|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La nomo B. Traven: la signifo de la pseŭdonimo estas duba. En la praa angla marista slango la nomo signifas ,vojaĝanto' kio pensigas ankaŭ pri la angla vorto ,traveller'. Se oni rigardas ĝin anagramo, ĝi legeblas kiel NEV ART B., tio estus NEW ART B., do NOVA ARTO de B. Se pravas la supozo pri la rilato al la rivero Trave en Ŝlesvig-Holstinio ĉe Lubeck, pri kiu mi skribis en la enkonduko, Traven ankaŭ estus simbolo por la vivo kontraŭ la morto. La usona Traven-esploristo Karl. S. Guthke trovis en Ŝlesvig-Holstinio la du vilaĝnomojn Travental kaj Marutendorf. Baumann asertis, ke Traven estas la nomo de almenaŭ du personoj.
La titolo: la vortkombino ,mortula ŝipo' por certa speco de ŝipoj estas elpensaĵo de B. Traven, kiu tamen estas tre reala. Temas pri kargoŝipojMT, kiujn la kompanio aŭ la posedanto tiom longe ne prizorgas kaj riparas, ĝis ili sinkos aŭ ĝis oni eĉ sinkigos ilin por enkasigi la asekursumonMT. La maristoj sur tiaj ŝipoj estas mortkonsekritoj, maristaj gladiatoroj.
[1] Tuscaloosa: urbo en la okcidenta Alabamo, fondita en 1816 sur la tereno de indiĝena vilaĝo, la nomo de indiĝena tribestro; ankaŭ la nomo de fama oceana vaporŝipo
[2] First rate steamer, made in USA (angle): Vaporŝipo plej altkvalita, produktita en Usono
[3] „homoj kaj ne nur manoj“: „Li (la kapitalisto) ne povas kompreni, ke li havas ankoraŭ alian rilaton al la laboristo krom tiu de vendo kaj disvendo, li ne rigardas ilin homoj, sed ,manoj' (hands)..“, skribis Friedrich Engels (1820-1895) en sia unua libro „Situacio de la laborista klaso en Anglio“, el la jaro 1845. Ĉiuj pliaj citaĵoj de Engels estas el tiu libro. Tiu grandioza verko de la junulo Engels - tute preteratendita de la Traven-esploristoj - pri la frua kapitalismo en Anglio, estis la plej grava fonto por la verkinto de „La Mortula Ŝipo“. Ankaŭ la konata usona verkisto Jack London - London estas pseŭdonimo - uzis ĝin por sia libro „Homoj de l' abismo“ pri la loĝkvartalo East End de Londono. En ĉifonoj kaj aspektanta kiel senhejmulo li faris en tiu urbokvartalo praktikajn esplorojn por la libro. Antaŭ sia aresto kaj poste Ret Marut loĝis en tiu havena regiono. Cetere, B.Traven, Jack London kaj F. Engels havas ankaŭ alian strangan komunecon: La cindro de B. Traven estis ĵetita el aviadilo sur la indiĝenan regionon de la ŝtato Ĉiapaso en Meksiko.
La cindron de Jack London oni forsendis en leteroj al amikoj. Kaj tiun de Engels oni ĵetis en la kanalon inter Calais kaj Dover.
[4] A.B., able-bodied seaman (angle): lerta kaj sperta maristo
[5] „mon ami" (france): mia kara
[6] „Well, Mademoiselly": bone, fraŭlino
[7] Broadway: granda strato de Nov-Jorko, konata pro siaj multnombraj teatroj
[8] „Mi ne volis respondeci la morton de la patrino“: „En Hamburgo, tie mi estis, kun veluro kaj silko min vestis. Mian nomon mi ne rajtas diri, ĉar mi estas, ho ve, damo por mon‘. Mia frato skribis: Ho, fratino, ho, venu al ni hejmen! Nia patrino kuŝas tre malsana. Ŝi ploras pro vi, pri sia sola feliĉo. Jen mi skribis al li: ,Ho, frato, mi ne povas reveni. Mia honoro en Hamburgo restis. Hejmlande mi ne trovos la feliĉon.“ (Havena kanto)
[9] Yank: (angle slange) jankio, t.e. Usonano
[10] Yes, old man = Jes, oldulo
[11] „…lasis foti min en Antverpeno“: Tio povus esti, sed en Londono li devis permesi, ke la polico fotu lin en la prizono de Brixton la 1-an decembro en la jaro 1923. Sur la policaj serĉolistoj de la gvidintoj de la bavara konsilia respubliko en Munkeno mankis la foto de Ret Marut/B.Traven.
[12] elhaŭtiĝi: (slange) fuĝi, foriĝi
[13] Mr. Volstead, do Andrew Volstead, legaligis la prohibicion en Usono.
[14] Oui (france): jes
[15] Netherlands (angle): Nederlando
[16] Rotterdam, derde klasse (nederlande): Roterdamon, trian klason
[17] elsalti pobe: (slange) fuĝi
[18] My old Kentucky home (angle): Mia malnova hejmlando Kentucky, usona popolkanto:
Strofo:
La negrojĝojas en la Kentucky-land',
ĉar brilas somera la sun'
Herbejoj floras, kaj el la foliar'
sonas ĉiam birdaj kantoj nun.
Infanoj ludas senzorge ĉe l' kaban,
gajege, sen melankoli';
sed iam
nur pro vi, Kentucky-land, pro vi!
Ploru ne, negrino,
ĉe la kampara rand'!
Sed eksonu kanto por la Kentucky-hejm'
por la kara, malproksima land'!trad. Paul Bennemann
[19] „…m sorry, oldfellow, can't help it. Good bye andg'd luck" (angle): „Mi bedaŭras, amiko mia, mi ne povas helpi al vi. Adiaŭ kaj multe da feliĉo.“
[20] Yesser: la angla parolkuntiro de Yes kaj Sir, do: Jes,sinjoro.
[21] Tsat so!: usona parolmaniero de la angla: That's so!, Esperante: Tiel estas!
[22] good-bye (angle): adiaŭ
[23] Wall Street: strato kun multaj bankoj kaj borsoj en Nov- Jorko, kvartalo Manhattan
[24] Vaŝington: unua prezidento de Usono, tiel skribita de Z. en la Fundamento de Esperanto
[25] Un troiseme Anvers. (france): Bileton de la tria klaso al Antverpeno.
[26] La perditaj dek kvar punktoj de Wilson: proklamo de la usona framasonista prezidento Thomas Woodrow Wilson je la 8-a januaro 1918, kiu celis pacon kaj novan mondan ordon inter la militpartoprenantoj.
