La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MORTULA ŜIPO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

33

Se ili devigas labori vin tiel, ke vi estas tro kaputa, por diri eĉ „pip“, vi ne plu zorgas pri tio, kio okazas ĉirkaŭe.

Okazu kio ajn, rapide en la litbenkon, kaj dormi! Oni povas esti devigata labori ĝis tia laciĝo, ke oni ĉesas pensi pri rezisto, ke oni ĉesas pensi pri fuĝo, ke oni ĉesas pensi pri la laco. Oni fariĝas maŝino, oni fariĝas aŭtomato. Ĉirkaŭe ili nun rajtas rabi aŭ murdi, oni ne rigardas, oni ne aŭskultas, nur dormi kaj dormi kaj nenion alian.

Dormeme mi staris ĉe la balustrado kaj dormis starante. Granda kvanto da felukojMT kun strangaj pintaj veloj proksimis. Sed tio ne frapis la atenton. Ili ĉiam estis en la ĉirkaŭaĵo. Fiŝistoj kaj kontrabandistoj kaj aliaj kun aliaj negocoj, negocoj, pri kiuj oni eĉ ne aŭdacas pensi.

Subite mi skuis min kaj tute vekiĝis. Mi ne komprenis, kio tiom ekscitis mian atenton. Ŝajne estis potenca bruo. Sed kiam mi kutimiĝis al la ideo pri bruo, mi konsciiĝis, ke ne bruo tiel frape vekis min, sed profunda kvieto. La maŝino ĉesis labori, kaj tio kaŭzas strangajn sentojn. Tage kaj nokte oni aŭdas la stamfojn kaj tondrojn de la maŝino, ĝi bruas en la kaldronejo kiel ruliĝanta tondrado, en la holdoj kiel obtuza peza martelado, kajute kiel brua spirado laŭ skuata ĉeno kaj kiel pumpado. La bruo rampas en la karnon kaj cerbon. Oni sentas ĝin en ĉiuj fibroj de la korpo. La tuta korpo estas regata de la kruda stamfado. La tuta homo enfalas en la ritmon de la maŝino. Oni parolas, manĝas, legas, laboras, aŭdas, vidas, dormas, vaĉas, pensas, sentas kaj vivas en tiu ritmo. Kaj subite la stamfado de la maŝino ĉesas. Oni perceptas strangan doloron. Oni sentas vakuon en si, kvazaŭ oni fulmrapide veturus lifte malsupren. La tero sinkas de sub la piedoj, kaj oni havas la senton, kvazaŭ elfalis la suba parto de la ŝipo, pro kio oni sinkas ĝis la fundo de la maro.

Jorike ekhaltis kaj balanciĝis facilmove sur la glata kvieta maro. La ĉenoj tintadis kaj la ankro falis.

Stanislav tiumomente proksimiĝis kun la kafokruĉo.

„Pippip, li vokis kaj diris mallaŭte, „nun ni devos saltadi antaŭ la kaldronegoj, hoj diablo! Ni devos suprenĉasi la premon ĝis cent naŭdekkvin.“

„Ĉu vi frenezas, Stanislavski?“, mi diris, „jen ni tuj flugus sen interrompo ĝis la siriuso™. Jam ĉe cent sepdek tremas niaj intestoj.“

„Tial mi ja tiom ofte, kiom eblas, ferdeke promenas“, Stanislav rikane diris. „Tiam oni ne kuros unue kelkajn fojojn per la kranio kontraŭ la feroplafonon. Oni tuj ekflugos kiel gumopilko, kaj antaŭ ol sekvos la ŝipfragmentoj, oni jam naĝas. Kiam mi vidis la felukojn, tiom suspektinde proksimajn, mi amasigis kiel freneziĝinto provizon, por ke mi havu la okazon tre ofte iri supren. Al la hejtisto mi diris, ke mi havas lakson. La venontan fojon vi devos elserĉi ion alian, ĉar ĉiufoje oni ne povas rakonti la saman kanabosemon, aliokaze li eble mem iros supren kaj gustos la amarajn oranĝojn.“

„Pri kio temas?“

„Nu, vi estas naiva ŝafo. Ili kaŝe marĉandas ion. La ŝipestro enpoŝigas la procentojn por la asekurpolisoMT. Azenon tian, kia vi estas, mi ne vidis en mia tuta vivo. Sur kio ni laŭ via opinio veturas?“

