|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Estis longa bela somera krepusko. Mi trotis kontenta pri la mondo tra la stratoj kaj ne povis imagi, ke iu estas en la mondo, al kiu tiu mondo ne plaĉas. Mi rigardis la montrofenestrojn kaj mi rigardis la homojn, kiujn mi renkontis. Lindaj knabinoj, ĉe la diablo, estas vere! Kelkaj kompreneble tute ne atentis min, sed ĝuste tiuj, kiuj min alridis, estis plej ĉarmaj. Kaj kiel afable ili povis ridi!
Tiam mi venis al domo, kies fasado estis pompe orumita. Tiel gaje tio aspektis, la tuta domo kaj la orumaĵo. La pordoj estis vaste malfermitaj kaj diris: „Bonvolu enveni, amiko, nur por iom da tempo, sidiĝu, kondutu kiel hejme kaj forgesu viajn zorgojn.“
Mi tute ne havis zorgojn, sed estis tamen gajige, ke iu petis min forgesi la zorgojn. Estis tiel afable. Kaj interne de la domo jam troviĝis amaso de homoj, kaj ĉiuj estis tre gajaj, forgesis la zorgojn, kantis kaj ridis, kaj sonis tie tia plezuriga muziko. Nur por rigardi, ĉu la domo ankaŭ interne havas orumaĵon kiel ekstere, mi eniris kaj sidiĝis sur seĝo. Tuj venis knabo al mi, alridis min kaj metis botelon kaj glason rekte antaŭ mian nazon. Evidente oni vidis ĝin sur mia vizaĝo, ĉar li parolis al mi tuj en la angla: „Bonvolu priservi vin, mon ami [5], kaj plezurigu vin kiel ĉiuj aliaj.“
Nur gajaj vizaĝoj en la rondo, post semajnoj kun nenio alia antaŭ la okuloj ol akvo kaj fetoranta farbo. Do mi plezuriĝis, kaj ekde tiu momento mi ne povas rememori ion konkretan. Mi ne riproĉas la afablan knabon, sed certe la prohibicion, kiu faris nin tiel feblaj kontraŭ tentoj. Leĝoj ĉiam febligas, ĉar apartenas al la homa naturo transpaŝi leĝojn, kiujn faris aliaj.
La tutan tempon tre kurioza nebulo estis ĉirkaŭ mi, kaj malfrue en la nokto mi trovis min en la ĉambro de beleta ridanta knabino. Finfine mi diris al ŝi: „Well, Mademoiselly [6], kioman horon ni nun havas?“
„Ho“, ŝi diris kun sia afabla rido, „bela knabo - „Jes, ĝentlemanoj, tion la Mademoiselly diris al mi - „bela knabo, ho, bela knabo“, ŝi diris, ne estu plezurfuŝanto, estu kavaliro, ne lasu sola delikatan junan damon je noktomezo. Jen eble proksimas rompŝtelistoj, kaj mi tiel terure timemas, la rompŝtelistoj eble povus eĉ murdi min.“
Nu, mi ja konas la devon de ruĝsanga usona knabo en tiaj cirkonstancoj, se li estas petata protekti senhelpan feblan damon. Ekde mia unua enspiro oni predikis al mi: Kondutu ĝentile en la ĉeesto de damoj, kaj se damo petas pri io, jen vi devas hasti kaj fari, eĉ se kostus vian vivon.
Nu, tre frue matene mi kuregis al la haveno. Sed tie la Tuscaloosa ne videblis. La loko, kie ĝi ankrumis, vakis. Ĝi iris hejmen al la suna Nova Orleano, iris hejmen sen kunpreni min.
Mi vidis infanojn, kiuj devojiĝis kaj ial apartiĝis de la patrino; mi vidis homojn, kies dometo forbrulis aŭ fordrivis™ en inundo, kaj mi vidis bestojn, kies kunulo estis forpafita aŭ forkaptita. Ĉio ĉi estis tre malĝoja. Sed la plej malĝoja el ĉiuj aferoj estas maristo en fremda lando, kies ŝipo ĵus forveturis sen kunpreni lin. La maristo, kiu restas. La maristo, kiu postrestas.