[27] flari la cinamon: (slange) jam antaŭsenti, pri kio temas
[28] goat (angle): ,kaprino' ĉar la prizona pastro misprononcis la anglan vorton ,God' (Dio)
[29] M'me (france): sinjorino. Kion Traven rakontas pri la damo estas tute reala maljustaĵo, sed ke li rakontas tion iom kontraŭsemiteme, ne estas hazardo, sed sekvo de miskomprenemo de Marut kaj de multaj samtempanoj, ke estas tipe juda afero fari negocojn. Nur en la mahagonciklo konsistanta el ses romanoj pri Meksiko kaj ties revolucio li tute forlasos tiujn cetere ankaŭ jam antaŭe nur tre rarajn kontraŭsemitaĵojn. Liaj plej proksimaj batalamikoj en Munkeno, Gustav Landauer, Erich Muhsam kaj dro Levine estis judoj. Kaj unu el liaj du plej ŝatataj germanaj verkistoj estis la judo Heinrich Heine. La alia verkisto estis Goeto.
[30] Mr. Grgrgrgs: dadaisma nomo
[31] mondolingvon klakan: B.T. sciis pri la „arte faritaj lingvoj" sed ne akceptis ilin. En „Lando de l' printempo" (1928) li skribis: „Kaj malhelpo estas la klopodoj krei novajn arte faritajn lingvojn, dum estas multe pli utile studi iun el la grandaj regantaj vivantaj lingvoj, kiuj disvolviĝis nature. En la sama tempo, dum kiu ĉiuj laboristoj de la mondo povas lerni artefaritan lingvon, ili lernas ankaŭ vivantan lingvon, la hispanan aŭ anglan, por interproksimiĝi. Ne per artefarita lingvo, sed per vivanta lingvo oni lernas kompreni aliajn popolojn.“
[32] „Eble vi eĉ kontestas, ke mi efektive naskiĝis?“: Hal Croves, la viro, kiu ĉiam asertis, ke li ne estas Traven, en intervjuo diris: „Ne temas nur pri pasportoj. Temas pri tio, ke homoj sub modernaj kondiĉoj estas devigitaj… Se oni ne havas pasporton, ankaŭ ne plu eblas pensi pri la animo de homo, la homo estas tute perdita.“ Ret Marut plurfoje en sia vivo provis ricevi pasporton: en la jaro 1914 en Barmen (?), 1915 aŭ 1916 en Kolonjo, en marto de 1917 en Munkeno kaj marte de 1924 en Londono. (Vidu pri Ret Marut ankaŭ en 1/3, 3/2, 10/1, 11/1,11/2, 13/3, 15/1, 40/2 kaj 43/3.)
[33] Gale (angle): ventego, sed ankaŭ trovebla en la vorto Galileo, kien Jesuo foriris, ĉar profeto ne havas honoron en sia propra lando. (Sankta Johano, 4. 43-44). Ret Marut/ Traven devis forlasi Germanion, ĉar li estis serĉata ŝtatkrimulo pro la revoluciaj okazaĵoj en Munkeno en la jaro 1919. Por Marut Kristo estis „spartakisto kaj komunisto" „kiu diferencis disde la komunistoj nur en tiu punkto, ke li ne bezonis Ruĝan Armeon.“ Li ankaŭ skribis en sia anarkiema kontraŭmilita gazeto ,Der Ziegelbrenner' (La brikofaristo): „Jesuo estis homo kiel vi kaj mi, kaj ĝuste tial li tiom gravas.“ Gerard Gale, verŝajne konato de B.Traven, eldonis en la jaroj 1917 ĝis 1921 kun sia vivkunulino Magdalena E. Gale la revolucieman gazeton „Gale‘s Monthly" en Meksiko, ĝuste en tiu tempo, kiam Marut en Germanio eldonis „La brikofariston" Ribelon de anglaj brikofaristoj F. Engels priskribis en la jam menciita libro ,Situacio de la laborista klaso en Anglio‘. Krome la nomo Gale troviĝas en la vortoj galeaso kaj galero. La nomo Marut devenas laŭ la supozo de la esploristo Rolf Recknagel verŝajne de la praa hinda literaturo, kie la marutoj aperas kiel ŝtormestaĵoj. Ili estas la kunuloj de Rudra ĉe la venko kontraŭ la demonoj.
En la Rigvedo la marutoj laŭ Recknagel estas tiel karakterizitaj: „Ilian devenon scias neniu; nur ili mem scias la naskiĝlokon unu de la alia. Kun flugiloj unu kovras la alian kaj kune ili batalas, la ventfuriozaj falkoj… Tial kun la marutoj la aro kapablas multon. Bela estas via sovaĝeco, kolera estas via senco, kiel de muĝanta Muni (ekstazulo)…“ Krome oni supozas, ke Ret Marut estas anagramo por la germana „der Traum" la sonĝo. Sonĝoj povas esti utopiaj, sed Traven sciis ankaŭ pri la taoisma interpretado de revoj fare de Ĝuang Dzi, laŭ kiu ne estas tute certa, kio estas pli reala, la revo aŭ la tielnomata reala mondo?
[34] pasporto pli necesas ol io ajn alia: Bertolt Brecht skribis ironie en „Interparoladoj de fuĝintoj" ke la pasporto el ĉiuj partoj de la korpo estas la plej grava.
[35] Majestic (angle): la majesta
[36] Good bye andgood luck toye! (angle): Adiaŭ kaj multe da feliĉo por vi!
[37] Jackson Square: (angle) publika placo en Nov-Orleano, nomita laŭ la usona prezidanto Andrew Jackson
[38] „Serĉu sufiĉe frue alian, amatino": troviĝas en ,La danckanto de l' skeletulo' (vidu pri tio en la rimarkoj 19/6 kaj 45/1.)
[39] Boys, get all the canvas set! (angle): Maristoj, hisu ĉiujn velojn!
[40] Boche: (slange france) boŝo, germano
[41] Mon dieu (france): Dio, mia
[42] Sudfalio: ne ekzistas, ĝi estas ŝerca diro
[43] Buletoj laŭ Konigsberg: germane „Konigsberger Klops", estas malgrandaj viandobuletoj el la regiono de la iama orientprusa urbo Konigsberg, nun nomata Kaliningrad, enklavo de Rusio. Erich Muhsam (1878-1934), anarkiisto kaj verkisto kune kun Marut kaj Gustav Landauer unu el la aktivuloj de la unua konsilia respubliko en la jaro 1919 en Munkeno, skribis antaŭ 1919 la artikolon „Kiel arto efikas - interparolado pri la buleto laŭ Konigsberg". Tiun ŝercan artikolon Marut eble konis. En la jaro 1926, kiam Marut jam elkokoniĝis kiel Traven kaj vivis en Meksiko, E. Muhsam verkis alvokon en sia gazeto „Fanal“: „Kie estas la brikofaristo? Ĉu neniu el la legantoj de la ,Fanal' scias, kie la brikofaristo troviĝas? Ret Marut, kamarado, amiko, batalkunulo, homo, informu nin, moviĝu, donu signon, ke vi vivas, ke vi restis la brikofaristo, ke via koro ne bonziĝis, ke via cerbo ne skleroziĝis, ke viaj brakoj ne lamiĝis, ke viaj fingroj ne rigidiĝis. La bavaroj en 1919 ne kaptis vin; ili jam havis vin ĉe la kolumo, kaj sur la strato vi ankoraŭ fuĝis. Aliokaze vi verŝajne tie kuŝus, kie Landauer kuŝas kaj ĉiuj aliaj, kiuj havis vivantan spiriton, kie ankaŭ mi kuŝus, se ili ne estus kaptintaj kaj fortrenintaj min el la murdocentro jam dek kvar tagojn antaŭe. Nun ili ne plu povas molesti vin. La amnestio de la antaŭa jaro devas validi ankaŭ por vi. Estas tempo, priskribi antaŭ la historio la ekeston kaj la iron de la bavara komunumo. Tio, kio okazis ĝis nun en tiu rilato… estas stulta kaj malica, maljusta aŭ aplomba. Vi estis la sola, kiu aktive staris en la aferoj kaj tamen povis vidi el certa distanco kaj alto, kiuj malbonoj okazis, kio estis bona intenco, kio estis ĝuste entreprenita, kio pli ĝuste estu entreprenita. La postlasaĵo de Gustav Landauer, liaj leteroj, liaj paroladoj, liaj efikoj en la lasta tempo tre baldaŭ estos aperigitaj por la publika kritiko. Vi staris flanke de li helpante kaj instigante, kiam li estis la popola komisaro por instruo kaj propagando. Ni bezonas vin. Kiu konas la brikofariston? Kiu el la legantoj de ,Fanal' scias, kie Ret Marut troveblas, atingeblas? Kiu povas eltrovi lian restadejon, sendu tiun ĉi kajeron al li. Multaj demandas pro li, multaj atendas lin. Li estas vokata." Marut ne respondis, sed ŝajne salutis pere de la ŝerca vortludo pri la buleto laŭ Konigsberg en „La Mortula Ŝipo". Muhsam skribis pli poste entuziasman artikolon pri tiu libro kaj ties aŭtoro.