„Sur ĉerkveturilo.“

„Almenaŭ tio jam estas klara al vi. Sed ili ja ne sen muziko tombigos tian ĉerkon. Tion nepre ne imagu. La Jorike estas finita. La mortatesto jam kuŝas ĉe la kompanio, ili nur ankoraŭ devos enskribi la daton. Nu, kaj pripensu, amiko, se oni jam ludas sur la lasta violonkordo, tiam vere ĉio estas feko kaj fuko. La Jorike povas fari ĉion, kio plaĉas al ĝi, ĝi ne plu havas esperon, ĝi troviĝas sur la mortolisto.Ĝi povas riski ĉion, ĉu vi komprenas? Rigardu supren al la lanternkorbo. Jen pendas la maato kun la prisma tubo kaj observas, ĉu la aero estas klara. Tiam vi foje povos observi kiel Jorike ekvostumos, amiko, la olda eluzita damo en la unua kvarono de horo faros tian salton, ke vi skuiĝos pro timo ĉe tiu vaporpremo. Aŭ supren sur la lunon aŭ sur la altan maron kun tridek kvin mejloj ĉiuhore. En tiu stato observu Jorikeon. Post tridek minutoj ĝi fajfos kaj anhelos el ĉiuj butontruoj kaj havos astmon dum kvar semajnoj. Sed ĝi estos elirinta. Kaj tio estas la plej grava afero. Sed nun mi devas iri malsupren. Mi tuj revenos, kiam mi estos enŝovelinta kelkajn ĵetplenojn, kaj poste mi denove iom promenos ferdeke.“

Kutime ni veturis kun premo de cent kvindek, ankaŭ kun cent kvindek kvin, se Jorike devis batali kontraŭ ŝtorma vetero. Cent sesdek signifis: Atentu. Cent sesdek kvin: averto! Cent sepdek: danĝero! Ĉe tiu premo ĝi blove elfajfis kun tia hurlado, ke la suko teruriĝis en la ostoj.

Por elpeli el ĝi la ploremon, nun la larmoglandoj estis fermŝraŭbitaj. Se ĝi emis, ĝi povis plori internen, povis larmi pri sia terura sorto kaj malgaje rememori tiun tempon, kiam ankaŭ ĝi estis honesta ruĝvanga virgulino. Ĝi travivis ĉiujn stadiojn de aventurema ino en sia longa, riĉa vivo [99]. Ĝi dancis sur brilaj baloj, kie ĝi estis la reĝino de la festo, kaj kie la plej belaj viroj klopodis svati ĝin. Plurfoje ĝi edziniĝis, forkuris de siaj edzoj, retroviĝis en aĉaj hoteloj, tridekfoje eksedziniĝis, denove ĝi havis feliĉon kaj estis reakceptita en la societo, ĝi faris pliajn petolaĵojn, dum kelka tempo ĝi fordonis sin al la drinkemo kaj kontrabandis skotan viskion al Norvegio kaj al la krabotruoj ĉe la bordo de la ŝtato Maine [100], kaj nun ĝi fariĝis finfine bordelpatrino, testamentintrigulino, venenmiksistino kaj anĝelfaristino [101]+G. Tiel profunde povas sinki kvazaŭ ino, kiu devenis el tre nobla familio, kiun oni provizis per bonega eduko, kaj kiu eniris la vivon kun silkaj jupetoj kaj robetoj. Sed la malfeliĉo de multaj belaj inoj estas, ke ili ne scipovas morti en la ĝusta tempo…

La kargolukoj estis malfermitaj, kaj oni trafosis diligente la intestojn de Jorike.

La felukoj jam estis proksimaj, kaj du el ili haltis ŝipflanke kaj tie estis firmligataj. Sur la felukoj troviĝis marokaj fiŝistoj. Ili grimpis kiel katoj sur la ferdekon. La kargomastoj estis starigitaj kaj komencis labori, ŝrike grincante. Tri marokanoj, kiuj portis la vestaĵojn de fiŝistoj, sed spite al tio ne similis al fiŝistoj, ĉar ili aspektis prudentaj kaj inteligentaj, iris kun la Dua Oficiro al la kabineto de la ŝipestro. La oficiro denove elvenis kaj kontrolobservis la kargadon. La Unua staris sur la ponto kaj direktis la okulojn ĉien, al la horizontoMT, sur la akvon, al la ŝipo. Ventroflanke post sia zono li portis pezan Browning-pistolon.