Ne la fremda lando premas lian animon kaj incitas lin larmi kiel infaneto. Li kutimas fremdajn landojn. Ofte li libervole postrestis kaj ofte li finis la kontrakton, maldungiĝis pro iu kialo. En tiuj kazoj li ne sentis malĝojon aŭ animpremon. Sed, se la ŝipo, kiu estas lia hejmo, forveturas sen kunpreni lin, aldoniĝas al la sento de senpatrieco la mortiga sento pri superflueco. La ŝipo ne atendis pro li, ĝi povas aranĝiĝi sen li, ĝi ne bezonas lin. Malnova najlo ie elfalinta kaj postrestanta povas fariĝi fatalaĵo por la ŝipo; la maristo, kiu ankoraŭ hieraŭ taksis sin tiom grava por la prospero kaj la veturado de la ŝipo, nun malpli valoras ol tiu malnova najlo. La najlon oni ne povus rezigni, la mankon de la maristo, kiu postrestis, oni ne sentas. La kompanio ŝparas lian salajron. Maristo sen ŝipo, maristo, kiu ne apartenas al ŝipo, malpli valoras ol polvo sur strato. Li apartenas al nenie, neniu volas havi kontakton kun li. Se li nun ie saltus en la maron kaj dronus kiel kato, neniu rimarkus lian mankon, neniu serĉus lin. „Nekonato, evidente maristo“, jen ĉio, kion oni dirus pri li.
Kiel karese, mi pensis, kaj mi tuj donis al tiu ondo de ektimo rapidan kaj solidan baton sur la krestonG, tiel ke ĝi fuĝis. Faru la plej bonan el la malbono kaj la malbono tuj malaperos.
Dio mia, Satano prenu tiun malnovan najlokeston, estas aliaj ŝipoj en la mondo, la oceanoj ja estas tiom grandaj kaj tiom vastaj. Venos alia, venos pli bona. Kiom da ŝipoj estas en la mondo? Certe duono de miliono. El ili iu certe iam bezonos ferdeklaboriston. Kaj Antverpeno estas granda haveno, ĉi tien tiu duono de miliono da ŝipoj sendube iam venos, iam kaj iun fojon certe. Oni devas havi nur paciencon. Mi ja ne povas atendi, ke jam tie ankrumas sur la akvo tia kesto kaj la kapitano en mortotimo krias: „Sinjoro ferdeklaboristo, venu tuj supren al mi, mi bezonas ferdeklaboriston, ne iru al la najbaro, mi petas vin surgenue.“
Tiel multe min efektive ne turmentis la malfidela Tuscaloosa. Kiu pensus tion pri tiu belulino? Sed tiaj ili ĉiuj estas, ĉiuj, ĉiuj. Kaj ĝi havis tiajn purajn kajutojn kaj tian bonan manĝaĵon. Ĝuste nun ili matenmanĝas, tiuj malbenitaj kanajloj. Mian porcion de ovoj kaj ŝinko ili manĝas aldone. Se almenaŭ ne Slim ricevus ĝin, ĉar al tiu hundo, nomata Bob, mi ne emas cedi la plezuron. Sed li certe estos la unua, kiu trafosos mian havaĵon kaj elserĉos la plej bonan el ĉio al si, antaŭ ol oni forŝlosas la tuton. Tiuj banditoj tute ne forŝlosas la aĵojn, ili glate dividos ilin inter si kaj diros, ke mi havis nenion, tiuj banditoj kaj friponoj. Ankaŭ al Slim oni ne povas fidi, li jam antaŭe ĉiufoje ŝtelis la tualetsapon de mi, ĉar li ne volis lavi sin per ordinara sapo, tiu dandaG Broadway [7]-stalono. Jes, sinjoro, tion tiu Slim faras; vi ne supozus tion, se vi vidus lin.
Vere ne, tiom mi ne maltrankviliĝis pro la forkurinta kesto. Sed, kio serioze ĉagrenis min, estis, ke mi ne havis eĉ unu favan cendon en mia poŝo. Tiu linda knabino rakontis al mi en la nokto, ke ŝia korege amata patrino tre malsanas, kaj ke ŝi ne havas monon por aĉeti medikamentojn kaj fortikigan manĝaĵon. Mi ne volis respondeci la morton de la patrino [8], kaj tial mi donis al la ĉarma knabino la tutan monon, kiun mi havis ĉe mi. Mi ricevis riĉan pagon en la formo de mil feliĉaj dankesprimoj de la knabino. Ĉu io estas en la mondo, kio pli feliĉigas ol la mil dankesprimoj de ĉarma knabino, kies amatan patrinon oni ĵus savis de la morto? Ne, sinjoro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.