[44] La individuoj estas la atomoj de la homaro: „… nenio ekestas el la neestanta. Aliokaze ĉio el ĉio povus ekesti, ĉar baza ŝtofo ja ne necesus. Kaj se tio, kio perdiĝas, forirus en la neestantan, tiukaze ĉiuj aĵoj jam delonge estus neniigitaj.." „La korpoj estas… aŭ kunmetaĵoj aŭ ties partoj. La lastaj devas esti nedivideblaj kaj senŝanĝeblaj, se ne ĉio iru en la neestecon, sed daŭre ekzistu spite al la dissolviĝo de la aĵoj; ĉar ili estas el solida naturo kaj tute ne povas dissolviĝi. Tiel la bazaj partoj de ĉiuj aĵoj devas esti nedivideblaj (=atomoj)." Kontraŭe al la ĵus citita Demokrito, kiu nur materie difinis la atomojn, Epikuro eltrovis, ke la atomoj „deflankiĝas de la rekta linio". Tio kondukis lin al tio, kion la juna Marks difinis la „filozofio de la absoluto kaj libero de la memkonscio", ĉar sen tio la atomoj ja ne povus deflankiĝi dum la libera falo. (Epikuro vivis de 342/341 ĝis 271/270 antaŭ Kristo) La citaĵoj estas el „Leteroj al Herodoto".
[45] C.O. conscientious objector (angle): militserva rifuzanto. E. Muhsam (vidu pri tio 13/3) rifuzis la servon, estis kondamnita je prizono. O. Maria Graf (vidu pri li ĉe 43/3), kiu pli poste internacie famiĝis kiel la aŭtoro kun la bavara ledopantalono, alia amiko de Marut, antaŭ komisiono ŝajnigis sin idioto. Marut mem eble tial ne devis servi en la Unua Mondmilito, ĉar li ŝanĝigis sian ŝtatanecon komence de la milito al usonano. Estas alia afero, ke Ret Marut skribis kelkajn soldatrakontojn kaj eĉ soldatan novelon, kio pruvas, ke li bone konis la soldatan vivon de tiu tempo.
[46] Aleo de l' Venkintoj: troviĝis en Berlino, sed pro la Dua Mondomilito ĝi ne plu ekzistas; restaĵoj de la damaĝitaj, parte senkapigitaj, ŝtonfiguroj staras nun antaŭ brika muro de tombejo en Berlino.
[47] Es aleman? (hispane): Ĉu vi estas germano?
[48] Si, Señor (hispane): Jes, sinjoro
[49] Good bye, France! (angle): Adiaŭ, Francio!
[50] Ili volas nin fari sklavoj: „Mi abomenas la komunismon, ĉar ĝi estas la negacio de la libero, kaj ĉar mi ne povas imagi ion home indan sen libero. Mi tial ne estas komunisto, ĉar la komunismo koncentras kaj ligas ĉiun potencon de la socio en la ŝtato, ĉar ĝi necese kondukas al la centralizo de la propraĵo en la manoj de la ŝtato. Male mi deziras la radikalan forigon de la ŝtato, la radikalan ekstermon de la aŭtoritata principo kaj de la kuratoreco de la ŝtato, kiuj sub la preteksto morale instrui kaj civilizi la homojn, ilin ĝis hodiaŭ sklavigis, subpremis, ekspluatis kaj koruptis. Mi deziras la organizon de la socio kaj de la kolektiva kaj socia propraĵo de sube supren sur la vojo de la libera asociado kaj ne de supre suben helpe de iu aŭtoritato, kiu ajn ĝi estu.“ (M.Bakunin)
[51] Kaj tamen, ĉu la ŝipestro povas sola veturi sian ladokeston, sen la laboristo? Ĉu la inĝeniero sola povas konstrui siajn lokomotivojn sen la laboristo? Tiajn demandojn B. Brecht simile ripetis en sia prozpoemo „Demandoj de leganta laboristo“.
[52] Favor! (hispane): Kompleze
[53] Beachcombers (angle): strandvaguloj, bordaj irantoj. Oni nomis ilin ankaŭ flugantaj fiŝoj kaj outerbounder. Ili estis la malo de tiuj maristoj, kiuj neniam forlasis sian ŝipon.
[54] Kaj la laboristo de la propra nacio estas la plej terura el ĉiuj diabloj: „Sed la konkurado de la laboristoj unu kontraŭ la alia estas la plej aĉa flanko de la nunaj rilatoj inter la laboristoj, la plej akra armilo kontraŭ la proletaro… " (F.Engels)
[55] En la klasika taoisma verko „Zhuangzi (369-286 a.K)" troviĝas du spritaj tekstoj, en kiu grandioza taoisma filozofo jam longe antaŭ Jesuo kaj B.T. filozofiumis pri la gajo de la fiŝoj kaj la kaptado de fiŝoj. Cetere, tute ne hazarde tiu unika libro abundas de pensoj, kiuj retroviĝas en la verkoj de B.Traven. Ankau tio estas esenca fonto por la pensado B.T., kiun la Traven-esploristoj kutime tute pretervidas.
[56] Tomaso: „Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. La aliaj disĉiploj do diris al li: „Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.“ (Sankta Johano 20.19-25)
[57] La ŝipo en la tuta romano estas priparolata de B. Traven kvazaŭ ino, do per „ŝi“ (germane = sie) eĉ kontraŭe al la germana genro (das Schiff = es = ĝi).
