝipanaron? Kiel eblis, ke ŝi povis elveturi el hispana haveno, el tiu benita lando de sunbrilo kaj libero, kun kompleta ŝipanaro? Kaŝiĝis sekreto pri tio. Ĉu ŝi eble eĉ estas…?

Sed eble jes. Eble ĝi vere estas mortula ŝipo. Jen! Finfine la enigmo solviĝis. Mortula ŝipo. Mil sakrojn! Ho, paseraj vostoj kaj fiŝaj naĝiloj! Jes ja, ĝi estas mortula ŝipo.

Ke mi ne tuj en la unua sekundo rimarkis tion! Mi simple dormemis.

Vere, jen neniu dubo plu eblas.

Sed tie ankaŭ io alia estis perceptebla, tiel, ke ĝi eble tamen ne estis. Jen sekreto kaŝiĝas. Min tuj gratu urso el la norda poluso sur la postaĵo, se mi ne eltrovos, pri kio temas ĉe tiu kesto.

Jorike nun fine tamen decidis ekiri, libervole kaj sen kvereloj. Mi subtaksis ĝin. Ĝi timis la akvon pro bonaj kaŭzoj. La ŝipestro estis azeno, jes, sinjoro. Jorike estis multe pli prudenta ol la ŝipestro. Ĝi tute ne bezonis kapitanon, tion mi nun vidis. Ĝi estis bona olda purrasa ĉevalo, kiun oni devas lasi iri libere, se ĝi iru la ĝustan vojon. Kapitano devas nur antaŭmeti substampitan kaj subskribitan ateston, ke li sukcese trapasis ekzamenon, kaj tuj oni konfidas keston al li, kaj aldone eĉ tian delikatan, kian Jorike. Donu al sperta ferdeklaboristo la salajron de ŝipestro, kaj li pli sekure kondukos la ŝipon Jorike trans la grandan ranolagon [65] ol koncesiitaG kapitano, kiu faras nenion alian krom ĉirkaŭpromeni la tutan tagon kaj mediti pri tio, kiel kaj kie pritranĉi eĉ iom pli la kostojn por la ŝipanaro, por elvringi por la kompanio kaj por sia poŝo eĉ plian kvincendon.

La fluo kaj la vento direktis sin kontraŭ Jorike, kontraŭ al tiu vojo, kiun la ŝipestro provis trudi al ĝi. Al tia delikata ino oni ne trudu kiel iri kaj kien, tiel ĝi povas nur devojiĝi.

La piloto ne estis riproĉebla. La piloto bone konas sian havenon, sed li ne konas la ŝipon. Sed tiu ŝipestro eĉ multe malpli konis la ŝipon.

Ĝi rampis knarante laŭlonge de la kajo, kaj mi devis nun suprentiri la krurojn, ĉar aliokaze ĝi estus kunpreninta ilin, kaj tiom multe mi ne avidis sendi miajn krurojn al Maroko, dum mi restas en Barcelono.

Pobe ĝi baraktis per la kirla naĝilo, kaj ĉi tie je la flankoj ĝi sputis kaj pisis tiel freneze, kvazaŭ ĝi drinkus mi ne scias kiom, kaj kvazaŭ ĝi havus mi ne scias kiom da problemoj por survojiĝi sen kunpreni la lanternofostojn.

Finfine la ŝipestro sukcesis deiĝi de la kajo. Sed mi havas la konvinkon, ke estis Jorike mem, kiu komencis akcepti, ke ĝi nun devos zorgi pri si, se ĝi intencas elveni kun sana haŭto. Eble ĝi ankaŭ volis ŝpari kelkajn sitelojn da farbo por sia posedanto.

Ju pli ĝi proksimiĝis des pli netolerebla fariĝis ĝia aspekto. Kaj la penso venis al mia kapo, ke eĉ, se la ekzekutisto nun ĉasus min kun malfermita maŝo kaj mi povus eskapi lin nur per la dungiĝo sur Jorike, mi preferus la maŝon kaj dirus al la ekzekutisto: „Kara amiko, forkonduku min kaj sufiĉe rapide, por ke mi estu savita de tiu najlokesto.“ Mi ja nun vidis ion, kio multe pli teruris ol ĉio, kion mi iam vidis en tiu rilato.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.