„Ĉu la aero estas klara, maato?“ li kriis supren al la masto.

„La aero klaras, aye, aye, Sir [102].“

All right! Keep on! [103]

La kestoj svingiĝis gaje tra la aero, kaj malsupren en la felukojn. Tie aliaj marokanoj kun lertaj manoj rapide laboris, stivante la kestojn sub la kargojn de fiŝoj kaj fruktoj. Kiam feluko estis ŝarĝita, oni malligis ĝin, kaj ĝi forveturis. Tuj alremis alia, estis alligita kaj transprenis la kargon.

Ĉiu feluko, kiu ricevis la kargon, puŝite disiĝis de la ŝipo, hisis la velojn kaj forflugis. Ĉiu velis en alia direkto.

Kelkaj en tiu direkto, kie firma tero nur estus, se ili volus veli ĝis Ameriko.

La Dua Oficiro tenis notblokon kun enŝovita karbopapero kaj krajonon. Li kalkulis la kestojn. Poste marokano, kiu ŝajne laboris kiel kargestro, vokis nombron al li, la oficiro revokis la saman nombron kaj poste notis ĝin. Ankaŭ la kargestro priskribis paperfolion. La nombrojn ili vokis angle.

Finfine oni ne plu tiris kestojn supren kaj fermis la lukojn. La lasta feluko, kiu transprenis kargon, estis jam tre malproksima. La unuajn oni ne plu vidis. Ili aŭ malaperis post la horizonto aŭ nebulo vualis ilin. La aliajn oni vidis ĉirkauflosi diversdirekte kiel pecetoj de blanka papero.

Plia feluko, la lasta, ĉi tie videbla, estis firmligita ŝipflanke. Ĝi ne transprenis kargon. Ĝi transportis nur fiŝojn.

La tri marokanoj, kiuj troviĝis ĉe la ŝipestro en la kabineto, nun elvenis kun li. Ili ridis kaj interbabilis.

Tiam la tri viroj adiauis lin per grandaj belaj brak-kaj mangestoj, malsuprengrimpis per la ŝnurŝtupetaro, eniris sian ŝipeton, depuŝiĝis, kaj hisis la velojn, oni suprentiris la ŝnurŝtuparon, la ankroĉeno tintadis, kaj Jorike plenrapide ekveturis.

Post proksimume dek minutoj la ŝipestro aperis sur la ferdeko: „Kiom da mejloj for de l‘ bordo?“

„Ses for.“

„Brave. Ni do eliĝis, ĉu?“

„Jes, sinjoro!“

„Venu matenmanĝi. Ni lavu iom la gorĝon. Informu la stiriston pri la kurso kaj poste venu.“

Tiel finiĝis la mistera fantomeca okazaĵo.

Sed la fantomeca okazaĵo postlasis ion. Ni ĉiuj ricevis grandan postŝtorman matenmanĝon. Rostitajn kolbasojn, ŝinkojn, kakaon, rostitajn terpomojn kaj po gorĝo akvoglason da rumo verŝitan en niajn ladajn tasojn. Tiu postŝtorma matenmanĝo estis la buŝplastro por ni. La buŝplastro por la ŝipestro aspektis alia. Tion oni ne povis manĝi, oni devis meti ĝin en la monujon.

Sed ni eĉ tiel jam kontentis. Ni estus veturintaj en la inferon kun la ŝipestro, se li estus dirinta: „Ek, viroj!“ Kaj eĉ ne ŝraŭboj por poleksoj estus povintaj eltorturi el ni tion, kion ni vidis.

Ni vidis nur, ke lagroMT de la maŝino varmegiĝis, ke ni devis ankri ĝis la difekto estis riparita, kaj ke - dum ni ankris - felukoj alvenis, kiuj intencis vendi fiŝojn kaj fruktojn al ni. La kuiristo aĉetis fiŝojn por du manĝoj, kaj la oficiroj aĉetis ananasojn kaj freŝajn daktilojn kaj oranĝojn.

Ni povas ĵuri tion, ĉar ĝi estas la vero, jes, sinjoro.

Tiel bonan kapitanon oni ne perfidas, ne, sinjoro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.