[58] Jorike: en la originalo „Yorikke", estas la ina formo por Yorrick, ĝi do havas rilaton al „Hamleto“ de Shakespeare. La sekva parto, tradukita de L.L. Zamenhof, troveblas en SCENO I de AKTO V, kiu okazas sur tombejo.
HAMLETO (prenas kranion)
„Lasu nin vidi ĝin! Ha, malfeliĉa Jorik! Mi konis lin, Horacio: persono de senfinegaja humoro, plena de plej belajspritaĵoj. Mil fojojn li portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido! La koro al mi premiĝas. Tie ĉi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viajfulmoj degajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per ridoj? Ĉu restis neniu el ili, por nun ŝerci pri via propra malsaĝa vido? Ĉio forputris? Nun iru en la ĉambron de eminenta sinjorino kaj diru alŝi, ke kiom ajn ŝi sin ŝmiros, ŝi tamen en la fino ricevos tian vizaĝon; ridigu ŝin per tio ĉi!"
La aktoro Ret Marut laŭ foto ludis la rolon de iu el la tombofosistoj.
[59] Tradukante la tekston pri la koloroj de Jorike, mi devis pensi pri la vortoj, kiujn la doktoro de la medicino Philippus Aureolus Theophrastus von Hohenheim, nomata Paracelsus, kiu staris en la Kamparanaj Militoj en Eŭropo kiel militkampa kuracisto sur la flanko de la revoluciaj kamparanoj, skribis: „Ilian mondon ili tute kovris per la sepa koloro. Kaj ili asertas, ke tiu koloro estas plenvalida.
Kaj tiel ili opinias, ke ankaŭ ilia kovrilo ĵetita sur la mondon estas perfekta. Ilia ĉiopotenca, de Dio damnita, ne pretervidebla, sed senfine trankviliga grizo. Sep astroj estas kaj sep sakramentoj. Kaj tiel do ili bezonas la sepan koloron. Kaj tiel ili kovrante surŝmiras ĉion. Nenio plu restas de la profunda nigro de la radikoj, de la origino de ĉio estanta. Nenio plu de la klara blanko de la lumo. Nenio plu de la bluo, de la konsolanta fortiganta bluo de la tero. Nenio plu de la friskiga verdo de la akvo. Nenio plu de la flirtanta kaj viviga flavo de la aero. Nenio plu de la majesta ruĝo de la fajro. Nenio plu, kio varmigas la koron. Grizan kaĉon sur la tutan teron. Tiel ili larĝe kaj dike rulpremas ĝin antaŭ si kaj sufokas min."
[60] incendio: Ke ŝipbruloj estis timataj, montras la angla marista kanto de hejtistoj. „Fire down below", kiu priskribas incendion, ĉe kiu ĉie brulas, en la kuirejo, en la viandoĉambreto, en la litbenkoMT, en la monŝranko, kie la mono fandiĝas, kaj finfine sur la ferdeko. „Sube brulas, sube brulas, alportu sitelon kun akvo!"
[61] …kaj devas kuniri al la danco: inter la versoj de Nathanael Schlott el la jaro 1701 pri „La danco de l' skeletulo" en la Maria-preĝejo de Lubeck (vidu ankaŭ pri tio 45/1) estas la sekvaj. Por povi redoni tute precize la tekston mi prefere ne rimis:
La skeletulo al la junulino
Tiel kiel la mondo mi tute ne atentas komplimentojn.
Devo mi nomas la duran vorton, kiu rompas ŝtalon kaj feron.
Kaj kial vi volas rifuzi al mi la lastan iron?
La junulinoj aliokaze ne kutimas rifuzi danceton.La junulino al la skeletulo
Mi sekvas, ĉar mi devas kaj dancas kiel mi povas.
Fratinoj, elektu sufiĉe frue viron.
Tiel vi donas al la edzo en la vivo la manon,
kiun mi devas doni ne tute libervole al la skeletulo.
[62] Kleopat ra kaj Antonio: Gemo el la antikvo montras Kleopatran kaj Antonion sur la malantaŭa ferdeko de kilaMT ŝipo. Kleopatra partoprenis marbatalon ĉe Actium kiel komandantino de eskadro, sed fuĝis. La amanto Antonio tuj sekvis ŝin. Ŝia proksimo pli gravis por li ol la sukcesa fino de la marbatalo.Traven mencias Actium en la angla praversio de „La Mortula Ŝipo", kiu troveblas en la biografio de Guthke.
[63] La tuta ĉapitro estas protesto kontraŭ la artikolo ,Pri la aŭtoritato' de la fabrikisto kaj Marks-amiko Frederiko Engels, kiu defendas kontraŭ la ideoj de Bakunin la neceson de aŭtoritato kaj ankaŭ asertas, „ke la neceso de aŭtoritato plej klare montriĝas sur ŝipo sur la maro, kie en la momento de danĝero la vivo de ĉiuj dependas de tio, ke ĉiuj tuj kaj absolute obeas la volon de unu sola persono.“
[64] Lloyds: brita unuiĝo de asekurkompanioj kun borso, precipe konata por marasekuraj aferoj, ekde 1683
[65] trans la grandan ranolagon: trans la Atlantikon
[66] pirato: la vorto devenas de la greka ,peiran', serĉi sian feliĉon
[67] bukanieroj: Ili estis piratoj de la Kariba Maro. Ili mem nomiĝis ,fratoj de la bordoj‘. La vorto bukaniero devenas de la hispana vorto Bucan, kiu signifas: Rostkrado por la sekigo de viando en la suno. Ĝi estas ankaŭ kromnomo de la kuiristo John Silver el la fama libro „La Trezora Insulo“ de Stevenson.
[68] cilindra ĉapelo: Cilindraj ĉapeloj ankoraŭ en la 19-a jarcento efektive estis kapkovraĵo de germanaj maristoj.
[69] Hey ain'tye sailor? (angla): He, ĉu vi estas maristo?
[70] Want a dŝop? (angle): misparolo de ,Doyou need a job?' ,Ĉu vi bezonas laboron?'
[71] superstiĉo: La multspeca superstiĉo de maristoj radikas en la origine preskaŭ centprocenta dependeco de ondoj, vento kaj vetero, sed ankaŭ la dependeco de labordonantoj estigas superstiĉojn.
[72] A.B., able-bodied seaman (angle): plene lerta maristo
[73] Por maristoj sonĝoj pri fiŝoj estas antaŭsigno de ŝippereo, tiel kiel por ratoj havene, kiuj forlasas la ŝipon.
[74] La surskribo super la kajutoj de la ŝipanaro de l' Mortula Ŝipo havas rilaton al la inferoporda surskribo de Dante en „La dia komedio“: „Kiu eniras ĉi tien, tiu delasu de ĉiu espero!“ La ŝajne absolute pesimisma surskribo de B. T. estas tamen ambivalenca. En la filozofio de la germana individua anarkiisto Max Stirner (1806-1856) la enhavo de la surskribo estas la „pordo“, kiun homo devas trairi, se li volas agi kiel memkonscia individuo. Tiu pensado troviĝas jam ĉe Jesuo Kristo. La influo de Maks Stirner, prononcata Maks Ŝtirner, al Ret Marut estis esenca, unuavice pro ties siatempe tute nekutima defendo de la unikeco de ĉiu homo. Marks kaj Engels, kiuj konis amikon Stirner el la filozofa klubo de Berlino, skribis ampleksegan verkon: „La germana ideologio“ por ridindigi ties libron „La unikulo kaj lia propraĵo“. Kvankam ili en multaj detaloj tute pravas, ili ĝuste kontraŭ la kerna eldiro de la libro, „ĉio estu mia afero…, nur mia afero ne estu mia afero“, ne scias diri ion konvinkan. Eĉ male, sen la obstina defendo de la individuo fare de Maks Stirner la sekva frazo verŝajne ne estus skribita en la Komunistan Manifeston: „Sur la loko de la malnova burĝa socio kun siaj klasoj kaj klasaj antagonismoj ni havos asocion, kie la libera evoluo de ĉiu estas la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj." (traduko de Detlev Blanke).
[75] La vento forblovis lin: En pli fruaj tempoj vaĉo konsistis el ok „glasoj". Por tion mezuri ekzistis specialaj sablohorloĝoj. La sablo de supra glaso fluis en la suban dum duono de horo. Tiel la vaĉuloj orientiĝis. Se la sablo estis komplete fluinta suben, ili vekkantis en la orelojn de la vaĉontoj: „En la nomo de Dio, sep pasis kaj ok forblovis. Amen."
[76] ĉambro de l' hororo: slanga esprimo ĉe Lloyds por ĉambro kun granda nigra libro, en kiu oni notis malaperintajn ŝipojn.
[77] la ŝipo rakontas: En la islanda legendo „La lingvo de la ŝipoj" ni renkontas viron, kiu komprenis la lingvon de ŝipoj. En tiu legendo ni trovas krome ŝipon, kiu kiel Jorike komence ne volas eniri la akvon. Post la eniro ankaŭ la ŝipo de la legendo neniam revenis. („Islandaj popollegendoj", Berlino 1889)
[78] ratoj: pri tiu plago de la ŝipoj plendas la marveturaj kronikistoj de Pigafetta ĝis Melville. Melville skribis: „Ili ne vivis inter ni, sed ni inter ili."
[79] nupto de ratoj: edziĝofesto por musoj aspektantaj kiel ratoj troviĝas sur bonega ilustraĵo en „Fabeloj de Andersen" en ,dio de dormo' tradukita de Zamenhof. (eldonejo ludovikito 1990)
[80] Pacific Railway and Steamship Co.Inc. (angle): Pacifika Fervoja kaj Vaporŝipa Komerca Kompanio
[81] subhejtisto: en la originalo ,karbotirulo' kiu rekondukas al la angla vortkombino, coal-drag'.
[82] ŝanhaji: (slange) rabi personon aŭ personojn. Fifamon atingis la dunga agento Ŝanhajo-Brown el Nov-Jorko el la velŝipa tempo, kiu kun aliaj en havenaj tavernoj ebriigis tutajn ŝipanarojn per rumo, en kiun oni ŝutis dormigilon. La maristoj rimarkis la trompon nur, se ili jam troviĝis sur maro en fremda ŝipo.
[83] Kiu ne pagas la salajron al la laboristo, tiu estas sangohundo: „…kaj tamen la ĵuĝejoj diras al la laboristo: ,Vi estis ja via propra mastro, vi ja ne devis akcepti tian kontrakton, se vi ne emis, sed nun, ĉar vi akceptis libervole tiun kontrakton, vi ankaŭ devas agi laŭ ĝi' - kaj tiel la laboristo aldone estas eĉ mokata de la juĝisto, kiu mem estas membro de la burĝa klaso.“ (F. Engels)
„Nur ĉar ekzistas senposeduloj, la leĝoj necesas,…“ (F. Engels)
[84] Helmont Rigbay, Aleksandria (Egiptujo): La nederlanda teozofo kaj kemiisto Franciskus Merkurius van Helmont el la 17-a jarcento asertis en skribaĵo, ke li trovis la „ŝtonon de la saĝuloj“. Ankaŭ la postnomo ne estas hazarde elektita, ĉar poste ankaŭ Hal Croves/Traven uzis la pseŭdonomon Berrick, kiu devenas de Rigbay. La angla vorto ,bay' estas uzata en la frazo: „To have someone at bay", do, „havi iun en la kaptilo“. El ,Rigbay' legeblas la anglaj vortoj ,a brick, kiuj en Esperanto estas ,briko‘. Tio rekondukas al ,La brikofaristo' do al la nomo de la kontraŭmilita gazeto de Ret Marut.
[85] Ave Cezar, morituri te salutant!: Gracon al vi, Cezaro, la mortontoj salutas vin!, la saluto de la gladiatoroj antaŭ batalo supren al la roma imperiestro. Tiujn batalojn tiutempe nur la stoikisto Seneca, instruisto de Nerono, kondamne priskribis en siaj stoicismaj „leteroj“ (1,7,4)
[86] Moseo: ŝipknabo, la vorto devenas de la franca Mousse, la plej suba rango sur francaj galeroj ekde la fino de la 17-a jarcento. La infanlaboron sur ŝipo la portugaloj komencis jam fine de la 15-a jarcento.
[87] ratvaĉo: tiu vortkombino ne estas marista slango, sed elpensaĵo de B.T. En la marista slango oni diras „hunda vaĉo".
[88] La fino de la ĉapitro: Tiu „eksploda" punkto, kiel la esploristo Heiner Bohnke nomas tion, la ekribela punkto estas unu el la esencaj temoj en la verkoj de Traven. Gustav Landauer, mortpafita en 1919 (vidu pri li en 12/4) skribis pri tio en sia plej konata verko „Alvoko al socialismo": „Neniu ,pura koncepto' (ankaŭ ne la marksisma) povas anstataŭigi la travivaĵojn, en kiuj individuo spertas sin sen sekurecoj kaj ligoj kaj malesperiĝas ,pro certa kaŭzo kaj frenezo kaj vera mizero." La dialektika ekribela momento estas pli ol nur sobre racia konkludo el soci-kritika pensado, ĝi estas la pasia ekkrio de turmentata animo, kiu ne plu pretas toleri tion, kio ne tolereblas. Revolucio sen pasiaj emocioj ne imageblas.
[89] Stanislav: Hal Croves, plia pseŭdonimo de B. Traven, de la „komisiito“ de B.T., kiel li nomas sin mem, en intervjuo rimarkis: „Sed estas ankoraŭ plia, ankoraŭ pli inter la linioj. La usona maristo ne estas la vere grava figuro. La plej grava persono estas Stanislav. Li perdis pro milito la hejmlandon. Ne estis lia kulpo. Li eĉ ne estis soldato.“ Kaj en la sama intervjuo:„Jes, Stanislav estis reala persono.“
[90] Pippip: Se oni frapadas en Germanio la montrofingron al la frunto kaj diras al alia: „pipip“, oni celas esprimi, „vi ja havas birdon“, kio signifas: „Vi estas ja tute freneza.“ Tia dadaisma variaĵo de nomdono troviĝas ankaŭ en ĉapitro dek, tie kie temas pri la konsulo Mr. Grgrgrgs. En la postlasaĵo de B.T. troviĝis la „Dada-almanako“ el la jaro 1920 kaj la kajero „Vingt-cinq poemes" de Tristan Tzara, kun manskriba dediĉo de li.
[91] komsoj: Kuntiraĵo de la vorto komunistoj, ankaŭ germane ne uzata vortludo
[92] koboldoj kaj spiritoj: estas multaj en la historio de ŝipoj, la plej konata estas la bona nano kun la fajre ruĝa vizaĝo kaj blanka barbo, en maristaj vestoj, kiu nokte fermŝtopas likantajn ŝiptruojn kaj avertas pri proksimaj ŝipkatastrofoj. Kutime li sidas sub la ankrovinĉo. Sed se ŝtormas, li vaĉas ĉe la masto.
[93] kuiristo: Jam sur la velŝipoj la „Smutje“ estis unu el la plej malŝataj personoj. Elstaran priskribon de tia malŝatata kuiristo verkis Jack London en sia libro „La marlupo". Al la fifamaj inventaĵoj de tiuj markuiristoj apartenas „the potage", la kunkuirado de la manĝorestoj el pluraj tagoj, de la fiŝvosto ĝis la jam prironĝitaj ostoj.
[94] Irish Stew (angle): Irlanda unupota manĝaĵo
[95] tion scias Goeto: aludo pri la diablo en la dramo „Fausto I" de Goeto, kiu skribis en la akto ,sorĉistina kuirejo' ke la kulturo, kreinta ĉion en la mondo, disvastiĝis ankaŭ en la diablo. Henriko Faŭsto, en la teatraĵo faranta kontrakton kun tiu diablo, ne reflektas sole la historian figuron Johano Faŭsto, sed ankaŭ la kuraciston kaj filozofon Agrippa de Nettesheim (vidu pri li en la rimarkoj 41/3 kaj 43/1), kies nigraj hundoj „Tarot" kaj „Mastro" ĉe Goeto transformiĝis en nigran pudelon. Marut skribis pri „Fausto I", ke ĝi estas „genia artaĵo", en kiu ĝenis lin nur la figuro de Grete. Kaj pri Goeto mem li skribis: „Germanio havos nur tiam la rajton diri pri Goeto, ke li estas germano, se en la tuta Gemanio ne plu troveblos mangrenado kaj gasbombo, krom en muzeo.“ („Brikofaristo“, 1919-12-03) Ke Goeto kiel sekreta konsilisto kaj militministro prizorgis al sia princo kaj sinjoro Karl August la soldatojn el turingiaj lokoj, ekzemple el Dornburg, Traven evidente ne sciis. Goeto mem nomis tion „Soldatenklauben", la ungokaptado de soldatoj. Li ankaŭ patroprenis en la milito kontraŭ la revoluciaj francoj sub Napoleono, kompreneble ne aktive kaj nur tre malvolonte, grumble retiriĝinte en propran tendon, ĉar lia princo kaj mastro devigis lin partopreni.
[96] galerosklavoj: elpensaĵo de la fenicoj. La galeroj servis dum kvarmil jaroj kiel militŝipoj. Sub la franca reĝo Ludoviko la 14-a estis eĉ libervolaj „galiotanoj“, kiuj ĝuis la dubindan privilegion esti katenitaj nur dum bataloj.
[97] Ĉu vi nun flaras la pipron?: (slange) Ĉu vi nun divenas, pri kio temas?
[98] kutimiĝo: Georg Forster (1754-1794), mondovojaĝinto kun Cook, sciencisto, framasono kaj jakobeno skribis en la artikolo „Pri la interrilato de la ŝtatarto kaj la feliĉo de la homaro“: „Por la malamikoj de la libero ankoraŭ restas elirvojo: argumento, kiu laŭ ili estas prenita el la naturo. La homo, ili asertas, estas nek pli nek malpli ol tio, por kio la kutimo destinis lin… “
[99] Ĝi travivis ĉiujn stadiojn de aventurema ino…: Georg Forster, la radikala demokrato (vidu pri Forster en rimarko 31/1) en la sama artikolo: „La homaro kuŝis kiel trovita infano ĉe la mamoj de la kompatema nutristino, kies sanaj sukoj kaj amriĉa flegado donis kreskon kaj prosperon al ĝi, sed riĉo, altrango kaj abundo flamigis la voluptajn sentojn de la juna ino; malĉastigite malĉastante la flatulino baldaŭ ludis kun kronoj, dum ŝi tenis sian duonfilinon en severa servopreteco. Lastfine, sur la lasta ŝtupo kiel senhonora oldulino misformita al monstro, ŝi fariĝis la sklavino de siaj unuaj malĉastigintoj kaj deziris diskuti kun tiuj la liberon, la junecon kaj la senkulpecon de plenkreskinta virgulino."
[100] ŝtato Maine (angle): la usona ŝtato Maine
[101] anĝelfaristino: abortistino
[102] aye, aye, Sir (angle): Jes ja, sinjoro
[103] All right! Keep on! (angle): Bone! Daŭrigu!
[104] Akc.Soc.: Akca kompanio
[105] Mauser (germane): germana pistolmarko
[106] Suhl: malgranda urbo en Turingio, kiu havas famon pri la produktado de ĉas- kaj sportarmiloj
[107] Lingvo por si mem: Ĝi havis sian propran lingvon…: „La laboristoj parolas aliajn dialektojn, havas aliajn ideojn kaj imagojn, aliajn morojn kaj moralprincipojn, alian religion kaj politikon ol la burĝaro. Estas du tute diversaj popoloj…“ (F. Engels)
[108] money (angle): mono
[109] Pettycoat-lane aŭ Cockney dialekto: londona urbodialekto de la laboristoj.
[110] bread (angle): pano
[111] meal (angle): manĝo
[112] thunder (angle): tondro
[113] water (angle): akvo
[114] Nomoj: B.Traven estis eksperto pri la serĉado de taŭgaj nomoj. En la romano „Mahagontrunko“ li skribas: „Se oni havas nomon, kiu sufiĉe ofte aperas en policaj raportoj, juĝaj dokumentoj kaj prizonulaj listoj, oni, jam el la instinkto de memkonservemo, agas certe bone, se oni deskuas la nomon kaj serĉas alian, kiu estas malpli konata kaj malpli eluzita.“
[115] marista oficejo: Jam en la jaro 1902 la Germana Marista Regularo estis leĝigita. Kun la fondo de marista oficejo, kiu eksterlande estis reprezentata fare de konsulejoj, oni samtempe establis oficejon, kiu decidis pri konfliktoj sur la ŝipoj. Ĉi tie oni skribis kaj disdonis ankaŭ la maristodokumentojn.
[116] „ĉiu afero havas sian tempon“: „Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno; estas tempo por naskiĝi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elŝiri la plantitaĵojn…“ La Predikanto 3.1-9
[117] „sed nun for de sur la Elinjo“: estas esploristoj, kiuj asertas, ke B. Traven estas la eksteredzeca filo de la germana imperiestro Vilhelmo la Dua kaj ties nobela amatino, de iu certa Elisabeth, kiu havis la kromnomon Ella; la karesnomo Elinjo ankoraŭfoje aperos en la ĉapitro 38. Vivraporto de nobla damo, kiu memorigas pri tiu Elizabeto, troviĝas en ĉapitro 33.
[118] Ellis Island (angle): ,La insulo de Ellis' en Nov-Jorko, la ,ora pordo' estis la sojlo por multaj enmigremuloj en la jaroj de 1892 ĝis 1932. Hodiaŭ ĝi estas Nacia Monumento. La muzeo sur Ellis Island montras multajn trezorojn kaj objektojn el tiu tempo.
[119] Karlinjo estas originale „Karline“, do dancavidulino el konata berlina kanto, la amikino de Marut, Irene Mermet, faris hejmlabore en subtegmento de vicdomo en Berlino pupojn kaj vendis ilin surstrate kun Marut por vivteni la paron, kiam ili fuĝis el Germanio kiel „serĉataj ŝtatkrimuloj"
[120] Memel: nun Klajpedo
[121] Insulo ĉiam estas malica: Laŭ F5I-dokumentoj Ret Marut estis arestita la 30-an de novembro 1923 en Londono, ĉar li kiel eksterlandano ne registrigis sin ĉe la polico. Juĝisto sendis lin en la prizonon de la urbokvartalo Brixton en Londono, kie oni liberigis lin la 15-an de februaro 1924.
[122] patrio: Manifesto de la Komunista Partio: „La laboristoj ne havas patrion. Oni ne povas preni de ili tion, kion ili ne posedas."
[123] donkey-man (slanga angla): vinĉomaŝinisto, parte hejtisto, suboficiro; donkey estas en la angla azeno
[124] honesta laborista klaso: K. Marks kaj F. Engels skribis en la ,Manifesto de la Komunista Partio': „La ĉifonproletaro, tiu pasiva putraĵo de la plej malaltaj tavoloj de la malnova socio estas parte entirata en la movadon per la proleta revolucio. Laŭ sia tuta vivsituacio ĝi inklinos esti subaĉetebla por reakciaj intrigoj.“ (Eldonejo Progreso 1990, tradukis Detlev Blanke)
[125] Li estis majstro pri la nigra magio: Agrippa de Nettesheim (1486-1535), filozofo, magiisto, kuracisto, juĝisto, soldato kaj verkisto, rigardis la nigran magion „aĉa arto“, kiu funkcias „nur pere de la trompo de la okuloj“. Ne estis vero por li, sed nur imago. „Ĉar tiu arto ne kreas ion“. „Sed ĝi donas gajnon, donas honoron. Ĝi ne estas la vero de la scienco.“
[126] Ĉu lasi mian hejtiston en la kaĉo?: Kropotkin en Etiko I, eldonita en Esperanto de SAT-broŝurservo Laroque Timbaut: „Darwin, kiu konis la naturon, kuraĝis diri, ke el la du instinktoj - la socia kaj la individua - la socia estas pli forta, pli persista kaj pli konstante propra instinkto ol la dua.“
[127] Ni estis liberaj viroj, liberaj maristoj: „La tuta diferenco rilate al la antikva, senkaŝa sklaveco estas nur tiu, ke la hodiaŭa laboristo ŝajnas liberi, ĉar li ne estas vendata per unu fojo, sed pecon post peco, por tago, por semajno, por jaro, kaj ĉar posedanto ne vendas lin al alia, sed ĉar li mem tiumaniere devas vendi sin, ĉar li ja ne estas la sklavo de unu persono, sed de la tuta posedanta klaso. Por li la afero fakte restas la sama, kaj ankaŭ, se tiu ŝajno de libereco unuflanke devas doni kelkajn liberojn al li, li havas aliflanke la malavantaĝon, ke neniu garantias al li lian vivtenon, ke li ĉiutempe povas esti forviŝita de sia mastro, de la burĝaro, li ĉiutempe povas esti forpuŝita kaj lasita al la malsatmorto, se la burĝaro ne plu havas intereson pri li, pri lia ekzisto." (F. Engels)
[128] Monsieur, s'il vous plait (france): sinjoro, bonvolu
[129] murdobruligistoj: por la nuna germana lingvouzo tre nekutima esprimo, kiun uzis Agrippa von Nettesheim (1486-1535). (Vidu pri li ankaŭ en la rimarkoj 29/3, 41/3) Pri la reĝa korto de la franca urbo Liono, kie oni sufokis ribelon de la prakristanismaj valdanoj, li skribis post sia foriro: „Jen kovejo por mortbatontoj. El ambicio kaj maljusteco ekestis nomoj: generaloj, grafoj, baronoj, kavaliroj, kapitanoj, subkapitanoj, standardistoj. Sed la ĝustaj nomoj devus esti: rabistoj, rompŝtelistoj, homŝtelantoj, banditoj, ŝtelistoj, malsanktigantoj de l' templo, seksperfortantoj de inoj, monedziĝaj svatuloj, seksdiboĉuloj, adultuloj, perfiduloj, rabistoj de l' ŝtatkaso, brutŝtelistoj, ludistoj, blasfemuloj, venenmiksistoj, patromurdistoj, murdobruligistoj."
[130] la aglo kaj la flagstango: la aglo estas aludo pri la prusa kaj usona agloj
[131] la purigado de kaldronegoj: povus esti kaŝita priskribo de veraj bataloj en kaj apud Munkeno la 30-an de aprilo en 1919, kiam la civitana milito kondukas al masakroj kontraŭ ruĝarmeanoj kaj al nepartoprenantaj loĝantoj, jen pli ol mil mortintoj. Ret Marut, cenzuristo de la Centra komitato de la konsilia respubliko de Bavario, fuĝas post aresto kaj pridemando en la militministerio fuĝas la unuan de majo. En la biografio de Chris Hirte pri Erich Muhsam, eldonejo „NeuesLeben Berlin", 1985, mi trovis foton sur la kovrila paĝo el tiu tempo, sur kiu Marut staras inter aliaj batalantoj kun fusilo, kun bantkravato kaj proletoĉapo, apud mitralo. Ankaŭ Oskar Maria. Graf, Irene Mermet kaj Max Hoelz rekoneblas tie. Hoelz kun sia ruĝa armeo ankoraŭ post la okazaĵoj en Munkeno plu batalis.
[132] Kristnasko: ĉirkaŭ Kristnasko de la jaro 1918 en Munkeno, la revoluciaj laboristoj kun Erich Muhsam kaj la spartakistoj atakas la social-demokratan registaron de Kurt Eisner, kiu januare de la jaro 1919 arestigis 12 el la plej radikalaj kontraŭuloj.
[133] …kaj jam truo enestis: temas pri la truo de JEHXEZKEL ( 8.7-18), pri kiu Thomas Muntzer (1489?- 1525), unu el la revoluciaj gvidantoj en la Germana Kamparana Milito, skribas la jenon: „Karaj kamaradoj, ni ankaŭ plivastigu la truon, por ke ĉiuj en la mondo vidu kaj kvazaŭ per manoj kaptu, kiaj estas niaj grandaj sinjoroj, kiuj tiel blasfeme faris pentritan vireton el nia Dio.“ Thomas Muntzer, tiu radikala kaj anarkiema prakomunisto kaj verkisto, kiu, kiel la anabaptistoj antaŭ li, celis forigi ĉiun registaron post la venko de la kamparanoj, estis unu el la vojpretigintoj por Marut/ Traven. En interparolado kun la Traven-esploristo Rolf Recknagel tiu montris sin tute konvinkita al mi, do al la tradukinto de tiu ĉi libro, ke Traven intense studis la verkojn de Thomas Muntzer kaj de la kontraŭulo Lutero.
[134] La feraj mastoj tute kurbiĝis: ,feraj' germane estas, eiserne' do aludo pri Eisner, Kurt (vidu punkton 3 pli supre)
[135] latbariloj kun avertaj ŝildoj: Traven skribis al la legisto de la Librogildo, ke tiu ekkonos en la romano „La Mortula Ŝipo“ „kelkajn naciajn kaj filistrajn limpalisojn, kiuj ŝanceliĝos. Espereble ne alvenos tiuj homoj, kiuj same asertas, ke ili laboras kun la moderna socia spirito, kaj firmtenas la ŝanceliĝantajn naciajn kaj filistrajn limpalisojn, ĉar ili timas, ke ankoraŭ tute aliaj aferoj povus ekŝanceli."
[136] La tunelaj traveturkostoj: povus esti aludo pri la sekreta fervoja traveturo de Lenin tra Germanio. Tiujn traveturkostojn pagis, kiel oni scias nun, la germana imperiestro Vilhemo la Dua.
[137] dentradaj reloj: aludo pri Lenin, kiu uzis tiun komparon al dentrado por la sindikatismo
[138] Empress of Madagascar: Tielnomataj piratoj en la nordo de la insulo Madagaskaro fondis fine de la 17-a jarcento en Diego Suarez respublikon kun la nomo Liberta, komunumo, kiu celis efektivigi liberecon kaj justecon. Eble „Empress of Madagaskar" ankaŭ estas sinonimo por la komunisma insulo Sovetunio, kiu same ne tiel rapide progresis, kiel atendite de la bolŝevistaj gvidantoj. En la libro „La germana ideologio“, eldonita nur en la jaro 1932, Marx kaj Engels skribis pri la loka komunismo: „3. ĉiu plivastigo de la interrilatoj ĉesigus la lokan komunismon. La komunismo estas empirie ebla nur kiel la ago de la regantaj popoloj ,per unu fojo' kaj samtempe, kio premisas la universalan disvolviĝon de la produktiva forto kaj la mondan trafikon, ligitan kun ĝi.“
[139] „Ain‘t no chance for a fireman, chap?": „Ĉu vi eble bezonas hejtiston, amiko?“
[140] memortabuloj por maristoj: Ekzistas ankoraŭ kelkaj el la malnovaj maristaj preĝejoj. Unu el ili estas tiu de Tersato, miksaĵo el kastelo kaj kapelo, sub la signoj de kruco kaj ankro. Ĝi troviĝas ĉe la plej norda etendiĝo de la Mediteraneo proksime de Fiume. Krom aliaj tre belaj ŝipaj objektoj videblas tie ankaŭ lignaj memortabuloj, kiuj montras buntkolorajn ŝipojn kaj ŝipkatastrofojn. Krome piratojn kaj fiŝistojn.
[141] Sekve, la danco post kelkaj tagoj komenciĝos: temas pri la „danco de l' skeletulo", ofte videbla en bildserioj, el la tradicio de la 15-a jarcento. Pri la vizito en Lubeck H.C. Andersen skribis: „En la Maria-preĝejo de Lubeck mi vidis la faman astronomian horloĝon kaj la eĉ pli faman ciklon de pentraĵoj, nomatan ,La danco de l' skeletulo'. Ŝajnis al mi, kvazaŭ la pentristo desegnis ironian rideton sur la vizaĝon de la dancanta skeleto, kiu al mi kaj al la tuta societo farantaj rimarkojn pri ĝi, kvazaŭ volus diri: „Vi pensas nun, ke vi staras senmove aŭ maksimume ĉirkaŭpromenas kaj rigardas la malnovajn pentraĵojn. Vin la morto ankoraŭ ne petis al la danco, kaj tamen vi ĉiuj jam dancas kun mi! Ekde la lulilo jam komenciĝas la granda danco. La vivo estas kiel lampo, kiu jam komencas estingiĝi, tuj kiam ĝi estas ekbruligita! Kiom ajn aĝa ĉiu el vi estas, tiom da jaroj mi jam dancas kun vi, ĉiu havas siajn diversajn vojojn, kaj kelkaj eltenas la dancon pli longe ol la aliaj, sed ĉirkaŭ la matenhoro la lampoj finbrulas, kaj tiam vi ĉiuj sinkos en miajn brakojn; tion oni nomas morti." „La danco de l' skeletulo", tiu bildociklo, estas kreita de la majstro Bernt Notke el Lubeck en la jaro 1463. En la jaro 1701 Anton Wortmann kopiis ĝin. Tiu danco de l' skeletulo forbrulis en bombonokto en 1942. Partoj de la originalo ankoraŭ hodiaŭ videblas en Talino. La fotita kopio de la kopio estas videbla en la Maria-preĝejo de Lubeck.
[142] kadavroj: Laŭ marista superstiĉo mortaj maristoj kaŭzas malfeliĉon. Ili ĝenas la veturon, do necesas kiel eble plej rapide ĵeti ilin maren. Se oni ne tuj en la unua tago entombigas maren ilin, la ŝipo malfruiĝos.
[143] gasto: Stanislav kaj Pippip intence ne uzas la vorton ,morto' aŭ ,skeletulo‘.
[144] Tiom longe, kiom mi vivos, mi ne akceptos, ke iu plore hurlos pri la gasto al mi: „Ĉar tiom longe, kiom ni estas, la morto ne estas, kaj tuj, kiam ĝi ĉeestos, ni ne plu estos.“ (Epikuro, „Letero al Menoikeus“ )
[145] elo: speco de biero
[146] Se via vivo finiĝu supre: la filozofo Feuerbach en la oka prelego pri la esenco de la religio, eldonita en la jaro 1845, skribas: „Ja, la hindoj, kiuj atingis la plej altan gradon de religia perfekteco, de tempo al trempo kuŝigas sin sur la relon, por lasi sin dispremegi de la ĉaro, sur kiu en festoj estas veturigata la bildo de la detruanta Dio Ŝiva. Ĉu oni povas postuli pli de kredanto?“
[147] pendigi ŝtonon al via ventro: „…estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro." (Sankta Mateo 18.6)
[148] Granda veturo: La granda aŭ lasta veturo pro tio, ĉar maristo eĉ vidalvide al la morto ne parolas pri ĝi. Li „iras al la fiŝoj", „en la grandan havenon", sed ne mortas.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.